numero: 007260

rubriko: moderna vivo

foto-sugesto: atendantaj pasaøeroj

prioritato: 1

FERVOJOJ

Politiko elreligita

Katastrofe, ðaose evidentiøis jardekoj da subinvestado en britaj fervojoj, kiam fine de oktobro paraliziøis surrela transporto en Britio. Post rapidtrajna elreliøo apud Londono, kiam pereis kvar homoj, fakuloj anoncis, ke reloj æe æ. 200 lokoj tra la tuta lando estas tiom difektitaj, ke nepras tuj aý fermi liniojn aý severe limigi la rapidecon de trajnoj.

Rezulte: miloj da nuligitaj aý malfruigitaj trajnoj, centmiloj da koleraj, konfuzitaj pasaøeroj -- aý klientoj, kiel nomas ilin la privatigitaj fervojaj kompanioj. El horaroj fariøis hororoj: preskaý senaverte, ekzemple, estis fermita unu el la du æeflinioj inter Skotlando kaj Anglio, tiel ke vojaøontoj estis devigataj envagone pasigi la nokton. Dum kelkaj semajnoj vojaøi per trajno fariøis loterio -- kvankam kun nula gajno-þanco. Þtormoj kaj inundoj kontribuis al la ðaoso, tiel ke dum unu tago apenaý trafikis trajnoj en suda kaj meza Anglio. Tiam ankaý þoseoj kaj flughavenoj estis trafataj.

Profitoj

Ekde 1995 funkcias -- laý cinikuloj misfunkcias -- privatigita fervojo en Britio. Aktuale respondecas æ. 25 apartaj kompanioj pri trajn-servoj; alia kompanio, Railtrack [rejltrak], kiu respondecas pri trakoj, signaloj kaj kelkaj stacidomoj, "luigas" siajn trakojn al la aliaj kompanioj, kiuj pagas tarifon kontraý æiu trajno, kiun ili trafikigas. Tamen por Railtrack -- kaj por la aliaj privataj kompanioj -- gravas unuavice profitoj kaj akciuloj, duavice sekureco kaj pasaøeroj. Kvankam Railtrack ja estis informita pri la mizera stato de siaj trakoj, la kompanio -- por minimumigi siajn elspezojn -- prokrastis la urøe bezonatan ripar-programon.

Fervoja privatigo en Britio konsistas el bizara miksa¼o de fiasko kaj festo. Fiasko, en la senco, ke -- kvankam privataj -- la kompanioj ankoraý konsumas miliardojn da pundoj de la registaro (= de impostpagintoj) -- en la lasta jaro de nacia, þtata sistemo la fervojoj ricevis subvencion je unu miliardo da pundoj, dum Railtrack jare ricevas trioblon; festo, en la senco, ke pli da varoj, pli da pasaøeroj estas tage surrele transportataj ol antaý kelkaj jaroj (kio tamen rilatas eble al vigla ekonomio kaj al apenaýa senlaboreco).

Paneoj

Malgraý tio videblas æie la efikoj de jaroj da subinvestado. Æirkaý Manæestro, ekzemple, ankoraý trafikas dizeltrajnoj konstruitaj en la 50aj jaroj; æiutagas malfruiøoj kaj paneoj (ne nur de malnovaj lokomotivoj sed de signala infrastrukturo instalita en la 60aj jaroj); kaj mankas aýtomata trajnbremsado taýga por la plej rapidaj vagonaroj (Railtrack kaj la aliaj kompanioj rifuzas elspezi la sumojn por sekureco, kiajn ekzemple investis fervojoj en Germanio aý Francio). Plue: por þpari monon estis elpostenigitaj æe privatigo tiom da ofte spertaj, lojalaj fervojistoj, ke nun, por antaýenigi nun neprajn riparojn kaj plibonigojn, Railtrack estas devigata dungi inøenierojn el Rumanio.

Ruze

Dispecigo kaj privatigo de iama nacia fervojo signifas, ke okaze de disfalo de la sistemo la registaro -- tre ruze -- povas sin distancigi. Æiu kompanio kulpigas la aliajn: Railtrack siavice la firmaojn koncesiatajn plenumi la laboron, kaj tiuj la etfirmaojn, kiu fakte faras la laboron. Æiu neas respondecon: dume la trajnoj ne ruliøas. La laborista registaro, kiu kiel opozicia partio laýte kaj longe kondamnis la privatigo-programon de la tiama konservativa registaro, nun mutas: super promesita malprivatigo almenaý de Railtrack þvebas embarasa silento.

La sola pozitiva rezulto de tiu æi hontinda¼o estas, ke la registaro estas devigita rezigni pri sia plano privatigi flughavenajn kontrolistojn. La publiko, vidinte, ke sur la reloj sekureco kaj efikeco estas buæitaj sur la altaro de profitoj, rifuzis toleri samajn misojn, samajn freneza¼ojn en la aero. Elreligo de rapidtrajno estas unu afero; elaerigo de aviadilo tute alia.

Paul GUBBINS

ÿ;