RUBRIKO Leteroj

N-ro 007299

Prioritato 1

Korektita versio

Fondi eklezion?

Berveling, kiu emas al la bezono detrui la kongruecon de la Dominus Iesus per sia propra vidpunkto pri kristanismo, asertas ke historie tute ne certas ĉu entute Jesuo iam celis fondi eklezion disde judismo (MONATO, 2000/11, p. 18). Sendube tiu ne tute malĉifrebla lia aserto trovas ankoraŭ subtenantojn, kvankam nombre malpliiĝantajn; tamen necesas ke ni sukcesu distingi, en Berveling, tion kio devenas el lia historia rekonstruo disde tio kio devenas el lia konfesia kontraŭeco al la universalaj supereco kaj senerareco, kiun la papo atribuas al si. Fakte, la aserto de Berveling kontrastas kun Mateo 16, kun la jesua kreado de sakramentoj, kun la levo de la apostoloj al sacerdota rango de la nova interligo, kun ilia starigo kiel majstroj de popoloj laŭ Mateo 28, kun la daŭra insisto pri la obeo al la episkopoj en paŭlaj leteroj kaj en la tuj sinsekvaj kristanaj komunumoj ktp. Elementoj tiuj kun aliaj evidentigas ke Jesuo intencis originigi eklezion.

Pastro Duilio MAGNANI, Italio

˙;