Numero: 007301

Rubriko: Arto

Redaktoro: Grigori Arosev <desperanto@mtu-net.ru>

Prioritato: 1

Korektita versio

PENTRADO

"Mia ateliero estas mia ĝardeno"

Multloke en la mondo artemuloj festas nuntempe la verkaron de la kataluna artisto Joan [ĵuán] Miró, laste, subtene al la koncerna aŭtonoma hispania regiono, en la hungara ĉefurbo Budapeŝto. Sed ankaŭ en la muzeo de Ludwigshafen (industria urbo en la sud-okcidento de Germanio, konata pro la firmao BASF, apud la rivero Rejno) oni honoris la pentriston per ekspozicio en ĉeesto de pli ol 1500 personoj.

Certe ne nur la renomo de la artisto allogis tiom da homoj. Aldoniĝas plia kialo: en 1979 Miró plenumis la peton ornami per ceramikaĵoj la sudan muron de la muzeo. Tiam jam malsana, li tamen desegnis la originalaĵojn, kiujn lia samlanda kunlaboranto Joan Gardy Artigas fiksis meti-artece sur kahelojn. Tiel ekestis unu el la plej grandaj (10 oble 55 m) bildartaĵoj de la mondo, fieraĵo de Ludwigshafen kaj de la paginta firmao BASF.

Dum la nuna ekspozicio de la bildoj de Miró oni prezentas pli ol 130 verkojn el ĉiuj liaj kreaj fazoj. Ĉe la malfermo paroleme abundis urbaj, ŝtataj, subtenaj reprezentantoj, aŭdiĝis nova kataluna muziko. Ĉeestis ankaŭ la nepo de Miró, videble jam sperta en internaciaj komercaj traktadoj.

La superrigardo pri la verko de Joan Miró, pri la verkado dum pli ol duona jarcento, rigardeblas almenaŭ ĝis la fino de februaro 2001 en la muzeo de Ludwigshafen.

Franz-Georg RÖSSLER

Unu el la plej grandaj bildartaĵoj de la mondo, fieraĵo de Ludwigshafen.

Tiujn ĉi teatrajn figurojn Miró ornamis per balailoj, brosoj kaj ŝprucboteloj.

˙;