N-ro 007333

Rubriko: enkonduko por p. 3 de MONATO 2/2001

Redaktoro: S. Maul

Prioritato: 1

Reviziita versio

Estimataj gelegantoj,

mi pekis kontraŭ unu el la feraj principoj de ĵurnalismo: neniam asertu ke io okazis antaŭ ol ĝi vere okazis! Sed mi en "el mia ridpunkto" en la decembra numero skribis: "Novan prezidanton havas ankaŭ Usono...". Tion mi verkis fine de oktobro, la elektoj en Usono okazis la 7an de novembro, kaj vi ricevis la decembran numeron de MONATO eble jam komence de la lasta monato de 2000 -- do en tempo, kiam Usono neniel jam havis novan prezidanton. Vi do prave povas aserti, ke mi mensogis; jen do puno pro mia ĵurnalista peko. Bone, vi eble scias, ke artikoloj en nia magazino estas verkitaj minimume unu monaton antaŭ apero, ĉar la teknika produktado kaj ekspedado bezonas ĉ. kvar semajnojn. Mi, verkante tiun tekston, ja prave povis supozi ke elektoj en Usono vere okazos je la anoncita dato. Sed kiu ja povis supozi, ke el tio rezultos tia plursemajna politika kaj jura spektaklo, pro kelkcent voĉdonoj? Kiu povis atendi, ke unu el la plej malnovaj demokratioj tiom ridindigos sin? La prezidanto, kiun oni epitetas "plej potenca viro de l' mondo", estas elektita de nur unu kvarono de elektorajtaj usonanoj, do tri kvaronoj ne volis havi lin. Tion Usono havis jam pli ofte, sed la pli granda makulo estas, ke sen klara, certigita plimulto kaj kvazaŭ nur hazarde Bush fariĝis prezidanto. Bone, ĉi ĉion nek vi nek mi povis imagi en oktobro 2000, sed tio ne forigas mian supre menciitan pekon. Do mi ĵuras: neniam plu mi asertos antaŭ la fino de la spektaklo, ke Usono havas novan prezidanton.

Sincere via Stefan Maul

PS: Verkita la 14an de decembro 2000, la tagon post oficiala agnosko, ke Bush venkis.

˙;