numero: 007287

rubriko: moderna vivo

foto-sugesto:

prioritato: 2 (aperigu feb 2001)

EDUKADO

Studentoj universitaton soifantaj

Malsame ol en multaj aliaj eýropaj landoj, belgaj abiturientoj ricevas diplomon de meza lernejo ne post komuna, tutnacia taksado sed surbaze de ekzamenaj poentoj deciditaj æefe de siaj kutimaj instruistoj. Rezulte: æiuj abiturientoj ricevas identan mezlernejan diplomon, kies vera valoro tre varias.

Alia sekvo estas, ke multaj studentoj, kiuj komencas universitatan karieron, dum la unua jaro malsukcesas. Tio kostas multe kaj al la socio kaj al la memfido de malsukcesintoj. Facile kompreneblas, ke la registaro aý la universitatoj daýre klopodos limigi tiun perdon kaj financan kaj emocian.

Fidinda mezurilo

En la universitato de Loveno -- la plej malnova de Belgio -- oni kredas, ke la problemo estas nun solvita. Doktoriøanto ellaboris teston por aýguri, æu abiturientoj kapablos sukcese eniri universitatan studfakon. En 1997 partoprenis la teston 1500 abiturientoj. Post unu jaro la doktoriøanto rekontaktis partoprenintojn por konstati, kiel ili sukcesis en siaj universitataj studoj. Evidentiøis, ke 92 % de tiuj, kiuj malbone plenumis la teston, malsukcesis ankaý æe la universitato. La iniciatinto de la projekto taksas la teston fidinda mezurilo de estontaj rezultoj.

Estontaj abiturientoj faros la teston post la kristnaskaj ferioj: pro tio øi nomiøas "Ðrisostomo" laý la sanktulo, kies festo koincidas kun la komenciøo de la lastaj 100 tagoj de mezlerneja kariero. La testo mem konsistas el matematikaj kaj lingvaj eroj, inkluzive de kompreno de scienca teksto.

Nacia regulado

Tamen estas nekonsekvenca¼o. Øis nun en belga edukado mankas preskaý æiu nacia regulado. Malgraý reguloj pri instruendaj fakoj kaj ties enhavo, æiu lernejo, eæ æiu instruisto povas plejparte memstare decidi, kiel realigi la regulojn: ekzemple, instruistoj sendepende preparas finajn ekzamenojn. Malfacile estas kompari lernejojn kaj diplomojn.

Pro lerneja libereco la nova testo ne fariøos tuj deviga en æiu lernejo. Plue, la ministro pri edukado atentigis, ke la testo perdos sian valoron, se lernejoj organizos siajn programojn aparte, por ke studantoj sukcese trapasu la teston. La ministro same rimarkigis, ke kvankam multaj gestudentoj -- pli malpli 50 % -- malsukcesas dum la unua studjaro, ili tamen atingas altlernejan aý universitatan diplomon. Do, ne kulpas la instruado; kulpas la sistemo por elekti taýgan fakon.

Socia medio

Eble la testo ankaý pretervidas la "socian" preparadon de estontaj civitanoj. Gravas ne nur lernejaj rezultoj kaj intelekta preparado, sed ankaý socia medio. Lernejanoj, kies gepatroj mem øuis universitatan edukadon, aý kiuj moviøas en intelektulaj rondoj, pli bone povas sin prepari, æar ili komprenas la universitatan ¼argonon. Ili estas mense stirataj øis la universitato: helpo, aý antaýpreparo, kiu mankas al tiuj, kiuj ne povas æerpi el tiaj fontoj.

Tiun lastan aserton okulfrape pravigas alia studo pri universitata instruado. Evidentiøas, ke daýre ekzistas abismo inter diversaj klasoj koncerne universitatan edukadon. Universitataj pordoj restas baritaj por idoj de laboristoj kaj infanoj el socie pli malaltaj tavoloj. Æefa kialo: tro alta kosto. Sendube ankaý respondecas la fakto, ke ili mem taksas sian sukceskapablon tro malalta. Malsukceso elteneblas nur por tiuj, kiuj havas plenan monujon. La aliaj devas elekti malpli riskajn elirpunktojn por la estonta vivo.

Guido VAN DAMME

ÿ;