<< Folio el la ĉielo H. C. Andersen: Fabeloj

Ŝi estis tute sentaŭga

La urbestro staris ĉe la malfermita fenestro; li havis sur si supran ĉemizon kun brusta pinglo, kaj li estis tre glate razita; propramane li sin razis kaj faris al si nur unu solan malgrandan vundeton, sed ĉi tiun li kovris per peceto da gazeta papero.

"Ts! ts! Knabeto!" li vokis.

La knabeto estis la filo de lavistino, li estis preteriranta malsupre kaj respekte deprenis sian ĉapon; la ĉapo havis enfleksitan ŝirmilon, kaj krom tio ĝi estis tiel aranĝita tiel praktike, ke oni povis ŝovi ĝin en la poŝon. En siaj malriĉaj, sed puraj kaj tre zorge flikitaj vestoj kaj kun pezaj lignaj ŝuoj sur la piedoj la knabo staris respektege, kvazaŭ li staris antaŭ la reĝo mem.

"Vi estas bona knabo!" diris la urbestro, "vi estas ĝentila knabo! Via patrino certe lavas tolaĵon tie ĉe la rivero? Tien vi certe devas porti tion, kion vi tie havas en via poŝo? Estas malbona afero kun via patrino! Kiom vi tie havas?"

"Duonon da botelo!" diris la knabo per timoplena mallaŭta voĉo.

"Kaj hodiaŭ matene ŝi ricevis tian saman kvanton?" plue demandis la urbestro.

"Ne, tio estis hieraŭ!" respondis la knabo.

"Du duonoj faras unu tuton! Ŝi estas tute sentaŭga. Malbone estas kun tiu klaso de popolo! Diru al via patrino, ke ŝi hontu. Neniam fariĝu drinkemulo, sed vi tamen ja fariĝos tia. ― Kompatinda infano! Vi povas iri!"

La knabo foriris! la ĉapon li tenis ankoraŭ en la mano, kaj la vento blovis tra liaj blondaj haroj, tiel ke ili leviĝadis en la formo de longaj tufoj. Li turnis sin malantaŭ la angulon kaj iris tra strateto malsupren al la rivero, kie la patrino staris en la akvo apud le lavbenko kaj batadis per lavbatiloj la tolaĵon. La akvo fluis kun granda forto, ĉar la kluzoj de la akva muelejo estis malfermitaj, kaj al la lavbenko minacis la danĝero esti forportita. La lavistino devis sin kontraŭpremi.

"Mi apenaŭ jam povas kontraŭstari!" ŝi diris; "estas bone, ke vi venas, ĉar mi bezonas malgrandan refortiĝon! Estas malvarme ĉi tie en la akvo, kaj jam ses horojn mi tiel staras. Ĉu vi havas ion por mi?"

La knabo eltiris la botelon, kaj la patrino almetis ĝin al la buŝo kaj trinkis unu gluton.

"Ho, kiel bone ĝi efikas! Kiel ĝi varmigas! Ĝi estas tiel same bona, kiel varma manĝo kaj tamen ne tiel kara. Trinku, mia knabo! Vi aspektas tiel pale, vi suferas de frosto en la maldikaj vestoj; jam estas ja aŭtuno. Hu! La akvo estas malvarma! Ke mi nur ne malsaniĝu! Sed tion mi ne faros. Donu al mi ankoraŭ unu guton kaj trinku vi ankaŭ, sed nur malgrandan guteton, vi ne devas alkutimiĝi al tio, mia kara kompatinda infano!"

Ŝi iris ĉirkaŭ la ponto, sur kiu staris la knabo, kaj eliris sur la teron; la akvo fluis de la basta mato, kiun ŝi por ŝirmo alligis ĉirkaŭ sia korpo, la akvo fluis de ŝiaj vestoj.

"Mi turmentas min tiom, ke al mi preskaŭ la sango elŝprucas el sub la ungoj, sed tio estas indiferenta, se mi nur vin, mia kara infano, povos honeste trairigi tra la mondo!"

En la sama momento venis iom pli maljuna virino, ankaŭ malriĉa laŭ siaj vestoj kaj aspekto. Per unu piedo ŝi lamis, kaj treege granda falsa buklo pendis super unu el ŝiaj okuloj, kiu per tio devis esti kovrata, sed la sekvo estis nur tio, ke la difektaĵo de la okulo estis ankoraŭ pli rimarkebla. Tio estis amikino de la lavistino, "Lamkarolino kun la buklo", kiel la najbaroj ŝin nomis.

"Ho vi malfeliĉa, kiel vi devas turmentiĝi kaj stari en la malvarma akvo! Vi vere ion bezonas, por revarmiĝi, kaj tamen oni ne volas permesi al vi la guton, kiun vi ricevas!" Kaj tuj la tuta parolo de la urbestro al la knabo estis rakontita al la lavistino. Lamkarolino aŭdis ĝin tutan, kaj ŝi koleris pro tio, ke li tiel povas paroli al la infano pri ĝia propra patrino kaj pri la guto, kiun ŝi ricevas, dum la urbestro aranĝas grandajn tagmanĝojn, kie la vino estas trinkata po tutaj boteloj. "Delikataj vinoj kaj fortaj vinoj," ŝi diris, "estas tie metataj sur la tablon, kaj multaj trinkas pli ol ili soifas. Sed tion oni ne nomas drinki! Ili estas taŭgaj; sed vi estas tute sentaŭga!"

"Tiel do li parolis al vi, mia infano!" diris la lavistino, kaj ŝiaj lipoj tremante moviĝis. "Li diris, ke vi havas patrinon, kiu estas tute sentaŭga! Eble li estas prava, tamen al la infano li ne devus tion diri! Sed el tiu domo multe, multe da malbono venis sur min!"

"Vi servis ja tie en la domo, kiam la gepatroj de la urbestro ankoraŭ vivis kaj tie loĝis; multe da jaroj pasis de tiu tempo! De post tiu tempo oni jam formanĝis multe da salo, tiel ke oni povas jam havi soifon!"

Kaj Lamkarolino ridis maldolĉe. "Hodiaŭ estas granda tagmanĝo ĉe la urbestro; en efektiveco oni volis ĝin revoki, sed estis por ili jam tro malfrue, la manĝo estis jam pretigita. Mi aŭdis tion de la servisto. Antaŭ unu horo venis letero kun la sciigo, ke la pli juna frato mortis en Kopenhago!"

"Mortis!" ekkriis la lavistino kaj fariĝis kadavre pala.

"Jes!" diris la virino. "Ĉu vi tion tiel forte prenas al via koro? Nu, vi konis lin, ĉar vi servis ja en la domo."

"Li mortis! Li estis la plej brava, la plej bona homo; Dio ne ricevos multe da tiaj, kiel li." Kaj la larmoj fluis sur ŝiaj vangoj. "Ho mia Dio! Ĉio turniĝas ĉirkaŭ mi! Tio venas de tio, ke mi eltrinkis la botelon, mi ne povis tion traelporti! Mi sentas min tiel malsana!" Kaj ŝi forte apogis sin al barilo.

"Ho Dio, al vi fariĝas tute malbone, patrineto!" diris la virino. "Tamen eble ĝi pasos! Ne, vi efektive estas malsana! Plej bone estos, ke mi vin konduku hejmen!"

"Sed la tolaĵo tie!"

"Lasu min zorgi pri tio! Prenu min sub la brako! La knabo povas resti ĉi tie kaj gardi, poste mi revenos kaj lavos la restaĵon; restis nur malmulte da pecoj!"

La lavistino ŝanceliĝis sur siaj piedoj.

"Mi staris tro longe en la malvarma akvo! De hodiaŭ matene mi nenion manĝis nek trinkis! La febro traskuas mian korpon! Ho Sinjoro Jesuo, helpu min veni hejmen! Mia malfeliĉa infano!" Kaj ŝi komencis plori.

La knabo ploris kaj baldaŭ restis sola ĉe la rivero apud la malseka tolaĵo.

La du virinoj iris malrapide, la lavistino ŝanceliĝadis; ili iris malsupren en la strateton, poste sur la grandan straton, preteriris la domon de la urbestro, kaj antaŭ tiu domo la lavistino falis sur la pavimon. Homoj alkuris amase.

Lamkarolino enkuris en la domon, por venigi helpon. La urbestro rigardis kun siaj gastoj eksteren tra la fenestroj.

"Tio denove estas la lavistino!" li diris; "ŝi drinkis iom super la soifo; ŝi estas tute sentaŭga! Estas domaĝe la belan knabon, kiun ŝi havas. La infano vere plaĉas al mi; sed la patrino estas tute sentaŭga!"

Oni ŝin rekonsciigis kaj kondukis en ŝian malriĉan loĝejon, kie oni tuj metis ŝin en la liton. La honesta animo, Lamkarolino, iris prepari por ŝi tason da varma biero kun butero kaj sukero, trinkaĵon, kiun ŝi rigardis kiel la solan veran universalan rimedon, kaj poste ŝi iris al la lavbenko, lavis sufiĉe malbone, sed tamen bonintence, la tolaĵon, tirante ĝin en efektiveco tute malsekan sur la teron, kaj prenis ĝin por konservi.

Vespere ŝi sidis en la mizera ĉambreto ĉe la lavistino. Kelke da rostitaj terpomoj kaj bongustan grasan pecon da ŝinko ŝi ricevis por la malsanulino de la kuiristino de la urbestro, kaj ĝin manĝis kun apetito la knabo kaj Lamkarolino; la malsanulino ĝuis nur sole la odoron, kiu, kiel ŝi diris, estis tiel nutra.

La knabo iris en la liton, en la saman liton, en kiu kuŝis la patrino, sed li havis sian lokon laŭlarĝe ĉe ŝiaj piedoj kaj kovris sin per malnova antaŭlita tapiŝo, kiu estis kunkudrita el ruĝaj kaj bluaj strioj.

La lavistino fartis iom pli bone; la varma biero ŝin pli fortigis, kaj la odoro de la delikata manĝajo faris al ŝi bone.

"Koran dankon, vi bona animo!" ŝi diris al Lamkarolino; "ĉion, ĉion mi diros al vi, se la knabo dormas! Ŝajnas al mi, ke li jam dormas. Kiel dolĉe kaj ĉarme li aspektas kun fermitaj okuloj! Li ne scias, kion lia patrino devas suferi! Dio neniam devigu lin sperti similan mizeron! ― Kiam mi servis ĉe la komerca konsilano, la patro de la urbestro, okazis, ke la plej juna el la filoj, kiu tiam estis studento, alveturis hejmen. Tiam mi estis juna, sovaĝa kaj varmegsanga, tamen honesta, tion mi kuraĝe povas aserti antaŭ la vizaĝo de Dio!" diris la lavistino, ― "la studento estis gaja kaj ĝoja, ĉarmega homo! Ĉiu guto da sango en li estis honesta kaj bona. Pli bonan homon la tero neniam portis sur si. Li estis filo de la domo, kaj mi estis nur servistino, tamen ni promesis al ni reciproke fidelecon en ĉasteco kaj honesteco. Kiso ne estas ja peko, des pli, se oni sin reciproke efektive amas. Li konfesis tion al sia patrino; ŝi anstataŭis al li Dion ĉi tie sur la tero, kaj ŝi estis tiel saĝa, tiel karesplena kaj amoplena. ― Li forveturis, kaj antaŭ tio li metis al mi sian oran ringon sur la fingron. Kiam li forveturis, mia sinjorino vokis min en sian ĉambron. Serioza kaj tamen milda ŝi tie staris, ŝi parolis, kiel nur Dio povus paroli, kaj klare prezentis al mi la grandan diferencon inter li kaj mi koncerne la spiriton kaj klerecon. ‚Nun li vidas nur tion, kiel bele vi aspektas, sed via aspekto ŝanĝiĝos. Vi ne ricevis la saman edukon, kiel li; vi ne estas reciproke egalaj unu al la alia en la regiono de la spirito, kaj en tio estas la malfeliĉo. Mi estimas la malriĉulon,’ ŝi diris, ‚ĉe Dio li eble ricevos pli altan lokon, ol multaj el la riĉuloj, sed sur la tero oni ne devas dekliniĝi de la vojo, se oni volas veni antaŭen, ĉar alie la veturilo renversiĝus, kaj vi ambaŭ estus elĵetitaj! Mi scias, ke brava homo, metiisto, svatiĝas al vi, la gantisto Erik; li estas vidvo, ne havas infanojn kaj estas bonstata. Pensu pri tio!’ Ĉiu vorto, kiun ŝi diris, penetris en mian koron kiel tranĉilo, sed la sinjorino estis prava, kaj tio min premis kaj humiligis. ― Mi kisis al ŝi la manon kaj ploris per maldolĉaj larmoj, kaj ankoraŭ pli mi ploris, kiam mi eniris en mian ĉambreton kaj ĵetis min sur mian liton. Malfacila estis tiu nokto, kiu sekvis; Dio scias, kiel mi suferis kaj batalis kun mi mem. La sekvantan dimanĉon mi iris komuniiĝi, por denove plenigi mian koron per lumo kaj paco. Tiam okazis kvazaŭ aranĝo de Dio: ĝuste kiam mi eliris el la preĝejo, mi renkontis la gantiston Erik. Nun miaj duboj finiĝis; laŭ la socia situacio kaj cirkonstancoj ni estis taŭgaj unu por la alia, li eĉ estis bonhava homo. Tial mi aliris rekte al li, prenis lian manon kaj diris: ‚Ĉu vi pensas ankoraŭ pri mi?’ ― ‚Jes, kaj tiel estos ĉiam kaj eterne,’ li respondis. ― ‚Ĉu vi volas knabinon, kiu vin estimas kaj ŝatas, kvankam ŝi vin ankoraŭ ne amas? Sed ankaŭ la amo povas ja ankoraŭ veni!’ ― ‚Ĝi venos!’ li diris, kaj tiam ni donis al ni reciproke la manojn. Mi iris hejmen al mia sinjorino; la oran ringon, kiun donis al mi ŝia filo, mi portis ĉe mia brusto; dum la tago mi ne povis porti ĝin sur la fingro, sed ĉiun vesperon mi surfingrigis ĝin, tuj kiam mi enlitiĝis. Mi kisadis la ringon tiel forte, ke la lipoj al mi sange fendiĝis. Poste mi donis ĝin al mia sinjorino kaj komunikis al ŝi, ke en la venonta semajno mi estos preĝejanoncita kun la gantisto. Tiam mia sinjorino ĉirkaŭprenis min kaj kisis min, ― ŝi ne diris, ke mi estas tute sentaŭga, sed tiam mi eble ankoraŭ estis pli bona, kvankam mi ne estis ankoraŭ spertinta tiom multe da malfeliĉoj en la mondo. En la Kandelfesto okazis mia edziniĝo; kaj dum la unua jaro nia stato estis bona, ni havis servistojn kaj servistinojn, kaj vi tiam servis ĉe ni."

"Ho, vi estis bonega mastrino!" diris Lamkarolino; "neniam mi forgesos, kiel bonaj estis vi kaj via edzo!"

"En la bonaj jaroj vi estis ĉe ni! Infanojn ni tiam ne havis. La studenton mi neniam plu vidis! Aŭ pli ĝuste, mi, mi lin vidis, sed li min ne vidis. Li alveturis al la enterigo de sia patrino. Mi vidis lin, kiam li staris ĉe la tombo, li estis blanka kiel kreto kaj tre malĝoja, sed tio estis pro la patrino. Kiam poste mortis la patro, li estis eksterlande kaj ne alveturis, kaj ankaŭ poste li ne estis ĉi tie. Li neniam edziĝis, tion mi scias tute certe. Li estis advokato. Min li ne memoris; kaj se li min vidus, mi dubas, ĉu li min rekonus, tiel malbele mi aspektas. Kaj tio ja ankaŭ estas bona!"

Kaj ŝi rakontis pri la malfacilaj tagoj de sia tempo de suferoj, kiel ŝin trafis unu malfeliĉo post la alia. Ili posedis mil spesmilojn; kaj ĉar ĉe ilia strato oni povis ricevi domon pro kvarcent spesmiloj, kaj oni havus profiton, se oni ĝin disĵetus kaj konstruus novan domon, ili ĝin aĉetis.

La masonistoj kaj ĉarpentistoj faris antaŭkalkulon, laŭ kiu la kostoj prezentis la sumon de ankoraŭ dumil spesmiloj. Krediton Erik havis, la monon oni pruntis al li en Kopenhago, sed la ŝipisto, kiu estis alportonta al li tiun monon, pereis kun sia ŝipo, kaj la mono ankaŭ pereis.

"Ĝuste tiam naskiĝis mia kara knabo, kiu ĉi tie dormas. La patro enfalis en malfacilan longedaŭran malsanon. Dum tri kvaronoj da jaro mi devis lin vestadi kaj senvestigadi. Nia stato fariĝis ĉiam pli kaj pli malbona; ni pruntis kaj pruntis; ĉio, kion ni posedis, malaperis; kaj la patro mortis. ― Mi turmentiĝis, mi luktis kaj strebis por la infano, mi frotpurigadis ŝtuparojn kaj lavadis tolaĵon, maldelikatan kaj delikatan; sed Dio volis, ke mi ne havu pli bonan sorton, Li tamen certe min liberigos kaj zorgos pri la knabo."

Kaj ŝi endormiĝis.

Matene ŝi sentis sin plifortigita kaj, kiel ŝi opiniis, sufiĉe forta, por iri denove al sia laboro. Apenaŭ ŝi eniris en la malvarman akvon, ŝin subite atakis sveno. Konvulsie ŝi palpadis ĉirkaŭ si per la mano, faris paŝon en la direkto al la tero kaj falis senkonscie. La kapo kuŝis sur la tero, sed la piedoj en la rivero; la lignajn ŝuojn, en kiuj ŝi estis starinta sur la fundo, ― en ĉiu el ili troviĝis iom da pajlo ― forportis la fluo. Tie ŝin trovis Lamkarolino, kiu volis alporti al ŝi kafon.

Dume en ŝian hejmon venis postulo de la urbestro, ke ŝi tuj venu al li, ĉar li havas ion por komuniki al ŝi. Estis tro malfrue. Oni venigis barbiron, por fari al ŝi sangellason; la lavistino plu ne vivis.

"Si drinkmortiĝis!" diris la urbestro.

En la letero, kiu alportis la sciigon pri la morto de la frato, estis ankaŭ komunikita la enhavo de la testamento, kaj tie estis dirite, ke mil ducent spesmiloj estas testamentataj al la gantista vidvino, kiu iam servis ĉe la gepatroj. Laŭ maniero, kiu montriĝos plej bona, tiu mono devas esti donata, per pli grandaj aŭ pli malgrandaj partoj, al ŝi aŭ al ŝia infano.

"Videble inter ŝi kaj mia frato io okazis!" diris la urbestro; "estas bone, ke ŝi malaperis de la vojo; la knabo nun ricevos la tutan sumon, kaj mi transdonos lin al honestaj homoj, por ke el li fariĝu brava metiisto." Kaj al tiuj vortoj Dio donis sian benon.

La urbestro venigis la knabon al si, promesis, ke li zorgos pri li, kaj diris, ke estas bone, ke lia patrino mortis, ĉar ŝi estis tute sentaŭga.

Oni portis ŝin sur la tombejon, sur la tombejon de la malriĉuloj; Lamkarolino plantis sur la tombo malgrandan rozarbeton, la knabo staris apude de ŝi.

"Mia kara patrino!" li diris, kaj larmoj fluis el liaj okuloj; "ĉu estas vere, ke ŝi estis tute sentaŭga?"

"Ho, ŝi estis tre taŭga!" respondis la maljunulino kaj ekrigardis al la ĉielo. "Mi scias tion de multe da jaroj kaj precipe de la lasta nokto. Mi diris al vi, ŝi estis tre taŭga, kaj la bona Dio en Sia feliĉa regno ĉiela ankaŭ tion diros, kiom ajn multe la mondo asertos, ke ŝi estis sentaŭga!"