<<  LA HORO DE L' PROGRESO Raymond Schwartz: La Stranga Butiko

ORANĜO

Oranĝo!
Bela frukto mild-aroma
Kun miele dolĉa gust',

Suka frat' de paro poma
Sur la amatina brust',

Vi vin kaŝas time ĉaste
Sub ĉemiz' el silkpaper';

Senvestiĝu senprokraste
Kaj pretiĝu al ofer'!

Ĉar laŭ vortoj de la fablo (*),
Silkĉemizoj (eĉ paperaj)
Por la lito aŭ la tablo
Estas ĉiam efemeraj ...


(*) Eble iu el la afablaj klientoj konas la aluditan fablon. La aŭtoro tre dankeme ricevus tiurilatajn sciigojn, ĉar ankaŭ li tre dezirus koni tiun ĉi fablon.