<< F Lazaro Ludoviko Zamenhof: Proverbaro Esperanta

G

Gardatan ŝafon eĉ lupo timas.

Gardu kandelon por la nokto.

Gardu min Dio kontraŭ amikoj, kontraŭ malamikoj mi gardos min mem.

Gardu vin du baroj: lipoj kaj dentaroj.

Gast' en tempo malĝusta estas ŝtono sur brusto.

Gasto havas akrajn okulojn.

Gasto kiel fiŝo baldaŭ fariĝas malfreŝa.

Gasto sen avizo estas agrabla surprizo.

Gasto tro petata foriras malsata.

Geamantoj sin pikas.

Geedzoj en paco vivas en reĝa palaco.

Granda doto kaj oro, sed mankas la koro.

Granda estas la mondo, sed rifuĝon ne donas.

Granda frakaso en malgranda glaso.

Granda kranio, sed interne nenio.

Granda nubo, eta pluvo.

Granda nubo, malgranda pluvo.

Granda ofico ― grandaj zorgoj.

Granda parolisto estas duba faristo.

Granda parolisto, malgranda faristo.

Granda parolo, sed malgranda volo.

Granda ŝipo bezonas profundon.

Granda telero, malplena kulero.

Grandaj malbonoj ― grandaj rimedoj.

Griza barbo saĝon ne atestas.

Groŝo ŝparita neniam perdiĝas.

Groŝon ŝtelis ― ho ŝtelisto! milojn ŝtelis ― financisto.

Guto malgranda, sed ŝtonon ĝi boras