007311

rubriko: politiko/eseo

foto-sugesto: neniu

prioritato: 1

KORUPTECO

Putrantaj demokratioj

Øenerale oni ne dubas, ke demokratio estas la regmaniero, kiu al la plejparto de iu ajn popolo garantias eblan maksimumon de justeco kaj bonfarto. Sed, rigardante la situacion en pluraj þtatoj en Sud-Ameriko, Afriko kaj aliaj mondpartoj, raciaj homoj ofte pridubas nun la enkondukan aserton.

Venezuelo, ekzemple, estas unu el la plej petrolriæaj landoj de la mondo, demokratie regata dum pli ol kvar jardekoj. Tamen la plejparto de la loøantoj vivas tre malriæe. Ankaý en la petrolriæa Niøerio, en Afriko, la popolo ne prosperas ekonomie. Aliflanke notindas, ke en tiuj æi kaj aliaj landoj multaj politikistoj sukcesas sin ege riæigi.

Egoismaj politikistoj

Okcidentaj landoj konsideras nuntempe nuligi la þuldojn (t.e. prunteprenitan monon, ofte malbone, eæ fraýde uzitan). Respondecaj entreprenistoj kutimas pruntepreni monon por investi øin en profitodonan produktadon. Sed la enþuldiøo de multaj þtatoj, malbone (aý eæ kanajle) administrataj, fariøis pro sinriæiøo de egoismaj politikistoj. Æu pravigeblas donaci tiajn þuldojn al landoj, kiuj kapablas nek kontroli la uzon de prunta¼oj nek kondamni tiujn, kiuj trompas kaj priþtelas siajn elektintojn? Certe kulpas ankaý la kreditoroj, kiuj pruntedonis monon, sciante pri øia onta misuzo.

La parlamentanoj de malriæaj landoj ofte ricevas tre altajn salajrojn, ege pliampleksigitajn de la t.n. krompagoj kaj de aliaj avantaøoj (flugbiletoj, loøejoj, ktp). Tamen ili nek kontrolas nek kritikas malhonestajn elspezojn de la registoj. Kiom da dolaroj lukse malþparas altranguloj dum superfluaj internaciaj vojaøoj?

Sana demokratio baziøas sur funkciado de opoziciaj partioj, kiuj sin kontrolas. Simptomo de putranta demokratio estas, kiam la koruptemuloj de opoziciaj partioj sin reciproke protektas, helpante unu la alian kaþi la fripona¼ojn. En kelkaj landoj la korupteco enrampis eæ la justicon. Tie malhonestaj juøistoj kunlaboras (kaj kunprofitas) gaje kun politikistaj kanajloj.

Propraj interesoj

Demandindas, do, kiel bremsi tian memdetruon, tian pereigon de socia bonfarto. En Peruo prezidanto Fujimori sukcesis savi sian landon el ðaoso, deveninta de korupteco en justico kaj parlamento, el gerila teroro kaj ekonomia mizero. Bedaýrinde misfaroj de kelkaj liaj kunlaborantoj makulis poste tiujn meritojn. Ankaý prezidanto Chávez en Venezuelo, kiu ne aspektas tre demokratie, estas rezulto de þtata krizo, kiu pere de pure demokratiaj procedoj apenaý solveblis: ne verþajnas, ke koruptaj parlamentanoj voædonas kontraý siaj propraj interesoj.

Feliæe jam aperis alia taýga rimedo kontraý tiu æi socia malsano. En pluraj landoj ¼urnaloj, televido kaj radio denuncas la misfarojn. Ofte ¼urnalistoj agas tiel el sia sana konscienco, aliaj øin faras el monavido por vendi artikolojn. Æiuokaze la senmaskigo de malhonestaj politikistoj helpas malfortigi ties potencon, kelkfoje eæ sukcesas forigi ilin. Bedaýrinde ne mankas okazoj, kie ¼urnalistoj devis pagi tian agadon per sia vivo: krimaj mafioj ne pardonas la senmaskigon de siaj politikaj protektantoj.

Werner SCHAD

ÿ;