<<  ORANĜO Raymond Schwartz: La Stranga Butiko

NE ESTAS DIFERENCO

(Nova serio)

La servistino metas
Pakaĵojn en la reton
Dum nobla pra-praavo
Ornamas la tapeton.
Kaj malgraŭ diverssenco
Ne estas diferenco !

(En ambaŭ okazoj estas ... portreto.)

Insigne la ĉapelo
Surportas bantornamon
Dum juna koko pruvas
Fervore sian amon.
Kaj malgraŭ diverssenco
Ne estas diferenco!

(En ambaŭ okazoj estas
... kokardo.)

Tro laŭte stulta mulo
La tutan nokton blekas
Dum lerta malbonulo
El dormo nin ne vekas.
Kaj malgraŭ diverssenco
Ne estas diferenco!

(En ambaŭ okazoj estas
... krimulo.)

La kuracist' detranĉas
Kaj kruron kaj genuon
Dum ĉe kaŝita puto
Ŝi havas rendevuon.
Kaj malgraŭ diverssenco
Ne estas diferenco!

(En ambaŭ okazoj estas
... amputo.)

Plezuravida salmo
L' edzinon lerte flatas
Dum pene sub la tero
Ministoj salon gratas.
Kaj malgraŭ diverssenco
Ne estas diferenco!

(En ambaŭ okazoj estas
... salmino.)

En multaj kastoj oni
Observas etiketon
Dum certa vir' soprane
(Sed vane) diras peton.
Kaj malgraŭ diverssenco
Ne estas diferenco!

(En ambaŭ okazoj estas
... kastrito.)