<< Akto Unua Frederiko Schiller: La rabistoj

Akto Dua

Sceno Unua

FRANCISKO MOOR, meditante, en sia ĉambro.

Francisko. ― Ĝi daŭras por mi tro longe.... La doktoro trovas, ke li nun resaniĝos, — la vivo de maljunulo estas eterneco! Kaj nun mi havus liberan ebenan vojon, se ne estus tiu ĉi ĉagrena persista bulo da karno, kiu, simile al la sorĉista hundo en la fabeloj, baras al mi la vojon al miaj trezoroj.

Sed ĉu miaj projektoj devas sin klini sub la feran jugon de la meĥanismo? Ĉu mia alte fluganta spirito devas lasi alligi sin per ĉeno al la limaka irado de la materio? Forblovo de kandelo, kiu jam sen tio bruletas nur per la lastaj gutoj de sia oleo, — nenio pli ĝi estus.... Kaj tamen mi ne volus esti mem la farinto, por ke la homoj min ne ataku. Mi ne volus lin rekte mortigi, mi volus, ke li mem mortu. Mi volus fari kiel prudenta kuracisto, nur returnite. Ne bari al la naturo la vojon per laŭlarĝa streko, sed akceli ĝian propran iradon. Kaj ni ja havas la eblon plilongigi la kondiĉojn de la vivo, — kial do ni ne povus ankaŭ mallongigi ilin?

Filozofoj kaj medicinistoj instruas nin, kiel bonege la humora stato de la spirito akordiĝas kun la movoj de la materio. Artritaj sentadoj estas ĉiam akompanataj de malakordo de la meĥanikaj vibracioj, pasioj difektas la forton de la vivo, troŝarĝita spirito dispremas la korpon, en kiu ĝi loĝas... Kiel do, sekve?... Se oni scius ebenigi al la morto tiun neglatan vojon al la kastelo de la vivo? pereigi la korpon per la spirito? Ha, ĝi estus originala faro! se oni povus tion ĉi efektivigi? Faro senkompara! Pripensu, Moor! Tio ĉi estus artaĵo, kiu meritus, ke vi estu ĝia elpensinto. Oni je alkondukis la pretigadon de venenoj preskaŭ al la rango de bonorda scienco, kaj per eksperimentoj oni devigis la naturon, ke ĝi montru siajn limojn, tiamaniere, ke oni nun prikalkulas la batojn de la koro multajn jarojn antaŭe kaj oni diras al la pulso: ĝis tie kaj ne plu! Ĉu oni ne devus ankaŭ tie ĉi provi siajn flugilojn?

Kaj kiel mi devos nun aranĝi la laboron, por detrui la dolĉan, pacan konsenton inter la animo kaj ĝia korpo? Kian specon de sentoj mi devos elekti? Kiuj plej furioze atakas la floradon de la vivo? — Kolero? — tiu ĉi malsatega lupo tro rapide satiĝas. — Zorgo? — tiu ĉi vermo mordetas tro malrapide. — Malĝojo? — tiu ĉi aspido ŝoviĝas antaŭen tro maldiligente. — Timo? — la espero ne permesas al ĝi tro multe ampleksi. — Kio? — Ĉu tio ĉi estas jam ĉiuj ekzekutistoj de la homo? Ĉu la batalilaro de la morto jam estas tute elĉerpita?. .. (Profunde meditante.) Kiel?... Nu?... Kio? Ne!... Ha! (Subite rektiĝante.) Teruro! Kion la teruro ne povas fari? Kion povas fari prudento aŭ religio kontraŭ la glacia ĉirkaŭpreno de tiu ĉi giganto?... Kaj tamen? Se li ankaŭ al tiu ĉi atakego kontraŭstarus? Se li...? Ho, tiam donu vi al mi helpon, ĉagrenego, kaj vi, pento, infera Eŭmenido, fosanta serpento, kiu remaĉas sian manĝon kaj remanĝas sian propran ekskrementon, — eternaj detruantinoj kaj eternaj kreantinoj de sia veneno! Kaj vi, krieganta sinmemkulpigo, kiu dezertigas sian propran domon kaj vundas sian propran patrinon. Kaj ankaŭ vi donu al mi vian helpon, bonfaraj gracioj mem, dolĉe ridetanta estinteco, kaj vi, grandajn trezorojn promesanta, floranta estonteco, montru al li en viaj speguloj la ĝojojn de la ĉielo, dum via forkuranta piedo elglitiĝas el liaj avidaj brakoj... Tiel mi atakos, bato post bato, skuo post skuo, tiun ĉi kadukan vivon, ĝis venos la lasta el la anaro da furioj, la malespero!... Triumfo, triumfo! La plano estas preta, — malfacila ĝi estis kaj eksterordinare arta, fidebla, certa... ĉar (moke) la tranĉilo de la analizanto trovos ja nenian postesignon de vundo aŭ de detrua veneno. (Decide.) Bone do! (Hermano eniras.) Ha! Deus ex machina! Hermano!

Hermano. ― Preta por servi al vi, sinjora moŝto!

Francisko, donas al li la manon. ― Kaj ne al maldankemulo vi servos.

Hermano. ― Mi havas pruvojn de tio ĉi.

Francisko. ― Vi havos pli, tre baldaŭ, tre baldaŭ, Hermano! Mi havas ion por diri al vi, Hermano

Hermano. ― Mi aŭskultas per mil oreloj.

Francisko. ― Mi konas vin, vi estas decidema homo, — soldata koro, haroj sur la lango! Mia patro vin tre ofendis, Hermano!

Hermano. ― La diablo min prenu, se mi tion ĉi forgesos!

Francisko. ― Tio ĉi estas la tono de viro! Venĝo konvenas al vira brusto. Vi plaĉas al mi, Hermano. Prenu tiun ĉi monujon, Hermano. Ĝi estus pli peza, se mi estus mastro.

Hermano. ― Tio ĉi estas ja mia ĉiama deziro, sinjora moŝto; mi vin dankas.

Francisko. ― Efektive, Hermano? ĉu vi efektive deziras, ke mi estu mastro? Sed mia patro havas en la ostoj cerbon de leono, kaj mi estas la pli juna filo.

Hermano. ― Mi dezirus, ke vi estu la pli maljuna filo, kaj ke via patro havu en la ostoj cerbon de ftiza knabino.

Francisko. ― Ha! Kiel tiu ĉi pli maljuna filo vin tiam rekompencus, kiel li vin levus en la lumon el tiu ĉi malnobla polvo, kiu tiel malmulte harmonias kun via spirito kaj nobeleco! Tiam vi tuta kiel vi nun staras, estus kovrita per oro, kaj per kvar ĉevaloj vi brue veturus tra la stratoj, certe, kredu al mi! Sed mi forgesas, pri kio mi volis paroli kun vi. Ĉu vi jam forgesis, Hermano, la fraŭlinon von Edelreich?

Hermano. ― Al mil diabloj! Kial vi rememorigas min pri ĉi tio?

Francisko. ― Mia frato forkaptis ŝin de vi.

Hermano. ― Li tion ĉi pentos!

Francisko. ― Ŝi forrifuzis vian amon. Ŝajnas al mi, ke li eĉ ĵetis vin malsupren de la ŝtuparo.

Hermano. ― Por tio mi enĵetos lin en la inferon.

Francisko. ― Li diris, ke oni rakontas al si en la orelojn, ke vi estis farita inter la viando kaj kreno, kaj ke via patro neniam povis ekrigardi vin sen tio, ke li batus sin en la bruston kaj ĝemus: « Dio indulgu min pekulon! »

Hermano, furioze. ― Pro la tuta fajro de la infero, silentu!

Francisko. ― Li konsilis al vi, ke vi vendu per aŭkcio vian dokumenton de nobeleco kaj vi por tio ĉi lasu fliki al vi viajn ŝtrumpojn.

Hermano. ― Per ĉiuj diabloj! mi elgratos al li per la ungoj la okulojn.

Francisko. ― Kio? Vi koleriĝas? Kiel vi povas koleri kontraŭ li? kion malbonan vi povas fari al li? Kion tia rato povas fari kontraŭ leono? Via kolero nur dolĉigos al li la triumfon. Vi nenion povas fari krom kunbati viajn dentojn kaj elverŝi vian furiozon sur sekan panon.

Hermano, piedbatas la plankon. ― Mi disfrotos lin al polvo.

Francisko, frapas lin sur la ŝultron. ― Fi, Hermano! vi estas kavaliro. Vi ne devas permesi, ke la malhonoro restu sur vi. Vi ne devas ellasi la fraŭlinon, ne, pro ĉio en la mondo vi ne devas tion ĉi fari, Hermano! Al ĉiuj diabloj! mi farus la plej ekstremajn provojn, se mi estus sur via loko.

Hermano. ― Mi ne ripozos, antaŭ ol mi ambaŭ miajn malamatojn metos sub la teron.

Francisko. ― Ne tiel perforte, Hermano! Venu pli proksimen.. vi havos Amalion!

Hermano. ― Tion ĉi mi devas, spite al la diablo! Tion ĉi mi devas.

Francisko. ― Vi ŝin havos, mi diras al vi, kaj vi havos ŝin el mia mano. Alproksimiĝu, mi diras... vi eble ne scias, ke Karolo estas jam kvazaŭ senheredigita?

Hermano, alproksimiĝante. ― Nekompreneble! ĝi estas la unua vorto, kiun mi aŭdas pri tio.

Francisko. ― Estu trankvila kaj aŭskultu plue! Alian fojon vi aŭdos pli pri ĉi tio, — jes, mi diras al vi, de dek-unu monatoj li estas kiel ekzilita. Sed la maljunulo jam bedaŭras la trorapidan paŝon, kiun li tamen, (ridante) ŝajnas al mi, ne mem faris. Ankaŭ la fraŭlino Edelreich atakas lin ĉiutage per siaj riproĉoj kaj plendoj. Pli aŭ malpli frue li lasos serĉi lin en ĉiuj anguloj de la mondo, — kaj se li lin trovos, tiam bonan nokton, Hermano! Vi tiam povos tre humile teni al li la kaleŝon, kiam li veturos kun ŝi al la preĝejo por edziĝi.

Hermano. ― Mi lin sufokos antaŭ la Krucifikso.

Francisko. ― La patro baldaŭ fordonos al li la estrecon kaj vivos ripoze en siaj kasteloj. Tiam la fiera flamiĝulo havos la kondukilojn en la manoj, tiam li mokos siajn malamantojn kaj enviantojn, — kaj mi, kiu volis fari vin grava, granda homo, mi mem, Hermano, devos, profunde klinita antaŭ la sojlo de lia pordo...

Hermano, flamiĝe. ― Ne, kiel mia nomo estas Hermano, vi ne devos! dum ankoraŭ almenaŭ unu fajrero da prudento briletos en tiu ĉi cerbo, tion ĉi vi ne devos!

Francisko. ― Vi tion malhelpos? Ankaŭ al vi, mia kara Hermano, li sentigos sian skurĝon, li kraĉos al vi en la vizaĝon, kiam li renkontos vin en la strato, kaj tiam ve al vi estos, se vi movos viajn ŝultrojn aŭ faros malkontentan mienon, — vidu, tiele staras la afero de via aspirado pri la fraŭlino, viaj esperoj, viaj projektoj.

Hermano. ― Diru al mi, kion mi devas fari?

Francisko. ― Aŭskultu do, Hermano! Por ke vi vidu, kiel mi, kiel honesta amiko, zorgas pri via sorto, — iru, surmetu aliajn vestojn, faru vin tute nerekonebla, lasu raporti pri vi al la maljunulo, diru, ke vi venas rekte el Bohemujo, ke vi partoprenis kun mia frato en la batalo apud Prago, ke vi vidis lian morton sur la loko de batalo...

Hermano. ― Ĉu oni kredos al mi?

Francisko. ― Ho ho! pri tio lasu min zorgi! Prenu tiun ĉi paketon. En ĝi vi trovos mian komision detale kaj ankaŭ dokumentojn, kiuj la dubon mem faros kredanta. Nun penu nur malaperi nevidate! Saltu tra la malantaŭa pordo en la korton, de tie trans la muron de la ĝardeno, — la katastrofon de tiu ĉi tragikomedio lasu al mi!

Hermano. ― Kaj ĝi estos: vivu la nova sinjoro, Francisko de Moor!

Francisko, karesas al li la vangojn. ― Kiel ruza vi estas! Ĉar, vi vidas, tiamaniere ni atingos ĉiujn celojn per unu fojo kaj baldaŭ Amalio ĉesos esperi pri li. La maljunulo kulpigos sin pri la morto de sia filo kaj — li estas malsana, — ŝanceliĝanta konstruaĵo ne bezonas tertremon, por renversiĝi, — li ne supervivos la sciigon... Tiam mi estas lia sola filo, Amalio perdis siajn apogojn kaj fariĝas ludilo de mia volo.... Tiam vi povas facile prezenti al vi... per unu vorto, ĉio iros laŭ deziro. Sed nur ne reprenu vian vorton.

Hermano. ― Kion vi diras? (Ĝojege.) Pli vere kuglo rekuros en la tubon de la pafilo kaj dancos en la internaĵo de sia pafanto, — fidu min! Lasu min nur agi. Adiaŭ!

Francisko, postkriante al li. ― La rikolto apartenos al vi, kara Hermano! (Sola.) Kiam la bovo entiris la veturilon kun greno en la grenejon, tiam la besto devas kontentiĝi kun fojno. Vi ricevos stalistinon, sed ne Amalion! (Foriras.)

Sceno Dua

Dormoĉambro de la maljuna Moor.

LA MALJUNA MOOR, dormante en apogseĝo. AMALIO.

Amalio, mallaŭte enirante. ― Malbrue, malbrue! li dormetas. (Ŝi stariĝas antaŭ la dormanto.) Kiel bela, kiel honorinda! honorinda, kiel oni pentras la sanktulojn. Ne, mi ne povas vin koleri! Blankhara kapo, vin mi ne povas koleri! Dormu trankvile, vekiĝu gaje, mi sola iros kaj suferos.

Maljuna Moor, sonĝante. ― Mia filo! mia filo! mia filo!

Amalio, prenas lian manon. ― Aŭdu, aŭdu! Lia filo estas en liaj sonĝoj.

Maljuna Moor. ― Ĉu vi estas ĉi tie? ĉu efektive vi? Ha, kiel mizere vi vidiĝas! Ne rigardu min per tiu ĉi malĝojega rigardo! mi estas jam sufiĉe mizera.

Amalio, vekas lin rapide. ― Vekiĝu, kara maljunulo! Vi nur sonĝas. Rekonsciiĝu!

Maljuna Moor, duone vekiĝinta. ― Li ne estis ĉi tie? ĉu mi ne premis liajn manojn? Malbona Francisko! ĉu vi deziras eĉ el miaj sonĝoj lin elŝiri?

Amalio. ― Vi rimarkas, Amalio?

Maljuna Moor, revigliĝas. ― Kie li estas? Kie mi estas? Vi ĉi tie, Amalio?

Amalio. ― Kiel vi vin sentas? Vi havis sanigan dormon.

Maljuna Moor. ― Mi sonĝis pri mia filo. Kial mi ne daŭrigis sonĝi? Eble mi ricevus pardonon el lia buŝo.

Amalio. ― Anĝeloj ne koleras, — li vin pardonas. (Ŝi prenas lian manon malĝoje.) Patro de mia Karolo, mi vin pardonas.

Maljuna Moor. ― Ne, mia filino! Tiu ĉi morta koloro de via vizaĝo kondamnas la patron. Malfeliĉa knabino! Mi senigis al vi la ĝojojn de via juneco, — ho, ne malbenu min!

Amalio, karese kisas lian manon. ― Vin?

Maljuna Moor. ― Ĉu vi konas tiun ĉi portreton, mia filino?

Amalio. ― De Karolo!

Maljuna Moor. ― Tian vidiĝon li havis, kiam li komencis sian dek-sesan jaron. Nun li estas alia.... Ho, furioza mordado estas en mi interne.... Tiu ĉi moleco de la trajtoj fariĝis indigno, tiu ĉi rideto fariĝis malespero. Ne vere, Amalio? Ĝi estis en lia datreveno de naskiĝo, en la jasmena laŭbo, vi lin pentris? Ho, mia filino! Via amo tiel feliĉigis min.

Amalio, ĉiam rigardante la portreton. ― Ne, ne! Ĝi ne estas li. Per Dio, ĝi ne estas Karolo. Ĉi tie, ĉi tie. (Montrante la koron kaj la frunton.) Tiel tuta, tiel alia! La pala kolorilo ne sufiĉas, por kopii la ĉielan spiriton, kiu regis en lia fajra okulo. For kun ĝi! Ĝi estas tiel homa! Mi estis fuŝistino.

Maljuna Moor. ― Tiu ĉi bonkora, varmiga rigardo, — se li starus antaŭ mia lito, tiam mi vivus en la morto mem! Neniam, neniam mi mortus!

Amalio. ― Neniam, neniam vi mortus? Ĝi estus salto, kiel oni saltas de unu penso al alia pli bela, — tiu ĉi rigardo lumus al vi trans la tombo; tiu ĉi rigardo portus vin super la stelojn.

Maljuna Moor. ― Estas malfacile, estas malĝoje! Mi mortas, kaj mia filo Karolo ne estas ĉi tie, — mi estas portata en la tombon, kaj li ne ploras super mia tombo! Kiel dolĉe estas esti enlulata en la dormon de la morto per la preĝo de filo, — ĝi estas lulila kanto.

Amalio, reve. ― Jes, dolĉa, ĉiele dolĉa ĝi estas, esti enlulata en la dormon de la morto per kanto de amato, — eble oni ankaŭ en la tombo daŭrigas ankoraŭ sonĝi, — longa, eterna, senfina sonĝo pri Karolo, ĝis oni eksonigas la sonorilon de reviviĝo... (Rektiĝante, ravite.) kaj de nun en liaj brakoj por eterne. (Paŭzo. Ŝi iras al la fortepiano kaj ludas.)

Ĉu Hektoro volas senrevene
Iri tien, kie kolerplene
Pro Patroklo buĉas la venĝanto?
Kiu do instruos vian filon
Timi diojn, uzi batalilon,
Se por ĉiam kovros vin la Ksanto?

Maljuna Moor. ― Bela kanto, mia filino. Vi devos ĝin ludi al mi, antaŭ ol mi mortos.

Amalio. ― Ĝi estas la disiĝo de Andromaĥo kaj Hektoro. — Karolo kaj mi ofte kantadis ĝin kun akompano de liuto. (Ŝi ludas plue.)

Karulin', haltigu vian ploron!
Al batalo lasu for Hektoron:
Vokas lin honoro de Pergamo.
Pro patruj' atendas min pereo,
Sed post glora mort', en Elizeo
Por vi ĉiam daŭros mia amo.

Danielo eniras.

Danielo. ― Ekstere atendas homo. Li petas, ke oni enlasu lin al vi; li diras, ke li havas gravan sciigon por vi.

Maljuna Moor. ― Por mi nur unu afero en la mondo estas grava, vi tion scias, Amalio. Ĉu ĝi estas malfeliĉulo, kiu bezonas mian helpon? Li ne foriru de ĉi tie kun ĝemado.

Amalio. ― Se ĝi estas almozulo, li rapide venu supren.

Danielo foriras.

Maljuna Moor. ― Amalio, Amalio, indulgu min!

Amalio, ludas plue

Jam ne sonas via batalilo,
Orfe kuŝos ruste la armilo,
Mortos for la gento de Priamo!
Vi foriros, kien lum' ne venas,
La Kocit' sin tra l'dezertoj trenas, —
En la Leto dronos via amo.
Ĉiu mia penso kaj prefero
Dronos en la Leto sub la tero,
Sed ne dronos am' de mia koro!
Aŭdu! Jam li vokas min sovaĝe. —
Ĉesu plori, tenu vin kuraĝe!
Ne, ne dronos amo de Hektoro!

Francisko, Hermano maskita, Danielo.

Francisko. ― Jen estas la homo. Li diras, ke teruraj sciigoj vin atendas. Ĉu vi povas ilin aŭskulti?

Maljuna Moor. ― Tia sciigo povas esti nur unu. Alproksimiĝu, mia amiko, kaj ne indulgu min! Donu al li pokalon da vino!

Hermano, per ŝanĝita voĉo. ― Via sinjora moŝto! Ne koleru malriĉan homon, se li kontraŭ sia volo traboros vian koron. Mi estas fremdulo en tiu ĉi lando, sed vin mi konas tre bone, vi estas la patro de Karolo de Moor.

Maljuna Moor. ― De kie vi tion ĉi scias?

Hermano. ― Mi konis vian filon.

Amalio, vivece. ― Li vivas? li vivas? Vi lin konas? kie li estas? kie, kie? (Volas forkuri.)

Maljuna Moor. ― Vi scias pri mia filo?

Hermano. ― Li studis en Lepsiko. De tie li komencis migradi, mi ne scias kiel malproksime. Li travagis Germanujon ĉirkaŭe kaj, kiel li diris al mi, kun nekovrita kapo, kaj li almoze elpetadis al si panon antaŭ la pordoj. Kvin monatojn poste komenciĝis denove la abomena milito inter Prusujo kaj Aŭstrujo, kaj ĉar li jam nenion en la mondo povis esperi, tial la sonoj de la venka tamburo de Frederiko fortiris lin Bohemujon. Permesu al mi, li diris al la granda Ŝverinido, ke mi mortu per la morto de herooj, — mi ne havas plu patron!

Maljuna Moor. ― Ne rigardu min tiel, Amalio!

Hermano. ― Oni donis al li standardon. Li aliĝis al la venka flugo de la Prusoj. La sorto faris, ke ni ambaŭ kuŝis sub unu tendo. Li multe parolis pri sia maljuna patro kaj pri pli bonaj pasintaj tagoj kaj pri detruitaj esperoj... niaj okuloj estis plenaj de larmoj.

Maljuna Moor, kaŝas sian kapon en la kusenon. ― Silentu, ho silentu!

Hermano. ― Ok tagojn poste estis la varmega batalo apud Prago. Mi povas diri al vi, via filo sin tenis, kiel brava batalisto. Li faris mirindaĵojn antaŭ la okuloj de la armeo. Kvin regimentoj devis anstataŭi unu la alian, sed li staris. Fajraj kugloj faladis dekstre kaj maldekstre, sed via filo staris. Unu kuglo frakasis al li la dekstran manon, via filo prenis la standardon en la maldekstran, kaj li staris.

Amalio, ravite. ― Hektoro, Hektoro! Ĉu vi aŭdas? li staris!

Hermano. ― Mi renkontis lin en la vespero de la batalo, falintan sub la fajfado de kugloj; per la maldekstra mano li estis retenanta la torente elfluantan sangon, la dekstran li enŝovis en la teron. « Frato! — li ekkriis al mi, — kuras la famo, ke la generalo antaŭ unu horo falis ». — « Li falis, — mi diris, — kaj vi? » — « Nu, kiu estas brava soldato, — li ekkriis kaj liberigis sian maldekstran manon, — tiu sekvu sian generalon, kiel mi! ». Tuj li elspiris sian grandan animon.

Francisko, kolerege ekpaŝante kontraŭ Hermanon. ― Ho, la morto enŝlosu vian malbenitan langon! Ĉu vi venis ĉi tien, por doni al nia patro la baton de la morto? Patro! Amalio! Patro!

Hermano. ― Ĝi estis la lasta volo de mia mortanta kamarado. « Prenu tiun ĉi glavon, — li diris agoniante, — transdonu ĝin al mia maljuna patro; la sango de lia filo algluiĝis al ĝi, li estas venĝita, li ĝoju! Diru al li, ke lia malbeno pelis min al la batalo kaj morto, ke mi finis mian vivon en malespero! » Lia lasta ĝemo estis « Amalio ».

Amalio, kiel vekita el morta dormo. ― Lia lasta ĝemo estis Amalio!

Maljuna MOOR, terure kriante kaj elŝirante al si la harojn. ― Mia malbeno enpelis lin en la morton! li finis sian vivon en malespero!

Francisko, vagante tra la ĉambro. ― Ho, kion vi faris, patro! Mia Karolo, mia frato!

Hermano. ― Jen estas la glavo kaj jen estas ankaŭ portreto, kiun li samtempe elprenis el sur la brusto. Ĝi similas perfektege tiun ĉi fraŭlinon. Ĉi tion al mia frato Francisko, li diris, — mi ne scias, kion li volis diri per ĉi tio.

Francisko, kvazaŭ tre mirigita. ― Al mi? la portreton de Amalio? Al mi?

Amalio, kolerege alpaŝante al Hermano. ― Malnobla, subaĉetita trompanto! (Kaptas lin furioze ĉe la brako.)

Hermano. ― Mi ne estas trompanto, moŝto fraŭlino. Rigardu mem, ĉu ĝi ne estas via portreto, — kredeble vi mem ĝin donis al li.

Francisko. ― Per Dio, Amalio, ĝi estas via portreto! Ĝi estas efektive via!

Amalio, redonas al li la portreton. ― Mia, mia! Ho, ĉielo kaj tero!

Maljuna Moor, kriante kaj gratante al si la vizaĝon. ― Ho ve, ho ve! Mia malbeno alpelis lin al la morto! pereis en malespero!

Francisko. ― Kaj li memoris pri mi en la lasta malfacila horo de la mortado, pri mi! Anĝela animo, — kiam la nigra standardo de la morto jam bruis super li... pri mi!...

Maljuna Moor, balbutante. ― Mia malbeno lin pelis al la morto, pereis mia filo en malespero!

Hermano. ― Mi ne povas elteni tian malĝojegon. Adiaŭ, maljuna sinjoro! (Mallaŭte al Francisko.) Ho, kial vi tion ĉi faris, sinjoro? (Rapide foriras.)

Amalio, saltleviĝante postkrias al li. ― Restu! restu! Kio estis liaj lastaj vortoj?

Hermano, haltante en la pordo. ― Lia lasta ĝemo estis Amalio. (Foriras.)

Amalio. ― Lia lasta ĝemo estis Amalio! Ne! vi ne estas trompanto! Sekve ĝi estas vero, vero, — li mortis, li mortis! (Vagas ŝanceliĝante kaj falas.) mortis! Karolo mortis!

Francisko. ― Kion mi vidas! Kio estas tie sur la glavo? skribite per sango — « Amalio »!

Amalio. ― De li?

Francisko. ― Ĉu mi bone vidas aŭ mi sonĝas? Jen per sanga skribo: « Francisko, ne forlasu mian Amalion ». Vidu do, vidu do! Kaj sur la alia flanko: « Amalio! vian ĵuron nuligis la ĉiopova morto ». Ĉu vi nun vidas, ĉu vi vidas? li skribis ĉi tion per rigidiĝanta mano, li skribis ĉi tion per la varma sango de sia koro, li skribis ĝin sur la solena rando de la eterneco! Lia spirito prokrastis sian forflugon, por interligi ankoraŭ Franciskon kaj Amalion.

Amalio. ― Sankta Dio! Ĝi estas lia mano! Li neniam min amis! (Foriras rapide.)

Francisko, piedobatante la plankon. ― Al la diablo! mia tuta arto rompiĝas sur tiu ĉi obstina kapo!

Maljuna Moor. ― Ho ve! ho ve! Ne forlasu min, mia filino! Francisko, Francisko, redonu al mi mian filon!

Francisko. ― Kiu donis al li la malbenon? Kiu pelis sian filon al batalo, morto kaj malespero? Ho, li estis anĝelo, juvelo de la ĉielo. Malbeno al liaj mortigintoj! Malbeno, malbeno al vi mem!

Maljuna Moor, batas per la pugno sian bruston kaj frunton. ― Li estis anĝelo, juvelo de la ĉielo! Malbeno, malbeno, pereo, malbeno al mi mem! Mi estas patro, kiu mortigis sian grandan filon. Min li amis ĝis la morto! Por venĝi pro mi, li kuris al batalo kaj morto! Ho, mi, monstro! monstro! (Furiozas kontraŭ si mem.)

Francisko. ― Li estas for, kion nun helpas tro malfruaj plendoj? (Sarkasme ridas.) Estas pli facile mortigi, ol revivigi. Vi neniam revenigos lin el lia tombo

Maljuna Moor. ― Neniam, neniam, neniam mi revenigos lin el tombo! For, perdita por ĉiam! Kaj vi ellogis de mi la malbenon, vi, vi.... Redonu al mi mian filon!

Francisko. ― Ne incitu mian koleron! Mi forlasos vin en la morto!

Maljuna Moor. ― Monstro! Monstro! Redonu al mi mian filon! (Saltleviĝas de la seĝo kaj volas kapti Franciskon ĉe la gorĝo, sed tiu ĉi lin reĵetegas.)

Francisko. ― Senfortaj ostoj! Vi kuraĝas... Mortu! Malesperu! (Foriras.)

Maljuna Moor. ― Mil malbenoj persekutu vin! Vi ŝtelis al mi mian filon el la brakoj. (Ĵetas sin malespere tien kaj reen en la seĝo.) Ho ve, ho ve! Malesperi kaj ne morti! Ili forkuras, ili forlasas min ĉe la morto, miaj bonaj anĝeloj forkuras de mi, ĉiuj sanktuloj forkuras de la malvarma griza mortiginto. Ho ve, ho ve! Ĉu neniu volas teni al mi la kapon, neniu volas liberigi la agoniantan animon? Neniom da filoj, neniom da filinoj, neniom da amikoj! Nur homoj... neniu volas?... Sola... forlasita... Ho ve, ho ve! Malesperi kaj tamen ne morti!

Amalio, kun postploraj okuloj.

Maljuna Moor. ― Amalio! sendito de la ĉielo! Ĉu vi venas, por forliberigi mian animon?

Amalio, per pli kvieta tono. ― Vi perdis belegan filon.

Maljuna Moor. ― Vi volas diri « mortigis ». Ŝarĝita per tiu ĉi atesto mi alpaŝos al la juĝa seĝo de Dio.

Amalio. ― Ne, ne, malfeliĉa maljunulo! La ĉiela Patro revokis lin al si. Ni estus tro feliĉaj en tiu ĉi mondo. Supre, supre super la sunoj, ni lin revidos denove.

Maljuna Moor. ― Revidi, revidi! Glavo tranĉos mian animon, kiam mi vidos lin inter la sanktuloj; meze en la ĉielo tremigos min teruroj de la infero! ĉe la rigardado de la eterneco frakasados min la rememoro, ke mi mortigis mian filon!

Amalio. ― Ho, per sia rideto li forigos la doloran rememoron el via animo! Estu gaja, kara patro! mi estas tute gaja. Ĉu li ne kantis jam al la ĉielaj aŭskultantoj la nomon Amalio sur la serafa harpo, kaj la ĉielaj aŭskultantoj dolĉe ĝin ripetis? Lia lasta ĝemo estis ja Amalio! Ĉu lia unua ĉiela voko ne estos Amalio?

Maljuna Moor. ― Ĉiela konsolo fluas el viaj lipoj! Li ridetos al mi, vi diras? pardonos? Vi devas resti apud mi, amatino de mia Karolo, kiam mi estos mortanta.

Amalio. ― Morti estas flugi en liajn brakojn. Feliĉa vi estas! Enviinda vi estas. Kial tiuj ĉi ostoj ne estas putraj? kial tiuj ĉi haroj ne estas grizaj? Ve al mi pro miaj fortoj de juneco! Kun ĝojo mi akceptus vin, vi, sensuka maljuneco, kiu estas pli proksima al la ĉielo kaj al mia Karolo!

Francisko eniras.

Maljuna Moor. ― Aliru, mia filo! Pardonu min, se mi antaŭe estis tro kruela kontraŭ vi! Mi ĉion al vi pardonas. Mi tiel forte dezirus fordoni mian animon en paco.

Francisko. ― Ĉu vi jam sufiĉe ploris pri via filo? Kiom mi vidas vi havas nur unu filon.

Maljuna Moor. ― Jakobo havis dek-du filojn, tamen pri sia Jozefo li ploris per sangaj larmoj.

Francisko. ― Hm!

Maljuna Moor. ― Iru, prenu la Biblion, mia filino, kaj legu al mi la historion pri Jakobo kaj Jozefo! Ĝi ĉiam tiel kortuŝadis min, kvankam mi tiam ne estis ankoraŭ Jakobo. Amalio, — Kiun lokon mi legu al vi? (Prenas la Biblion kaj folias.)

Maljuna Moor. ― Legu al mi pri la malĝojego de la perdinto, kiam li ne trovis Jozefon inter siaj infanoj kaj vane atendadis lin en la mezo de siaj dek-unu filoj, kaj lian plendan kanton. kiam li eksciis, ke lia Jozefo malaperis por ĉiam.

Amalio, legas. ― « Tiam ili prenis la veston de Jozefo, Kaj ili buĉis kapron kaj trempis la veston en la sangon kaj sendis la makulitan veston kaj alportigis ĝin al sia patro kaj dirigis: tion ni trovis, — rigardu, ĉu ĝi estas la vesto de via filo, aŭ ne? » (Francisko subite foriras.) « Sed li ĝin rekonis kaj diris: ĝi estas la vesto de mia filo, kruela besto lin formanĝis, sovaĝa besto disŝiris Jozefon. »

Maljuna Moor, refalas sur la kusenon. ― Sovaĝa besto disŝiris Jozefon!

Amalio, legas plue. ― « Kaj Jakobo disŝiris siajn vestojn kaj metis sakon ĉirkaŭ siajn lumbojn, kaj li funebris pro sia filo longan tempon, kaj ĉiuj liaj filoj kaj filinoj penis lin konsoli; sed li ne lasis sin konsoli kaj diris: kun malĝojo mi malsupreniros... »

Maljuna Moor. ― Ĉesu, ĉesu! Al mi fariĝas tre malbone.

Amalio, alsaltas, faliginte la libron. ― Helpu, ĉielo! Kio ĝi estas?

Maljuna Moor. ― Ĝi estas la morto!... Nigra... naĝas... antaŭ miaj... okuloj... mi vin petas... voku la pastron... li min komuniu. Kie estas... mia filo Francisko?

Amalio. ― Li forkuris! Dio nin kompatu!

Maljuna Moor. ― Forkuris... forkuris de la lito de la mortanto?... kaj ĉi tio estas ĉio, ĉio... de du infanoj plenaj de espero... Vi ilin donis... Vi ilin prenis.... Via nomo estu...

Amalio, kun subita ekkrio. ― Mortis! Ĉio mortis! (Foriras malespere.)

Francisko, ensaltas kun ĝojo. ― Mortis, ili krias, mortis! Nun mi estas mastro. En la tuta kastelo oni kriegas, ke li mortis. Tamen eble li nur dormas? Certe, ha certe! Vere ĝi estas tia dormo, kiun neniam sekvas la voko « bonan tagon », — dormo kaj morto estas nur du dunaskitoj. Ni interŝanĝu do iom la nomojn! Brava, bonvena dormo, ni nomos vin morto! (Li alpremas al la maljunulo la okulojn.) Kiu nun venos kaj kuraĝos voki min al juĝo? aŭ diri al mi en la vizaĝon: vi estas kanajlo! For do tiun ŝarĝan maskon de kvieteco kaj virto! Nun vi vidos la nudan Franciskon, kaj teruro vin kaptos! Mia patro superŝutadis siajn postulojn per sukero, faris el sia posedaĵo familian rondeton, li sidadis kun afabla rideto antaŭ la pordo kaj salutadis ĉiujn kiel fratojn kaj infanojn. Miaj brovoj pendos super vi kiel fulmotondraj nuboj, mia sinjora nomo sin portados super tiuj ĉi montoj kiel minaca kometo, mia frunto estos via barometro! Li karesadis la nukon, kiu obstine sin levis kontraŭ li. Sed mi ne amas rideti kaj karesi. Mi hakos al vi la akrajn spronojn en la karnon, kaj mi uzos la senkompatan skurĝon. En mia posedaĵo mi alkondukos al tio, ke terpomoj kaj malforta biero fariĝos regalaĵo por festoj, kaj ve al tiu, kiu renkontiĝos al miaj okuloj kun plenaj kaj ruĝaj vangoj! Paleco de malriĉeco kaj de sklava timo estas mia amata koloro; en tiun ĉi livreon mi vin vestos. (Li foriras.)

Sceno Tria

La Bohemaj arbaroj.

SPIEGELBERG. RAZMANN. GRUPO DA RABISTOJ.

Razmann. ― Ĝi estas vi? efektive vi? lasu do vin sufoki en miaj brakoj, kara koramato Maŭrico! Bonvenon al vi en la Bohemaj arbaroj! Vi fariĝis granda kaj dika, Per ĉiuj diabloj de la infero! Vi alkondukis ja tutan aregon da rekrutoj, vi bravega varbisto!

Spiegelberg. ― Ne vere, frato, ne vere? Kaj ĉio plenaj bravuloj! Vi ne kredos, mi havas evidentan benon de Dio: mi estis malriĉa malsata simplulo, mi havis nenion krom tiu ĉi bastono, kiam mi transiris la Jordanon, kaj nun ni estas en la nombro de sepdek-ok, pleje ruinigitaj butikistoj, forpelitaj magistroj kaj skribistoj el la Ŝvabaj provincoj; ĝi estas ja korpuso da bravuloj, mia frato, ravaj homoj, mi al vi diras, — unu al alia ŝtelas la butonojn de la pantalono kaj staras sendanĝere apud li nur kun ŝargita pafilo, — kaj ili havas ĉion sufiĉe kaj havas tiel grandan renomon en la ĉirkaŭaĵo de kvardek mejloj, ke vi simple ne komprenos. Tie ekzistas neniu gazeto, en kiu vi ne trovus artikoleton pri la ruzulo Spiegelberg; mi eĉ simple pro tio ilin abonas, — de la kapo ĝis la piedoj ili min prezentis, vi pensus, ke vi min vidas, eĉ pri la butonoj de mia surtuto ili ne forgesis. Sed ni orde kondukas ilin je la nazo. Ekzemple antaŭ ne longe mi iras en la presejon, mi diras, ke mi vidis la faman Spiegelberg, kaj mi diktas al unu skribaĵisto, kiu tie sidas, la vivan bildon de unu tiea doktoro; la afero efikas, la sinjoro estas arestata, turmente pridemandata, kaj pro timego kaj malsaĝeco li konfesas, la diabloj min prenu, li konfesas, ke li estas Spiegelberg... Per ĉiuj diabloj! Mi estis jam preta iri al la magistrato kaj protesti, ke la kanajlo tiel profanas mian nomon, — kaj mi diras al vi, tri monatojn poste li jam estas pendigita. Mi devis enfroti al mi poste bonan porcion da tabako, kiam mi promenis preter la pendingo kaj vidis la pseŭdo-Spiegelbergon, paradantan en sia majesteco, — kaj dume dum Spiegelberg pendas, Spiegelberg tre mallaŭte elŝteliĝas el la reto kaj montras post la dorso al la supersaĝa justeco tiajn azenajn orelojn, ke oni povus krevi de rido.

Razmann, ridas. ― Vi efektive estas ĉiam ankoraŭ la sama.

Spiegelberg. ― Mi estas tio, kiel vi vidas, per korpo kaj animo. Malsaĝulo! Unu ŝercon mi devas al vi ankoraŭ rakonti, kiun mi antaŭ ne longe faris en la monaĥinejo de la sankta Cecilio. En mia vagado mi trafis la monaĥinejon pli-malpli ĉe la vesperiĝo, kaj ĉar mi ĝuste en tiu tago ne elpafis ankoraŭ eĉ unu kartoĉon, — vi scias, ke mi terure malamas la « diem perdidi, » — tial ankoraŭ la nokto devis esti beligita per iu faro, se ĝi eĉ koncernus orelon de diablo! Ni tenas nin trankvile ĝis malfrue en la nokto. Fariĝas plena silento. La kandeloj estas estingitaj. Ni supozas, ke la monaĥinoj nun estas kredeble en la litoj. Nun mi prenas kun mi mian kamaradon Grimm, ordonas al la aliaj atendi antaŭ la pordego, ĝis ili aŭdos mian fajfon, — mi malliberigas la gardiston de la monaĥinejo, forprenas de li la ŝlosilojn, mi enŝteliĝas tien, kie dormas la servantinoj, forprenas de ili la vestojn kaj elportas la pakaĵon ekster la pordegon. Ni iras pluen de ĉelo al ĉelo, al unu fratino post alia ni forprenas la vestojn, fine ankaŭ al la abatino. Nun mi ekfajfas, kaj miaj homoj tie ekstere komencas ataki kaj furiozi, kvazaŭ venis la tago de la lasta juĝo, kaj kun bestega bruo ili enfalas en la ĉelojn de la fratinoj! Ha ha ha! Jen vi devus vidi la tumulton, kiel la naivaj kreaĵetoj en la mallumo palpe serĉadis siajn vestojn kaj faradis ridindajn gestojn, ne trovante la vestojn, kaj ni dume brue atakis, kaj ili de timo kaj konfuziĝo envolvis sin en la litotukojn, aŭ rampis malantaŭ la fornojn kiel katinoj, kaj aliaj de timego tiel ŝprucigis en la ĉambron, ke vi povus tie lerni naĝi.... Kaj la mizera kriado kaj plorado, kaj fine la maljuna murmuristino, la abatino, vestita kiel Evo antaŭ la falo... vi scias ke sur la tuta tera globo neniu kreaĵo estas por mi tiel abomena, kiel araneo kaj maljuna virino, — kaj nun prezentu al vi la nigre-brunan, sulkoplenan, vilan virinaĉon dancanta antaŭ mi kaj ĵurpetanta min per sia virgulina ĉasteco... al ĉiuj diabloj! Mi jam estis preta doni al ŝi kelkajn fortajn batojn en la noblajn partojn.... Mallonge decidite! aŭ ĉi tien la arĝentaĵon, la monaĥinejan trezoron kaj la tutan monon, aŭ... miaj homoj min jam komprenis... Mi diras al vi, mi elportis el la monaĥinejo pli ol mil taleroj, kaj al tio mi havis amuzon, kaj miaj bravuloj lasis al ili memoraĵon kiun ili portos tutajn naŭ monatojn.

Razmann, kun piedekbato. ― Al la diabloj! kial mi tie ne estis!

Spiegelberg. ― Vi vidas? Diru mem, ĉu tio ĉi ne estas diboĉa vivo? kaj al tio oni restas freŝa kaj forta, kaj la korpuso sin tenas kaj ŝvelas kun ĉiu horo kiel ventro de prelato. Mi ne scias, mi kredeble havas en mi ion magnetan, kio altiras ĉiujn kanajlojn sur la tuta tero de Dio, kiel ŝtalo la feron.

Razmann. ― Bela magneto vi estas! Sed mi volus ja scii, al la diablo, kiajn sorĉaĵojn vi uzas.

Spiegelberg. ― Sorĉaĵojn? Oni bezonas neniajn sorĉaĵojn, — kapon oni devas havi! Certan praktikan konsideradon, kiun oni kompreneble ne akiras kune kun la ĉiutaga manĝo. Ĉar vidu, mi ĉiam diradas: honestan homon oni povas krei el ĉia salika ŝtipo, sed por fripono oni bezonas saĝon, — ankaŭ estas necesa por ĉi tio speciala nacia genio, certa, por tiel diri, friponeca klimato, — kaj tial mi konsilas al vi, veturu al la Graŭbinda lando, ĝi estas la Atenoj de la nuntempaj friponoj.

Razmann. ― Frato, oni laŭdis al mi la tutan Italujon.

Spiegelberg. ― Jes, jes! Kontraŭ neniu oni devas esti maljusta. Italujo ankaŭ havas siajn grandajn homojn, kaj se Germanujo tiel daŭrigos, kiel ĝi jam komencis, kaj plene ekzilos la Biblion, por kio ekzistas la plej brilantaj esperoj, tiam kun la tempo ankaŭ el Germanujo povas ankoraŭ veni io bona. Sed ĝenerale mi devas diri al vi, la klimato havas ne tre grandan signifon, la genio ĉie sukcesas, kaj cetere, mia frato, vi ja bone scias, sovaĝa pomo eĉ en la paradiza ĝardeno mem neniam fariĝos ananaso. Sed por ke mi plue diru al vi, — kie mi haltis?

Razmann. ― Ĉe la artifikoj.

Spiegelberg. ― Jes, vere, ĉe la artifikoj. Via unua afero, kiam vi venas en la urbon, devas esti jeno: ĉe la almozulobservistoj, urbaj patrolistoj kaj ordobservistoj vi informiĝas, kiuj estas iliaj plej oftaj klientoj, kiu montras al ili plej da respekto, — kaj tiujn klientojn vi penas trovi; poste vi ennestiĝas en kafejoj, bordeloj, drinkejoj, vi spionas, sondas, kiu plej multe krias pri la malkara tempo, pri la kvin procentoj, pri la grandiĝanta pesto de la policaj perfektigoj, kiu plej multe insultas la registaron, aŭ krias kontraŭ la fiziognomiko kaj tiel plu, — frato, tio ĉi estas la ĝusta nivelo. La honesteco ŝanceliĝas kiel kaverna dento, vi devas nur almeti la dentotirilon. Aŭ pli bone kaj pli mallonge: vi iras kaj ĵetas plenan monujon en la mezon de la strato, vi ie vin kaŝas, kaj vi bone rimarkas, kiu ĝin levas, — unu minuton poste vi kuras post li, vi serĉas, krias kaj vi demandas nur kvazaŭ pasante: ĉu sinjoro ne trovis eble monujon? Se li diras jes, nu, tiam la diablo ĉion prenis; sed se li neas: pardonu, sinjoro, mi ne memoras, mi bedaŭras... (Kun salto.) Frato! Triumfo, mia frato! Estingu vian lanternon, ruza Diogeno! vi trovis vian homon!

Razmann. ― Vi estas instruita praktikulo.

Spiegelberg. ― Mia Dio! Kvazaŭ mi iam dubis pri ĉi tio! Nun, kiam vi havas vian homon sur la hoko, vi devas ankoraŭ ruze manovri, ke vi lin levu! Vidu, mia filo! tion mi faradis tiamaniere: de la momento, kiam mi ekhavis pri iu supozon, mi jam alkroĉiĝis al mia kandidato kiel lapo, trinkis kun li fratiĝon, — kompreneble, vi devas pagi por lia trinkado! certe, tio ĉi kostas sufiĉe da mono, sed ĝi ne devas vin forteni, — vi iras pluen, vi kondukas lin al kompanioj de ludo, al diboĉuloj, implikas lin en batiĝojn kaj en friponaĵojn, ĝis li pri korpo kaj animo, pri mono kaj konscienco kaj pri sia bona nomo fariĝas tute bankrota; ĉar mi devas diri al vi, vi nenion atingos, se vi ne difektos la korpon kaj animon, — kredu al mi, frato! tion ĉi mi en mia granda praktiko jam multajn fojojn vidis: se la honestulo unu fojon estas elpelita el la nesto, tiam la diablo fariĝas lia mastro, tiam la paŝo estas tiel facila, ho, tiel facila, kiel la salto de publikulino al

Bigotulino. ― Sed aŭskultu! kia krako ĝi estis?

Razmann. ― Ĝi estis tondro, — nu, daŭrigu.

Spiegelberg. ― Ankoraŭ pli mallonga, pli bona vojo estas jena: vi rabas al via homo ĉion, kion li havas, ĝis ne restas al li eĉ ĉemizo sur la korpo, — tiam li mem venos al vi. Ne instruu al mi la artifikojn, frato, — demandu do la kupran vizaĝon tie: al la diablo! lin mi bele kaptis en la reton! Mi proponis al li kvardek dukatojn, li ilin ricevos, kiam li donos al mi la vaksan premsignon de la ŝlosilo de sia sinjoro. Prezentu do al vi, la malsaĝa besto tion ĉi faras, la diablo min prenu, — li alportas al mi la ŝlosilojn kaj volas nun ricevi la monon.... Monsieur, mi nun diras al li, ĉu vi scias, ke mi nun portos la ŝlosilojn rekte al la kvartalestro kaj mi luos por vi loĝejon sur la pendingo? Per ĉiuj diabloj! vi devus vidi, kiel la homo tiam larĝe malfermis la okulojn kaj komencis baraktadi kiel malseka hundo.... « Pro la ĉielo, havu kompaton! mi... mi.... » Kion do vi? Ĉu vi volas tuj forĵeti ĉiun sinĝenadon kaj iri kun mi al la diablo? — « Ho, tre volonte, kun ĝojo ». — Ha ha ha! bona mizerulo, per lardo oni kaptas musojn! ridu do pri li, Razmann! ha ha ha!

Razmann. ― Jes, jes, mi devas konfesi. Mi skribos al mi ĉi tiun lecionon per oraj literoj sur la tabulon de mia cerbo. La satano sendube konas siajn homojn, se li prenis vin kiel makleriston.

Spiegelberg. ― Ne vere, frato? Kaj mi pensas, ke kiam mi liveros al li dek pecojn, li min lasos libere iri, — ĉiu eldonisto donas ja al sia kolektanto la dekan ekzempleron senpage, kiel do la diablo agus pli avare? Razmann! mi sentas pulvon...

Razmann. ― Per la diablo! mi ankaŭ ĝin sentas jam de longe. Atentu, en la proksimaĵo oni certe pafis! — Jes, jes, kiel mi diras al vi, Maŭrico, al nia hetmano vi estos bonvena kun viaj rekrutoj, li ankaŭ allogis jam bravajn homojn.

Spiegelberg. ― Sed la miaj! la miaj.... Pa!

Razmann. ― Nu jes, ili certe havas belajn fingretojn, sed mi diras al vi, la renomo de nia hetmano ankaŭ jam fortentis honestajn homojn.

Spiegelberg. ― Mi dubas.

Razmann. ― Sen ŝerco! kaj ili ne hontas servi sub li. Li ne mortigas pro la rabado, kiel ni, — la mono lin ne interesas, kiam li povas havi sufiĉe da ĝi, kaj eĉ sian trionon, kiu leĝe apartenas al li de ĉiu akiro, li disdonacas al orfoj, aŭ li donas per ĝi al malriĉaj esperdonaj junuloj la eblon studi. Sed se li kaptas nobeleton, kiu senfeligas siajn vilaĝanojn kiel bruton, aŭ se li ricevas sub la manon ian kanajlon kun oraj galonoj, kiu falsas la leĝojn kaj kovras per arĝento la okulon de la justeco, aŭ ian alian sinjoron de tia speco, — nu, tiam li estas en sia elemento, kaj li mastrumas diable, kvazaŭ ĉiu fibro en li estus furio.

Spiegelberg. ― Hm! hm!

Razmann. ― Antaŭ ne longe ni eksciis en la gastejo, ke baldaŭ devas ĉi tie pasi riĉa grafo el Regensburgo, kiu gajnis proceson pri miliono per la ruzaĵoj de sia advokato; li sidis tiam ĉe la tablo kaj ludis. Kiomope ni estas? li min demandis, subite leviĝante; mi vidis, kiel li enpremis la malsupran lipon inter la dentojn, kion li faras nur tiam, kiam li estas en plej furioza humoro. Ne pli ol kvin, mi diris. Ĝi sufiĉas, li diris; li ĵetis al la mastrino la monon sur la tablon, lasis la vinon, kiun li estis mendinta, netuŝita, kaj ni ekpreparis nin por la vojo. La tutan tempon li ne parolis eĉ unu vorton, li kuradis flanken tute sola, nur de tempo al tempo li demandis nin, ĉu ni ankoraŭ nenion rimarkis, kaj li ordonadis al ni meti la orelon al la tero. Fine la grafo alveturas, la kaleŝo peze ŝarĝita, la advokato sidis kune kun li interne, antaŭe unu rajdanto, ĉe la flankoj du servistoj rajde, — tiam vi devus vidi nian homon, kiel li, kun du pistoloj en la mano, antaŭ ni alsaltis al la kaleŝo kaj kun tondra voĉo ekkriis: halt! La veturigisto, kiu ne volis halti, devis danci malsupren de sia loko; la grafo pafis el la kaleŝo en la aeron, la rajdantoj forkuris.... Vian monon, kanajlo, li ekkriis tondre, — tiu kuŝis kiel bovo sub la hakilo. Kaj ĉu vi estas la fripono, kiu faras el la justeco aĉeteblan publikulinon? La advokato tremis tiel, ke la dentoj al li frapadis, — la ponardo staris en lia ventro, kiel paliso en vinberejo.... Mi faris la miaĵon! li ekkriis kaj fiere sin deturnis de ni; la rabado estas via afero. Kaj kun tiuj ĉi vortoj li malaperis en la arbaron.

Spiegelberg. ― Hm, hm! Frato, tio, kion mi antaŭe rakontis al vi, devas resti inter ni, li ne devas tion ĉi scii. Vi komprenas?

Razmann. ― Bone, bone, mi komprenas.

Spiegelberg. ― Vi ja lin konas! Li havas siajn kapricojn. Vi min komprenas.

Razmann. ― Mi komprenas, mi komprenas.

Schwarz, rapide enkuras

.

Razmann. ― Kiu estas? Kio fariĝis? Pasaĝeroj en la arbaro?

Schwarz. ― Rapide, rapide! kie estas la aliaj? Al ĉiuj diabloj! Vi staras ĉi tie kaj babilas? Ĉu vi ne scias? ĉu vi tute ne scias? Kaj Roller...

Razmann. ― Kio do? kio do?

Schwarz. ― Roller estas pendigita, kaj ankoraŭ kvar aliaj...

Razmann. ― Roller? Ha, malbeno! De kiam? De kie vi tion ĉi scias?

Schwarz. ― Jam pli ol tri semajnojn li sidis, kaj ni nenion sciis; jam tri tagojn oni lin juĝis, kaj ni nenion aŭdis; sub turmentegoj oni lin ekzamenadis, kie estas la hetmano. La brava junulo nenion konfesis; hieraŭ oni faris al li la proceson, kaj hodiaŭ matene li per ekstra poŝto forveturis al la diablo.

Razmann. ― Ha, la kanajloj! Ĉu la hetmano tion ĉi scias?

Schwarz. ― Nur hieraŭ li tion eksciis. Li furiozas kiel apro. Vi scias, ke li ĉiam plej alte ŝatis Rolleron, — kaj al tio ankoraŭ la turmentegado.... Ŝnurojn kaj ŝtuparojn oni jam alportis al la turo, sed nenio helpis; li mem en kapucena robo jam enŝteliĝis al li kaj volis interŝanĝi kun li la personojn, — Roller obstine rifuzis; nun li faris tian ĵuron, ke frosto ekkuris sub niaj haŭtoj, — li ĵuris ekbruligi por li funebran torĉon, kian ankoraŭ neniu reĝo iam havis kaj kiu devas rosti al ili la ĝibojn brune kaj blue. Mi timas pro la urbo. Li jam de longe portas koleron kontraŭ ĝi, ĉar ĝi estas tiel abomene bigota, — kaj vi ja scias, ke se li diras « mi volas tion ĉi fari », ĝi estas tio sama, kiel se iu el ni tion ĉi jam faris.

Razmann. ― Ĝi estas vero! mi konas la hetmanon. Se li estus doninta al la diablo sian vorton, ke li iros en la inferon, li neniam preĝus, eĉ se li per duono da Patro-nia povus liberiĝi! Sed ho, la malfeliĉa Roller! la malfeliĉa Roller!

Spiegelberg. ― Memento mori! Sed tio ĉi min ne tuŝas. (Li trilas kanteton.)

Se mi ekzekutejon preteriras,
Mi nur fermetas unu el l'okuloj;
Ha, tute sola pendas vi, mi diras, —
Vi estas do el gent' de malsaĝuloj!

Razmann, kun eksalto. ― Aŭdu! Pafo! (Pafado kaj bruo.)

Spiegelberg. ― Ankoraŭ unu!

Razmann. ― Denove unu! la hetmano!

Malantaŭ la scenejo oni kantas.

Nurenberganoj pendigas neniun
Antaŭ ol ili lin havas.

Bis.

Schweizer, Roller, malantaŭ la scenejo. ― He vi, ho! He vi, ho!

Razmann. ― Roller! Roller! Dek diabloj min prenu!

Schweizer, ROLLER, malantaŭ la scenejo. ― Razmann! Schwarz! Spiegelberg! Razmann!

Razmann. ― Roller! Schweizer! Fulmo kaj tondro kaj ĉiuj diabloj de la infero! (Ili kuras al li renkonte.)

Rabisto Moor, sur ĉevalo. Schweizer. Roller. Grimm. Schufterle. Aro da rabistoj, kovritaj de koto kaj polvo aperas.

Rabisto Moor, desaltante de la ĉevalo. ― Libereco! libereco! Vi estas ekster danĝero, Roller! Forkonduku mian ĉevalon, Schweizer, kaj lavu ĝin per vino. (Ĵetas sin sur la teron.) Ĝi estis varmega afero!

Razmann, al Roller. ― Nu, pro la kamentubo de Pluto! Ĉu vi reviviĝis de sub la rado?

Schwarz. ― Ĉu vi estas lia spirito? aŭ ĉu mi estas frenezulo? Ĉu vi efektive estas Roller?

Roller, malfacile spirante. ― Ĝi estas mi. Per propra korpo. Tuta. De kie, laŭ via opinio, mi venas?

Schwarz. ― Kiu ĝin povas scii? Vi estis jam kondamnita.

Roller. ― Tiel ĝi efektive estis, kaj eĉ pli. Mi venas rekte de la pendingo. Lasu min nur antaŭe reakiri mian spiron. Schweizer al vi rakontos. Donu al mi glason da brando! Kaj vi estas denove ĉi tie, Maŭrico? Mi pensis, ke mi revidos vin ie en alia loko. Donu do al mi glason da brando, miaj ostoj disfalas... Ho, mia hetmano! kie estas mia hetmano?

Schwarz. ― Tuj, tuj! Diru do, babilu do kiel vi de tie forvenis? kiamaniere ni denove vin havas? Mia kapo turniĝas. Vi diras, ke de la pendingo?

Roller, rapide eltrinkas botelon da brando. ― Ha, ĝi estas bongusta, ĝi varmigas! Rekte de la pendingo, mi al vi diras. Vi staras ĉi tie kun malfermitaj buŝegoj kaj ne povas tion eĉ sonĝi, — mi estis nur tri paŝojn de la fatala ŝtuparo, per kiu mi devis supreniri al la brusto de Abrahamo, — tiel proksime, tiel proksime, — mi estis jam kun mia haŭto kaj haroj forvendita al la anatomio! vi povus havi mian vivon por preneto da flartabako. Al la hetmano mi devas danki por la aero, libereco kaj vivo.

Schweizer. ― Ĝi estis ŝerco, kiun valoras aŭskulti. Unu tagon antaŭe ni per niaj spionoj eksciis, ke Roller estas bone enpeklita, kaj ke se la ĉielo ne enmiksos sin en ĝusta tempo, li morgaŭ en la tago — tio estas hodiaŭ — devos iri la vojon de ĉiu karno. Leviĝu! diris la hetmano, kio pli valoras ol amiko? Ni lin savos, aŭ se ni lin ne savos, tiam ni almenaŭ ekbruligos por li funebran torĉon, kiun ankoraŭ neniu reĝo havis kaj kiu rostos al ili la ĝibojn brune kaj blue. Ni sendis al li ekspreson, kiu alportis al li skribeton, ĵetinte ĝin al li en la supon

Roller. ― Mi neniel esperis sukceson.

Schweizer. ― Ni elatendis la tempon, kiam la vojoj fariĝis liberaj. La tuta urbo eliris, por vidi la spektaklon, rajdantoj kaj piedirantoj kaj kaleŝoj miksite, la bruo kaj la pretiĝado por la estonta ekzekuto resonadis malproksime. Nun, diris la hetmano, ekbruligu, ekbruligu! La bravuloj ekflugis kiel sagoj, ekbruligis la urbon samtempe en tridek tri finoj, ĵetis brulantajn meĉaĵojn en la ĉirkaŭaĵon de la pulvejo, en preĝejojn kaj garbejojn.... Per la infero! ne pasis eĉ kvarono da horo, la nordorienta vento, kiu ankaŭ kredeble havis kalkulojn kun la urbo, bonege aliĝis al ni kaj pelis la flamojn supren ĝis la plej altaj pintoj. Kaj ni dume kuras sur la stratoj supren kaj malsupren, kiel furioj, brulo! brulo, tra la tuta urbo, tumulto, kriado, bruado... la brulalarmaj sonoriloj komencas brui, la pulvoturo eksplodas, kvazaŭ la tero krevis en la mezo, la ĉielo disŝiriĝis kaj la infero falis dek mil klaftojn pli profunden.

Roller. ― Kaj nun mia sekvantaro ekrigardis malantaŭen, — jen kuŝas la urbo kiel Gomoro kaj Sodomo, la tuta horizonto konsistis el fajro, sulfuro kaj fumo, kvardek montoj en la ĉirkaŭaĵo rebruas pri la infera ŝerco, panika teruro ĵetas ĉiujn sur la teron, — nun mi ekuzas la momenton, kaj fr! rapide kiel la vento, mi estis malligita, — miaj akompanantoj, ŝtonigitaj kiel la edzino de Loth, rigardas malantaŭen, — mi kuras for! mi traŝiras la amasojn! mi malaperis! Sesdek paŝojn pli malproksime mi deĵetas miajn vestojn, mi ĵetas min en la riveron, mi naĝas sub la akvo tiel longe, ĝis mi pensas, ke ili min jam ne vidos. Mia hetmano staris jam prete kun ĉevaloj kaj vestoj, — tiamaniere mi saviĝis. Moor, Moor! Ke vi ankaŭ baldaŭ enfalu en kaptilon, ke mi povu al vi pagi en la sama maniero!

Razmann. ― Sovaĝbesta deziro, por kiu oni devus vin pendigi, — tamen ĝi estis petolo, de kiu oni povus krevi.

Roller. ― Ĝi estis efektive helpo en la ekstrema bezono; vi ne povas tion ĉi sufiĉe taksi. Vi devus kun ŝnuro ĉirkaŭ la kolo marŝi per vivanta korpo al la tombo, kiel mi, kaj vidi la fatalan preparadon kaj la ekzekutajn ceremoniojn, kaj senti, kiel kun ĉiu paŝo, kiun la timotremanta piedo faras antaŭen, venas pli proksime, terure pli proksime la malbenita maŝino, en kiun mi devis enloĝiĝi kaj kiu brilis en la terura matena suno, — vi devis vidi la garde observantajn helpantojn de la ekzekutisto, aŭdi la teruran muzikon, — ĝi bruas ankoraŭ en miaj oreloj, la kriojn de la malsataj korvoj, kiuj en granda nombro alkroĉiĝis al la korpo de mia duone forputrinta antaŭulo, kaj ĉio alia, kaj super ĉio ankoraŭ la antaŭsento de la eterneco, kiu min atendis! Frato, frato! kaj subite la signalo de la libereco! Ĝi estis krako, kvazaŭ ĉe la ĉielbarelo krevis ringego.... Aŭskultu, kanajloj! mi diras al vi, kiam oni el ardanta forno saltas en glacian akvon, oni ne povas senti la kontraston tiel forte, kiel mi, kiam mi estis sur la alia bordo.

Spiegelberg, ridas. ― Malfeliĉa hometo! Nun ĉio estas ja forgesita. (Trinkas al li.) Pro la feliĉa renaskiĝo

Roller, forĵetas sian glason. ― Ne, per ĉiuj trezoroj de Mamono! mi ne volus tion ĉi sperti la duan fojon. La morto estas io pli ol salto de arlekeno, kaj promorta teruro estas pli malbona ol la morto.

Spiegelberg. ― Kaj la saltanta pulvoturo, — vi komprenas nun, Razmann? jen tial la aero en la ĉirkaŭspaco de tutaj horoj tiel malbonodoris per sulfuro, kvazaŭ la tuta vestaro de Moloĥo estus aerumata sub la ĉielo. Ĝi estis majstraĵo, mia hetmano! mi envias vin pro ĝi.

Schweizer. ― Se la urbo volis fari al si plezuron de tio, ke ĝi vidos, kiel oni senvivigos mian kamaradon kiel lacepelitan porkon, — kio do al la diablo! ĉu ni devas fari al ni riproĉojn de la konscienco, se pro nia kamarado ni forbruligas la urbon? Kaj krom tio niaj homoj devis ja ankaŭ iom rabi. Diru do, kion vi forkaperis?

Unu el la bando. ― Dum la tumulto kaj konfuzo mi enŝteliĝis en la preĝejon de la sankta Stefano kaj mi deŝiris la pasamentojn de la altara tuko; la bona Dio, mi diris al mi, estas riĉa homo, kaj li povas ja fari orajn fadenojn el groŝa ŝnuro.

Schweizer. ― Vi bone agis, — por kio efektive la preĝejo bezonas tiun ĉifonaĵon? Ili alportas ĝin al la Kreinto, kiu ridas pri ilia ĉifonaro, kaj liaj kreitaĵoj devas morti de malsato! Kaj vi, Spangeler, kie vi etendis vian reton?

Dua. ― Mi kaj Bügel ni prirabis magazenon kaj ni alportas materialon por kvindek el ni.

Tria. ― Du orajn poŝhorloĝojn mi forkaptis kaj al tio ankoraŭ dekduon da arĝentaj kuleroj.

Schweizer. ― Bone, bone. Kaj ni aranĝis al ili tian historion, ke ili du semajnojn devos estingadi. Se ili volos venki la fajron, ili devos ruinigi la urbon per akvo. Ĉu vi ne scias, Schufterle, kiom estis da mortigitoj?

Schufterle. ― Oni diras, ke okdek-tri. La turo sola dispremis sesdekon da ili.

Rabisto Moor, tre serioza. ― Roller, vi estas kare pagita.

Schufterle. ― Pa, pa! sed kion tio ĉi signifas? Jes, se tio ĉi estus viroj, — sed tie estis vindinfanoj, kiuj origas siajn litotukojn, enlaĉigitaj patrinetoj, kiuj forpeladis de ili la kulojn, sekiĝintaj fornosidistoj, kiuj jam ne povis trovi la pordon, pacientoj, kiuj plore vokadis sian doktoron, kiu per sia gravamiena trotado sekvis la komunan kuradon. Ĉio, kio havis facilajn krurojn, elkuris al la komedio, kaj nur la surfundaĵo de la urba loĝantaro restis, por gardi la domojn.

Moor. ― Ho, la malfeliĉaj vermoj! Malsanuloj, vi diras, maljunuloj kaj infanoj?

Schufterle. ― Jes, al la diablo! Kaj krom tio akuŝulinoj kaj profunde gravedaj virinoj, kiuj timis aborti sub la nekovrita pendingo; junaj virinoj, kiuj timis rigardinfektiĝi de la ekzekutaj objektoj kaj presi al sia infano en la utero la pendingon sur la ĝibon; malriĉaj poetoj, kiuj ne havis ŝuojn por surpiedigi, ĉar sian solan paron ili fordonis por ripari, — kaj ankoraŭ diversaj similaj subjektoj; ne valoras la penon paroli pri ĉi tio. Kiam mi preteriris antaŭ unu el tiaj barakoj, mi ekaŭdis interne laŭtan kriadon, mi enrigardas, kaj ĉe la lumo kion mi vidas? ĝi estis infano, ankoraŭ freŝa kaj sana, ĝi kuŝis sur la tero sub la tablo, kaj la tablo ĝuste jam volis komenci bruli. Malfeliĉa besteto, mi diris, vi ja tie frostiĝas, kaj mi ĵetis ĝin en la fajron.

Moor. ― Efektive, Schufterle? Kaj tiu fajro brulu en via brusto eterne! For, ho monstro! Neniam montriĝu en mia bando! Vi murmuras? Vi pripensas? Kiu pripensas, kiam mi ordonas? Li kuru for, mi diras! Ekzistas ankoraŭ multaj inter vi, kiuj estas maturaj por mia kolerego. Mi konas vin, Spiegelberg! Sed baldaŭ mi paŝos en vian mezon kaj mi faros teruran pririgardon. (La rabistoj tremante foriras.)

Moor, sola marŝas ekscitite tien kaj reen. ― Ne aŭskultu ilin, venĝanto en la ĉielo! Kion mi povas fari kontraŭ tio? Ĉu vi estas kulpa, se via pesto, via kartempo, via superakvado englutas la justulon kune kun la malvirtulo? Kiu povas ordoni al la flamo, ke ĝi ne furiozu ankaŭ sur la benita semitaĵo, kiam ĝi devas detrui la nestojn de la krabroj? Ho, la abomena mortigo de infanoj! mortigo de virinoj! mortigo de malsanuloj! Kiel min premas tiu ĉi faro! Ĝi venenis miajn plej belajn agojn! Jen ruĝa de honto kaj mokita staras antaŭ la okulo de la ĉielo tiu knabo, kiu arogis ludi kun la bastonego de Jupitero kaj kiu venkis pigmeojn, dum li devis frakasi titanojn! For, for! vi ne estas tiu viro, kiu povus regi la venĝan glavon de la supraj tribunaloj, vi falis ĉe la unua moviĝo! Nun mi forĵetas mian malhumilan planon, mi foriras, por enrampi en ian fendon de la tero, kie la lumo de la tago sin kaŝos antaŭ mia malhonoro. (Li volas forkuri.)

Rabistoj, alkuras. ― Gardu vin, hetmano! Diabloj ekpetolis! Tutaj amasoj da bohemaj rajdistoj saltas ĉirkaŭe en la arbaro, — infera denuncisto kredeble elbabilis al ili pri ni.

Novaj rabistoj. ― Hetmano, hetmano! Ili eltrovis niajn postesignojn. Ĉirkaŭe kelkaj miloj da ili aranĝas kordonon ĉirkaŭ la meza arbaro.

Novaj rabistoj. ― Ve, ve, ve! Ni estas kaptitaj, radŝiritaj, kvaronigitaj! Multaj miloj da husaroj, dragonoj kaj ĉasistoj saltas ĉirkaŭ la altaĵo kaj gardas ĉiujn elirojn. (Moor foriras.)

Schweizer. Grimm. Roller. Schwarz. Schufterle. Spiegelberg. Razmann. Grupo da rabistoj.

Schweizer. ― Ni do elskuis ilin el la kusenoj? Ĝoju do, Roller! Tion ĉi mi jam longe deziris, iom interbati min kun tiaj kazernaj kavaliroj. Kie estas la hetmano? Ĉu la tuta bando estas kune? Ni ja havas sufiĉe da pulvo?

Razmann. ― Da pulvo ni havas kiom vi volas. Sed ni ĉiuj estas en la nombro de okdek, sekve en ĉiu okazo apenaŭ unu kontraŭ dudek da ili.

Schweizer. ― Des pli bone! kaj se eĉ estus kvindek da ili kontraŭ mia granda ungo... Se ili tiel longe atendis, ĝis ni ekbruligis al ili la pajlon sub la sidvangoj, — fratoj, fratoj, tiam ne estas granda danĝero. Ili riskas sian vivon por dek krejceroj, sed ĉu ni ne batalas pro kapo kaj libereco? Ni falos sur ilin kiel superakvego kaj ni ekbatos kontraŭ iliaj kapoj kiel kiel fulmotondro. Kie do al la diablo estas la hetmano?

Spiegelberg. ― Li forlasas nin en tiu ĉi mizerego, Ĉu ni ne povas jam plu forsavi nin?

Schweizer. ― Forsavi nin?

Spiegelberg. ― Ho, kial mi ne restis en Jeruzalemo!

Schweizer. ― Mi volus do, ke vi sufokiĝu en kloako, vi ekskrementa animo! Ĉe nudaj monaĥinoj vi estas granda kuraĝulo, sed kiam vi vidas du pugnojn, vi fariĝas timemulo! Montru vin nun, aŭ oni devos enkudri vin en porkan felon kaj mortpeli vin per hundoj.

Razmann. ― La hetmano, la hetmano!

Moor, malrapide enirante, al si mem. ― Mi lasis ilin tute ĉirkaŭfermi, nun ili devas batali kiel malesperuloj. (Laŭte.) Knaboj! Nun venis la momento! Ni estas perditaj, aŭ ni devas batali kiel pafvunditaj aproj.

Schweizer. ― Ha! Mi malfermos al ili per mia tranĉilo la ventron tiel, ke la internaĵoj elsaltos al ili en sia tuta longeco! Konduku nin, hetmano! ni sekvos al vi en la faŭkon de la morto.

Moor. ― Ŝargu ĉiujn pafilojn! Ne mankas ja al ni pulvo?

Schweizer, kun eksalto. ― Ni havas sufiĉe da pulvo, por eksplodigi la teron ĝis la ĉielo!

Razmann. ― Ĉiu ŝargis kvin parojn da pistoloj kaj krom tio ĉiu ŝargis po tri karabenoj.

Moor. ― Bone, bone! Kaj nun parto devas suprenrampi sur la arbojn aŭ kaŝi sin en la densejo kaj ekpafi kontraŭ ilin el la embusko.

Schweizer. ― Tio estas por vi, Spiegelberg!

Moor. ― Ni ĉiuj aliaj ĵetos nin kiel furioj kontraŭ iliajn flankojn.

Schweizer. ― Inter tiuj estos mi, mi!

Moor. ― Samtempe ĉiu devas fajfi, kuradi en la arbaro, por ke nia nombro fariĝu pli terura; ankaŭ ĉiuj hundoj devas esti deĉenigitaj kaj pelitaj en ilian mezon, ke ili disiĝu, distriĝu kaj kuru sub vian pafon. Ni tri, Roller, Schweizer kaj mi, ni batalos en la kunpuŝiĝo.

Schweizer. ― Majstre, majstre! Ni ĉirkaŭtondros ilin tiamaniere, ke ili ne scios, de kie ili ricevas la vangofrapojn. Mi iam povis forpafi ĉerizon de la buŝo. Ili nur alkuru! (Schufterle pinĉas Schweizeron, tiu ĉi retiras la hetmanon flanken kaj mallaŭte parolas kun li.)

Moor. ― Silentu!

Schweizer. ― Mi vin petas....

Moor. ― For! Li danku sian malhonoron, ĝi lin savis. Li ne devas morti tiam, kiam mi kaj mia Schweizer mortas kaj mia Roller. Li deprenu siajn vestojn, tiam mi diros, ke li estas vojaĝanto kaj mi lin priŝtelis. Estu trankvila, Schweizer, mi ĵuras, li tamen ankoraŭ estos pendigita.

Patro-monaĥo, eniras.

Patro-monaĥo, konfuzite, al si mem. ― Ĉu. tio ĉi estas la nesto de la drakoj? (Laŭte.) Se vi permesos, sinjoroj! Mi estas servanto de la eklezio, kaj ekstere staras deksep centoj, kiuj gardas ĉiun haron sur miaj tempioj.

Schweizer. ― Brave! brave! ĝi estis bone dirita, por teni al si varme la stomakon.

Moor. ― Silentu, kamarado! Diru mallonge, sinjoro patro! kion vi tie ĉi bezonas?

Patro-monaĥo. ― Min sendas la alta estraro, kiu disponas pri vivo kaj morto.... vi ŝtelistoj, vi brulfaristoj, vi friponoj, venenaj viperidoj, kiuj ŝteliras en la mallumo kaj pikas en kaŝiteco, elĵetaĵo de la homaro, infera kovitaĵo, bonega manĝo por korvoj kaj abomenaj insektoj, kolonio por pendingo kaj rado.

Schweizer. ― Hundo! ĉesu insulti, — aŭ.... (Li alpremas al li la pafilkapon al la vizaĝo.)

Moor. ― Fi do, Schweizer! vi ja malordigas al li la verkon! li tiel brave ellernis parkere sian predikon. Nu, pluen, sinjoro! — « por pendingo kaj rado? »

Patro-monaĥo. ― Kaj vi, bela hetmano! Duko de la poŝaj ŝtelistoj! reĝo de la friponoj! grandmogolo de ĉiuj kanajloj sub la suno! tute simila al tiu unua abomena konspirestro, kiu mil legionojn da senkulpaj anĝeloj entiris en ribelan fajron kaj trenis kun si malsupren en la profundan ŝlimejon de la pereo de la animo, — la kriegado de forlasitaj patrinoj bruas post viaj piedoj, sangon vi drinkas kiel akvon, homaj vivoj ne havas sur via mortigista ponardo eĉ la pezon de aera veziko....

Moor. ― Tute vere, tute vere! Nu, pluen!

Patro-monaĥo. ― Kio? Tute vere, tute vere? ĉu tio ĉi ankaŭ estas respondo?

Moor. ― Kiel, sinjoro? Al tio vi tute ne estis preparita? Pluen, nur pluen! Kion vi volis diri plu?

Patro-monaĥo, en fervoro. ― Terura homo! For de mi! ĉu ne sidas la sango de la mortigita imperia grafo sur viaj malbenitaj fingroj? ĉu vi ne trarompis per ŝtelistaj manoj la sanktejon de Dio kaj per kanajla kapto ne forportis la sanktigitajn vazojn de la komunio? Kiel? ĉu vi ne ĵetis la fajron en nian pian urbon? ĉu vi ne faligis la pulvoturon sur la kapojn de bonaj kristanoj? (Kun kunbatitaj manoj.) Teruraj, teruraj krimoj, kiuj malbonodoras ĝis la ĉielo, armas la lastan juĝon, ke ĝi rapide venu! matura por la repago, pretigita por la lasta trumpetado!

Moor. ― Majstra prediko ĝis nun! sed al la afero! Kion la alte estimata magistrato anoncigas al mi per vi?

Patro-monaĥo. ― Kion vi tute ne meritas ricevi. Rigardu ĉirkaŭen, vi brulfaristo! ĉie, kien vi nur povas rigardi, vi estas ĉirkaŭfermita de niaj rajdantoj, — tie ĉi estas nenia loko por forkuri. Tiel certe, kiel ĉerizoj kreskas sur ĉi tiuj kverkoj kaj ĉi tiuj abioj portas persikojn, tiel certe vi povos vivaj forkuri de tiuj ĉi kverkoj kaj abioj.

Moor. ― Ĉu vi aŭdas, Schweizer? Sed nur pluen!

Patro-monaĥo. ― Aŭdu do, kiel bonkore, kiel pardoneme la juĝo agas kun vi, malvirtulo: se vi nun tuj rampos al la kruco kaj petegos pri kompato kaj indulgo, vidu, tiam la severeco fariĝos por vi kompato, la justeco estos por vi amanta patrino, — ŝi fermos siajn okulojn por duono de viaj krimoj kaj limigos sin per tio, ke ĝi — prezentu al vi — kondamnos vin nur al morto per la rado.

Schweizer. ― Vi aŭdis, hetmano? Ĉu mi iru kaj kunpremu la gorĝon al tiu ĉi dresita paŝtista hundo, ke la ruĝa suko ŝprucu ĉe li el ĉiuj ŝvitporoj?

Roller. ― Hetmano! Per ĉiuj diabloj de la infero! Hetmano, kiel li premas la malsupran lipon inter la dentojn! Ĉu vi permesos al mi pendigi tiun ĉi kanajlon sub la ĉielo la kapon malsupren?

Schweizer. ― Al mi, al mi! mi ĵetos min genue antaŭ vi! Al mi donu la plezuregon, ke mi faru el li kaĉon! (La patro-monaĥo krias.)

Moor. ― For de li! Neniu kuraĝu lin ektuŝi! (Al la monaĥo, eltirante sian glavon.) Vidu, sinjoro patro! tie ĉi staras sepdek-naŭ, kies hetmano mi estas, kaj neniu el ili scias flugi laŭ signo kaj komando, aŭ danci laŭ muziko de pafilegoj, kaj tie ekstere staras deksep centoj da homoj, griziĝintaj sub pafiloj, — tamen aŭdu nun! tiel diras Moor, la hetmano de la brulfaristoj: estas vero, mi mortigis la imperian grafon, mi forbruligis kaj prirabis la dominikan preĝejon, mi ĵetis fajron en vian bigotan urbon, kaj mi renversis la pulvoturon super la kapojn de bonaj kristanoj, — sed tio ĉi ne estas ankoraŭ ĉio. Mi faris ankoraŭ pli. (Li etendas sian dekstran manon.) Ĉu vi rimarkas la kvar grandvalorajn ringojn, kiujn mi portas sur ĉiuj fingroj? Iru kaj raportu punkton post punkto al la sinjoroj de la juĝo pri morto kaj vivo ĉion, kion vi nun aŭdos kaj vidos. Tiun ĉi rubenon mi detiris de la fingro de unu ministro kiun mi dum ĉasado mortigis antaŭ la piedoj de lia princo. El la popolamasa polvo li per flatado sin levis ĝis la stato de la plej granda favorato de la princo, la falo de lia najbaro estis la benketo. per kiu li atingis sian altecon, larmoj de orfoj levis lin supren Tiun ĉi diamanton mi detiris de unu financa konsilanto, kiu vendadis honorajn lokojn kaj oficojn al tiuj, kiuj pagis pli da mono, kaj la ĉagrenitan patrioton li forpuŝis de sia pordo. Tiun ĉi agaton mi portas pro la honoro de unu viaspeca pastro, kiun mi sufokis per mia propra mano, kiam li sur publika predikseĝo ploris, ke la inkvizicio perdis sian forton.... Mi povus rakonti al vi ankoraŭ pli multe pri miaj ringoj, se mi ne bedaŭrus jam la kelkajn vortojn kiujn mi malŝparis kun vi.

Patro-monaĥo. ― Ho Faraono, Faraono!

Moor. ― Ĉu vi ĝin aŭdas? Ĉu vi rimarkis la ĝemon? Ĉu li ne staras ĉi tie, kvazaŭ li volus elpreĝi fajron el la ĉielo sur la bandon de Koraho? li juĝas per unu eklevo de la ŝultroj, kondamnas per unu kristana « ha »! Kiel la homo povas esti tiel blinda? Li, kiu havas la cent okulojn de Arguso, por elserĉi makulojn sur sia frato, kiel li povas esti tiel blinda rilate sin mem? El siaj nuboj ili tondras pri bonkoreco kaj toleremeco, kaj ili alportas al la Dio de amo homajn oferojn, kiel al fajrobraka Moloĥo, — ili predikas pri amo al la proksimulo kaj malbenante forpelas la okdekjaran blindulon de siaj pordoj! ili furiozas kontraŭ monavideco, kaj dume pro oraj ornamoj ili senpopoligis Peruon kaj enjungis la idolanojn kiel bruton antaŭ siaj veturiloj. Ili rompas al si la kapojn, kiamaniere la naturo povis krei Iskarioton, kaj dume ne la plej malbona el ili perfidus la triunuan Dion pro dek arĝentaj moneroj. Ho, vi fariseoj, falsistoj de la vero, vi simioj de la Dieco! Vi ne timas genufleksi antaŭ kruco kaj altaroj, vi vundas viajn dorsojn per rimenoj kaj turmentas vian karnon per fastado; vi pensas, ke per tiuj ĉi mizeraj ĵonglaĵoj vi nebulos la okulojn al tiu, kiun vi, malsaĝuloj, ja nomas la Ĉionscianta, tiel same, kiel oni plej akre mokas la eminentulojn, se oni flatas al ili, ke ili malamas la flatistojn. Vi fanfaronas pri honesteco kaj modela konduto, sed la Dio, kiu travidas viajn korojn, ekfuriozus kontraŭ la Kreinto, se li ne estus ĝuste tiu, kiu kreis la monstron en la Nilo. — Forigu lin de miaj okuloj!

Patro-monaĥo. ― Kaj malvirtulo povas ankoraŭ esti tiel fiera!

Moor. ― Ankoraŭ ne sufiĉe, — nun mi volas paroli fiere! Iru kaj diru al la multe estimata juĝistaro, kiu decidas pri vivo kaj morto, ke mi ne estas ŝtelisto, kiu konspiras kun dormo kaj noktomezo kaj fanfaronas grandecon kaj potencon sur la ŝnura ŝtupetaro! Kion mi faris, tion mi sendube iam legos en la ŝuldolibro de la ĉielo; sed kun ĝiaj mizeraj administrantoj mi volas perdi plu neniun vorton. Diru al ili, ke mia profesio estas repagado, — venĝado estas mia metio. (Li turnas al li sian dorson.)

Patro-monaĥo. ― Vi ne volas do indulgon kaj favoron? Bone, kun vi mi finis. (Turnas sin al la bando.) Aŭdu do vi, kion la justeco per mi sciigas al vi! Se vi nun tuj ligos kaj transdonos al ni tiun ĉi kondamnitan krimulon, tiam — vidu — viaj punindaj malbonegaj faroj estos pardonitaj al vi ĝis plena forgeso, la sankta eklezio vin, devojiĝintajn ŝafojn, kun renovigita amo akceptos al sia patrina brusto, kaj por ĉiu el vi estos malbarita la vojo al honora ofico. (Kun triumfa rideto.) Nu, nu ? Kiel ĝi plaĉas al via reĝa moŝto? — Vigle do! Ligu lin kaj estu liberaj!

Moor. ― Ĉu vi ĝin bone aŭdas? Ĉu vi aŭdas? Kial ĝi vin konsternis? Kial vi staras kun tia embarasa mieno? La justeco proponas al vi liberecon, kaj vi ja efektive estas jam ĝiaj kaptitoj. Ĝi donacas al vi la vivon, kaj tio ĉi ne estas fanfaronado, ĉar vi sen ia dubo estas jam juĝitaj. Ĝi promesas al vi honorojn kaj oficojn, kaj dume, se vi eĉ venkos, kia alia povas esti via sorto, krom malhonoro, malbeno kaj persekuto? Ĝi promesas al vi paciĝon kun la ĉielo, kaj vi ja estas efektive kondamnitaj. Sur neniu el vi troviĝas eĉ unu haro, kiu ne iros en la inferon. Vi ankoraŭ pripensas? vi ankoraŭ ŝanceliĝas? Ĉu estas tiel malfacile elekti inter la ĉielo kaj la infero? Helpu do, sinjoro patro!

Patro-monaĥo, al si mem. ― Ĉu tiu homo freneziĝis? (Laŭte.) Ĉu vi eble suspektas, ke tio ĉi estas kaptilo, por kapti vin vivaj? Legu mem, jen estas la subskribita ĝenerala pardono. (Li donas paperon al Schweizer.) Ĉu vi povas ankoraŭ dubi?

Moor. ― Vidu do, vidu do! Kion vi povas pli deziri? Propramane subskribita! Ĝi estas favoro, kiu superas ĉiujn limojn. Aŭ eble vi timas, ke ili rompos sian vorton, ĉar vi iam aŭdis, ke promeson donitan al perfiduloj oni ne plenumas? Ho, havu nenian timon! Jam la politiko povus ilin devigi plenumi sian vorton, se ĝi estus donita eĉ al la satano. Ĉar alie kiu en la estonteco ion kredas al ili? Kiel ili povus iam duan fojon fari uzon el sia vorto? Mi povus ĵuri al vi, ke ili estas sinceraj. Ili scias, ke ĝi estas mi, kiu vin ribeligis kaj incitis; vin ili rigardas kiel senkulpajn. Viajn krimojn ili klarigas al si kiel erarojn de juneco, kiel mankon de pripenso. Min solan ili volas havi, mi sola meritas repagon. Ĉu ne estas tiel, sinjoro patro?

Patro-monaĥo, al si mem. ― Kiel estas nomata la diablo, kiu parolas el li? (Laŭte.) Jes, certe, certe tiel estas. (Al si mem, Li min tute frenezigas.

Moor. ― Kiel? Ankoraŭ nenia respondo? Ĉu eble vi ankoraŭ esperas trabati vin per bataliloj? Rigardu do ĉirkaŭen, rigardu do ĉirkaŭen! tion ĉi vi ja ne povas esperi, ĝi estus ja nun infana memfido. Aŭ eble vi flatas al vi, ke vi falos kiel herooj, ĉar vi vidis, ke mi ĝojis pro la tumulto? Ho, ne pensu ĉi tion! Vi ne estas Moor! Vi estas simplaj ŝtelistoj! mizeraj iloj de miaj pli grandaj planoj vi estas malestimindaj, kiel la ŝnuro en la mano de la ekzekutisto. Ŝtelistoj ne povas fali, kiel falas herooj. La vivo por la ŝtelistoj estas gajno, poste ilin atendas io terura; ŝtelistoj havas la rajton tremi antaŭ la morto. Aŭdu, kiel iliaj kornoj sonas! Vidu, kiel minace brilas iliaj sabroj! Kiel? ankoraŭ sendecidaj? ĉu vi estas frenezaj? Ĝi estas nepardonebla! Mi ne volas danki al vi mian vivon, mi hontas pro via ofero!

Patro-monaĥo, ekstreme mirigita. ― Mi perdas mian tutan saĝon, mi forkuras! Ĉu oni iam aŭdis ion similan?

Moor. ― Aŭ eble vi timas, ke mi mem min mortpikos kaj per memmortigo mi neniigos la kontrakton, kiu rilatas nur al vivanto? Ne, sinjoroj, tio ĉi estas senbezona timo. Jen mi forĵetas mian ponardon kaj miajn pistolojn kaj tiun ĉi boteleton kun veneno, kiu povus ankoraŭ servi al mi, — mi estas nun tiel senforta, ke mi perdis eĉ la regadon super mia vivo.... Kio? ankoraŭ sendecidaj? Aŭ eble vi pensas, ke mi min defendos, kiam vi volos min ligi? Vidu! jen mi ligas mian dekstran manon al tiu ĉi kverka branĉo, mi estas tute sendefenda, infano povas min renversi. Kiu estas la unua, kiu forlasas sian hetmanon en la mizero?

Roller, en sovaĝa ekscito. ― Kaj se eĉ la infero naŭoble nin ĉirkaŭus ! (Svingas sian glavon.) Kiu ne estas hundo, tiu savu la hetmanon!

Schweizer, disŝiras la paperon de pardono kaj ĵetas la pecojn al la monaĥo en la vizaĝon. ― En niaj kugloj estas la pardono! For, kanajlo! diru al la senato, kiu vin sendis, ke inter la bando de Moor vi ne trovis eĉ unu solan perfidulon! Savu, savu la hetmanon!

Ĉiuj, bruas. ― Savu, savu, savu la hetmanon!

Moor, liberigante sin, ĝoje. ― Nun ni estas liberaj, kamaradoj. Mi sentas armeon en mia pugno! Morto aŭ libereco! Almenaŭ neniun ili havu viva!

Oni trumpetas al atako. Bruo kaj tumulto. La rabistoj foriras kun nudigitaj glavoj.