Numero: 007295 Rubriko: Arto Redaktoro: Grigori Arosev <desperanto@mtu-net.ru>

Prioritato: 1

Korektita versio

BACH 2000

Finiøis la Bach-jaro

Johano Sebastiano Baðo (nacilingve Bach) en 1750, la jaro de sia morto, ne povis fini sian lastan verkon, "La arto de fugo". Hodiaý oni povas nur supozi, kiagrade la tuto estas finita. Sed øi ricevis signifon kaj dignon per okaza¼o, kiun la filo Karlo Filipo Emanuelo Baðo notis fine de la nefinita partituro tiel: "Super tiu æi fugo, tie, kie estas notita la nomo `Bach' en la kontrasta temo, mortis la aýtoro". Fakte, tiel "signis" la granda komponisto sian lastan verkon. Kompreneble la notado ne okazis per literoj, sed per muziknotoj akurate bildigantaj la nomon Bach.

Ne æiu muziknotsistemo tion ebligas, sed la germana metodo nomi la muziksignojn -- jes. Laý øi æiu litero de la nomo Bach rilatas al certa muziknoto. Baðo antaýe tre þpareme utiligis tiun sigelon, sed konscie kronis sian lastan verkon per øi. Estas æiam emociige aýskulti la fragmenton, precipe fine, kiam post la eksono de la fama nomo la lastaj tonoj malaperas en eterna silento, kvazaý la morto æi-momente forprenus plumon el la mano de la aýtoro.

Post la morto Baðo malaperis el konscio de la granda muzika mondo, sed reaperis triumfe en 1829 per postlongatempa prezentado de la "Pasiono laý Mateo". Jam Betoveno laýdegis sian antaýulon per la dira¼o: "Lia nomo ne estu Bach (`rivereto' en la germana lingvo), sed maro!" Li eæ planis verki uverturon pri æi tiu nomo. Bedaýrinde li ne povis realigi tion, sed multaj postaj komponistoj verkis pecojn omaøe al Baðo, utiligante la kvar muzikajn literojn. Ankaý la nuna memorjaro estigis aron da tiaj verkoj. Tiel ducent kvindek jarojn post la morto de tiu unika komponisto oni daýre aýskultas ne nur muzikon de li, sed ankaý verkojn dediæitajn al li kaj inspiritajn de lia muzika potenco kaj de lia nomo.

Franz-Georg RÖSSLER

ÿ;