Numero: 007265

Leteroj: guido@fel.esperanto.be

Prioritato: 1

Korektita versio

Senperforta respondo

Mi atentigas Werner Schad (MONATO, 2000/9, p. 4) pri tio: Perforte respondi al perforto ĉiam altiras kaj nutras murdantan militon el kiu nur kadavroj rezultas. La mensogon "Se vi volas pacon, preparu militon", daŭrigas la veraj potenculoj kiuj, en ombro, provizas armilojn al ĉiuj batalantoj.

Certe pri tio konsentas tiu, kiu nenion diras kaj faras krom babili pri perforto -- sed ni, rezistantoj, el la perforta kampo transloku la lukton al senperforta rezistado kien nia evoluinta cerbo gvidas nin, ne konfuzante senperforton kaj pasivecon!

Hindia sendependeco realiĝis sen armiloj, alfrontinte potencegan britan armeon, kaj ni konas multajn aliajn ekzemplojn. Ni ne forgesu: Tirano, eĉ la plej fripona kaj mokanta, regas danke al la konsento de la silentanta amaso. Do li devas senĉese prizorgi sian kovrilon el fasadbona moralo. Ni skrapu belajn blankigitajn fasadojn, rondirigu informojn kaj veron!

Michel MARKO, Francio

˙;