<< § 39. FUNDAMENTO DE ESPERANTO EKZERCARO

§ 40.

En la daŭro de kelke da minutoj mi aŭdis du pafojn. ― La pafado daŭris tre longe. ― Mi eksaltis de surprizo. ― Mi saltas tre lerte. ― Mi saltadis la tutan tagon de loko al loko. ― Lia hieraŭa parolo estis tre bela, sed la tro multa parolado lacigas lin. ― Kiam vi ekparolis, ni atendis aŭdi ion novan, sed baldaŭ ni vidis, ke ni trompiĝis, ― Li kantas tre belan kanton. ― La kantado estas agrabla okupo. ― La diamanto havas belan brilon. ― Du ekbriloj de fulmo trakuris tra la malluma ĉielo. ― La domo, en kiu oni lernas, estas lernejo, kaj la domo, en kiu oni preĝas, estas preĝejo. ― La kuiristo sidas en la kuirejo. ― La kuracisto konsilis al mi iri en ŝvitbanejon. ― Magazeno, en kiu oni vendas cigarojn, aŭ ĉambro, en kiu oni tenas cigarojn, estas cigarejo; skatoleto aŭ alia objekto, en kiu oni tenas cigarojn, estas cigarujo; tubeto, en kiun oni metas cigaron, kiam oni ĝin fumas, estas cigaringo. ― Skatolo, en kiu oni tenas plumojn, estas plumujo, kaj bastoneto, sur kiu oni tenas plumon por skribado, estas plumingo. ― En la kandelingo sidis brulanta kandelo. ― En la poŝo de mia pantalono mi portas monujon, kaj en la poŝo de mia surtuto mi portas paperujon; pli grandan paperujon mi portas sub la brako. ― La rusoj loĝas en Rusujo kaj la germanoj en Germanujo.

surprizi surprendre | surprise | überraschen | дѣлать сюрпризъ | robić niespodzianki.

laca las, fatigué | weary | müde | усталый | zmęczony.

trompi tromper, duper | deceive, cheat | betrügen | обманывать | oszukiwać.

fulmo éclair | lightning | Blitz | молнія | błyskawica.

ŝviti suer | perspire | schwitzen | потѣть | pocić się.

bani baigner | bath | baden | купать | kąpać.

magazeno magazin | store | Kaufladen | лавка, магазинъ | sklep, magazyn.

vendi vendre | sell | verkaufen | продавать | sprzedawać.

cigaro cigare | cigar | Cigarre | сигара | cygaro.

tubo tuyau | tube | Röhre | труба | rura.

fumo fumée | smoke | Rauch | дымъ | dym.

ing marque l’objet dans lequel se met, ou mieux s’introduit...; ex. kandelo chandelle ― kandelingo chandelier | holder for; e. g. kandelo candle ― kandelingo candle-stick | Gegenstand, in den etwas eingestellt, eingesetzt wird; z. B. kandelo Kerze ― kandelingo Leuchter | вещь, въ которую вставляется, всаживается; напр. kandelo свѣча ― kandelingo подсвѣчникъ | przedmiot, w który się coś wsadza, wstawia; np. kandelo świeca ― kandelingo lichtarz.

skatolo boîte | small box, case | Büchse, Schachtel | коробка | pudełko.

pantalono pantalon | pantaloons, trowsers | Hosen | брюки | spodnie.

surtuto redingote | over-coat | Rock | сюртукъ | surdut.

brako bras | arm | Arm | рука, объятія | ramię.