<< M Lazaro Ludoviko Zamenhof: Proverbaro Esperanta

N

Naivuloj jam ne ekzistas.

Najbaro ne ĝemas, kiam boto nin premas.

Naskiĝas fianĉino por sia fianĉo.

Naskiĝu, edziĝu kaj mortu ― ĉiam monon alportu.

Nazo supren, vento antaŭen.

Ne atendis, ne esperis ― malfeliĉo aperis.

Ne atendita, ne esperita ofte venas subite.

Ne atingos krio ĝis la trono de Dio.

Ne aŭskultinte, ne kondamnu.

Ne batalu pot' el tero kontraŭ kaldrono el fero.

Ne batas bastono sen persono.

Ne bedaŭru hieraŭan, ne atendu morgaŭan, ne forlasu hodiaŭan.

Ne bela estas amata, sed amata estas bela.

Ne bela estas kara, sed kara estas bela.

Ne beligas loko homon, sed homo la lokon.

Ne bezonas la kapo konsilon de kruroj.

Ne ĉiam daŭras malbona vetero, ne ĉiam daŭras homa sufero.

Ne ĉiam estas festo, venos ankaŭ fasto.

Ne ĉiam estas sankta Johano.

Ne ĉiam per aĝo mezuriĝas la saĝo.

Ne ĉio batas, kio tondras.

Ne ĉio brilanta estas diamanto.

Ne ĉio griza estas lupo.

Ne ĉio utilas, kio brilas.

Ne ĉion oni devas severe ekzameni.

Ne ĉiu aspiranto devas esti prenanto.

Ne ĉiu bojato estas ŝtelisto.

Ne ĉiu fianĉiĝas, kiu svatiĝas.

Ne ĉiu ĝibulo estas sanktulo.

Ne ĉiu havas egalan feliĉon.

Ne ĉiu hundo bojanta estas hundo mordanta.

Ne ĉiu papereto estas banka bileto.

Ne ĉiu raporto estas vera vorto.

Ne ĉiuj havas egalan feliĉon.

Ne defendas oro kontraŭ doloro.

Ne demandu scienculon, demandu spertulon.

Ne diru hop antaŭ la salto.

Ne doloras frapo sur fremda kapo.

Ne donu kaj ne boju.

Ne ekpepi.

Ne ekzistas en komerco amikeco nek ŝerco.

Ne ekzistas forto kontraŭ la morto.

Ne ekzistas fumo sen brulo.

Ne ekzistas fumo sen fajro.

Ne ekzistas honoro sen laboro.

Ne ekzistas juneco sen kapricoj, nek maljuneco sen malicoj.

Ne ekzistas kareso sen intereso.

Ne ekzistas mono, ne ekzistas dono.

Ne ekzistas naiva vulpo, ne ekzistas homo sen kulpo.

Ne ekzistas ofico sen benefico.

Ne ekzistas regulo sen escepto.

Ne ekzistas savo kontraŭ malbona virino.

Ne ekzistas terno sen nazo nek fakto sen bazo.

Ne el ĉiu ligno oni faras violonon.

Ne el unu forno li manĝis jam panon.

Ne elverŝu la malpuran, antaŭ ol vi havas la puran.

Ne elvoku lupon el la arbaro.

Ne en ĉiu afero estu severa.

Ne en unu tago elkreskis Kartago.

Ne esperite, ne sonĝite.

Ne estas piediranto kolego al rajdanto.

Ne estingu la fajron, kiu vin ne bruligas.

Ne falas frukto malproksime de l' arbo.

Ne fanfaronu irante, fanfaronu revenante.

Ne faru kalkulon sen la mastro.

Ne fidu amikon, kiu havas jam flikon.

Ne fidu fidelulon, fidu propran okulon.

Ne fidu heredon, fidu posedon.

Ne gutas mielo el la ĉielo.

Ne havante, oni petas; ricevinte, forĵetas.

Ne helpas glorkrono al malplena kaldrono.

Ne helpas plendo nek ploro kontraŭ kreditoro.

Ne helpas ploro al doloro.

Ne helpas spegulo al malbelulo.

Ne hontu penti pri faro, hontu persisti en eraro.

Ne insultu mizeran, ne moku malliberan.

Ne iras hakilo al kolo humila.

Ne iru al fremda anaro kun via regularo.

Ne iru fadeno antaŭ kudrilo.

Ne iru okuloj super la frunton.

Ne juĝo kondamnas, sed juĝanto.

Ne juĝu pri afero laŭ ĝia ekstero.

Ne kaptita ― ne punita.

Ne karesu per mano, sed karesu per pano.

Ne kaŝiĝas lia lango malantaŭ la vango.

Ne konante la profundecon, ne iru en la riveron.

Ne kondamnu alian, oni vin ne kondamnos.

Ne kotas besto en sia nesto.

Ne kraĉu en puton, ĉar vi trinki bezonos.

Ne kredas ŝtelisto, ke honestaj ekzistas.

Ne kredu al orelo, kredu al okulo.

Ne kredu al parolo sen propra kontrolo.

Ne kvanto, sed kvalito decidas pri merito.

Ne laciĝos mano, ne fariĝos pano.

Ne laciĝu viaj manoj pri fremdaj infanoj.

Ne laŭdu la tagon antaŭ vespero.

Ne longe sinjora daŭras favoro.

Ne mankas tombo por mortinto nek pano por vivanto.

Ne maro dronigas ŝipon, sed la ventoj.

Ne mia estas la ĉevalo, min ne tuŝas ĝia falo.

Ne moku mizeron de alia, ĉar baldaŭ venos via.

Ne moku riveron, ne atinginte la teron.

Ne movi la buŝon.

Ne naskas porko leonidon, nek korniko aglidon.

Ne naskiĝu riĉa, naskiĝu feliĉa.

Ne pekas drinkulo, pekas ebriulo.

Ne pelu tiun, kiu mem forkuras.

Ne pentru diablon sur la muro.

Ne por lupo estas supo.

Ne povas ĉiu homo esti pap' en Romo.

Ne prediku knabino al via patrino.

Ne prenis pastro la donon ― rekaŝu sako la monon.

Ne prokrastu ĝis morgaŭ, kion vi povas fari hodiaŭ.

Ne punu edzinon antaŭ infanaj okuloj, ne punu infanojn antaŭ fremduloj.

Ne puŝu vian regularon en fremdan anaron.

Ne rapidu insulti, volu aŭskulti.

Ne rapidu kun fido antaŭ longa kunesido.

Ne rapidu kun vortoj, rapidu kun faroj.

Ne rapidu, trankvile decidu.

Ne rezonu pri tio, kio estas ekster via metio.

Ne sama la vento blovas konstante.

Ne sanktuloj potojn faras.

Ne serĉu bonan arbaron, serĉu bonan najbaron.

Ne servas larmo anstataŭ armo.

Ne spiciĝas manĝo de mastrina beleco.

Ne sufiĉas ploro al kreditoro.

Ne ŝovu la nazon en fremdan vazon.

Ne ŝovu nazon en fremdan vazon.

Ne ŝpari monon nek penon.

Ne ŝtelus ŝtelistoj, se ne ekzistus kaŝistoj.

Ne taŭgas du ursoj por unu nesto.

Ne taŭgas la vero por komerca afero.

Ne timu hundon bojantan, timu hundon silentan.

Ne timu tranĉilon, timu babilon.

Ne trovante bovinon, oni ŝtelas kokinon.

Ne unu fajron li pasis, ne unu hundo lin ĉasis.

Ne unu hundo lin mordis, ne unu vento lin tordis.

Ne valoranto plaĉas, sed plaĉanto valoras.

Ne valoras bofilo, kiam mortis filino.

Ne valoras la akiro eĉ la penon de l' deziro.

Ne valoras la faro la koston de l' preparo.

Ne veku malfeliĉon, kiam ĝi dormas.

Ne venas honoro sen laboro.

Ne venas mont' al monto, sed homo homon renkontas.

Ne venas rato mem al kato.

Ne venos rato mem al kato.

Ne venos rato mem al la kato.

Ne vivu kiel vi volas, vivu kiel vi povas.

Ne voku diablon, ĉar li povas aperi.

Ne volas kokin' al festeno, sed oni ĝin trenas perforte.

Ne volis rajdi sur ĉevalo, ekrajdis sur azeno.

Ne zorgu pri tio, kio estas ekster via scio.

Nebuligi al iu la okulojn.

Nebuligi la okulojn.

Neceseco kontraŭvola estas leĝo malmola.

Neceso ne estas kareso.

Neevitebla malbono.

Negocaj aferoj estas severaj.

Neĝo kaŝas nur ĝis printempo.

Nek al teksto, nek al preteksto.

Nek al temo, nek al celo.

Nek eniro, nek eliro.

Nek ĝojo, nek malĝojo daŭras eterne.

Nek helpeble, nek konsileble.

Nek io, nek alio.

Nek pikite, nek hakite.

Nek pio por Dio, nek kapablo por diablo.

Nek por baki, nek por haki.

Nek transnaĝeble, nek transireble.

Neleĝe akirita ne estas profita.

Nenia ago fariĝas sen pago.

Nenia konstruo povas esti sen bruo.

Nenia peketo restas longe sekreto.

Nenia peno nek provo donos lakton de bovo.

Neniam atendita ofte venas subite.

Nenie semata, ĉie trovata.

Nenio pli grandan mizeron prezentas, ol se sano mankas kaj ŝuldoj turmentas.

Neniom da oro, sed bona gloro.

Neniu estas profeto en sia urbeto.

Neniu sanktulo estas sen makulo.

Neniu scias, kio morgaŭ lin trafos.

Neniu vidas, kio lin insidas.

Nesciado de leĝo neniun pravigas.

Nevo de papo facile fariĝas kardinalo.

Ni amu nin frate, sed ni kalkulu akurate.

Ni facile forgesas, kio nin ne interesas.

Ni forgesas averton, ni memoras la sperton.

Ni laboru kaj esperu.

Ni reciproke nin konas, klarigon ne bezonas.

Ni vidas, kiu ridas ― kiu ploras, ni ne vidas.

Nigran kornikon sapo ne blankigos.

Nigro sur blanko pruvas sen manko.

Nin ĉiam ravas, kion ni ne havas.

Nin instruas eraro, kiun faras najbaro.

Nobelo promesojn disdonas, kampulo promesojn plenumas.

Nokte eĉ monstro estas belulo.

Nomo egala, sed esenco mala.

Notu en la kamentubo.

Nova balailo bone balaas.

Nova stato ― nova vivo.

Novaj sinjoroj ― novaj moroj.

Nuda kaj kruda, sen groŝo en poŝo.

Nuksoj venis, kiam dentoj elfalis.

Nun finiĝas mia klereco.

Nur pano kun fromaĝo, sed afabla vizaĝo.

Nur suferinto ŝatas feliĉon.

Nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras.

Nutri per promesoj.

Nutru lupon plej sate, li ĉiam serĉas arbaron