<< Lino H. C. Andersen: Fabeloj

Birdo Fenikso

En la ĝardeno de la paradizo, sub la arbo de la sciado, staris rozarbetaĵo; ĉi tie, en la unua rozo, naskiĝis birdo, kiu per sia flugado povis konkuri kun la lumo kaj kies koloroj estis admirindaj, kies kantado estis belega.

Sed kiam Eva deŝiris la frukton de la sciado, kiam ŝi kaj Adam estis elpelitaj el la ĝardeno Eden, tiam de la flamanta glavo de la kerubo falis fajrero en la neston de la birdo kaj ekbruligis ĝin. La birdo mortis en la flamo, sed el la ardanta ovo ekflugis nova, la sola, la ĉiam sola birdo fenikso. La legendo diras, ke tiu birdo havas sian neston en Arabujo kaj en ĉiu centa jaro mem sin forbruligas en sia nesto, kaj nova fenikso, la sola en la mondo, elflugas el la ardanta ovo.

La birdo flugas ĉirkaŭ ni, rapida kiel la lumo, admirinda pro siaj koloroj, belega en sia kantado. Kiam la patrino sidas ĉe la lulilo de la infano, la birdo troviĝas apud la kapkuseno kaj frapas per siaj flugiloj, ĝis ĉirkaŭ la kapo de la infano formiĝas aŭreolo. Ĝi flugas tra la ĉambro de mizero, kaj tiam tie ekregas sunlumo, tiam la mizera komodo ricevas odoron de violoj.

Sed la birdo fenikso estas ne sole birdo de Arabujo, ĝi flugas ankaŭ en la brilo de la nordlumo super la glaciaj kampoj de Laplando, ĝi saltetas ankaŭ inter la flavaj floroj en la mallonga somero de Grenlando.

Inter la kuprahavaj rokoj de Fahlun kaj en la karbominejoj de Anglujo oni aŭdas la frapadon de ĝiaj flugiloj, kaj ĝi flugas super la preĝolibro en la manoj de la pia laboristo. Sur la folio de la lotuso ĝi pelas la sanktan akvon de la rivero Gango, kaj la okuloj de la Hinda knabino eklumas, kiam ŝi ĝin ekvidas.

Birdo fenikso! Ĉu vi ne konas ĝin, la paradizan birdon, la sanktan cignon de la kantado? Sur la ĉaro de Tespis ĝi sidis kiel babilema korvo kaj frapadis per la nigraj feĉogutantaj flugiloj. Super la harpo de la Islanda kantisto glitadis la ruĝa sonora beko de la birdo; sur la ŝultroj de Shakespeare ĝi sidis kiel korvo de Odin kaj flustradis al li en la orelon: senmorteco. Dum la festo de la kantistoj ĝi flugis tra la kavalira salono de Wartburg.

Birdo fenikso! Ĉu vi ĝin ne konas? Ĝi kantis al vi la Marseljezon, kaj vi kantis la plumon, kiu elfalis el ĝiaj flugiloj; ĝi venis en paradiza brilo, kaj vi eble deturnis vin de ĝi kaj turnis vin al la pasero, kiu sidis kun oritaĵo sur la flugiloj.

Ho vi paradiza birdo, ĉiucentjare renovigata, en flamoj naskata kaj en flamoj mortanta, via bildo pendas en ora kadro en la salonoj de la riĉuloj, dum vi mem, ofte erarvaganta kaj sola, flugas tien kaj reen, nur legendo: birdo fenikso en Arabujo.

En la ĝardeno Eden, kie vi naskiĝis sub la arbo de sciado, en la unua rozo, tie Dio vin kisis kaj donis al vi la ĝustan nomon: poezio.