<< P Lazaro Ludoviko Zamenhof: Proverbaro Esperanta

R

Rado malbona knaras plej multe.

Rajdi sur ĉevalo oni ne lernas sen falo.

Rakonti ĉion faritan kaj kaŝitan.

Rangeto rangon respektu, modestan lokon elektu.

Rano eĉ en palaco sopiras pri marĉo.

Rapide ― senvide.

Rapide iras la vortoj, sed ne rapide la faroj.

Rapidu malrapide.

Raporti pri ĉiuj cirkonstancoj kaj nuancoj.

Razisto raziston razas.

Regna kaso ― bona ĉaso.

Reĝo donacis, sed polico minacas.

Rekomendo kondukas al plendo.

Renkontiĝis la kato kun sentima rato.

Respektu Dion kaj reĝon kaj obeu la leĝon.

Restas nek konsilo, nek konsolo.

Resti maljuna knabino.

Restis nenio absolute, nek por mordi, nek por gluti.

Restu tajloro ĉe via laboro.

Rezonado kaj filozofado panon ne donas.

Ricevi grizan haron, ne vidinte altaron.

Ricevi muŝon en la cerbon.

Ricevis bandito laŭ sia merito.

Ricevos vulpo por sia kulpo.

Riĉa estas tiu, kiu ŝuldas al neniu.

Riĉa preparo, sed povo avara.

Riĉa zorgas pri ĉampano, malriĉa pri pano.

Riĉeco estas frato de fiereco.

Riĉeco sen gvido kiel ĉevalo sen brido.

Riĉigas ne enspezo, sed prudenta elspezo.

Riĉulo havas grandan parencaron.

Riĉulo havas kornojn, malriĉulo dornojn.

Riĉulo kiel fajro proksime bruligas, malproksime ne varmigas.

Riĉulo veturas, malriĉulo kuras.

Ridas blindulo pri lamulo.

Rido matene ― ploro vespere.

Rigardaĉi kiel bovido.

Rigardi kaj aspiri ne devigas akiri.

Rigardi malafable.

Rigardi per ambaŭ okuloj.

Rigardu per ambaŭ okuloj.

Ripetado estas plej bona lernado.

Ripetata parolo pri la sama titolo.

Riveretoj fluas al riveroj.

Rol' de virino ― bona mastrino.

Romo estas tie, kie estas la papo.

Rostita kolombeto ne flugas al buŝeto.

Rusto manĝas feron, ĉagreno la koron.

Rusto manĝas la feron, kaj zorgo la homon