<< Flikilo H. C. Andersen: Fabeloj

Sonorilo

En la malvastaj stratoj de la granda urbo, kiam la suno subiris kaj la nuboj supre inter la kamentuboj lumis orkolore, jen tiu jen alia aŭdis ian strangan tonon, similan al sono de preĝeja sonorilo, sed pro la bruo de la veturiloj kaj de la movado oni povis distingi ĝin nur dum mallonga momento. "Nun sonas la vespera sonorilo!" oni diradis, "nun la suno subiras!"

Ekstere de la urbo, kie la domoj kun siaj ĝardenoj kaj malgrandaj pecoj da kampo staris pli maldense, la promenantoj vidis la vesperan ĉielon ankoraŭ pli bele kaj aŭdis la sonadon de la sonorilo ankoraŭ pli forte. Oni havis la impreson, kvazaŭ la tono sonas el ia preĝejo profunde interne en la silenta bonodora arbaro, kaj la homoj rigardis en tiu direkto, kaj ilia animstato fariĝis solena.

Tiel daŭris multe da tempo. Unu diris al la alia: "Ĉu tie en la arbaro troviĝas preĝejo? La sonorilo havas ja mirindan, belegan sonon; ĉu ni ne eliru kaj rigardu ĝin pli proksime?" Kaj la riĉuloj veturis, kaj la malriĉuloj iris, sed la vojo ŝajnis al ili rimarkinde longa, kaj kiam ili atingis grupon da salikoj, kiuj kreskis ĉe la rando de la arbaro, ili sidiĝis, rigardis supren al la longaj branĉoj kaj opiniis, ke ili nun ripozas en la plej vera verdejo de la arbaro. La sukeraĵisto venis el la urbo kaj starigis sian tendon, kaj poste venis ankoraŭ unu sukeraĵisto kaj pendigis kiel insignon super sia tendo sonorilon, kiu, ŝirme kontraŭ la pluvo, estis gudrita kaj ne havis frapilon. Kiam la homoj iris returne hejmen; ili opiniis, ke estis tre romantike. Tri personoj asertis, ke ili penetris ĝis la fino de la arbaro kaj ĉiam aŭdis la mirindan sonadon de sonorilo, sed ili havis la impreson, kvazaŭ ĝi venas el la urbo. Unu el ili verkis longan versaĵon kaj diris, ke la sonorilo sonas kiel la voĉo de patrino en la orelo de ŝia amata kaj saĝa infano, ke nenia melodio estas pli bela ol la sonado de la sonorilo.

Ankaŭ la reĝo de la lando atentiĝis pri tio, kaj li promesis, ke al tiu, kiu povos klarigi, de kie venas la sonado, li donos la titolon de "mondsonorilulo" , eĉ en tia okazo, se montriĝus, ke la sonado venas ne de sonorilo.

La promeso de tiel franda titolo logis nun multajn en la arbaron, sed troviĝis nur unu, kiu revenis kun ia speco de klarigo. Li diris, ke neniu ĝis nun penetris sufiĉe profunden, eĉ li mem ankaŭ ne, li tamen asertis, ke la sonado venas de eksterordinare granda strigo en kavo de arbo; ke tio estas saĝega strigo, kiu senĉese frapas per sia kapo la arbon, sed ĉu la sonado venas el ĝia kapon ĉu el la kavita trunko, tion li ankoraŭ ne povas konstati kun plena certeco; kaj pro tiu klarigo li ricevis la titolon de mondsonorilulo, kaj li verkadis ĉiujare malgrandan traktaton pri la strigo. Sed malgraŭ tio oni ne sciis pli ol antaŭe.

Estis konfirmado; la pastro parolis bele kaj kore; la konfirmatoj estis emociitaj. Tio estis ja grava tago por ili, el infanoj ili subite fariĝis plenkreskaj homoj, la infana animo nun kvazaŭ devis transflugi en pli prudentan personon. Estis plej ĉarma suna lumo, la konfirmitoj faris ekskurson ekster la urbon, kaj el la arbaro sonis mirinde forte la granda nekonata sonorilo. Ili tuj eksentis deziron serĉi ĝin, kaj nur tri ne aliĝis. Unu knabino devis rapidi hejmen; por surprovi sian belan veston, ĉar ĝuste la vesto kaj la balo estis la kaŭzo de tio, ke ŝi jam nun estis konfirmita, alie ŝi lernus ankoraŭ unu jaron. La dua, kiu rifuzis partopreni en la entrepreno, estis malriĉa knabo, kiu pruntis al si la konfirmacian surtuton kaj la botojn de la filo de sia mastro kaj devis redoni ilin ĝis difinita horo. La tria diris, ke fremdan lokon li vizitas nur en akompano de siaj gepatroj, ke li ĉiam estis bonkonduta infano kaj volas resti tia ankaŭ post la konfirmo; pri tio oni tute ne devus ridi, ili tamen ridis.

Tri el ili do ne iris; la aliaj trotis antaŭen. La suno lumis, kaj la birdoj kantis, kaj la konfirmitoj kunkantis kaj tenis sin reciproke je la manoj, ĉar ja ankoraŭ neniaj profesiaj zorgoj ilin premis kaj ĝuste hodiaŭ ili en tute speciala senco estis infanoj de Dio.

Sed baldaŭ du el la plej malgrandaj laciĝis kaj tial iris returne al la urbo. Du malgrandaj knabinoj sidiĝis kaj plektis florkronojn. Ili ankaŭ ne kuniris; kaj kiam la aliaj atingis la salikojn, en kies ombro la sukeraĵisto aranĝis sian loĝejon, ili diris: "Jen ni estas ĉi tie en freŝa aero; la sonorilo ja en efektiveco ne ekzistas, ĝi ekzistas nur en la imago!"

En la sama momento profunde en la arbaro eksonis la sonorilo tiel majeste kaj solene, ke kvar aŭ kvin decidis penetri ankoraŭ pli profunden en la arbaron. Ĝi estis eksterordinare densa kaj ombra, nur kun malfacileco oni povis iri antaŭen, asperuloj kaj anemonoj kreskis tro abunde, florantaj konvolvuloj kaj trunketaĵoj de rubuso, en formo de longaj girlandoj pendis inter la arboj, en kiuj kantis la najtingaloj kaj ludis la radiaj de la suno. Ho, estis belege, sed por knabinoj tio ne estis irebla vojo, ili disŝirus al si la vestojn. Tie kuŝis grandaj blokoj da roko, ĉirkaŭkreskitaj de musko da ĉiuj koloroj, la freŝa fonta akvo vigle elŝprucadis, kaj mistere sonadis la monotona "kluk, kluk" .

"Ĉu eble tio estas la sonorilo?" diris unu el la konfirmitoj, kaj li kuŝiĝis kaj atente aŭskultis. "Tion oni devas fundamente esplori!" Kaj li restis kaj lasis la aliajn iri pli malproksimen.

Ili alvenis al domo, aranĝita el arboŝelo kaj branĉoj; granda arbo kun sovaĝaj pomoj estis klinita super ĝi, kvazaŭ ĝi volus ŝuti sian benon sur la tegmenton, sur kiu staris rozoj en plena florado. La longaj branĉoj etendiĝis ĉirkaŭ la tuta frontono, sur kiu pendis malgranda sonorilo. Eble ĉi tiun oni aŭdis? Kun escepto de unu, ili ĉiuj estis jesopiniaj pri tio. Sed tiu asertis, ke la sonorilo estas tro tro malgranda kaj delikata, ke oni povu aŭdi ĝin tiel malproksime, kaj ke la sonoj, kiuj en tia maniero povas tuŝi la homan koron, estas tute aliaj. La juna parolanto estis reĝido, kaj tial la aliaj diris, ke tiaj personoj ĉiam pretendas esti pli saĝaj.

Ili lasis lin iri sola; kaj ju pli malproksimen li iris antaŭen, des pli kaj pli lia brusto pleniĝis de la sento de arbara soleco. Li tamen ĉiam ankoraŭ aŭdis la malgrandan sonorilon, kiu amuzis la aliajn, kaj de tempo al tempo, kiam la vento alportis la sonojn de la sukeraĵejo, li povis ankaŭ aŭdi, kiel la urbanoj tie kantis ĉe sia glaso da vino. Sed la profundaj tonoj de la sonorilo tamen sonis pli forte, kaj li havis preskaŭ la impreson, ke kune kun ĝi ludas ankaŭ orgeno, la sonoj venis de la maldekstra flanko, de la flanko de la koro.

Subite io ekbruetis en la arbetaĵo, kaj antaŭ la reĝido aperis malgranda knabo en lignaj ŝuoj kaj en tiel mallonga jako, ke oni povis tre bone vidi la longon de liaj manartikoj. Ili ambaŭ reciproke sin konis; la knabo estis ĝuste tiu el la konfirmitoj, kiu ne povis kuniri, ĉar li devis reveni hejmen kaj redoni al la filo de sia mastro la surtuton kaj la botojn. Tion li faris, kaj nun li en siaj lignaj ŝuoj kaj en siaj malriĉaj vestoj iris sola, ĉar la sonorilo sonis tiel forte, tiel profunde, ke li ne povis kontraŭstari.

"Nun ni povas ja iri kune!" diris la reĝido. Sed la malriĉa konfirmito kun la lignaj ŝuoj estis tre embarasita, li tiretis siajn mallongajn manikojn de la jako kaj diris, ke li timas, ke li ne povos tiel rapide kuniri, krom tio li opinias, ke oni devas serĉi la sonorilon dekstre; ĉar tiu loko enhavas ja ĉion grandan kaj belan,

"Nu, en tia okazo ni kompreneble ne iros kune!" diris la reĝido kaj faris adiaŭan kapsignon al la malriĉa knabo. Ĉi tiu eniris en la plej malluman kaj plej densan parton de la arbaro, kie la dornoj disŝiris al li la vestojn kaj vundis al li la vizaĝon, manojn kaj piedojn. La reĝido ankaŭ ricevis kelkajn fortajn gratojn, sed la suno prilumis lian vojon, kaj lin ni nun sekvos, ĉar li estis vigla knabo.

"La sonorilon mi volas kaj devas trovi!" li diris, "eĉ se mi devus iri ĝis la fino de la mondo."

Malbelaj simioj sidis supre en la arboj kaj grincigis siajn dentojn. "Ĉu ni batu lin? ĉu ni batu lin?" ili kriis unu al la alia, "li estas regido!"

Sed li senlace iris pli kaj pli profunden en la arbaron, kie kreskis la plej strangaj floroj. Tie staris blankaj stelformaj lilioj kun sangruĝaj stamenoj, ĉielbluaj tulipoj, kiuj briletis en la vento, kaj pomarboj, kies pomoj tute similis grandajn brilantajn sapajn vezikojn. Prezentu al vi kiel tiuj arboj devis brili en la suna lumo! Ĉiuflanke ĉirkaŭ la plej sukoplenaj verdaj herbejoj, kie cervo kaj cervino ludis en la herbo, kreskis belegaj kverkoj kaj fagoj, kaj kie la ŝelo de iu el tiuj arboj krevis, tie el la fendo kreskis herbo kaj longaj trunketaĵoj. Tie troviĝis eĉ grandaj arbaraj spacoj kun trankvilaj lagoj, sur kiuj naĝis blankaj cignoj kaj batadis per siaj flugiloj. La reĝido ofte haltadis kaj aŭskultadis, ofte li pensis, ke la sonorilo sonas al li supren el unu el tiuj profundaj lagoj, sed li tuj rimarkis denove, ke la sonoj venas ne de tie, sed pli profunde el la arbaro.

Jen la suno subiris, la aero brilis fajroruĝe, sankta silento disvastiĝis en la arbaro, kaj la reĝido, stariĝis genue, kantis sian vesperan kanton kaj diris: "Neniam mi trovos tion, kion mi serĉas! Jen la suno subiras, venas la nokto, la malluma nokto; tamen ankoraŭ unu fojon mi eble povos ekvidi la rondan fajran diskon de la suno, antaŭ ol ĝi tute kaŝigos sub la tero! Mi iros sur tiujn rokojn, kiuj majeste leviĝas en la aeron tie, kie staras la grandaj arboj."

Kaj li fortike alkroĉiĝis al trunketaĵoj kaj radikoj kaj grimpis supren al la malsekaj ŝtonoj, kie sin tordis akvoserpentoj, kie la bufoj kvazaŭ bojis lin; li tamen atingis la supron, antaŭ ol la suno, rigardata de tiu altaĵo, tute subiris. Ho, kia belegeco! La maro, la nemezurebla, belega maro, kiu per siaj longaj ondoj frapadis la bordon, etendiĝis antaŭ li, kaj la suno staris kiel granda luma altaro malproksime, kie la ĉielo kaj la tero donis al si reciproke la manon. Ĉio kunkunfandiĝis en flamaj koloroj, la arbaro kantis, kaj la maro kantis; kaj lia koro kunkantis. La tuta naturo estis granda sankta preĝejo, kies pilastroj estis arboj kaj ŝvebantaj nuboj, kies veluran tapiŝon prezentis floroj kaj herboj kaj kies granda kupolo estis la ĉielo mem. Tie supre estingiĝis la ruĝaj koloroj, dum la suno iom post iom malaperis, sed milionoj da steloj eklumis, milionoj da diamantaj lampoj radiis, kaj la reĝido etendis siajn brakojn al la ĉielo, al la arbaro kaj al la maro, - kaj en la sama momento de la dekstra flanko alvenis la malriĉa konfirmito kun la mallongaj manikoj kaj la lignaj ŝuoj; li alvenis en la sama tempo, alvenis per sia vojo, kaj ili ekkuris renkonte unu al la alia kaj tenis sin je la manoj en la granda templo de la naturo kaj de la poezio, kaj super ili eksonis la nevidebla sankta sonorilo, ĉirkaŭŝvebata de sanktaj spiritoj, en ĝojkria Haleluja!