N-ro 007234

Korektita versio

Rubriko: scienco

NATURKATASTROFOJ

Vulkanoj

Scienco konsideras la vulkanojn fascinaj esplorobjektoj, ne nur ĉar ili estas timigaj kaj mortokaŭzantaj erupciantoj de lafo, sed ankaŭ ĉar ili funkcias kiel natursondiloj en la terinterno. Ĉi-momente en la mondo estas preskaŭ 600 aktivaj vulkanoj, kiuj havas erupciojn aŭ almenaŭ estis aktivaj en historia tempo. Vulkanoj troviĝas ofte tie, kie la kontinentplatoj dislokiĝas.

Vulkanismo estas ĉiu fenomeno, rezulte de kiu solidaj, likvaj aŭ gasaj substancoj atingas la tersupraĵon. La vulkanojn oni klasifikas plej ofte laŭ la kemia konsisto de la erupciaĵo. Tiu substanco en la terinterno estas nomata magmo, kaj post forlaso de la vulkankratero ĝi povas esti lafo kaj vulkanaj sablo, polvo, tufo, lapilioj, bomboj, kaj aglomeraĵo. Ties ĉefelemento estas silika acido.

La baza magmo konsistas ĝis kvindek procentoj el silika acido kaj fandiĝas je 1000 Celsius-gradoj. Ĝi estas varmega inter 1000 kaj 1250 gradoj, tre maldensa kaj dum erupcio atingas relative rapide la tersupraĵon. La gasoj povas facile emani kaj en malgrandaj kvantoj. Pro tio fortaj eksplodoj ne okazas dum la erupcio de baza magmo, sed estiĝas rapide fluantaj lafofluoj. Ni parolas pri efuzivaj vulkanoj. La estiĝantaj vulkanmontoj plej ofte havas la formon de plataj konusoj. La plej longa rigidiĝinta lafofluo, estiĝinta en 1783 post la eksplodo de la islanda vulkano Laki, etendiĝas 65 ĝis 70 km longe. Tiusence tipaj estas la vulkanoj sur Havajo aŭ Islando.

Se la magmo entenas pli, ekzemple 65 procentojn da silika acido, precipe se la temperaturo estas inter nur 700 kaj 1000 gradoj, ĝi estas malfacile fluanta. Pro tio la vulkankratero inklinas al ŝtopiĝo; estiĝas premo, kiu fine kaŭzas pli aŭ malpli spektaklan eksplodon. Dume bomboj (ŝtonoj), sablo, polvo flugas tre alten en la aero, kaj multe da toksaj gasoj povas deflui laŭ la flanko de la vulkano.

Tiaj acidaj magmoj kaj sekve eksplodemaj vulkanoj tipe estiĝas tie, kie la substanco de la terkrusto estas premata de kontinent-delokiĝoj en la profundo kaj tie fandiĝas. La eksplodforto de la vulkanoj estas grave pligrandigata, se akvo kaj magmo intertuŝiĝas. Akvo bolinte grave ekspansias. El unu litro da akvo estiĝas 1244 litroj da vaporo. Vulkanoj el la eksplodema tipo troviĝas laŭlonge de zono ĉirkaŭ Pacifiko. Pro la multnombraj vulkanoj oni nomas tiun zonon "Ringo de l' fajro".

Kiel la plej forta vulkana erupcio en la mondo estas konsiderata tiu okazinta sur la mediteranea insulo Santorin ĉirkaŭ la jaro 1600 a.K.. Sciencistoj komunikas, ke dume 30 km2 da magmo erupciis, parte kiel "cindraj" nuboj (sablo, polvo), parte kiel lafofluoj. Pro la eksplodo granda parto de la insulo malaperis en la akvo, kaj estis detruita ankaŭ la altevoluinta kulturo de minoanoj loĝantaj sur la insulo.

Pli ol 10 000 homoj -- multaj fontoj atestas eĉ pri ĝis 100 000 -- forpasis, kiam inter la 10a kaj 11a de aŭgusto 1815 eksplodis la monto Tambora sur Sumbava (Indonezio). Erupciaĵo de 150 km3 estis disŝsutita sur teritorio de 500 000 km2. La polvo atingis alton de 70 km kaj kaŭzis "someron sensunan" en partoj de Eŭropo kaj Nord-Ameriko.

Similajn krepuskajn fenomenojn sur la tuta tero estigis la erupcio de la vulkano Krakatoa en Indonezio la 27an de aŭgusto 1883. La eksplodegon oni povis percepti eĉ en distanco de 4000 km, en Aŭstralio. La estigita tertremo estis mezurebla sur la tuta terglobo. La pumikoj ĵetitaj en alton de pli ol 50 km falis en la sekvaj dek tagoj ene de radiuso de pli ol 5000 km. Tsunamo (mara ondego), kiun kaŭzis la submara tertremo pro la eksplodo de la kratero, ĉe la bordoj altiĝis ĝis tridek metroj kaj forlavis kaj mortigis 36 000 personojn.

Evgeni GEORGIEV

˙;