<< § 18. FUNDAMENTO DE ESPERANTO EKZERCARO

§ 19.

La feino (Daŭrigo).

„Estus tre bele,“ respondis la filino malĝentile, „ke mi iru al la fonto!“ ― „Mi volas ke vi tien iru,“ diris la patrino, „kaj iru tuj!“ La filino iris, sed ĉiam murmurante. Ŝi prenis la plej belan arĝentan vazon, kiu estis en la loĝejo. Apenaŭ ŝi venis al la fonto, ŝi vidis unu sinjorinon, tre riĉe vestitan, kiu eliris el la arbaro kaj petis de ŝi trinki (tio ĉi estis tiu sama feino, kiu prenis sur sin la formon kaj la vestojn de princino, por vidi, kiel granda estos la malboneco de tiu ĉi knabino). „Ĉu mi venis tien ĉi,“ diris al ŝi la malĝentila kaj fiera knabino, „por doni al vi trinki? Certe, mi alportis arĝentan vazon speciale por tio, por doni trinki al tiu ĉi sinjorino! Mia opinio estas: prenu mem akvon, se vi volas trinki.“ ― „Vi tute ne estas ĝentila,“ diris la feino sen kolero. „Bone, ĉar vi estas tiel servema, mi faras al vi donacon, ke ĉe ĉiu vorto, kiun vi parolos, eliros el via buŝo aŭ serpento aŭ rano.“

us marque le conditionnel (ou le subjonctif) | ending of conditional in verbs | bezeichnet den Konditionalis (oder Konjunktiv) | означаетъ условное наклоненіе (или сослагательное) | oznacza tryb warunkowy.

murmuri murmurer, grommeler | murmur | murren, brummen | ворчать | mruczeć.

vazo vase | vase | Gefäss | сосудъ | naczynie.

arĝento argent (métal) | silver | Silber | серебро | srebro.

apenaŭ à peine | scarcely | kaum | едва | ledwie.

ar une réunion de certains objets; ex. arbo arbre ― arbaro forêt | a collection of objects; e.g. arbo tree ― arbaro forest; ŝtupo step ― ŝtuparo stairs | Sammlung gewisser Gegenstände; z.B. arbo Baum ― arbaro Wald; ŝtupo Stufe ― ŝtuparo Treppe, Leiter | собраніе данныхъ предметовъ; напр. arbo дерево ― arbaro лѣсъ; ŝtupo ступень ― ŝtuparo лѣстница | zbiór danych przedmiotów; np. arbo drzewo ― arbaro las; ŝtupo szczebel ― ŝtuparo drabina.

princo prince | prince | Fürst, Prinz | принцъ, князь | książe.

certa certain | certain, sure | sicher, gewiss | вѣрный, извѣстный | pewny.

speciala spécial | special | speciell | спеціальный | specjalny.

opinio opinion | opinion | Meinung | мнѣніе | opinja.

koleri se fâcher | be angry | zürnen | сердиться | gniewać się.

servi servir | serve | dienen | служить | słuźyć.

em qui a le penchant, l’habitude; ex. babili babiller ― babilema babillard | inclined to; e.g. babili chatter ― babilema talkative | geneigt, gewohnt; z.B. babili plaudern ― babilema geschwätzig | склонный, имѣющій привычку; напр. babili болтать ― babilema болтливый | skłonny, przyzwyczajony; np. babili paplać ― babilema gadula.

serpento serpent | serpent | Schlange | змѣя | wąź.

rano grenouille | frog | Frosch | лягушка | żaba.