<< Malbonkonduta knabo H. C. Andersen: Fabeloj

Vojkamarado

La malfeliĉa Johano estis tre malĝoja, ĉar lia patro estis tre malsana kaj baldaŭ mortonta. Neniu krom ili ambaŭ estis en la malgranda ĉambro. La lampo sur la tablo estis baldaŭ estingiĝonta, kaj estis malfrue vespere.

"Vi estis bona filo, Johano", diris la malsana patro; "la Eternulo jam helpos al vi en la mondo!" Li ekrigardis la filon per seriozaj, mildaj okuloj, profunde ekspiris kaj mortis. Ŝajnis, kvazaŭ li dormas. Sed Johano ploris, nun li havis plu neniun en la tuta mondo, nek patron nek patrinon, nek fraton nek fratinon. Malfeliĉa Johano! Li kuŝis genue antaŭ la lito, kisadis la manon de la mortinta patro kaj ploris multe da varmegaj larmoj, ĝis fine liaj okuloj fermiĝis kaj li endormiĝis, tenante la kapon sur la malmola rando de la lito.

Tiam li havis strangan sonĝon. Li sonĝis, ke la suno kaj la luno sin klinas antaŭ li, li vidis sian patron denove vigla kaj sana, li aŭdis lin ridanta tiel, kiel li ĉiam ridadis, kiam li estis en tre bona humoro. Plej ĉarma knabino kun ora krono sur siaj longaj belaj haroj etendis al Johano la manon, kaj lia patro diris: "Vi vidas, kian belan fianĉinon vi ricevis? Ŝi estas la plej bela en la tuta mondo!" Tiam li vekiĝis, kaj la tuta ĉarmaĵo de lia sonĝo malaperis, Lia patro kuŝis senviva kaj malvarma en la lito, neniu estis apud li. Malfeliĉa Johano!

Unu semajnon poste la mortinto estis enterigita. Johano iris senpere post la ĉerko, kaj li ne povis plu vidi vizaĝo kontraŭ vizaĝo la bonan patron, kiu lin tiel amis. Li aŭdis, kiel oni ĵetis la terbulojn sur la ĉerkon; li vidis nun ĝian ekstreman randon, kiu tuj ankaŭ malaperis sub la sekvanta ŝovelkvanto da tero, kiu estis ĵetita malsupren: kaj li havis la senton, kvazaŭ pro malĝojo tuj krevos al li la koro. Tiam oni ekkantis sanktan kanton, kaj ĝi sonis tiel bele, ke ĉe Johano aperis larmoj en la okuloj; li ploris, kaj tio iom plifaciligis lian suferadon. La suno tiel bele brilis sur la verdaj arboj, kvazaŭ ĝi volus diri: "Ne malĝoju, Johano! Vidu, kiel bele blua estas la ĉielo; Tie supre estas nun via patro kaj petas la bonan Dion, ke vi ĉiam estu en bona stato."

"Mi ĉiam estos bona", diris Johano, "tiam mi ankaŭ venos al mia patro en la ĉielon, kaj kia ĝojo estos, kiam ni ambaŭ reciproke nin revidos! Tiom multe mi havos tiam por rakonti al li, kaj li denove montros al mi diversajn aferojn, klarigos al mi la belegaĵojn de la ĉielo tiel same, kiel li instruis min ĉi tie sur la tero. Ho, kia ĝojo tio estos!"

Johano prezentis al si tion tiel klare, ke li ĉe tio nevole ekridetis, kvankam la larmoj ankoraŭ fluis sur liaj vangoj. La malgrandaj birdoj sidis supre en la kaŝtanarboj kaj pepadis: "Kvivit, kvivit!" Ili estis gajaj, kvankam ili ja ankaŭ estis ĉe la enterigo, sed ili sciis kredeble, ke la mortinta homo estas nun supre en la ĉielo, havas flugilojn multe pli belajn kaj pli grandajn ol iliaj propraj, ke li nun estas feliĉa, ĉar li en ĉi tiu mondo estis bona, kaj pro tio ili estis tiel gajaj. Johano vidis, kiel de la verdaj arboj ili flugis malproksimen en la mondon, kaj li ankaŭ ricevis, deziron flugi kun ili. Sed antaŭe li pritranĉis grandan lignan krucon, por meti ĝin sur la tombon de sia patro. Kiam li vespere alportis ĝin tien, li ekvidis kun miro, ke la tombo estas ornamita per sablo kaj floroj. Tion faris fremdaj homoj, ĉar ili ĉiuj tre amis la karan patron, kiu nun plu ne vivis.

Frue en la sekvanta mateno li pakis sian malgrandan havaĵon, kaŝis en sia zono sian tutan heredaĵon, kiu konsistis el kvindek spesmiloj kun kelkaj spesdekoj, kaj kun tio li volis elmigri en la mondon. Sed antaŭ tio li iris ankoraŭ sur la tombejon, al la tombo de sia patro, preĝis sian "Patro nia"'n kaj diris: "Adiaŭ, kara patro, mi ĉiam estos bona homo; petu do la bonan Dion, ke li donu al mi prosperadon!"

Sur la kampo, kie Johano nun iris, ĉiuj floroj staris freŝe kaj bele en la varma lumo de la suno, kaj ili balancadis la kapojn en la venteto, kvazaŭ ili volus diri: "Bonvenon en la verdejo! Ĉu ĉi tie ne estas bele!" Sed Johano ankoraŭ unu fojon sin returnis, por ĵeti la lastan rigardon sur la malnovan preĝejon, kie li, estante malgranda infano, estis baptita, kie li ĉiudimanĉe ĉeestis la Diservon kun sia maljuna patro kaj kantadis la sanktajn kantojn. Tiam li subite rimarkis alte supre, en unu el la sonaperturoj de la turo, la spiriton de la preĝejo kun lia ruĝa pinta ĉapeto; li ŝirmis sian vizaĝon per la kurbigita brako, por ke la suno ne brilu al li en la okulojn. Johano kapsignis al li adiaŭon, kaj la spirito svingis sian ruĝan ĉapeton, metis la manon sur la koron kaj sendis al li per la fingroj multe da kisoj, por montri al li, ke li deziras al li multe da bono kaj antaŭ ĉio tre feliĉan vojaĝon.

Johano pensis pri tio, kiom multe da belaĵoj li nun vidos en la granda bela mondo, kaj li iris ĉiam pluen kaj pluen, tiel malproksimen, kiel li neniam antaŭe estis; li ne konis la urbojn, tra kiuj li iris, nek la homojn, kiujn li renkontis; li estis malproksime en fremdaj lokoj.

La unuan nokton li devis tradormi sur fojnamaso meze de senbara kampo; alian liton li ne havis. Sed ĝuste tio ŝajnis al li tre bela; neniu reĝo, li pensis, povas senti sin pli bone. La tuta kampo kun la rivereto kaj kun la fojnamaso, kaj super ĉio la blua ĉielo, tio estis ja bela dormoĉambro. La verda herbo kun la malgrandaj ruĝaj kaj blankaj floroj estis la subpieda tapiŝo, la arbetaĵoj de siringo kaj de sovaĝaj rozoj estis bukedoj da floroj, kaj anstataŭ lavujo li havis antaŭ si la tutan rivereton kun la klara, freŝa akvo, kie la junkoj kliniĝadis tien kaj reen, dezirante al li bonan vesperon kaj bonan matenon. La luno estis grandega nokta lampo, alte supre en la blua aero, kaj ĉe tiu lampo ne ekzistis danĝero, ke povas ekbruli la kurtenoj. Johano povis dormi tute senzorge, kaj tion li efektive faris. Li vekiĝis nur tiam, kiam la suno leviĝis kaj ĉiuj birdetoj ĉirkaŭ li kantis: "Bonan matenon, bonan matenon! Ĉu vi ankoraŭ ne vekiĝis?"

La sonoriloj vokadis al la preĝejo, estis dimanĉo. La homoj iris al la prediko, kaj Johano ilin sekvis, partoprenis en la kantado de sanktaj kantoj kaj aŭskultis la vorton de Dio. Li havis impreson, kvazaŭ li troviĝas en sia propra preĝejo, en kiu li estis baptita kaj tiel ofte kantis kun sia patro la Diservajn kantojn.

Ekstere sur la tombejo estis granda nombro da tomboj, kaj sur multaj el ili kreskis alta herbo. Johano ekpensis pri la tombo de sia patro, kiu iam ankaŭ povas aspekti kiel ĉi tiuj, ĉar li ne povos ĝin purigi kaj ornami. Tial li sidiĝis kaj deŝiris la herbon, restarigis la falintajn lignajn krucojn, kaj la florkronojn, kiujn la vento forblovis de la tomboj, li metis denove sur ilian lokon, pensante: "Eble iu faros tion saman sur la tombo de mia patro, kiam mi ne povos tion fari!"

Antaŭ la pordo de la tombejo staris maljuna almozulo, apogante sin sur sia lambastono. Johano donis al li la kelke da spesdekoj, kiujn li havis, kaj poste li feliĉa kaj gaja iris pluen, en la malproksiman mondon.

Ĉirkaŭ la vespero fariĝis terure malbona vetero. Johano rapidis, por trovi ian rifuĝejon, sed baldaŭ fariĝis mallumega nokto. Fine li atingis malgrandan preĝejon, kiu staris tute solece sur monteto. La pordo feliĉe estis nur fermita senŝlose, kaj li eniris. Ĉi tie li volis transatendi la malbonan veteron.

"Mi sidiĝos en angulo", li diris, "mi estas tute laca, kaj mi bone meritis ripozon". Li sidiĝis, kunmetis la manojn, eldiris vesperan preĝon, kaj, antaŭ ol li povis rimarki, li endormiĝis kaj eksonĝis, dum ekstere tondris kaj fulmis.

Kiam li vekiĝis, estis mezo de la nokto; la malbonvetero pasis, kaj la luno brilis tra la fenestro. En la mezo de la preĝeja navo staris nefermita ĉerko kun mortinta viro, kiu ne estis ankoraŭ enterigita. Johano, kiu havis puran konsciencon, ne timis; li ankaŭ sciis, ke la mortintoj al neniu faras ion malbonan; nur vivantaj malbonaj homoj faras al ni malbonon. El tiu speco de vivantaj malbonaj homoj staris nun du apud la mortinta viro, kiun oni antaŭ la enterigo restigis en la preĝejo. Al li tiuj homoj volis fari malbonon, ne lasi lin kuŝi en lia ĉerko, sed elĵeti lin antaŭ la pordon de la preĝejo, la kompatindan mortintan homon.

"Kial vi volas tion fari?" demandis Johano; "tio estus ago malbona, lasu lin ripozi en la nomo de Jesuo!"

"Babilaĵo!" diris ambaŭ malbonaj homoj; "li nin trompis; li ŝuldas al ni monon kaj ne povis tion repagi. Ĉar li nun nuligis sian kalkulon per la morto, ni ne ricevos eĉ unu speson. Tial ni volas venĝi al li; kiel hundo li kuŝu ekstere antaŭ la preĝeja pordo!"

"Mi havas ne pli ol kviudek spesmilojn", diris Johano, "tio estas mia tuta heredaĵo; tion mi volonte donos al vi, se vi promesos al mi honeste, ke vi lasos la kompatindan viron trankvila. Mi certe helpos al mi ankaŭ sen mono, ĉar mi havas sanajn fortajn membrojn, kaj la bona Dio subtenos min."

"Jes", diris la malbonaj homoj, "se vi efektive volas pagi lian ŝuldon, tiam ni certe nenion faros al li, vi povas esti certa!" Ili prenis la monon, kiun Johano donis al ili, mokis lin pro lia bonkoreco kaj foriris. Johano returne aranĝis la mortinton en lia ĉerko, kunmetis liajn manojn, diris al li adiaŭ, kaj poste li en bona humoro kaj kun kontenta spirito iris pluen tra la granda arbaro.

Ĉirkaue ĉiuflanke, kien ajn la luno povis lumi tra inter la arboj, li vidis plej ĉarmajn malgrandajn elfojn, kiuj gaje ludis unuj kun la aliaj. Ili ne interrompis sian ludadon, ĉar ili ja sciis, ke li estas bona kaj senkulpa homo. Nur la malbonaj homoj ne sukcesas vidi la elfojn. Kelkaj el ili estis ne pli grandaj ol fingro, kaj iliaj longaj blondaj haroj estis interfiksitaj per oraj kombiloj. Duope ili sin balancadis sur la grandaj gutoj da roso, kiuj kuŝis sur la folioj kaj sur la alta herbo. De tempo al tempo ia guto deruliĝis kaj restis pendante inter la longaj trunketoj de la herbo, kaj tiam fariĝis laŭta ridado kaj bruo inter la malgranduloj. Tio estis tre amuza! Ili kantis, kaj Johano rekonis tre klare ĉiujn belajn melodiojn, kiujn li lernis, kiam li estis ankoraŭ malgranda infano. Grandaj diverskoloraj araneoj kun arĝentaj kronoj sur la kapo devis ŝpini de unu arbo al alia longajn pendantajn pontojn kaj palacojn, kiuj, kiam la roso falis sur ilin, aspektis kiel briletanta oro en la lumo de la luno. Tiel tio daŭris senĉese ĝis la leviĝo de la suno. Tiam la malgrandaj elfoj enrampis en la burĝonojn de la floroj kaj la vento forŝiris la pontojn kaj la palacojn tiel, ke ili flugadis tra la aero kiel grandaj araneaĵoj.

Apenaŭ Johano eliris el la arbaro, forta vira voĉo ekkriis al li: "He, kamarado! kien vi migras?"

"For en la malproksiman mondon!" diris Johano. "Mi havas nek patron nek patrinon, mi estas malriĉa junulo, sed la bona Dio certe al mi helpos."

"Mi ankaŭ volas iri en la malproksiman mondon", diris la fremdulo. "Ĉu vi konsentas, ke ni vojaĝu kune?"

"Certe!" diris Johano, kaj de nun ili iris kune. Ili baldaŭ korinkliniĝis unu al la alia, ĉar ili ambaŭ estis bonaj homoj. Sed Johano baldaŭ rimarkis, ke la fremdulo estas pli saĝa ol li. Li estis travojaĝinta preskaŭ la tutan mondon kaj povosciis rakonti pri ĉiuj eblaj aferoj.

La suno staris jam alte, kiam ili sidiĝis sub granda arbo, por manĝi sian matenmanĝon. Subite aperis maljuna virino. Ŝi estis tre maljuna kaj tute ĝibiĝinta. Ŝi apogis sin sur apogbastono kaj havis sur sia dorso faskon da bruloligno, kiun ŝi estis kolektinta en la arbaro. Ŝia antaŭtuko estis suprentirita, kaj Johano rimarkis, ke el ĝi elstaris tri grandaj vergoj el filiko kaj saliko. Kiam ŝi estis tre proksime de ili, ŝia piedo elglitiĝis, ŝi falis kaj laŭte ekkriis, ĉar ŝi rompis al si piedon, la maljuna kompatinda virino.

Johano tuj proponis, ke ili ambaŭ prenu ŝin sur siajn manojn kaj portu ŝin al ŝia loĝejo; sed la fremdulo malfermis sian tornistron, elprenis vazeton kaj diris, ke li havas tie ŝmiraĵon, kiu povus tuj fari ŝian piedon sendifekta kaj sana tiel, ke ŝi mem povus iri hejmen, kvazaŭ ŝi neniam estus rompinta la piedon. Sed kiel rekompencon li postulis, ke ŝi donacu al li la tri vergojn, kiujn ŝi havis en sia antaŭtuko.

"Tio estus tre kara pago!" diris la maljunulino, mistere balancante la kapon. Ŝi ne havis deziron fordoni siajn vergojn, sed kuŝi kun rompita piedo ankaŭ ne estis io agrabla. Tial ŝi fine donis la vergojn; kaj apenaŭ li enfrotis al ŝi la ŝmiraĵon en la piedon, la maljunulino leviĝis kaj ekiris multe pli vigle ol antaŭe. Tian efikon havis la ŝmiraĵo. Sed oni ankaŭ ne povis ricevi ĝin en apoteko.

"Por kio vi bezonas la vergojn?" demandis Johano sian vojkamaradon. "Tio estas tri beletaj vergoj", respondis ĉi tiu, "mi amas tiajn, ĉar mi estas stranga knabego".

Ili iris ankoraŭ kelkan distancon.

"Vidu, kia malbonvetero baldaŭ fariĝos!" diris Johano, montrante rekte antaŭ sin. "Jen estas terure densa nubo!"

"Ne", diris la vojkamarado, "tio ne estas nubo, tio estas monto, belega granda monto, sur kiu oni povas esti alte super la nuboj en la libera monta aero. Kiel belege estas tie! Morgaŭ ni certe estos jam alte en la montoj!"

Tio ne estis tiel proksima, kiel ĝi aspektis. Ili devis iri ankoraŭ dum tuta tago, antaŭ ol ili atingis la monton, sur kiu la nigraj arbaroj levis sian supron al la ĉielo kaj kie troviĝis rokoj tiel grandaj, kiel tuta urbo. Transiri tiun monton oni certe ne povis sen forta ŝvitado; tial Johano kun sia kamarado eniris en gastejon, por antaŭe bone ripozi kaj kolekti fortojn por la morgaŭa irado.

En la granda drinkĉambro de la gastejo estis tre multe da homoj, ĉar tie troviĝis pupteatristo. Li ĵus starigis sian malgrandan teatron, kaj la homoj sidis ĉirkaŭe, por rigardi la komedion. La ĉefan kaj plej bonan lokon okupis maljuna dika viandisto; lia granda buldogo, kiu aspektis tre sovaĝa kaj mordema, sidis apud li kaj larĝe malfermis la okulojn, kiel ĉiuj aliaj.

Jen komenciĝis la prezentado, kaj tio estis tre bela dramo kun reĝo kaj reĝino, kiuj sidis sur velura trono, havis orajn kronojn sur la kapo kaj longajn trenaĵojn ĉe la vestoj, ĉar iliaj rimedoj tion permesis al ili. La ĉarmaj lignaj pupoj kun vitraj okuloj kaj grandaj lipharoj staris ĉe ĉiuj pordoj kaj malfermadis kaj fermadis ilin, por enlasadi freŝan aeron en la ĉambron. Tio estis mirinde bela teatraĵo kaj tute ne malgaja; sed ĝuste en la momento, kiam la reĝino sin levis kaj ekiris sur la planko, tiam, - Dio scias, kion en efektiveco pensis en si la granda buldogo - la hundo, ne tenata de la dika viandisto, saltis en la teatron, kaptis la reĝinon je ŝia gracia korpo tiel, ke oni klare aŭdis sonon de rompiĝo. Estis tute terure.

La kompatinda homo, al kiu apartenis la pupteatro, ektremis de teruro kaj estis tre afliktita pri sia reĝino, ĉar tio estis la plej ĉarma pupo, kiun li posedis, kaj nun la abomeninda buldogo demordis al ĝi la kapon. Sed kiam la homoj foriris, la fremdulo: la sama, kiu venis kun Johano, diris, ke li ree ĝin metos en bonan staton. Li elprenis sian vazeton kaj ŝmiris la pupon per la ŝmiraĵo, per kiu li helpis al la kompatinda maljuna virino, kiu rompis al si la piedon. Kiam la pupo estis ŝmirita, ĝi tuj fariĝis denove sendifekta, ĝi eĉ povis mem movadi ĉiujn siajn membrojn, oni tute ne bezonis plu tiri la ŝnuron. La pupo fariĝis kvazaŭ vivanta homo. La homo, al kiu apartenis la malgranda pupteatro, tre ekĝojis. Nun li plu ne bezonis tenadi la pupon, ĝi povis mem danci. Neniu el la aliaj povis tion fari.

Kiam fariĝis nokto kaj ĉiuj homoj en la gastejo enlitiĝis, oni subite ekaŭdis, ke iu tre profunde ĝemas; la ĝemado estis tiel senĉesa, ke ĉiuj ree leviĝis, por vidi, kiu tiel ĝemas. La homo, kiu estis prezentinta la komedion, iris al sia teatro, ĉar el tie estis aŭdata la ĝemado. Ĉiuj lignaj pupoj kuŝis senorde, la reĝo kaj ĉiuj korteganoj, kaj estis ili, kiuj tiel plende ĝemadis kaj rigardadis per siaj grandaj vitraj okuloj, ĉar ili tre deziris ankaŭ esti iom ŝmiritaj per la ŝmiraĵo, por ke ili ankaŭ ricevu la kapablon movi sin mem. La reĝino staris sur la genuoj, tenis alte sian oran kronon kaj petis: "Forprenu ĝin de mi, sed nur ŝmiru mian edzon kaj miajn korteganojn!" Tiam la kompatinda homo, al kiu apartenis la teatro kaj ĉiuj pupoj, ne povis deteni sin de larmoj, ĉar li bedaŭris ŝin sincere. Li tuj promesis al la vojkamarado, ke li fordonos al li la tutan monon, kiun li enspezos pro la prezentado en la sekvanta vespero, se li nur ŝmiros kvar aŭ kvin el liaj plej belaj pupoj. Sed la vojkamarado respondis, ke li postulas nenion alian krom la granda sabro, kiun la teatristo portas ĉe sia flanko; kaj kiam li ĝin ricevis, li ŝmiris ses pupojn, kiuj tuj komencis danci, kaj ili dancis tiel ĉarme, ke ĉiuj knabinoj, la vivantaj homaj knabinoj, kiuj tion vidis, ne povis kontraŭstari al la deziro danci ankaŭ. La veturigisto kaj la kuiristino dancis, la kelnero kaj la ĉambristino, ĉiuj fremduloj, eĉ la fajroŝovelilo kaj la fajroprenilo. Sed ĉi tiuj du renversiĝis tuj, kiam ili faris la unuajn saltojn. Jes tio estis gaja nokto.

La sekvantan matenon Johano kaj lia vojkamarado diris adiaŭ al ĉiuj, ekiris supren; sur la altajn montojn, tra densaj pinarbaroj. Ili venis tiel alten, ke la preĝejaj turoj sub ili fine aspektis nur kiel malgrandaj ruĝaj beroj en la tuta verdaĵo. Ili povis rigardi malproksimen, sur la distancon de tre multe da mejloj, sur tiajn lokojn, kie ili neniam estis. Tiom multe da belaĵoj en la mondo Johano neniam antaŭe vidis per unu fojo, kaj la suno lumis tiel varme el la freŝa blua aero, li aŭdis ankaŭ, kiel la ĉasistoj inter la montoj blovadis per kornoj; ĉio estis tiel bela kaj ĉarma, ke en liaj okuloj aperis larmoj de ĝojo, kaj nevole li ekkriis: "Ho bona, amata Dio! mi volus vin kisi pro tio, ke vi estas tiel bona por ni ĉiuj kaj donacis al ni ĉiuj la multajn belaĵojn en la mondo!"

Ankaŭ la vojkamarado staris kun kunmetitaj manoj kaj rigardis trans la urbojn kaj arbarojn en la belan lumon de la suno. Subite super iliaj kapoj aŭdiĝis strangaj sonoj. Ili rigardis supren: granda blanka cigno ŝvebis en la aero. Ĝi estis tiel bela kaj kantis tiel, kiel ili neniam aŭdis alian birdon kanti. Sed la kantado fariĝis ĉiam pli kaj pli malforta; la cigno klinis la kapon kaj falis malrapide antaŭ iliajn piedojn, kie ĝi restis senviva, la bela birdo.

"Du tiaj belaj flugiloj", diris la vojkamarado, "tiel blankaj kaj grandaj, kiajn havas ĉi tiu birdo, havas grandan valoron; mi prenos ilin kun mi. Nun vi vidos, kiel bone estis, ke mi ricevis la sabron!" Kaj per unu frapo li dehakis ambaŭ flugilojn de la mortinta birdo.

Ili vojaĝis multe, multe da mejloj, trans la montoj, ĝis ili fine atingis grandan urbon kun pli ol cent turoj, kiuj brilis kiel arĝento en la lumo de la suno. En la mezo de la urbo staris belega marmora palaco kun brilanta ora tegmento, kaj ĉi tie loĝis la reĝo.

Johano kaj la vojkamarado ne volis tuj eniri en la urbon, sed ili restis en eksterurba gastejo, por ke ili antaŭe povu bonaranĝi siajn vestojn, ĉar ili volis ja bele aspekti, kiam ili montros sin sur la stratoj. La mastro rakontis al ili, ke la reĝo estas bona kaj afabla homo, kiu al neniu homo faras ian malbonon, sed lia filino - ho, Dio nin gardu, ŝi estas tre malbona reĝidino. Beleco al ŝi ne mankas, kontraŭe, neniu povas esti tiel bela kaj alloga; sed por kio tio servas? Ŝi estas malbona, kruela sorĉistino, kaj ŝi estas la kaŭzo, pro kiu multaj bonegaj reĝidoj perdis sian vivon. Ĉiuj homoj havas la permeson aspiri pri edziĝo kun ŝi; ĉiu povas veni, tute egale, ĉu li estas reĝido, ĉu almozulo; sed li devas diveni tri aferojn, pri kiuj ŝi demandas. Se li povos tion fari, ŝi edziniĝos kun li, kaj post la morto de ŝia patro li fariĝos reĝo super la tuta lando; sed se li ne povas diveni la tri aferojn, ŝi ordonas pendigi aŭ senkapigi lin; tiel malbona kaj kruela estas la reĝidino. Ŝia patro, la maljuna reĝo, estas tre malĝoja pro tio, li tamen ne povas malpermesi al ŝi esti tiel malbona, ĉar li unu fojon diris, ke en la aferon de ŝiaj aspirantoj li ne volas sin enmiksi, ke ŝi povas mem agi, kiel plaĉas al ŝi. Ĉiun fojon, kiam venas reĝido kaj devas diveni, por ricevi la reĝidinon, li tion ne povas fari, kaj tiam oni lin pendigas aŭ senkapigas. Oni ja ĝustatempe avertis lin, li povis ja rifuzi la svatiĝadon. La maljuna reĝo estas tiel afliktita de tiu tuta malbonaĵo kaj malfeliĉaĵo, ke ĉiujare li dum tuta tago kuŝas sur la genuoj kune kun ĉiuj siaj soldatoj kaj preĝas, ke la reĝidino fariĝu pli bona, ŝi tamen tute ne volas tion fari. La maljunaj virinoj, kiuj trinkas brandon, por funebro donas al ĝi antaŭ la trinkado tute nigran koloron, pli ili ja ne povas fari.

"Malbonega reĝidino!" diris Johano, "ŝi efektive devus ricevi vergojn, tio bone efikus. Se mi estus la maljuna reĝo, tiam certe ne mankus al ŝi decaj punoj!"

En la sama momento ili ekaŭdis, ke la popolo sur la stratoj krias hura. La reĝidino preterrajdis, kaj ŝi efektive estis tiel bela, ke ĉiuj forgesis, kiel kruela ŝi estas, kaj tial ili kriis hura. Dekdu belaj junulinoj, ĉiuj en blankaj silkaj vestoj kaj tenante en la mano oran tulipon, rajdis sur karbonigraj ĉevaloj flanke de ŝi; la reĝidino rajdis sur neĝblanka ĉevalo, ŝi estis ornamita per diamantoj kaj rubenoj, ŝia rajdvesto estis el plej pura oro, kaj la vipeto, kiun ŝi tenis en la mano, aspektis kiel radio de la suno. La ora krono sur ŝia kapo aspektis kiel amaso da steloj de la ĉielfirmaĵo, kaj ŝia mantelo estis kunmetita el pli ol mil belegaj flugiloj de papilioj; sed ŝi mem estis pli bela ol ĉiuj ŝiaj vestoj.

Kiam Johano ŝin ekvidis, li ruĝiĝis ĝis la frunto kaj ne povis eldiri eĉ unu vorton. La reĝidino estis kopie simila al la bela knabino kun la ora krono, kiun li vidis en sonĝo en tiu nokto, kiam mortis lia patro. Li trovis ŝin tiel bela, ke li sammomente enamiĝis en ŝin. "Tio certe ne estas vera", li diris, "ke ŝi estas malbona sorĉistino, kiu lasas pendigi kaj senkapigi homojn, se ili ne povas diveni, kion ŝi postulas de ili. Ĉiu havas ja la permeson svatiĝi je ŝi, eĉ la plej malriĉa almozulo; tial mi ankaŭ iros en la palacon, ĉar mi ne povas agi alie!"

Ĉiuj diris, ke li tion ne faru, ke al li certe okazos tio sama, kio okazis al la aliaj. Ankaŭ la vojkamarado konsilis al li ne fari tion, sed Johano diris, ko ĉio cstos bona, li brosis al si la botojn kaj la surtuton, kombis al si la belajn blondajn harojn kaj iris tute sola en la urbon kaj al la palaco.

"Eniru!" diris la maljuna reĝo, kiam Johano frapis je la pordo. Johano malfermis, kaj la maljuna reĝo, en nokta robo kaj broditaj pantofloj, iris renkonte al li; la oran kronon li havis sur la kapo, la sceptron en unu mano kaj la regnoglobon en la dua, "Atendu momenton!" li diris, kaj li prenis la regnoglobon sub la brakon, por povi doni la manon al Johano. Sed kiam li aŭdis, ke tio estas svatiĝanto, li tiel ekploris, ke la sceptro kaj la regnoglobo falis sur la teron, kaj li devis viŝi al si la okulojn per sia nokta robo. Kompatinda maljuna reĝo!

"Lasu tion!" li diris, "vi havos tre malbonan finon, kiel ĉiuj aliaj; vi bedaŭrinde tion vidos". Li kondukis Johanon en la ĝardenon de la reĝidino. Tie montriĝis terura vidaĵo! Sur la supro de ĉiu arbo pendis tri aŭ kvar reĝidoj, kiuj estis svatiĝintaj pri la reĝidino, sed ne povis diveni la aferojn, kiujn ŝi taskis al ili. Ĉiufoje, kiam leviĝis vento, ĉiuj skeletoj klakadis tiel, ke la birdetoj timis kaj neniam kuraĝis veni en la ĝardenon; ĉiuj floroj estis alligitaj al ostoj de homoj, kaj en la florpotoj staris kapoj de mortintoj kaj rikanis. Tio estis stranga ĝardeno por reĝidino.

"Jen vi povas vidi!" diris la maljuna reĝo, "vi havos tute tian sorton, kiel ĉiuj, kiujn vi ĉi tie vidas; tial pli bone estos, se vi forlasos la aferon. Vi farus min efektive malfeliĉa, ĉar tio min tiel forte turmentas!"

Johano kisis la manon al la bona maljuna reĝo kaj diris, ke ĉio certe iros bone, ĉar li tiel varmege amas la reĝidinon.

En tiu momento la reĝidino kun ĉiuj siaj sinjorinoj enrajdis en la palacon. Tial ili eliris al ŝi kaj diris al ŝi bonan tagon. Ŝi estis efektive mirinde bela, ŝi donis al Johano la manon, kaj li enamiĝis je ŝi ankoraŭ pli. Ŝi certe ja ne povis esti malbona, kruela sorĉistino, kiel ĉiuj homoj diris pri ŝi. Poste ili iris supren en la salonon, kaj la paĝioj antaŭmetis al li konfitaĵon kaj spiconuksojn; sed la maljuna reĝo pro malĝojo tute ne povis manĝi, kaj la spiconuksoj estis ankaŭ tro malmolaj por li.

Estis nun interkonsentite, ke Jobano en la sekvanta mateno denove venos en la palacon, kie estos kolektiĝintaj la juĝistoj kaj la tuta konsilistaro, por aŭdi, kiel li faras sian ekzamenon. Se li divenos ĝuste, tiam li devos veni ankoraŭ du fojojn; tamen ĝis nun troviĝis ankoraŭ neniu, kiu havus sukceson en la provo unuafoja, kaj ĉiuj perdis sian vivon.

Johano tute ne estis maltrankvila pri tio, kiel la afero iros, kontraŭe, li estis tre gaja, li pensis nur pri la mirinde bela reĝidino kaj havis plenan konfidon, ke la bona Dio al li helpos; sed kiamaniere tiu helpo venos, li kompreneble tute ne sciis, kaj li preferis tute ne pensi pri tio. Reirante al la gastejo, en kiu lia vojkamarado lin atendis, li dancis laŭlonge de la tuta vojo.

Johano ne povis ĉesi kun sia rakontado pri tio, kiel afabla la reĝidino estis rilate al li kaj kiel mirinde bela ŝi estas. Li sopiris jam senmezure pri la morgaŭa tago, kiam li devos en la palaco provi sian feliĉon per divenado.

Sed la vojkamarado balancis la kapon kaj estis tre malĝoja. "Mi vin amas", li diris, "ni povus aukoraŭ longe resti kune, sed nun mi devas jam perdi vin! Ho kompatinda kara Johano, larmoj venas en miajn okulojn, tamen en la eble lasta vespero, kiun ni pasigas kune, mi ne volas malhelpi vian ĝojon. Ni estu gajaj, tre gajaj; morgaŭ, kiam vi plu ne estos ĉi tie, mi povos sufiĉe plori."

Ĉiuj homoj en la urbo tuj eksciis, ke venis nova svatiĝanto je la reĝidino, kaj tial granda malĝojo estis ĉie en la urbo, la teatro restis fermita, ĉiuj kukistinoj alligis nigran krepon al siaj sukerpupoj, la reĝo kaj la pastroj kuŝis surgenue en la preĝejoj; kien ajn oni rigardis, oni vidis signojn de sincera malĝojo, ĉar la sorto de Johano neniel povis ja esti pli bona, ol estis la sorto de la aliaj svatiĝintoj.

Ĉirkaŭ la vespero la vojkamarado pretigis grandan vazon da punĉo kaj diris al Johano, ke ili estu nun tre gajaj kaj trinku pro la sano de la regidino. Sed kiam Johano eltrinkis du glasojn, li fariĝis tiel dormema, ke li ne povis plu teni la okulojn nefermitaj kaj li endormiĝis. La vojkamarado levis lin tre mallaŭte de la seĝo kaj metis lin en lian liton; kaj kiam fariĝis tute malluma nokto, li prenis la du grandajn flugilojn, kiujn li estis dehakinta de la cigno, kaj alligis ilin al si fortike al la ŝultroj. La plej grandan el la vergoj, kiujn li ricevis de la maljuna virino, kiu estis falinta kaj rompinta al si la piedon, li metis en la poŝon, kaj tiam li super la urbo flugis rekte al la palaco, kie li sidiĝis en angulo sub la fenestro, kiu apartenis al la dormoĉambro de la reĝidino.

En la tuta urbo estis tute silente. Jen la horloĝo sonis tri kvaronojn de la dek-dua, la fenestro malfermiĝis, kaj la reĝidino en granda blanka mantelo kaj kun longaj nigraj flugiloj flugis super la urbo eksteren, al granda monto. Sed la vojkamarado faris sin nevidebla, tiel, ke ŝi ne povis lin vidi, li flugis malantaŭ ŝi kaj vipadis la reĝidinon per sia vergo tiamaniere, ke ĉie, kie li frapis, elŝprucis sango. Kia flugado tra la aero tio estis! La vento blovis en ŝian mantelon, kiu etendiĝadis ĉiuflanken simile al granda velo de ŝipo, kaj la luno lumis tra ĝin.

"Kia hajlo! Kia hajlo!" diris la reĝidino ĉe ĉiu frapo, kiun ŝi ricevis de la vergo, kaj tion ŝi certe meritis. Fine ŝi atingis la monton kaj ekfrapis. Kun tondrosimila bruo la monto malfermiĝis, kaj la reĝidino eniris. La vojkamarado sekvis tuj post ŝi, ĉar neniu povis lin vidi, li estis ja nevidebla. Ili iris tra granda, longa koridoro, kie la muroj briletis tre strange: tio estis pli ol mil brilantaj araneoj, kiuj kuradis sur la muroj tien kaj reen kaj lumis tute kiel fajro. Jen la venintoj eniris en grandan salonon, konstruitan el oro kaj arĝento. Floroj, havantaj la grandecon de sunfloroj, ruĝaj kaj bluaj, brilis ĉe la muroj, sed neniu povis deŝiri la florojn, ĉar iliaj trunketoj estis abomenindaj, venenaj serpentoj, kaj la floroj mem estis fajro, kiu flamis el iliaj faŭkoj. Ĉe la plafono brilis lampiroj kaj ĉielbluaj vespertoj, kiuj frapadis per la maldikaj flugiloj. Ĉio aspektis tre strange. En la mezo sur la tero staris trono, kiun portis sur si kvar ĉevalskeletoj, havantaj jungilaron el ruĝaj fajraraneoj. La trono mem estis el laktoblanka vitro, kaj la kuseno sur ĝi konsistis el malgrandaj nigraj musoj, kiuj reciproke mordadis al si la vostojn. Super la trono estis baldakeno el rozokoloraj araneaĵoj, inkrustitaj per plej ĉarmaj malgrandaj verdaj muŝoj, kiuj brilis kiel multekostaj ŝtonoj. Sur la trono sidis maljuna sorĉisto kun krono sur la abomeninda kapo kaj kun sceptro en la mano. Li kisis la reĝidinon sur la frunto, sidigis ŝin flanke de si sur la multekosta trono, kaj nun komenciĝis la muziko. Grandaj nigraj akridoj ludis sur buŝharmoniko kaj strigo frapadis sin sur la ventron, ĉar ĝi ne havis tamburon. Tio estis amuza koncerto. Malgrandaj etaj koboldoj kun vaglumo sur la ĉapo dancis ĉirkaŭe en la salono. La vojkamaradon neniu povis vidi, li stariĝis ĝuste malantaŭ la trono kaj vidis kaj aŭdis ĉion. La korteganoj, kiuj nun ankaŭ aperis, estis elegantaj kaj grandsinjoraj, sed kiu povosciis bone rigardi, tiu povis tuj rimarki, kia estis ilia esenco. Ili estis bastonoj de balailoj kun brasikaj kapoj supre, nenio pli. La sorĉisto nur ensorĉis en ilin vivon kaj donis al ili broditajn vestojn. Sed tio ne estis ja grava, ili estis ja uzataj nur por parado.

Post kelktempa dancado la reĝidino rakontis al la sorĉisto, ke ŝi ricevis novan svatiĝanton, kaj demandis lin, pri kio ŝi pensu, por ke en la sekvanta mateno ŝi lin demandu pri tio, kiam li venos en la palacon.

"Aŭdu!" diris la sorĉisto, "mi ion diros al vi. Elektu ion tre facilan, tiam ĝi certe ne venos al li en la kapon. Pensu pri via ŝuo. Tion li ne divenos. Tiam lasu dehaki al li la kapon, sed ne forgesu, kiam vi morgaŭ nokte denove venos al mi, kunporti kun vi liajn okulojn, ĉar mi volas ilin manĝi."

La reĝidino kliniĝis tre profunde kaj diris, ke ŝi ne forgesos pri la okuloj. Tiam la sorĉisto malfermis la monton, kaj ŝi flugis returne hejmen, sed la vojkamarado sekvis ŝin kaj batadis ŝin per la vergo tiel forte, ke ŝi laŭte ĝemadis pro la terura hajlo kaj penis per ĉiuj fortoj kiel eble plej rapide veni tra la fenestro en sian dormoĉambron. La vojkamarado flugis al la gastejo, kie Johano ĉiam ankoraŭ dormis, li malligis siajn flugilojn kaj poste metis sin ankaŭ en la liton, ĉar li estis kompreneble tre laca.

Estis ankoraŭ frue matene, kiam Johano vekiĝis. La vojkamarado ankaŭ leviĝis kaj rakontis, ke li havis en la nokto tre strangan sonĝon pri la reĝidino kaj pri ŝia ŝuo, kaj tial li petis, ke Johano demandu, ĉu la reĝidino ne pensis pri sia ŝuo. Tion li aŭdis ja de la sorĉisto en la monto, sed pri tio li ne volis rakonti al Johano.

"Mi povas demandi tion tiel same bone, kiel ĉion alian", diris Johano; "eble tio estas ĝusta, kion vi sonĝis, ĉar mi firme konfidas, ke la bona Dio al mi helpos. Sed por ĉiu okazo mi volas diri al vi porĉiaman adiaŭ, ĉar se mi divenos malĝuste, mi vin plu neniam vidos."

Ili kisis sin reciproke, kaj Johano iris en la urbon, al la palaco. La tuta salono estis plena de homoj, la juĝistoj sidis en siaj apogseĝoj kaj havis malantaŭ la kapo kusenojn el lanugo de molanasoj, ĉar ili devis multe pensi. La maljuna reĝo leviĝis kaj viŝis al si la okulojn per blanka poŝtuko. Jen eniris la reĝidino; ŝi estis ankoraŭ multe pli bela ol hieraŭ kaj salutis plej afable la ĉeestantojn, sed al Johano ŝi donis la manon kaj diris: "Bonan tagon, mia kara!"

Nun Johano devis diveni, pri kio ŝi pensis. Ho Dio, kiel amike ŝi lin rigardis! Sed apenaŭ ŝi aŭdis, ke li eldiris la solan vorton "ŝuo", ŝia vizaĝo fariĝis blanka kiel kreto kaj tremo trakuris ŝian tutan korpon; nenio tamen povis helpi al ŝi, ĉar li divenis ĝuste.

Ha, kiel ĝoja fariĝis la maljuna reĝo! Pro raviteco li faris transkapiĝan salton, kaj ĉiuj homoj laŭte aplaŭdis al li kaj al Johano, kiu nun la unuan fojon ĝuste divenis.

La vojkamarado lumradiis de ĝojo, kiam li aŭdis, kiel bone la afero pasis; sed Johano kunmetis la manojn kaj dankis al la bona Dio, kiu certe helpos al li ankaŭ la du aliajn fojojn. En la sekvanta tago li devis jam diveni denove.

La vespero pasis kiel la hieraŭa. Kiam Johano dormis, la vojkamarado flugis malantaŭ la reĝidino al la monto kaj vipadis ŝin ankoraŭ pli forte ol la unuan fojon, ĉar nun li kunprenis kun si du vergojn. Neniu povis lin vidi, kaj li ĉion aŭdis. La reĝidino decidis pensi pri sia ganto, kaj tion li rakontis al Johano, kvazaŭ li tion sonĝis. Johano facile povis ĝuste diveni, kaj en la palaco fariĝis plej granda ĝojo. Nun la tuta kortego saltis transkapiĝe, imitante tion, kion la reĝo faris la unuan fojon, sed la reĝidino kuŝis sur sofo kaj ne povis diri eĉ unu vorton. Nun ĉio dependis de tio, ĉu Johano ankaŭ la trian fojon povos bone diveni. Se li sukcesos, li ricevos ja la belan reĝidinon kaj heredos la tutan regnon post la morto de la maljuna reĝo; sed se li divenos malĝuste, li perdos sian vivon kaj la sorĉisto manĝos liajn belajn bluajn okulojn.

En la vespero antaŭ tiu lasta divenado Johano frue enlitiĝis, faris sian vesperan preĝon kaj trankvile endormiĝis; sed la vojkamarado alligis siajn flugilojn al la dorso, zonis la sabron al sia flanko kaj prenis kun si ĉiujn tri vergojn, kaj tiam li flugis al la palaco.

Estis mallumega nokto; estis tia ventego, ke la tegoloj deflugis de la tegmentoj kaj en la ĝardeno la arboj, sur kiuj pendis la skeletoj, ĉiuminute fleksis sin kiel kano. Fulmadis senĉese, kaj tondroj bruadis dum la tuta nokto tiamaniere, kvazaŭ tio estus unu seninterrompa frapo. Jen la fenestro malfermiĝis, kaj la reĝidino elflugis. Ŝi estis pala, kiel la morto, sed ŝi ridis pri la malbona vetero, kiu ŝajnis al ŝi ankoraŭ ne sufiĉe sovaĝa kaj ventega, kaj ŝia blanka mantelo saltadis en la aero kiel granda velo de ŝipo. Sed la vojkamarado vipadis ŝin per siaj tri vergoj tiamaniere, ke ŝia sango gutadis sur la teron kaj ŝi preskaŭ tute ne povis flugi pluen. Fine ŝi tamen atingis la monton.

"Estas granda hajlo kaj ventego", ŝi diris, "neniam mi estis eksterdome en tia vetero!"

"Tro multe da bono ankaŭ estas nebone", diris la sorĉisto. Ŝi rakontis al li, ke Johano ankaŭ la duan fojon ĝuste divenis; ke se tiel estos ankaŭ morgaŭ, tiam li gajnos, kaj tiam ŝi neniam plu povos veni al li en la monton kaj neniam plu povos fari tiajn sorĉaĵojn, kiel antaŭe; ke pro tio ŝi estas tre afliktita.

"Li tion ne divenos!" diris la sorĉisto; "jam venos al mi en la kapon io, pri kio li neniam pensis! Aŭ li estas ankoraŭ pli granda sorĉisto ol mi. Sed nun ni estu gajaj!" Kaj li prenis la reĝidinon je ambaŭ manoj, kaj ili dancis kun ĉiuj malgrandaj koboldoj kun vaglumoj, kiuj estis en la ĉambro; la ruĝaj araneoj ankaŭ saltadis sur la muroj gaje tien kaj reen, kaj ili aspektis kiel fajraj floroj. La strigoj tamburadis, la griloj ĉirpadis, kaj la nigraj akridoj blovadis en la buŝharmonikon. Estis gaja balo.

Kiam ili estis jam dancintaj sufiĉe longe, la reĝidino devis pensi pri la reiro hejmen, ĉar alie oni povus rimarki en la palaco, ke ŝi forestas; la sorĉisto diris, ke li ŝin akompanos, por ke ili estu kune kiel eble plej longe.

Ili elflugis en la malbona vetero, kaj la vojkamarado rompis siajn tri vergojn sur la dorso de ambaŭ. Neniam antaŭe la sorĉisto estis eksterdome en tia hajlo. Antaŭ la palaco li diris al la reĝidino adiaŭ kaj flustris al ŝi: "Pensu pri mia kapo!" Sed la vojkamarado tion aŭdis, kaj en la sama momento, kiam la reĝidino englitis tra la fenestro en sian dormoĉambron kaj la sorĉisto volis ekflugi returne, li kaptis ĉi tiun je lia longa nigra barbo kaj dehakis al li per la sabro lian abomenindan kapon tute ĉe la ŝultroj, tiel, ke la sorĉisto eĉ dum unu momento ne povis lin vidi. La korpon li elĵetis en la lagon al la fiŝoj, ŝed la kapon li nur trempis en la akvo kaj poste enligis ĝin en sian silkan poŝtukon, kunprenis ĝin en sian gastejon, kaj tie li enlitiĝis. En la sekvanta mateno li donis al Johano la poŝtukon, sed diris al li, ke li ne malligu ĝin pli frue, ol kiam la reĝidino demandos pri la objekto, pri kiu ŝi pensas.

En la malgranda salono de la palaco estis tiom multe da homoj, ke ili staris unu apud la alia tiel dense, kiel rafanetoj en fasko. La konsilistoj sidis en siaj seĝoj kun la molaj kapkusenoj, la maljuna reĝo havis sur si novajn vestojn, kaj lia ora krono kaj la sceptro estis frotpurigitaj tiel, ke ĉio aspektis belege. Sed la reĝidino estis frapante pala kaj havis sur si karbonigran veston, kvazaŭ ŝi devus iri al enterigo.

"Pri kio mi pensis?" ŝi diris al Johano; kaj tuj li malligis la poŝtukon, kaj lin mem frapis teruro, kiam li ekvidis la malbelan kapon de la sorĉisto. Tremo atakis ĉe tiu terura vido ĉiujn homojn, sed la reĝidino sidis tute kiel ŝtona statuo kaj ne povis eldiri eĉ unu vorton. Fine ŝi leviĝis kaj donis al Johano la manon, ĉar li divenis ja ĝuste. Ŝi rigardis nek lin nek iun alian, ŝi nur ĝemis tute laŭte: "Nun vi estas mia sinjoro! hodiaŭ vespere ni festos la interedziĝon!"

"Tiel la afero plaĉas al mi!" diris la maljuna reĝo, "tion certe ni deziras!" Ĉiuj homoj kriis hura, la parada gardistaro eksonigis muzikon sur la stratoj, la sonoriloj sonoris kaj la kukistinoj deprenis la nigran krepon de siaj sukerpupoj, ĉar nun ĉie regis ĝojo. Tri tutaj rostitaj bovoj, farĉitaj per anasoj kaj kokinoj, estis elmetitaj meze de la bazaro, kaj ĉiu havis la rajton detranĉi al si pecon. La fontanoj ŝprucigis plej bonan vinon, kaj kiam oni aĉetis ĉe la bulkisto spesdekan krakenon, oni ricevis kiel aldonon ses grandajn bulkojn, kaj tiuj bulkoj eĉ estis kun sekvinberoj.

Vespere la tuta urbo estis iluminita, la soldatoj pafis per kanonoj kaj la knaboj per krakiloj, kaj en la palaco oni manĝis kaj trinkis, intertuŝis la glasojn kaj saltis, ĉiuj altrangaj sinjoroj kaj belaj fraŭlinoj dancis unuj kun la aliaj; malproksime estis aŭdata ilia kantado:

„Por edziĝa fest' en la salono
La knabinoj belaj kolektiĝis.
He, sinjoroj! sonas violono!
He, fraŭlinoj! danco komenciĝis!
Dancu, saltu gaje, brue, ĝoje,
Dancu plu, denove kaj refoje!“

Sed la reĝidino estis ja ankoraŭ sorĉistino kaj tute ne amis Johanon Pri tio la vojkamarado memoris, kaj tial li donis al Johano tri plumojn el la flugiloj de la cigno kaj unu boteleton, kiu enhavis en si nur malmulte da gutoj. Li konsilis al Johano, ke li starigu antaŭ la lito de la reĝidino barelon plenan de akvo kaj, dum ŝia enirado en la liton, li donu al ŝi malgrandan puŝon tiel, ke ŝi falu en la akvon; tiam li subakvigu ŝin trifoje, enmetinte antaŭe la plumojn kaj la gutojn; tiam la sorĉa spirito foriĝos de ŝi, kaj ŝi lin ekamos.

Johano faris ĉion, kion la vojkamarado konsilis. La reĝidino laŭte ekkriis, kiam li ŝin subakvigis, kaj ŝi baraktis sub liaj manoj en la formo de granda karbonigra cigno kun flamĵetantaj okuloj. Kiam ĝi la duan fojon elakviĝis, la cigno estis blanka, esceptinte unu solan nigran ringon ĉirkaŭ la kolo. Johano pie preĝis al Dio kaj triafoje subakvigis la birdon, kaj en la sama momento ĝi aliformiĝis en plej belan reĝidinon. Ŝi estis ankoraŭ pli bela ol antaŭe kaj dankis lin kun larmoj en la okuloj pro tio, ke li forigis ŝian sorĉitecon.

En la sekvanta mateno venis la maljuna reĝo kun sia tuta korteganaro, kaj tiam komenciĝis senfina gratulado; plej laste venis la vojkamarado, kiu havis sian bastonon en la mano kaj la tornistron sur la dorso. Johano kisis lin multfoje kaj diris, ke li ne devas forvojaĝi, ke li devas resti ĉe li, ĉar li estas ja la kaŭzo de lia tuta feliĉo. Sed la kamarado balancis la kapon kaj diris milde kaj amike: "Ne, nun mia tempo finiĝis. Mi nur pagis mian ŝuldon. Ĉu vi memoras la mortintan viron, al kiu la malbonaj homoj volis fari ofendon? Vi fordonis ĉion, kion vi havis, por ke li havu ripozon en sia ĉerko. La mortinto estas mi!"

En la sama momento li malaperis.

La edziĝa festo daŭris tutan monaton. Johano kaj la reĝidino tre amis unu la alian, kaj la maljuna reĝo travivis multe da ĝojaj tagoj, li rajdigadis sur siaj genuoj iliajn plej ĉarmajn malgrandajn infanojn kaj lasis ilin ludi kun lia sceptro. Johano fariĝis reĝo super la tuta lando.