<< Gefianĉoj H. C. Andersen: Fabeloj

Malbela anasido

En la kamparo estis belege! Estis somero. La greno estis flava, la aveno estis verda. La fojno sur la verdaj herbejoj staris en fojnamasoj, kaj la cikonio promenadis sur siaj longaj ruĝaj piedoj kaj klakadis Egipte, ĉar tiun lingvon ĝi lernis de sia patrino. Ĉirkaŭ la grenkampo kaj la herbejoj etendiĝis grandaj arbaroj, kaj meze de ĉi tiuj troviĝis profundaj lagoj. Ho, estis belege tie en la kamparo! En la lumo de la suno kuŝis malnova kavalira bieno, ĉirkaŭita de profundaj kanaloj, kaj de la muroj ĝis la akvo tie kreskis grandaj folioj de lapo, kiuj estis tiel altaj, ke sub la plej grandaj tute rekte povis stari malgrandaj infanoj. Tie estis tiel sovaĝe, kiel en plej profunda arbaro. Tie kuŝis anasino sur sia nesto, por elkovi siajn idojn; sed nun tio preskaŭ tedis al ŝi, ĉar ĝi daŭris ja tro longe, kaj oni ŝin nur malofte vizitis. La aliaj anasoj preferis naĝadi en la kanaloj, anstataŭ viziti ŝin kaj sidi sub folio de lapo, por babili kun ŝi.

Fine krevis unu ovo post la alia. "Pip, pip!" oni aŭdis, ĉiuj ovoflavoj viviĝis kaj elŝovis la kapon.

"Rap, rap! Rapidu, rapidu!" ŝi kriis, kaj tiam ili ekmoviĝis kaj rapidis laŭforte kaj rigardis sub la verdaj folioj ĉiuflanken. La patrino permesis al ili rigardi, kiom ili volis, ĉar la verda koloro estas bona por la okuloj.

"Kiel granda estas la mondo!" diris ĉiuj idoj; ĉar kompreneble ili nun havis multe pli da loko ol tiam, kiam ili kuŝis ankoraŭ interne en la ovo.

"Ĉu vi pensas, ke tio estas jam la tuta mondo?" diris la patrino. "La mondo etendiĝas ankoraŭ malproksime trans la dua flanko de la ĝardeno, ĝis la kampo de la pastro; tamen tie mi ankoraŭ neniam estis! Vi estas ja ĉi tie ĉiuj kune!" ŝi diris plue kaj leviĝis. "Ne, mi ne havas, ankoraŭ ĉiujn! La plej granda ovo ĉiam ankoraŭ tie kuŝas! Kiel longe do tio ankoraŭ daŭros? Nun tio efektive baldaŭ tedos al mi!" Kaj ŝi denove kuŝiĝis.

"Nu, kiel la afero iras?" demandis unu maljuna anasino, kiu venis ŝin viziti.

"Kun tiu unu ovo la afero daŭras tiel longe!" diris la kovanta anasino. "Ankoraŭ nenia truo en ĝi montriĝas. Sed rigardu la aliajn! Ili estas la plej belaj anasidoj, kiujn mi iam vidis. Ili ĉiuj estas frapante similaj al sia patro. La sentaŭgulo, li eĉ ne vizitas min!"

"Montru, mi petas, al mi la ovon, kiu ne volas krevi," diris la maljuna anasino. "Kredu al mi, tio estas ovo de meleagrino! Tiel mi ankaŭ iam estis trompita, kaj mi havis multe da klopodoj kun la idoj, ĉar ili timas la akvon, mi diras al vi. Antaŭe mi neniel povis elirigi ilin, kiom ajn mi klopodis kaj penis, admonis kaj helpis! Montru al mi la ovon! Jes, ĝi estas ovo de meleagrino! Lasu ĝin kuŝi, kaj prefere instruu viajn aliajn infanojn naĝi!"

"Mi tamen ankoraŭ iom kuŝos sur ĝi!" respondis la anasino. "Se mi jam tiel longe kuŝis, ne estas ja grave kuŝi ankoraŭ iom pli!"

"Ĉiu laŭ sia gusto!" diris la maljuna anasino kaj diris adiaŭ.

Fine la granda ovo krevis. "Pip, pip!" diris la ido kaj elrampis. Ĝi estis tre granda kaj rimarkinde malbela. La anasino ĉirkaŭrigardis ĝin. "Tio estas ja terure granda anasido!" ŝi diris. "Neniu el la aliaj tiel aspektas. Ĉu efektive tio estas meleagrido? Nu, pri tio ni baldaŭ konvinkiĝos! Ĝi iru en la akvon, eĉ se mi mem devus ĝin tien enpuŝi!"

En la sekvanta tago estis belega vetero. La suno varmege lumis sur ĉiuj verdaj lapoj. La anasino-patrino, venis kun sia tuta familio al la kanalo. "Plaŭ!" ŝi ensaltis en la akvon. "Rap, rap!" ŝi kriis, kaj unu anasido post la alia mallerte ensaltis. La akvo ekkovris al ili la kapon, sed ili tuj supreniĝis returne kaj eknaĝis fiere, la piedoj moviĝadis per si mem, kaj ĉiuj ili sentis sin bone en la malseka elemento, eĉ la malbela griza ido ankaŭ naĝis kune.

"Ne, tio ne estas meleagrido!" ŝi diris. "Oni nur rigardu, kiel bele ĝi uzas siajn piedojn, kiel rekte ĝi sin tenas! Ĝi estas mia propra infano. En efektiveco ĝi estas tute beleta, kiam oni ĝin nur rigardas pli atente. Rap, rap! Venu kun mi, nun vi ekkonos la mondon. Mi prezentos vin en anasejo, sed tenu vin ĉiam proksime de mi, por ke neniu tretu sur vin, kaj gardu vin kontraŭ la kato!"

Kaj tiel ili eniris en la anasejon. Terura bruo tie regis; ĉar du familioj batalis inter si pro kapo de angilo, kaj, malgraŭ tio ĝin ricevis la kato.

"Vidu, tiel la aferoj iras en la mondo!" diris la anasino-patrino, farinte kaptan movon per la buŝo, ĉar ŝi ankaŭ volis havi la kapon de la angilo. "Uzu nur viajn piedojn," ŝi diris, "rigardu, ke vi iom rapidu, kaj klinu la kolon antaŭ la maljuna anasino tie. Ŝi estas ĉi tie la plej eminenta el ĉiuj. Hispana sango rulas en ŝiaj vejnoj, tial ŝi estas tiel pezeca. Kiel vi vidas, ŝi portas ruĝan ĉifonon ĉirkaŭ la piedo. Tio estas io nekompareble bela kaj la plej alta distingo, kiun iam ricevis ia anaso. Ĝi signifas, ke oni ne volas ŝin perdi kaj ke ŝi devas esti rekonebla por bestoj kaj homoj. Moviĝu! Rapidu! Ne turnu la piedojn internen! Bone edukita anasido larĝe disstarigas la piedojn, kiel la patro kaj la patrino! Vidu, tiel! Nun klinu vian kolon kaj diru: ‚Rap!’ "

Kaj ili tion faris. Sed la aliaj anasoj ĉirkaŭe rigardis ilin kaj diris: "Vidu! Nun ni devas ricevi ankoraŭ tiun familiaĉon, kvazaŭ nia nombro ne estus ankoraŭ sufiĉe granda! Fi, kiel unu el la anasidoj aspektas! Tion ni ne toleros inter ni!" Kaj tuj unu anaso alflugis kaj mordis la anasidon en la nuko.

"Lasu ĝin trankvila!" diris la patrino, "ĝi ja al neniu ion faras!" "Jes, sed ĝi estas tiel granda kaj stranga!" diris la anaso, kiu ĝin mordis, "kaj tial oni devas ĝin forpeli!" "Vi havas belajn infanojn, patrineto," diris kun protekta tono la maljuna anasino kun la ĉifono ĉirkaŭ la piedo. "Ĉiuj ili estas belaj, esceptinte unu, kiu ne naskiĝis bonforme! Estus bone, se vi povus ĝin rekovi!"

"Tio ne estas ebla, via moŝto!" diris la anasino-patrino. "Ĝi ne estas bela, sed ĝi havas tre bonan koron, kaj ĝi naĝas tiel same bone, kiel ĉiu el la aliaj, mi povas eĉ diri, ke eble eĉ iom pli bone. Mi pensas, ke per la kreskado ĝi ordiĝos aŭ kun la tempo ĝi fariĝos iom malpli granda. Ĝi kuŝis tro longe en la ovo, kaj pro tio ĝi ne ricevis la ĝustan formon." Ĉe tio ĝi pinĉis la anasidon en la nuko kaj komencis ĝin glatigi. "Krom tio," ŝi diris plue, "ĝi estas virseksulo, kaj la malbeleco sekve ne tiom multe malutilas. Mi esperas, ke ĝi ricevos solidan forton, kaj tiam ĝi jam trabatos sin en la mondo."

"La ceteraj anasidoj estas ja tute beletaj!" diris la maljunulino. "Sentu vin tute kiel hejme, kaj se vi trovos kapon de angilo, vi povas ĝin alporti al mi."

Kaj ili sentis sin kiel hejme.

Sed la kompatinda anasido, kiu elrampis el la ovo la lasta kaj estis tiel malbela, estis mordata, puŝata kaj persekutata kiel de la anasoj, tiel ankaŭ de la kokinoj. "Ĝi estas tro granda," ili ĉiuj diris, kaj la meleagro, kiu naskiĝis kun spronoj kaj tial imagis al si, ke li estas reĝo, plenblovis sin kiel ŝipo kun etenditaj veloj, iris rekte al la anasido, kriis rulrule, kaj lia kapo fariĝis tute ruĝa. La kompatinda anasido ne sciis, kiel ĝi devas stari; nek kiel ĝi devas iri. Ĝi estis malĝoja, ke ĝi aspektas tiel malbele kaj estas objekto de mokado por la tuta anasejo.

Tiel estis en la unua tago, kaj poste fariĝis ĉiam pli kaj pli malbone. La malfeliĉa anasido estis pelata de ĉiuj, eĉ ĝiaj gefratoj estis tre malbonkondutaj kontraŭ ĝi kaj ĉiam diradis: "Ho, se la kato volus vin kapti, vi malbela estaĵo!" Kaj la patrino ĝemadis: "Ho, se vi estus malproksime de ĉi tie!" La anasoj ĝin mordadis, la kokinoj ĝin bekadis, kaj la servistino kiu alportadis manĝaĵon, puŝadis ĝin per la piedo.

Tial ĝi forkuris kaj flugis trans la barilon. La birdetoj en la arbetaĵoj timigite leviĝis en la aeron! "Pri tio mia malbeleco estas kulpa!" pensis la anasido kaj fermis la okulojn, kurante tamen pluen. Tiamaniere ĝi venis ĝis la granda marĉo, en kiu loĝas la sovaĝaj anasoj. Tie ĝi kuŝis dum la tuta nokto, ĉar ĝi estis tre laca kaj malĝoja.

Matene la sovaĝaj anasoj leviĝis kaj ekvidis la novan kamaradon. "El kie vi estas?" ili demandas, kaj la anasido sin turnis ĉiuflanken kaj salutis, kiel ĝi nur povis.

"Vi estas terure malbela!" diris la sovaĝaj anasoj, "sed tio estas por ni indiferenta, se vi nur ne enedziĝos en nian familion!" La kompatinda anasido certe tute ne pensis pri edziĝo. Por ĝi estis grave nur ricevi la permeson kuŝi en la kanaro kaj trinki akvon el la marĉo.

Dum tutaj du tagoj ĝi tie kuŝis. Tiam tien venis du sovaĝaj anseroj. Ili ankoraŭ antaŭ nelonge elrampis el la ovo, kaj tial ili estis iom malmodestaj.

"Aŭskultu, kamarado, vi estas tiel malbela, ke vi havas specialan belecon kaj plaĉas al ni. Ĉu vi volas aliĝi al ni kaj esti migranta birdo? Tute apude en alia marĉo loĝas kelkaj dolĉaj, ĉarmaj sovaĝaj anserinetoj, fraŭlinoj, kiuj povoscias ĉarmege babili ‚Rap, rap’; vi povas aranĝi al vi feliĉon, kiel ajn malbela vi estas!"

"Pif, paf!" eksonis subite krakoj, kaj ambaŭ sovaĝaj anseroj falis senvive en la kanaron, kaj la akvo fariĝis ruĝa de sango. "Pif, paf!" denove eksonis krakoj, kaj tutaj amasoj da sovaĝaj anseroj ekflugis supren el la kanaro, kaj poste denove aŭdiĝis krakoj. Estis granda ĉasado; la ĉasistoj kuŝis ĉirkaŭ la marĉo, kelkaj eĉ sidis supre en la arbobranĉoj, kiuj etendiĝis malproksimen super la kanaron. La blua fumo de pulvo tiriĝis kiel nuboj tra inter la mallumaj arboj kaj flugpendis super la akvo. En la marĉon enkuris la ĉashundoj. Plaŭ, plaŭ! La kanoj kliniĝis ĉiuflanken. Kia teruro tio estis por la kompatinda anasido! Ĝi turnis la kapon, por ŝovi ĝin sub la flugilojn; sed en la sama momento tute antaŭ ĝi aperis terure granda hundo; la lango de la besto estis longe elŝovita el la gorĝo, kaj ĝiaj okuloj brilis terure. Ĝi preskaŭ ektuŝis la anasidon per sia buŝego, montris la akrajn dentojn kaj... plaŭ! ĝi retiriĝis, ne kaptinte ĝin.

"Danko al Dio!" ĝemis la anasido, "mi estas tiel malbela, ke eĉ la hundo ne volas min mordi!"

Tiel ĝi kuŝis tute silente, dum en la kanaro zumis la kugletaĵo kaj krakis pafo post pafo.

Nur malfrue posttagmeze fariĝis silente, sed la kompatinda anasido ankoraŭ ne kuraĝis sin levi. Ĝi atendis ankoraŭ kelke da horoj, antaŭ ol ĝi ekrigardis ĉirkaŭen, kaj tiam ĝi elkuris el la marĉo tiel rapide, kiel ĝi nur povis. Ĝi kuris trans kampojn kaj herbejojn, sed estis tia ventego, ke ĝi nur malfacile povis moviĝi antaŭen.

Ĉirkaŭ la vespero ĝi atingis mizeran vilaĝan dometon, kiu estis en tia kaduka stato, ke ĝi mem ne sciis, sur kiun flankon ĝi falu, kaj tial ĝi restis starante. La ventego tiel bruis ĉirkaŭ la malfeliĉa anaseto, ke ĝi devis sidiĝi, por sin teni. Kaj fariĝis ĉiam pli kaj pli malbone. Tiam ĝi rimarkis, ke la pordo deleviĝis de unu hoko kaj pendis tiel malrekte, ke tra la fendo oni povis traŝoviĝi en la ĉambron; kaj tion ĝi faris.

Tie loĝis maljuna virino kun sia kato kaj kun sia kokino; la kato, kiun ŝi nomis fileto, povosciis ĝibiĝi kaj ŝpini. Eĉ fajrerojn oni povis aperigi ĉe ĝi, kiam en mallumo oni frotetis ĝin kontraŭ la haroj. La kokino havis tre malgrandajn malaltajn piedojn kaj tial estis nomata piedetulino. Ĝi metadis orajn ovojn, kaj la virino ĝin amis kiel sian propran infanon.

Matene oni tuj rimarkis la fremdan anasidon, kaj la kato komencis ŝpini kaj la kokino kluki.

"Kio tio estas!" ekkriis la virino kaj ekrigardis; sed ĉar ŝi ne bone vidis, ŝi pensis pri la anasido, ke tio estas grasa anasino.

"Tio estas originala kaptaĵo!" ŝi diris; "nun mi povas ricevadi anasajn ovojn. Se ĝi nur ne estas anaso virseksa! Tion ni devas elprovi."

Ŝi prenis la anasidon prove por la daŭro de tri semajnoj, sed ovoj ne aperis.

La kato estis sinjoro en la domo kaj la kokino estis sinjorino, kaj ili ĉiam diradis: "Ni kaj la mondo" , ĉar ili pensis, ke ili prezentas duonon; kaj ĝuste la pli bonan. Al la anasido ŝajnis, ke oni povas havi ankaŭ alian opinion, sed la kokino tion ne toleris.

"Ĉu vi povoscias meti ovojn?" ŝi demandis.

"Ne!" ,

"Nu, en tia okazo ne malfermu la buŝon!"

Kaj la kato diris: "Ĉu vi povoscias ĝibiĝi, ĉu vi povoscias ŝpini, ĉu vi povoscias aperigi fajrerojn?"

"Ne!"

"En tia okazo vi ne devas havi opinion, kiam saĝuloj parolas!"

Kaj la anasido sidis en angulo kaj estis en malbona humoro. Tiam ĝi pretervole ekpensis pri la freŝa aero kaj la lumo de la suno, kaj ĝi ricevis tiel fortan deziron naĝi sur la akvo, ke ĝi fine plu ne povis sin deteni kaj konfidis tion al la kokino.

"Kion vi diras?" demandis la kokino. "Vi havas nenian laboron, tial vin turmentas tiaj strangaj kapricoj. Metu ovojn aŭ ŝpinu, tiam la kapricoj pasos."

"Sed estas ĉarmege naĝi sur la akvo!" respondis la anasido, "estas ĉarmege refreŝigi al si la kapon en la ondoj aŭ subakviĝi sur la fundon!"

"Jes, tio kredeble estas vere bela plezuro!" diris moke la kokino; "ĉu vi freneziĝis? Demandu do la katon, ĝi estas la plej saĝa estaĵo, kiun mi konas, ĉu ĝi trovas tion tiel agrabla naĝi sur la akvo aŭ subakviĝi! Pri mi mem mi jam ne parolas. Demandu eĉ nian estrinon, la maljunan virinon, pli saĝa ol ŝi en la mondo ekzistas neniu. Ĉu vi pensas, ke ŝi volus naĝi aŭ lasi, ke la akvo fermiĝu super ŝi?"

"Vi min ne komprenas!" , diris la anasido.

"Se ni vin ne komprenas, kiu do povus vin kompreni? Vi ja ne pretendos, ke vi estas pli saĝa ol la kato kaj la virino, ne parolante pri mi. Ne afektu, infano; kaj ne enmetu al vi frenezaĵojn en la kapon! Danku vian Kreinton pro la ĉio bona, kion oni faris al vi! Ĉu oni ne akceptis vin en varman ĉambron kaj en societon, de kiu vi povas ion lerni? Sed vi estas sensenculo, kaj tute ne estas agrable havi kompanion kun vi! Al mi vi povas kredi, ĉar mi deziras al vi bonon, mi diras al vi la neagrablan veron, kaj per tio oni povas ekkoni siajn verajn amikojn. Nun vi devas nur peni, ke vi lernu meti ovojn kaj ŝpini kaj aperigi fajrerojn!"

"Mi pensas, ke mi iros en la malproksiman mondon!" diris la anasido.

"Jes, faru tion!" respondis la kokino.

Kaj la anasido foriris, ĝi nagis sur la akvo; ĝi subakviĝadis, sed pro sia malbeleco ĝi estis ignorata de ĉiuj bestoj.

Jen venis aŭtuno; la folioj en la arbaro fariĝis flavaj, kaj brunaj, la vento ilin forportis kaj turnopelis, kaj snpre en la aero la malvarmo fariĝis sentebla. La nuboj estis pezaj de hajlo kaj neĝo, kaj sur la barilo staris korvo kaj pro malvarmo kriadis: "Aŭ, aŭ!" Jes, oni povis jam senti froston eĉ kiam oni nur pensis pri tio. Al la kompatinda anasido estis tute ne bone.

Unu vesperon, kiam la suno ĵus subiris mirinde bele, el inter la arbetaĵoj elvenis tuta svarmo da belegaj grandaj birdoj, kiajn la anasido neniam ankoraŭ vidis antaŭe, Ili estis blindige blankaj kaj havis longajn fleksiĝemajn kolojn; tio estis cignoj. Ili eligis strangan sonon, etendis siajn belegajn grandajn flugilojn kaj flugis el la malvarmaj regionoj al la varmaj landoj, al liberaj maroj. Ili levigis tiel alten, tiel alten, ke stranga sento ekregis en la koro de la malbela anasido. Ĝi turnadis sin en la akvo kiel rado, etendis la kolon alten al ili kaj eligis tiel strangan kaj laŭtan krion; ke ĝi ektimis mem. Ĝi ne povis forgesi la belegajn, feliĉajn birdojn, kaj kiam ĝi ilin plu ne vidis, ĝi subakviĝis ĝis la fundo, kaj, leviĝinte denove, ĝi fariĝis duonfreneza. Ĝi ne sciis, kiel tiuj birdoj estas nomataj, nek kien ili flugas, sed ĝi amis ilin tiel, kiel ĝi neniam antaŭe iun amis. Tamen envio ne venis en ĝian koron. Kiel eĉ povus veni al ĝi en la kapon deziri por si tian belecon! Ĝi estus jam ĝoja, se nur la anasoj volus ĝin toleri inter si; la kompatinda malbela besto!

La vintro fariĝis tiel malvarma, tiel matvarma! La anasido devis senlace naĝadi, por malhelpi la glaciiĝon. Sed kun ĉiu nokto la truo, en kiu ĝi naĝadis, fariĝis pli kaj pli malvasta. Estis tia malvarmo, ke la glacia kovro krakis. La anasido devis senĉese uzadi siajn piedojn, por ke la truo ne fermiĝu tute. Fine ĝi laciĝis, kuŝis tute senmove kaj tiel enfrostiĝis fortike en la glacion.

Frue en la sekvanta mateno venis vilaĝano, kiu ekvidis la kompatindan beston. Li iris, disbatis la glacion per sia liĝna ŝuo, savis la anasidon kaj portis ĝin hejmen al sia edzino. Tie ĝi denove viviĝis.

La infanoj volis ludi kun ĝi. Sed ĉar la anasido pensis, ke ili volas fari al ĝi ian doloron, ĝi en sia timego enflugis ĝuste en pladon kun lakto, tiel ke la lakto ŝprucis ĉirkaŭen en la ĉambron. La mastrino kun teruro interfrapis la manojn. Poste la anasido flugis sur la stablon, sur kiu staris la butero, kaj de tie en la barelon kun la faruno, kaj poste denove supren. Vi povas prezenti al vi, kiel ĝi tiam aspektis! La mastrino kriis kaj penis frapi ĝin per la fajroprenilo, la infanoj kuris tumulte, ridis kaj bruis. Estis bone, ke la pordo estis nefermita; tial la anasido povis tra inter la arbetaĵoj savi sin en la freŝe falintan neĝon, kaj tie ĝi kuŝis morte lacigita.

Estus vere malgaja afero, se ni volus rakonti la tutan mizeron kaj suferojn, kiujn la anasido devis elteni dum la kruela vintro. Ĝi kuŝis inter la kanoj en la marĉo, kiam la suno denove komencis varme lumi; la alaŭdoj kantis, estis belega printempo.

Tiam subite disvolviĝis ĝiaj flugiloj, ili moviĝis pli forte ol antaŭe kaj portis ĝin vigle autaŭen; kaj antaŭ ol ĝi tion konsciis, ĝi troviĝis en granda ĝardeno, kie la pomarboj staris tute kovritaj de floraĵo, kie la siringarbetoj odoris kaj klinis siajn longajn verdajn branĉojn al la kviete serpentumantaj riveretoj kaj kanaloj. Ho, kiel ĉarmege, kiel printempe freŝe estis ĉi tie! Kaj ĝuste antaŭ ĝi el la densejo elnaĝis tri belaj blankaj cignoj; kun krispa plumaro ili malpeze kaj majeste glitadis sur la akvo. La anasido rekonis la belajn bestojn, kaj stranga melankolio ĝin atakis.

"Mi flugos al ili, al la reĝaj birdoj, kaj ili mordmortigos min pro tio, ke mi, kiu estas tiel malbela, kuraĝas alproksimiĝi al ili. Sed tiel estu! Mi preferas esti mortigita de ili, ol esti pinĉata de la anasoj, pikata de la kokinoj, puŝata de la servistino, kaj dum la vintro suferi ĉiaspecajn turmentojn!" Kaj ĝi flugis sur la akvon kaj eknaĝis renkonte al la belegaj cignoj, kiuj ĵetis sin kontraŭ ĝin kun disstarigitaj plumoj. "Mortigu min!" diris la kompatinda besto kaj klinis sian kapon al la spegulo de la akvo, atendante la morton. Sed kion ĝi vidis en la klara akvo? Ĝi vidis sub si sian propran bildon, sed tio ne estis plu mallerta, nigre-griza birdo, malbela kaj vekanta abomenon, - tio estis ankaŭ cigno.

Ne estas grave, ke oni naskiĝis en anasejo, se oni nur kuŝis en ovo de cigno!

Nun ĝi sentis sin plensence feliĉa pro la tuta mizero kaj suferoj, kiujn ĝi trasurportis. Nur nun ĝi komprenis sian feliĉon, nur nun ĝi povosciis ĝuste taksi la belecon, kiu salutis ĝin de ĉiuj flankoj. Kaj la grandaj cignoj ĉirkaŭnaĝis ĝin kaj karesis ĝin per sia beko.

Tiam kelke da malgrandaj infanoj eniris en la ĝardenon. Ili ĵetis panon kaj grenon en la akvon, kaj la plej malgranda ekkriis: "Jen estas nova!" Kaj la aliaj infanoj ankaŭ ekkriis goje: "Jes, alvenis nova!" Ili plaŭdis per la manoj, saltis kaj dancis, alvokis la patron kaj la patrinon, oni ĵetis panon kaj kukon en la akvon, kaj ili ĉiuj diris: "La nova estas la plej bela, tiel juna, kaj maljunaj cignoj klinis sin antaŭ ĝi."

Tiam ĝi fariĝis timema kaj hontema kaj kaŝis la kapon sub la flugiloj; en la koro estis al ĝi tiel strange, ĝi preskaŭ mem ne sciis kiel. Ĝi estis tre feliĉe, sed tute ne fiera, ĉar bona koro neniam fariĝas fiera. Ĝi pensis pri tio, kiel ĝi estis mokata kaj persekutata, kaj nun ĝi aŭdis, kiel ĉiuj diras, ke ĝi estas la plej bela el ĉiuj belaj birdoj. La siringarbetoj klinis sin kun siaj branĉoj al ĝi en la akvon, kaj la suno lumis varme kaj freŝige. Tiam ĝi elrektigis sian plumaron, ĝia gracia kolo leviĝis, kaj el la tuta koro ĝi ekkriis: "Pri tiom da feliĉo mi eĉ ne sonĝis, kiam mi estis ankoraŭ la malbela anasido!"