<< Ĝ Lazaro Ludoviko Zamenhof: Proverbaro Esperanta

H

Hakado de ligno donas lignerojn.

Hakilo estas tranĉa, sed ne cedas la branĉo.

Hako post hako estas la plej efika atako.

Havi ĉe iu krediton kaj meriton.

Havi iom da vaporo en la kapo.

Havi la ĉefan voĉon.

Havi la orelojn sur ĝusta loko.

Havi larĝan konsciencon.

Havi malprofiton.

Havi orelojn sur ĝusta loko.

Havi varman lokon.

Havi vinagron en la mieno.

Havu poton malgrandan, sed mem estu granda.

Hazardo estas malbona gardo.

Hejma dometo estas kiel patrineto.

Helpas krako kontraŭ atako.

Ho ve.

Hodiaŭ al mi, morgaŭ al vi.

Hodiaŭ festene, morgaŭ malplene.

Hodiaŭ forto, morgaŭ morto.

Hodiaŭ pagi vi devas, morgaŭ kredite ricevos.

Hodiaŭ supre, morgaŭ malsupre.

Hoko eksaltis, afero haltis.

Hom' malesperas, Dio aperas.

Homo bagatelema.

Homo esperas, morto aperas.

Homo fidas, feliĉo decidas.

Homo lernas la tutan vivon.

Homo pafas, Dio trafas.

Homo proponas, Dio disponas.

Homo senpeka neniam ekzistis.

Honoro ne donas, kion stomako bezonas.

Horo matena estas horo bena.

Hunda vivo.

Hundo bojas la vojon, vento portas la bojon.

Hundo bojas, homo vojas.

Hundo bojas, pasanto vojas.

Hundo bonrasa estas bona por ĉaso.

Hundo povas boji eĉ kontraŭ la reĝo