numero: 007320

rubriko: politiko

foto-sugesto: neniu

prioritato: 1

ÆEÐA RESPUBLIKO

Senato sen þato

Nur iom pli ol kvinono de la balot-rajtigitoj en Æeða Respubliko voædonis dum elektoj por la senato, la supera æambro de la parlamento. Elektota estis triono de la senatanoj, kaj karakterizis la baloton partoprenado de multnombraj senpartiaj kandidatoj.

Venkis -- surprize -- t.n. kvarkoalicio de la dekstra senata alo; tamen multaj elektitoj famiøis pro sia defendado de civitanaj rajtoj. Perdis multajn seøojn la gvidanta parlamenta koalicio konsistanta el socialdemokratoj kaj la plej forta opozicia Civitana Demokratia Partio.

La senato ekestis pro forta subteno de Prezidanto Havel, tamen multaj æeðoj argumentis, ke malgranda kaj malriæa lando kia Æeða Respubliko ne povas øui tian lukson. Neintereson pri la elektoj kaýzis i.a. ekonomia malcerteco kaj alta senlaboreco (10 % de la loøantaro), kreskanta krimeco kaj neplenumo de antaýaj politikaj promesoj.

Povas esti ankaý, ke homoj sopiras je pli facile komprenebla politikaro -- eæ principaro. Esprimis sin instruisto el Ledce antaý la baloto tiel: "Ni bezonas modernan dekalogon. Æi dekalogo estu klara, esprimpova, konciza, al æiu facile komprenebla. Øi estu unusignifa, la sama por reøo kaj subulo, sinjoro kaj servisto. Øi devas havi saman sencon en æiuj lingvoj. Ni devas interkonsenti pri pano, akvo, rajtoj kaj libereco."

Josef HRADIL

ÿ;