<< Estas tute certe H. C. Andersen: Fabeloj

Cigna nesto

Inter la Orienta maro kaj la Norda kuŝas malnova cigna nesto, kiu estas nomata Danujo. En ĝi naskiĝis kaj naskiĝas cignoj, kies nomoj neniam ĉesos esti famaj.

En la antikva tempo de ĉi tie flugis popolo da cignoj trans la Alpojn sur la verdan ebenaĵon de Milano, kie oni povis belege loĝi. La popolo da cignoj estis nomata Longobardoj.

Alia grupo kun brilantaj plumoj kaj fidelecaj okuloj ekloĝis en Bizantio, sidiĝis ĉirkaŭ la imperiestra trono kaj etendis siajn larĝajn flugilojn, por ĝin ŝirmi. Ĝi ricevis la nomon Varengoj.

De la bordoj de Francujo eksonis krio de timego antaŭ la sangaj cignoj, kiuj aperis el la nordo kun fajro sub la flugiloj, kaj la popolo preĝis: "Savu nin, ho Dio, kontraŭ la sovaĝaj Normandoj!"

Sur la lukse verda herbotero de Anglujo, sur la libera bordo, staris la Dana cigno kun la triobla reĝa krono sur la kapo kaj etendis sian sceptron super la landon.

Genue ĵetis sin la idolanoj sur la bordo de Pomerio, kiam venis la Danaj cignoj kun la standardo de la kruco kaj kun eltirita glavo.

Tio estis en tempo tre antikva, vi diras.

Sed ankaŭ pli proksime al nia tempo oni vidis potencajn cignojn, kiuj elflugis el la nesto.

Radio de fulmo disigis la aeron, radio de fulmo prilumis la landojn de la mondo, la cigno dispelis per la fortaj batoj de siaj flugiloj la krepuskan nebulon, kaj la stela ĉielo montriĝis pli klare; estis tiel, kvazaŭ ĝi pli alproksimiĝis al la tero; tio estis la cigno Tycho Brahe.

"Jes, tiam!" vi diras, "sed nun en niaj tagoj!" Nun ni vidis cignon post cigno, kiuj montriĝis en majesta flugado. Unu el ili glitigis siajn flugilojn sur la kordoj de la ora harpo, kaj sonado aŭdiĝis tra la nordo, la rokoj de Norvegujo leviĝis pli alten en la sunlumo de la tempo antikva; oni aŭdis bruon en la pinaroj kaj betularoj. La dioj, herooj kaj noblaj virinoj de la nordo montriĝis en la profunda malluma interno de la arbaroj.

Ni vidis, kiel unu cigno frapis per siaj flugiloj la marmoran rokon, tie ke ĝi rompiĝis, kaj la belaj bildoj, kiuj ĝis tiam ligite kuŝis en la ŝtono, eliris en la lumon de la tago, kaj la homoj ĉirkaŭe en la lando levis siajn kapojn, por rigardi tiujn potencajn bildojn.

Ni vidis, kiel tria cigno ŝpinis la pensfadenon, kiu nun kuras de lando al lando ĉirkaŭ la tuta tero, tiel ke la vorto flugas tra la landoj kun rapideco de fulmo.

Dio amas la malnovan cignan nestan inter la Orienta maro kaj la Norda. Venu tra la aero potencaj birdoj, por ĝin detrui; "tio ne fariĝos!" Eĉ la senplumaj birdidoj stariĝas en rondo ĉirkaŭ la rondo de la nesto, ni tion vidis, ili lasas al si haki la junan bruston, ke ĝia sango fluas, ili batas per la beko kaj la ungegoj.

Jarcentoj pasos super ĝi, el la nesto elflugos cignoj, ili estos vidataj kaj aŭdataj ĉirkaŭe en la mondo, antaŭ ol venos la tempo, kiam oni povos diri kun vereco: "Tio estas la lasta cigno, la lasta kanto el la cigna nesto."