<< Ŝ Lazaro Ludoviko Zamenhof: Proverbaro Esperanta

T

Tablo festena, sed telero malplena.

Tablo kovrita faras amikojn.

Tablon frapas tajloro, tuj tondilo eksonas.

Tablon ornamas ne tuko, sed kuko.

Tago aranĝas, tago ŝanĝas.

Tago festa ― for aferoj.

Tago tagon sekvas, sed ne similas.

Tajloro krimis, botisto pendas.

Taksi la sanon ni lernas en malsano.

Tani al iu la haŭton.

Tapiŝon ne deziris, maton akiris.

Temp' estas mono.

Temp' estas valoro simile al oro.

Tempo flatas, tempo batas.

Tempo kaj cirkonstancoj saĝon alportas.

Tempo prenas, tempo pagas.

Tempo toleras, sed vero aperas.

Tempo venos, zorgon prenos.

Teni iun per fera mano.

Teni la okulojn en streĉo.

Teni sian langon en la buŝo.

Tie ĉi malbone, tie nebone.

Tie iras fumo per densaj nuboj.

Tie vi petos, vi tiros, vi nenion akiros.

Tiel estas, tiel restas.

Tien okuloj iras, kien la koro deziras.

Timi sian propran ombron.

Timo havas grandajn okulojn.

Timu lupon edukitan kaj malamikon repacigitan.

Tio ĉi estas laŭ lia gusto.

Tio estas lia amata ĉevaleto.

Titolo sen mono ― sensignifa sono.

Tolaĵon malpuran lavu en la domo.

Tondro kampulon memorigas pri Dio.

Tordi ŝnurojn el sablo.

Tra unu orelo eniras, tra la dua eliras.

Tra vitro de teruro pligrandiĝas la mezuro.

Trafe aŭ maltrafe.

Trafi de Scilo al Ĥaribdo.

Trafi du celojn per unu ŝtono.

Trafi per la parolo rekte en la vizaĝon.

Trafi per la vizaĝo en koton.

Trafis falĉilo sur ŝtonon.

Trafis hakilo al ligno malmola.

Trafis pugno pugnon.

Traflugis anĝelo preter orelo.

Trafos hakilo al ligno malmola.

Tralavi la gorĝon.

Tranĉi rekte en la karnon.

Transsalte ― senhalte.

Trapafadi la aeron.

Tremo atakas.

Treni sian vivon de mizero al mizero.

Trinki pro ies sano.

Trio plaĉas al Dio.

Tro akra fajro estas sen daŭro.

Tro alta postulo aĉetanton ne ŝarĝas.

Tro da bono ne turmentas.

Tro da enspezo ne estas tro da pezo.

Tro da konfido kondukas al perfido.

Tro da kuiristoj kaĉon difektas.

Tro da libero kondukas al mizero.

Tro da metioj ― profitoj neniaj.

Tro elektema ricevas nenion.

Tro forta ĵuro ― la afero ne pura.

Tro grandaj kalkuloj kondukas al nuloj.

Tro kara aranĝo por malkara tagmanĝo.

Tro longa atendo ĝis fino de l' vendo.

Tro longa sufero ― malgranda espero.

Tro multe da salo malbonigas la manĝon.

Tro nutrata kapro fariĝas kiel apro.

Tro rapida akcelo ne kondukas al celo.

Tro rapida edziĝo ― porĉiama kateniĝo.

Tro rapida faro estas nur baro.

Tro rapida laboro, tro malgranda valoro.

Tro rapida riĉiĝo diablon ĝojigas.

Tro saltas la rato ― ĝin kaptas la kato.

Tro sata, tro bata.

Troa festeno estas veneno.

Troa petolo danĝera al kolo.

Troa petolo estas danĝera por la kolo.

Troviĝas bonaj homoj en la mondo.

Trovis malbonulo malbonulon pli grandan.

Truon de l' honoro flikos neniu tajloro.

Turniĝadi kiel serpento.

Tuso kaj amo ne estas kaŝeblaj.

Tuta jam sata, sed okulo malsatas.

Tute ĝuste laŭ lia gusto.

Tute libera, kiel birdo aera