<< Kolumo H. C. Andersen: Fabeloj

Lino

La lino staris en plena florado. Ĝi havis belajn bluajn floraĵojn, molajn kiel flugiloj de tineoj kaj ankoraŭ multe pli delikatajn. La suno prilumadis la linon, kaj la pluvaj nuboj priverŝadis ĝin, kaj tio estis por ĝi tiel same bonefika, kiel por malgrandaj infanoj estas esti banata kaj poste ricevi kison de la patrino; ili fariĝas ja de tio multe pli belaj, kaj tiel estis ankaŭ kun la lino.

"La homoj diras, ke mi bonege aspektas," pensis la lino, "mi atingos neordinaran altecon kaj havigos belegan pecon da tolo. Ha, kiel feliĉa mi estas! Mi certe estas la plej feliĉa el ĉiuj! Estas al mi bone, kaj mi atingos ion valoran. Kiel la sunlumo refreŝigas kaj kiel la pluvo estas bongusta kaj vigliga! Mi estas senfine feliĉa, mi estas la plej feliĉa el ĉiuj!"

"Jes, jes, jes!" diris la palisoj de la barilo, "vi ne konas la mondon kiel ni, ni havas en ni nodojn kaj tuberojn!" Kaj ili knaris malgaje:

„Knar', knar', knar' de la knarant'!
Finita estas nun la kant'!“

"Ne, ĝi ne estas ankoraŭ finita!" respondis la lino; "la suno ankaŭ morgaŭ lumos, la pluvo donas tian ĝuon, mi povas aŭdi, kiel mi kreskas, mi povas senti, ke mi floras; mi estas la plej feliĉa el ĉiuj!"

Sed unu tagon venis homoj, prenis la linon je la kaptufo kaj elŝiris ĝin kune kun la radiko; ho, tio doloris! Poste oni metis ĝin en akvon, kvazaŭ oni volus ĝin dronigi, kaj tuj poste oni elmetis ĝin al fajro, kvazaŭ oni volus ĝin rosti; estis terure!

"Oni ne povas ĉiam havi bone!" diris la lino. "Oni devas elteni diversajn elprovojn, tiam oni ion scias!"

Tamen fariĝis malbone, tre malbone. La linon oni ŝiris kaj rompis, sekigis kaj preparis. Poste ĝi venis sur la bobenstangon, ŝurr, ŝurr.... Estis ne eble kolekti siajn pensojn.

"Mi estis tro feliĉa!" pensis la lino dum sia tuta suferado. "Oni devas ĝoji pri la bonaĵo, kiun alportis la juneco. Ĝoji, ĝoji, ho, ho!" Kaj tiel ĝi parolis ankoraŭ, kiam ĝi venis sur la teksilon. Ĉi tie ĝi fariĝis belega granda peco da tolo. La tuta lino, ĉiu aparta trunketo, trovis sian aplikon en tiu unu peco.

„Tio estos ja nekomparebla! Tion mi neniam kredus! Ha, kiel la feliĉo restas fidela al mi! Jes, la barilaj palisoj estis nepravaj kun sia kanto. La kanto tute ne estas ankoraŭ finita, ĝi nur nun komenciĝas! Estas nekompareble! Se mi suferis, kompense ankaŭ io fariĝis el mi; mi estas la plej feliĉa el ĉiuj. Mi estas tiel forta kaj tiel mola, tiel blanka kaj tiel longa! Tio estas io tute alia ol esti nur kreskaĵeto, eĉ se oni estas en plena florado.

Oni ne havas ĝustan vartadon, kaj akvon oni ricevas nur tiam, kiam pluvas. Nun mi havas vartadon! La servistino turnas min ĉiumatene, kaj per la verŝilo mi ĉiuvespere ricevas pluvan banon; sinjorino la pastredzino eĉ faris parolon pri mi kaj asertis, ke mi estas la plej bona peco en la paroĥo. Mi ne povas jam fariĝi pli feliĉa!“

Jen la tolo venis en la domon, jen ĝi venis sub la tondilon. Kiel oni ĝin tranĉis, kiel oni ŝiris, kiel oni pikis per la kudrilo! Tio vere ne estis plezuro. Sed el la tolo oni altranĉis dekdu pecojn da tia tolaĵo, kiun oni ne volonte nomas, sed kiun ĉiuj homoj devas havi; estis dekdu pecoj da ili.

"Ha, vidu do, nur nun io fariĝis el mi! Tio do estis mia destino! Sed tio vere estas bonega! Nun mi alportos al la mondo utilon, kaj tion oni devas fari, en tio konsistas la vera ĝojo. Estas vero, ke ni fariĝis dekdu pecoj, sed ni ja ĉiuj estas unu tutaĵo, ni estas kompleta dekduo! Kia nekomparebla feliĉo tio estas!"

Pasis jaroj, ― kaj ili ne povis plu teniĝi.

"Iam ĉio devas ja finiĝi!" diris ĉiu peco, "mi certe volus ankoraŭ teniĝi plue, sed oni ne devas deziri aferojn ne eblajn!" Oni disŝiris ilin en striojn kaj ĉifonojn, kaj ili estis konvinkitaj, ke nun ĉio por ili finiĝis, ĉar oni ilin dishakis, dispremis kaj kuiris, ili mem ne sciis, kio al ili estis farata, - kaj jen ili fariĝis bela blanka delikata papero!

"Ha, kia surprizo!" diris la papero. "Nun mi estas pli delikata ol antaŭe, kaj nun oni eĉ skribos sur mi! Kion oni ne povas skribi sur mi! Tio estas ja nekomparebla feliĉo!" Kaj la plej belaj historioj estis skribitaj sur ĝi, kaj la homoj aŭskultis tion, kio estis skribita sur ĝi, kaj tio estis ĝusta kaj bona, ĝi faris la homojn multe pli saĝaj kaj pli bonaj, vera bono estis tio, kio per vortoj fluis el la papero.

"Tio estas pli ol kiom mi povis sonĝi, kiam mi estis ankoraŭ malgranda blua kampa floro; kiel mi povis pensi, ke mi atingos tiom multe, ke mi disvaŝtigos inter la homoj ĝojon kaj sciojn! Mi mem ankoraŭ ne povas tion kompreni! Tamen estas ja efektive tiel! Dio povas atesti, ke mi miaflanke enportis en tion ne pli da laboro, ol kiom mi laŭ mia malforta povo devis fari, por subteni mian ekzistadon! Kaj tamen Li amasigas sur mi ĝojojn kaj honorojn unu post la alia. Ĉiufoje kiam mi pensas "la kanto estas finita", mi ĝuste leviĝas al grado multe pli alta. Nun mi certe devos travojaĝi la tutan mondon, por ke ĉiuj homoj povu min legi! Tio estas la plej verŝajna! Iam mi portis bluajn floraĵojn, nun mi pri ĉiu floraĵo disdonas la plej belajn pensojn. Mi estas la plej feliĉa el ĉiuj!"

Sed la papero ne estis sendita vojaĝi, ĝi venis al la presisto, kie ĉion, kio estis skribita sur ĝi, oni presis kaj kunligis en libron, eĉ en multajn centojn da libroj, ĉar tiamaniere multe pli da homoj povis ĝui de tio utilon kaj ĝojon, ol se la sola papero, sur kiu troviĝis la skribitaĵo; trakurus la mondon kaj jam en la duono de la vojo estus eluzita.

"Jes, jes, tio efektive estas la plej prudenta!" pensis la priskribita papero. "Tio tute ne venis al mi en la kapon! Mi restas trankvile hejme kaj estas tenata en honoro, kiel maljuna avo. Mi estas tiu, sur kiu estis skribite, sur min fluis la vortoj el la plumo. Mi restas, kaj la libroj vojaĝas ĉiuflanken. Tiamaniere oni povas atingi ion utilan. Ha, kiel ĝoja, kiel feliĉa mi estas!"

Poste oni kunkunmetis la paperon en paketon kaj konservis ĝin en libroŝranko. "Estas bele ripozi de siaj faroj!" diris la papero. "Tio estas ĝusta principo, ke oni devas kolekti siajn pensojn kaj mediti pri sia propra interna esenco. Nur nun mi atingas la veran klarecon pri mia riĉa enhavo. Kaj rekoni sin mem estas la vera progreso. Kio nun povas veni? Ia iro antaŭen certe okazos, mi iras konstante antaŭen!"

Unu tagon la tuta papero estis metita en la kamenon, por esti forbruligita, ĉar oni ne volis, ke ĝi iru al la butikisto kaj servu por envolvado de butero kaj sukerpulvoro. Ĉiuj infanoj en la domo staris ĉirkaŭe, ili volis vidi, kiel la papero ekflamos, ili volis vidi en la cindro la multon da ruĝaj fajreroj, kiuj kvazaŭ forkuras kaj poste unu post la alia estingiĝas, tio estis simila al la infanoj, kiuj foriras el la lernejo, kaj la lasta post ili estas la instruisto. Ofte oni pensas, ke li jam foriris, sed jen li subite ekkuras post la aliaj.

La tuta papero kuŝis kiel unu pakaĵeto en la fajro. Hu, kiel ĝi ekflamis! "Hu!" ĝi diris, kaj en la sama momento ĉio prezentis unu solan flamon, kiu leviĝis tiel alte, kiel la lino neniam povis levi sian malgrandan bluan floraĵon, kaj brilis tiel hele, kiel la blanka tolo neniam povis brili. Ĉiuj skribitaj literoj momente ekardis, kaj ĉiuj vortoj kaj pensoj malaperis en la flamo.

"Nun mi leviĝas rekte al la suno!" eksonis voĉo meze de la flamo, kaj ŝajnis, kvazaŭ mil voĉoj krias tion unuanime, kaj la flamo elflugis supren tra la kamentubo. Kaj pli delikate ol la flamo, tute ne videblaj por la homa okulo, ŝvebis malgrandaj etaj estaĵoj en nombro egala al la nombro de la floraĵoj de la lino. Ili estis ankoraŭ pli malpezaj ol la flamo, kiu ilin naskis, kaj kiam la flamo estingiĝis kaj de la papero restis nur la cindro, ili ankoraŭ unu fojon transdancis super ĝi, kaj ĉie, kie ili ĝin ektuŝis, oni vidis iliajn postesignojn, tiujn ruĝajn fajrerojn, kiuj similis al la infanoj, kiuj iras el la lernejo kaj post kiuj la lasta kuras la instruisto. Estis plezuro tion vidi, kaj la infanoj de la domo staris kaj kantis apud la senviva cindro:

„Knar', knar', knar' de la knarant'!
Finita estas nun la kant'!“

Sed la malgrandaj nevideblaj estaĵoj diris kontraŭe: "Neniam la kanto finiĝas, tio en la tuta afero estas la plej bela! Ni tion scias, kaj tial ni estas la plej feliĉaj el ĉiuj!"

Sed la infanoj ne povis tion aŭdi nek kompreni, kaj tion ili ankaŭ ne devis, ĉar infanoj ne bezonas ĉion scii.