<< Kvin en unu silikvo H. C. Andersen: Fabeloj

Folio el la ĉielo

Alte supre en la maldensa klara aero flugis anĝelo kun floro el la ĝardeno de la ĉielo, kaj dum li kise alpremis siajn lipojn al la floro, malgranda folieto deliberiĝis kaj falis sur la malsekan teron meze de arbaro, kaj tuj ĝi ricevis radikojn kaj elkreskigis plantidojn inter la aliaj kreskaĵoj.

"Tio estas ja stranga plantido!" diris tiuj kreskaĵoj, kaj neniu el ili volis en ĝi sian parencon, nek la kardo, nek la urtiko.

"Tio verŝajne estas speco de ĝardena kreskaĵo!" ili diris kaj moke ridis, kaj poste ili komencis ŝercadi pri ĝi kiel pri ĝardena kreskaĵo. Sed la folio ĉiam pli kaj pli kreskis kiel nenia alia kreskaĵo kaj elkreskigis volvobranĉojn, kiuj etendiĝis malproksimen ĉirkaŭe.

"Kien vi celas?" diris la altaj kardoj, kiuj sur ĉiu folio havis pikilojn; "vi kuras senlime ĉiuflanken, vi nenie havas difinitan lokon! Ni ne povas stari ĉi tie kaj vin porti."

Venis ta vintro, la neĝo kovris la kreskaĵon, sed de ĝi la neĝa kovro ricevis brilon, kvazaŭ de malsupre trafluus ĝin sunlumo. En la printempo tie staris floranta kreskaĵo tiel bela, kiel neniu alia en la arbaro.

Venis profesoro de botaniko, kiu havis ĉe si ateston, ke li estas tio, kio li estas; li pririgardis la kreskaĵon, gustumis ĝin, sed pri ĝi nenio estis dirita en lia scienco pri kreskaĵoj; li neniel povis trovi, al kiu klaso ĝi apartenas.

"Tio estas variaĵo!" li diris; "mi ĝin ne konas; ĝi ne estas registrita en la sistemo!"

"Ĝi ne estas registrita en la sistemo!" diris la kardoj kaj la urtikoj. La grandaj arboj ĉirkaŭe aŭdis tion, kio estis dirita, kaj ili ankaŭ vidis, ke tio ne estas arbo de ilia speco, sed ili nenion diris, nek bonan nek malbonan, kaj tio ĉiam estas la plej senriska, se oni estas malsaĝa.

Jen venis en la arbaron malriĉa, senkulpa knabino; ŝia koro estis pura, ŝia saĝo estis granda per ŝia kredo, ŝia tuta heredaĵo en ĉi tiu mondo estis malnova Biblio, sed el la folioj de ĉi tiu libro parolis al ŝi la voĉo de XXX Dio: "Se la homoj volas fari al vi malbonon, tiam rememoru la historion pri Jozef:" "Ili intencis malbonon en sia koro, sed Dio turnis ĉion al bono." "Se vi suferas maljuste, se oni vin ne komprenas kaj mokas, tiam rememoru pri Li, pri la plej pura kaj plej bona, pri Li, kiun oni mokis kaj alnajlis al la kruco, sur kiu Li preĝis: "Ho patro, pardonu al ili, ĉar ili ne scias, kion ili faras!""

Ŝi haltis antaŭ la mirinda kreskaĵo, kies verdaj folioj odoris dolĉe kaj refreŝige kaj kies floraĵoj brilis en la klara sunlumo kvazaŭ vera multkolora fajraĵo; kaj el ĉiuj el ili iris sonoj, kvazaŭ la kreskaĵo havus en si profundan fonton de melodioj, kiu eĉ dum jarmiloj ne elĉerpiĝos. Kun pia meditado ŝi pririgardis tiun tutan mirindaĵon de Dio. Ŝi klinis unu el la branĉoj, por povi bone pririgardi la floraĵojn kaj enspiri ilian bonodoron, kaj en ŝia spirito fariĝis lume, kaj en sia koro ŝi eksentis feliĉon. Ŝi tre dezirus posedi unu el la floraĵoj, sed la koro ne permesis al ŝi deŝiri ĝin, ĉar ĝi ja tre baldaŭ forvelkus ĉe ŝi. Ŝi prenis nur unu solan el la verdaj folioj, portis ĝin hejmen, metis ĝin en sian Biblion, kaj tie ĝi kuŝis, freŝa, ĉiam freŝa, kaj nevelkanta.

Inter la folioj de la Biblio ĝi kuŝis kaŝita; kune kun la Biblio ĝi estis metita sub la kapon de la juna knabino, kiam ĉi tiu post kelke da semajnoj kuŝis en la ĉerko, kun la sankta seriozeco de la morto sur la pia vizaĝo, kvazaŭ la tera polvo montris stampon de tio, ke ŝi nun staras antaŭ sia Dio.

Sed tie en la arbaro floris la mirinda kreskaĵo, el kiu baldaŭ disvolviĝis bela arbo, kaj ĉiuj migrobirdoj venis kaj kliniĝis antaŭ ĝi, precipe la hirundo kaj la cikonio.

"Tio estas alilandaj manieroj!" diris la kardoj kaj lapoj, "tian sintenadon ni ĉi tie hejme ja neniam permesos!"

Kaj la nigraj arbaraj limakoj kraĉis kontraŭ la arbon.

Poste venis la porkopaŝtisto, li elŝiris kardojn kaj plektokreskaĵojn, por fari el ili cindron. La tutan mirindan arbon, kiun li elŝiris kune kun ĉiuj ĝiaj radikoj, li enligis ankaŭ en sian pakon. "Ĝi ankaŭ devas alporti utilon!" li diris, kaj la faro estis plenumita.

Longan tempon post tio la reĝo de la lando malsaniĝis je tre profunda melankolio; li estis diligenta kaj laborema, sed nenio helpis; oni voĉlegis al li la plej seriozajn verkojn kaj la plej facilajn, kiujn oni povis trovi, sed nenio helpis. Tiam oni ricevis informon de unu el la plej grandaj saĝuloj, al kiu oni sin turnis; li sciigis, ke ekzistas certa rimedo, por refortigi kaj resanigi la suferanton. "En la propra regno de la reĝo, en la arbaro kreskas arbeto, havanta ĉielan devenon, tiel ĝi aspektas, oni tute ne povas erari." Kaj li aldonis desegnon de la kreskaĵo, kiu estis facile ekkonebla. "Ĝi estas verda en vintro kaj en somero; prenu ĉiuvespere freŝan folion de ĝi kaj metu ĝin al la reĝo sur la frunton, tiam liaj pensoj denove fariĝos klaraj, kaj bela sonĝo en la nokto fortigos lin por la morgaŭa tago!"

Tio estis sufiĉe klara; kaj ĉiuj kuracistoj kune kun la profesoro de botaniko eliris en la arbaron.

Sed kie estis la kreskaĵo?

"Kredeble mi metis ĝin kunalie en mian pakon!" diris la porkopaŝtisto; "el ĝi jam delonge fariĝis cindro, sed mi ne komprenis pli bone!"

"Li ne komprenis pli bone!" ekkriis ĉiuj. "Malklereco, malklereco, kiel granda vi estas!" Tiujn vortoj la porkopaŝtisto povis preni al si al la koro, ĉar pri li kaj pri neniu alia ili parolis.

Eĉ unu folion oni ne povis trovi; la sola, kiu ekzistis, kuŝis en la ĉerko de la mortintino, kaj tion neniu sciis.

La reĝo mem en sia melankolio iris en la arbaron al tiu loko. "Ĉi tie la arbeto staris," li diris, "ĝi estas sankta loko!"

La lokon oni ĉirkaŭbaris per ora kradaĵo, kaj tage kaj nokte apud ĝi staris gardostaranto.

La profesoro de botaniko skribis sciencan verkon pri la ĉiela kreskaĵo, kaj pro tio li ricevis oron, kio faris al li grandan plezuron. La oro estis tre utila por li kaj por lia familio, kaj tio estis la plej bona en la tuta historio, ĉar la kreskaĵo malaperis kaj la reĝo estis melankolia kaj malĝoja. "Sed tia li estis jam antaŭe!" diris la gardostaranto.