<< G Lazaro Ludoviko Zamenhof: Proverbaro Esperanta

Ĝ

Ĝemu kaj ploru, sed ĝis fino laboru.

Ĝentila kaj trankvila, kun koro el oro.

Ĝi eĉ ne tuŝas lian orelon.

Ĝi estas akvo al lia muelilo.

Ĝi estas al li tre bonvena.

Ĝi estas ankoraŭ birdo sur la tegmento.

Ĝi estas ankoraŭ malproksime en la kampo.

Ĝi estas ankoraŭ pasero en aero.

Ĝi estas ankoraŭ vortoj de orakolo.

Ĝi estas kiel mustardo post la manĝo.

Ĝi estas malpaco pri la reĝa palaco.

Ĝi estas mustardo post la manĝo.

Ĝi estas nek lakto, nek selakto.

Ĝi estas nek viando, nek fiŝo.

Ĝi estas por mi ĥina scienco.

Ĝi estas por mi makulo en la okulo.

Ĝi estas por mi volapukaĵo.

Ĝi estu por vi al sano.

Ĝi fariĝis por mi osto en la gorĝo.

Ĝi glitas de li kiel pizo de muro.

Ĝi havas ankoraŭ signon de demando.

Ĝi helpos kiel hirud' al mortinto.

Ĝi iris al li preter la buŝon.

Ĝi jam staras al mi en la gorĝo.

Ĝi ne eliris ankoraŭ el malproksima nebulo.

Ĝi ne estas tiel facila, kiel laboro argila.

Ĝi staras ankoraŭ malproksime en la kampo.

Ĝi tuŝas lin, kiel akvo anseron.

Ĝibulo ĝis morto restos ĝibulo.

Ĝis la edziĝo ĝi resaniĝos.

Ĝis la edziĝo venos resaniĝo.

Ĝoju kaj festenu, sed malriĉulojn subtenu.

Ĝustatempa vorto estas granda forto