<< Sambuka virineto H. C. Andersen: Fabeloj

Flikilo

Estis iam flikilo, kiu estis tiel delikata kaj pinta, ke ĝi imagis al si, ke ĝi estas kudrilo.

"Atentu nur, ke vi tenu min fortike!" diris la flikilo al la fingroj, kiuj prenis ĝin. "Ne elfaligu min! Se mi falos sur la plankon, estos tre malfacile min trovi, tiel delikata mi estas!"

"Nu, nu, nur ne tro da sinlaŭdo!" diris la, fingroj kaj prenis ĝin fortike ĉirkaŭ la korpo.

"Ĉu vi vidas, mi venas kun sekvantaro!" ekkriis la flikilo kaj ektrenis post si longan fadenon, kiu tamen ne havis nodon.

La fingroj direktis la flikilon rekte al la pantoflo de la kuiristino, kies ledo disŝiriĝis kaj devis nun esti flikata.

"Tio estas maldelikata laboro!" diris la flikilo, "mi neniel povos trairi, mi rompiĝos, mi rompiĝos!" Kaj ĝi efektive rompiĝis. "Ĉu mi ne ripetis ofte," ĝi plorkriis, "ke mi estas tro delikata!"

"Nun ĝi plu taŭgas por nenio!" diris la fingroj, sed tamen ili devis ĝin teni; la kuiristino alfaris al ĝi kapon el sigelvakso kaj enŝovis ĝin antaŭe en sian tukon.

"Vidu, nun mi estas brusta pinglo!" diris la flikilo; "mi sciis, ke mi atingos honoron; el io fariĝas io!" Kaj ĝi ridis interne, ĉar ekstere oni ĉe flikilo neniam povas vidi, ke ĝi ridas. Tie ĝi sidis fiere, kvazaŭ ĝi veturus en veturilo, kaj rigardadis ĉiuflanken.

"Ĉu mi povas permesi al mi demandi vin, ĉu vi estas el oro?" demandis ĝin la pinglo, kiu estis ĝia najbaro. "Vi havas bonegan eksteraĵon kaj vian propran kapon, kvankam ĉi tiu eĉ estas malgranda. Vi devas zorgi pri tio, ke ĝi iom elkresku, ĉar oni ja ne povas al ĉiu doni sigelvakson sur la pinton!" Ĉe tio la flikilo levis sin tiel alten, ke ĝi elfalis el la tuko kaj falis en la defluilon ĝuste en la momento, kiam la kuiristino elverŝis la malpuran akvon.

"Nun ni iras vojaĝi!" diris la flikilo; "ke mi nur ne perdiĝu!" Sed ĝi perdiĝis.

"Mi estas tro delikata por ĉi tiu mondo!" ĝi diris, kiam ĝi sidis en la strata defluilo. "Mi havas bonan konscion, kaj tio ĉiuokaze estas ne malgranda konsolo!" Kaj tial la flikilo tenis sin rekte kaj ne perdis sian bonan humoron.

Diversaj objektoj naĝis trans ĝin, pecetoj da ligno, pajlo kaj gazeta papero. "Vidu, kiel ili nagas!" diris la flikilo. "Ili ne scias, kio sidas sub ili! Mi enŝoviĝis kaj sidas ĉi tie. Vidu, jen naĝas peco da ligno, ĝi pensas pri nenio en la mondo krom lignopecoj kaj ŝtipoj, kaj ĝi mem estas ja ŝtipo. Jen naĝas trunketo de pajlo; vidu, kiel ĝi svingiĝas, kiel ĝi turniĝas! Ne pensu tiom multe pri vi mem, vi povus alpuŝiĝi al ŝtono! Jen naĝas gazeto! Forgesita estas ĝia enhavo, kaj tamen ĝi tenas sin larĝe! Mi sidas pacience kaj silente; mi scias, kio mi estas, kaj tio mi restas!"

Unu tagon ĝi ekvidis ĝuste ĉe sia flanko brilantan objekton, kaj la flikilo supozis, ke tio estas diamanto; sed tio estis nur simpla peceto da vitro. Ĉar ĉi tiu briletis, la flikilo ekparolis al ĝi kaj prezentis sin al ĝi kiel brusta pinglo. "Vi kredeble estas diamanto?" "Jes, mi estas io tiuspeca!" Tiamaniere ili rigardis sin reciproke kiel tre valorajn objektojn kaj interparolis pri la nuna malmodesteco de la mondo.

"Mi havis mian loĝejon en la skatolo de unu virgulino, kiu estis kuiristino," komencis sian rakontadon la flikilo. "Ŝi havis sur ĉiu mano po kvin fingroj; sed ion tiom multe pensantan pri si, kiel tiuj fingroj, mi neniam plu vidis, kaj tamen ili ekzistis ja nur por tio, ke ili min tenu, ke ili prenu min el la skatolo kaj metu min en la skatolon!"

"Ĉu ili do distingis sin per brilo?" demandis la peceto da vitro.

"Per brilo?" ekkriis la flikilo, "ne, sole nur per malmodesteco! Tio estis kvin fratoj, ĉiuj naskitaj ‚fingroj’; en rekta pozicio ili staris fiere unu apud la alia, kvankam ilia longo estis tre malegala. La plej ekstrema el ili, la ‚dika fingro’ , estis mallonga kaj dika; ĝi ne staris en unu vico kun ĉiuj, sed antaŭ la vico, kaj krom tio ĝi havis nur unu artikon en la dorso, ĝi povis kliniĝi nur en unu direkto, sed ĝi asertis, ke homo, al kiu ĝi estas dehakita, restas libera de militservo. La ‚potlekisto’ enŝovadis sin en dolĉaĵon kaj en acidaĵon, montradis la sunon kaj la lunon kaj premadis la plumon, kiam ili skribis; la ‚longulo’ estis je tuta kapo pli alta ol ĉiuj aliaj; la ‚ringoportisto’ havis oran strion ĉirkaŭ la korpo, kaj la malgranda ‚Petro-ludisto’ faradis nenion kaj estis ankoraŭ fiera pri tio. Tie estis kaj restis nur fanfaronado, kaj tial mi ĵetis min en la defluilon."

"Kaj nun ni sidas kune kaj brilas!" diris la vitropeceto. Subite en la defluilon enverŝigis pli da akvo, kiu eliris trans la randon kaj fortiris kun si la vitropeceton.

"Vidu, nun tiu ricevis promocion!" diris la flikilo. "Mi sidas plue, mi estas tro delikata, sed tio estas mia fiero, kaj ĝi estas estiminda!" Tiel ĝi sidis en vertikala pozicio kaj multe pensis.

"Mi preskaŭ supozas, ke mi estas naskita de suna radio, tiel delikata mi estas. Al mi eĉ ŝajnas, ke la suno ĉiam serĉas min sub la akvo. Ho, mi estas tiel maldika, ke mia propra patrino ne povas min trovi. Se mi havus ankoraŭ mian malnovan okulon, kiu derompiĝis, mi pensas, ke mi povus verŝi larmojn. Ne, mi tamen tion ne farus, plori ne estas nobele."

Unu tagon kelkaj strataj buboj kuŝiĝis ĉirkaŭ la defluilo kaj serĉfosis en ĝi, kie ili trovis malnovajn najlojn, kuprajn monerojn kaj alion similan. La afero ne estis pura, ĝi tamen faris al ili plezuron.

"Aj!" ekkriis unu el ili, pikiĝinte per la flikilo. "Tio estas malbona bubo!"

"Mi ne estas bubo, mi estas fraŭlino!" diris la flikilo, sed neniu tion aŭdis. La sigelvakso desolviĝis, kaj pro tio ĝi opiniis sin ankoraŭ pli nobela ol antaŭe.

"Jen alnaĝas ŝelo de ovo!" diris la knaboj, kaj ili enpikis la flikilon fortike en la ŝelon.

"Blankaj muroj, kaj mem nigra!" diris la flikilo; "tio bone aspektas; nun oni min ja povas vidi! Se mi nur ne fariĝos marmalsana, ĉar tiam mi ankoraŭ pli rompigus!" Sed ĝi ne fariĝis marmalsana kaj plu ne rompiĝis.

"Ĝi estas bona kontraŭ la marmalsano, se oni havas ŝtalan stomakon kaj krom tio ĉiam konscias, ke oni estas io pli ol homo! Ĉe mi tio jam pasis; ju pli delikata oni estas, des pli oni povas elteni!" "Krak!" ekĝemis la ovoŝelo, ĉar ŝarĝveturilo ĝin transveturis. "Ha, kiel tio premas!" ĝemis la flikilo; "nun mi tamen fariĝas marmalsana; mi rompiĝas, mi rompiĝas!" Sed ĝi ne rompiĝis, malgraŭ ke ĝin transveturis ŝarĝveturilo, ĝi kuŝis laŭlonge, - kaj ĝi kuŝu tie plue.