<< La najtingalo H. C. Andersen: Fabeloj

Gefianĉoj

Turbo kaj pilko kuŝis inter aliaj ludiloj kune en unu tirkesto, kaj la turbo diris al la pilko: "Ĉu ni ne fariĝu gefianĉoj, ĉar ni kuŝas ja unu apud la alia en unu tirkesto?" Sed la pilko, kiu estis farita el marokena ledo kaj havis pri si tiel same altan opinion kiel delikata fraŭlino, ne volis doni eĉ respondon al io simila.

En la sekvanta tago la posedanto de la ludiloj, malgranda knabo, venis kaj kolorigis la turbon sur la supraĵo ruĝe kaj orkolore kaj enbatis en la mezon latunan najlon. Tio aspektis tre bele, precipe kiam la turbo turniĝis.

"Rigardu min!" li diris al la pilko. "Kion vi nun diros? Ĉu ni nun ne fariĝu gefianĉoj? Ni konvenas tre bone unu por la alia, vi saltas kaj mi dancas. Neniam aliaj povas fariĝi pli feliĉaj, ol ni ambaŭ!"

"Tiel, vi efektive tiel pensas?" respondis la pilko; "vi certe ne scias, ke mia patro kaj mia patrino estis marokenaj pantofloj kaj ke mi havas korkon en la ventro."

"Jes, sed mi estas el mahagona ligno!" diris la turbo, "kaj la urbestro mem min tornis, li posedas propran tornostablon, kaj tio kaŭzis al li multe da plezuro."

"Ĉu mi povas tion fidi?" demandis la pilko.

"Neniam mi ricevu frapon de vipo, se mi mensogas!" asertis la turbo.

"Vi bone parolas por vi," diris la pilko; "mi tamen ne povas konsenti. Mi estas jam kvazaŭ fianĉigita kun unu hirundo. Ĉiufoje, kiam mi leviĝas en la aeron, ĝi elŝovas la kapon el sia nesto kaj demandas: ‚Ĉu vi volas? Ĉu vi volas?’ Interne mi jam diris jes, kaj tio sekve estas kiel duonfianĉiĝo. Sed mi promesas al vi, ke mi neniam vin forgesos!"

"Tio multe utilos al mi!" opiniis la turbo, kaj poste ili plu ne parolis unu kun la alia.

En la sekvanta tago oni elprenis la pilkon. La turbo vidis, kiel ĝi simile al birdo flugis alte en la aeron, ĝis ĝi fine tute malaperis for de la okuloj. Ĝi ĉiufojo venadis returne, sed apenaŭ ĝi ektuŝis la teron, ĝi faradis ĉiam novan salton, ĉu pro sopiro, ĉu pro tio, ke ĝi havis korkon en la ventro. Sed la naŭan fojon la pilko tute malaperis kaj plu ne revenis. La knabo serĉis kaj serĉis, sed ĝi estis kaj restis for.

"Mi scias, kie ĝi estas!" ĝemis la turbo, "ĝi estas en la nesto de la hirundo, kaj ĝi nun interedziĝis kun la hirundo."

Ju pli la turbo meditis pri tio, des pli ĝi sentis sin kortirata al la pilko. Ĝuste pro tio, ke ĝi ne povis ĝin ricevi, ĝia amo ĉiam pli kreskis. Plej stranga ŝajnis al ĝi tio, ke la pilko preferis alian. La turbo turnadis sin senĉese ĉirkaŭ si mem kaj zumadis, sed konstante ĝi ĉe tio pensadis pri la pilko, kiu en ĝiaj pensoj fariĝadis ĉiam pli kaj pli bela. Pasis kelke da jaroj, kaj tio fariĝis malnova amo.

La turbo nun ne estis plu juna. Sed jen unu tagon oni ĉiuflanke ĝin orkolorigis; neniam ankoraŭ ĝi aspektis tiel belege! Ĝi estis nun vera ora turbo kaj saltadis tiel, ke oni aŭdis nur zumadon. Jes, tiel estis bone! Sed subite ĝi eksaltis tro alte kaj... ĝi malaperis.

Oni serĉis kaj serĉis, eĉ malsupre en la kelo, sed oni ne povis ĝin trovi. Kie ĝi estis?

Ĝi saltis en barelon de balaaĵoj, en kiu kuŝis diversaj forĵetaĵoj: trunketoj de brasiko, balaaĵo, ankaŭ musko kaj rubo, kiuj defalis de la tegmento.

"Bela loko por mi! Ĉi tie mia oraĵo baldaŭ malaperos. Kun kia kanajlaro mi devas nun esti en kompanio!" Kaj ĝi ĵetis flankrigardon al trunketo de brasiko, kiu kuŝis tre proksime de ĝi, kaj al stranga ronda objekto, kiu aspektis preskaŭ kiel maljuna pomo: Sed tio ne estis pomo, tio estis malnova pilko, kiu dum multe da jaroj estis kuŝinta supre en la defluilo de la tegmento kaj duone dissolviĝis de la trapenetrinta akvo.

"Dankon al Dio, jen fine venas iu el nia sfero, kun kiu oni povas paroli!" diris la pilko kaj atente rigardis la oritan turbon. "En efektiveco mi estas el marokena ledo, kudrita de la manoj de delikata junulino, kaj mi havas korkon en la korpo, sed tion neniu nun povus rimarki sur mi. Mi estis edziniĝonta kun hirundo, sed bedaŭrinde mi falis en la tegmentan defluilon, kie mi kuŝis dum kvin jaroj kaj moliĝis de la akvo! Vere, tio estas longa tempo por juna fraŭlino!"

Sed la turbo diris nenion, ĝi pensis pri sia malnova fianĉino, kaj ju pli ĝi aŭskultis, des pli klare fariĝis al ĝi, ke tio estas ĝuste la fianĉino mem.

Jen venis la servistino kaj volis renversi la barelon. "Hura!" ŝi ekkriis, "jen estas la ora turbo!"

La turbo venis denove en la domon kaj estis alte honorata, sed pri la pilko oni nenion plu aŭdis. Pri sia malnova amo la turbo neniam plu parolis. La amo pasas, se la amatino dum kvin jaroj kuŝis en tegmenta defluilo kaj moliĝis, oni neniam plu ŝin rekonas, se oni ŝin renkontas en barelo de balaaĵo.