<< Elinjo-fingreto H. C. Andersen: Fabeloj

Malbonkonduta knabo

Estis iam maljuna poeto, efektive bona maljuna poeto. Unu vesperon, kiam li sidis hejme, ekstere fariĝis terura malbonvetero; forte pluvegis, sed la poeto sidis varme kaj komforte ĉe sia kahela forno, en kiu brulis fajro kaj rostiĝis pomoj.

"Sur la malfeliĉuloj, kiuj en ĉi tiu malbona vetero estas ekstere, ne restos eĉ unu seka fadeno!", li diris, ĉar li estis bonkora poeto.

"Ho, malfermu al mi! Estas al mi malvarme kaj tiel malseke!" subite vokis ekstere malgranda infano. Ĝi ploris kaj frapadis je la pordo, dum la pluvo faladis torente kaj la ventego furiozis ĉe ĉiuj fenestroj.

"Ho, malfeliĉa estaĵo!" diris la maljuna poeto kaj leviĝis, por malfermi la pordon. Tie staris malgranda knabo; li estis tute malseka, kaj la akvo fluis el liaj longaj blondaj haroj. Li tremis de malvarmo; se li ne estus enirinta, li certe pereus en la malbona vetero.

"Vi malgranda knabo!" diris la maljuna poeto kaj prenis lin je la mano. "Venu al mi, mi jam varmigos vin! Ankaŭ vinon kaj pomon vi ricevos, ĉar vi estas belega knabo!"

Tia li efektive estis. Liaj okuloj aspektis kiel du helaj steloj, kaj kvankam el liaj haroj fluis la akvo, ili tamen estis tre ĉarme krispaj. Li aspektis kiel malgranda anĝelo, sed li estis pala de malvarmo kaj tremis per la tuta korpo. En la mano li tenis belegan pafarkon, kiu tamen estis tute difektita de la pluvo; la koloroj de la belaj sagoj tute intermiksiĝis pro la malseka vetero.

La maljuna poeto sidiĝis denove ĉe la forno, prenis la malgrandan knabon sur la genuojn, elpremis al li la akvon el la haroj, varmigis liajn manojn en siaj propraj kaj kuiris por li dolĉan vinon. Tiam la knabo refortiĝis, ricevis ruĝajn vangojn, saltis malsupren sur la plankon kaj komencis danci ĉirkaŭ la maljuna poeto.

"Vi estas gaja knabo!" diris la maljunulo. "Kia estas via nomo?"

"Mi estas nomata Amoro!" li respondis; "ĉu vi min ne konas? Jen kuŝas mia pafarko. Per ĝi mi tre bone pafas. Rigardu, nun la vetero ekstere fariĝas denove bona; la luno lumas!"

"Sed via pafarko estas difektita!" diris la poeto.

"Tio estus malbona!" diris la malgranda knabo, kaj li prenis la pafarkon kaj esploris ĝin. "Ho, ĝi estas jam seka, kaj ĝi tute ne difektiĝis. La tendeno estas tute en ordo; nun mi ĝin elprovos!" Kaj li streĉis la pafarkon, metis sur ĝin sagon, ekcelis kaj pafis al la maljuna bona poeto rekte en la koron. "Nun vi povas vidi, ke mia pafarko ne estis difektita!" li diris, laŭte ekridis kaj forkuris. La malbona knabo! Tiele pafi sur la maljunan poeton, kiu tiel afable akceptis lin en sian varman ĉambron, estis tiel bona por li kaj donis al li tiel belan vinon kaj plej bonan pomon!

La bona poeto kuŝis sur la planko kaj ploris, li estis trafita rekte en la koron. "Fi!" li diris, "kia malbonkonduta knabo estas tiu Amoro! Al ĉiuj bonaj infanoj mi tion rakontos, por ke ili povu gardi sin koutraŭ li kaj por ke ili neniam ludu kun li, ĉar li farus al ili nur malbonon."

Ĉiuj bonaj infanoj, knabinoj kaj knaboj, al kiuj li tion rakontis, efektive estis singardaj kontraŭ la malbona Amoro, sed li tamen superruzis ilin, ĉar li estas tre lerta kaj ruza. Kiam la studentoj venas de la lekcioj, li iras apud ili, en nigra redingoto kaj kun libro sub la brako. Ili ne rekonas lin kaj tial enlasas lin en sian mezon, ĉar ili pensas, ke li ankaŭ estas studento; sed tiam li traboras al ili la bruston per sia sago. Kiam la knabinoj venas de la predikisto kaj kiam ili staras en la preĝejo, li ankaŭ ĉiam estas malantaŭ ili. Jes, en ĉiuj tempoj li estas malantaŭ la homoj. Li sidas en la granda lustro en la teatro kaj lumas tre hele; homoj pensas, ke tio estas lampo, sed poste ili rimarkas, ke tio estis io alia. Li kuradas en la reĝa parko kaj sur la remparoj; li iam pafis eĉ vian propran patron kaj vian propran patrinon rekte en la koron. Demandu ilin, kaj vi aŭdos, kion ili diros al vi. Jes, tio estas malbona knabo, tiu Amoro, neniam havu ian aferon kun li. Malantaŭ ĉiuj homoj li aperas. Prezentu al vi, li iam pafis sagon eĉ en la maljunan avinon. Estas vero, ke de tiam pasis jam multe da tempo, sed ŝi neniam tion forgesas. Fi, la malbona Amoro! Sed nun vi lin konas; rimarku, kia malbonkonduta knabo li estas!