<< En la lasta tago H. C. Andersen: Fabeloj

Estas tute certe

"Ĝi estas tute terura historio!" diris unu kokino sur la kontraŭa flanko de la vilaĝo, kie la historio tute ne okazis. "Ĝi estas terura historio tie en la kokinejo! Mi timus hodiaŭ nokte dormi sola. Estas bone, ke ni estas en la stalo en granda amaso." Kaj ŝi rakontis! tiel, ke al la aliaj kokinoj hirtiĝis la plumoj kaj la koko mallevis la kreston. Estas tute certe!

Sed ni komencu de la komenco, kaj ĉi tiu okazis en kokinejo sur la alia flanko de la vilaĝo. La suno malleviĝis, kaj la kokinoj flugis supren; unu el la kokinoj, kiu havis blankajn plumojn kaj mallongajn piedojn, metis siajn laŭprogramajn ovojn, kaj kiel kokino ĝi en ĉiu rilato estis respektinda. Kiam ĝi okupis sian ŝtupeton, ĝi purigis sin per la beko kaj perdis ĉe tio unu plumon.

"Ĝi estas for!" ĝi diris; "ju pli mi min purigas, des pli bela mi fariĝas ankoraŭ!" Tion ĝi diris ŝerce, ĉar inter la kokinoj ĝi estis konata pro sia gaja humoro, sed cetere ĝi estis, kiel ni diris, tre respektinda; kaj ĝi endormiĝis.

Ĉirkaŭe regis mallumo, unu kokino sidis apud la alia, kaj tiu, kiu sidis plej proksime de ĝi, ne dormis. Ĝi aŭdis kaj samtempe ne aŭdis, kiel oni ja devas agi en ĉi tiu mondo, se oni volas konservi komfortan trankvilecon. Tamen ĝi ne povis deteni sin, por ne diri al sia alia najbarino: "Ĉu vi aŭdis, kion oni diris ĉi tie? Mi neniun nomas, sed ĉi tie troviĝas unu kokino, kiu volas senplumiĝi, por bele aspekti; se mi estus koko, mi ĝin malestimus."

Ĝuste super la kokinoj sidis la strigino kaj la striginedzo kaj la striginidoj; ĉiuj membroj de tiu familio havis akrajn orelojn, ili aŭdis ĉiun vorton, kiun diris la najbara kokino, kaj ili ruladis siajn okulojn, kaj la strigino-patrino ventumadis ilin per siaj flugiloj. "Ne aŭskultu; vi tamen ja aŭdis, kion oni tie diris? Mi aŭdis tion per miaj propraj oreloj, kaj oni vere devas multe aŭdi, antaŭ ol oni ilin perdas. Tie troviĝas kokino, kiu tiagrade forgesis, kio konvenas por kokino, ke ĝi sidas kaj elŝiras al si ĉiujn plumojn, kaj permesas al la koko tion rigardi!"

"Prenez garde aux en fants!" diris la strigo-patro, "tio ne estas taŭga por infanoj!"

"Sed mi rakontos tion al la strigo, kiu loĝas kontraŭe! Ĝi estas tiel respektinda strigino!" Kaj la patrino forflugis.

"Hu-hu, hu-hu!" ili ambaŭ trumpetis, kaj ĝuste al la kolomboj en la kolombejon. "Ĉu vi aŭdis? Ĉu vi aŭdis? Hu-hu! tie troviĝas kokino, kiu por la koko elŝiris al si ĉiujn plumojn! Ĝi mortos de malvarmo, se ĝi ne estas jam mortinta! Hu-hu!"

"Kie? Kie?" pepis la kolomboj.

"Sur la kontraŭa korto! Mi tion preskaŭ mem vidis. Estas en efektiveco ne konvene tion rakonti, sed estas tute certe!"

"Kredu, kredu ĉiun vorton!" diris la kolomboj kaj pepis tion malsupren en sian kokinejon. "Tie troviĝas kokino, kelkaj eĉ diras, ke du kokinoj, kiuj elŝiris al si ĉiujn plumojn, por ne aspekti kiel la aliaj kaj por altiri al si per tio la atenton de la koko. Tio estas riska afero, oni povas malvarmumi kaj morti de febro, kaj ili ambaŭ mortis!"

"Vekiĝu! Vekiĝu!" kriis la koko kaj flugis sur la barilon; la dormo ankoraŭ estis en ĝiaj okuloj, sed malgraŭ tio ĝi kriis: "Tie tri kokinoj mortis pro malfeliĉa amo al koko; ili elŝiris al si ĉiujn plumojn. Ĝi estas malbela historio, mi ne volas konservi ĝin por mi, kurigu ĝin pluen!"

"Kurigu ĝin pluen!" fajfis la vespertoj, kaj la kokinoj kriis, kaj la kokoj kriis: "Kurigu ĝin pluen! Kurigu ĝin pluen!" Kaj tiamaniere la historio rondiris de kokinejo al kokinejo kaj fine atingis tiun lokon, de kiu ĝi komence eliris.

"Kvin kokinoj," oni diris, "elŝiris al si ĉiujn plumojn, por montri, kiu pro amo al la koko plej multe malgrasiĝis, kaj poste ili hakis sin reciproke ĝis sango kaj falis senvive, kaŭzante malhonoron kaj honton al sia familio kaj grandan perdon al sia posedanto."

La kokino, kiu perdis la elliberiĝintan malgrandan plumon, kompreneble ne rekonis en tio sian propran historion, kaj ĉar ĝi estis respektinda kokino, ĝi diris: "Mi malestimas tiun kokinon, sed bedaŭrinde ekzistas multaj tiaspecaj! Pri tio oni ne devas silenti, kaj mi faros, kion mi povos, ke la historio venu en la gazeton, por ke la tuta mondo tion eksciu. Tion la kokinoj meritis, kaj ankaŭ ilia familio!"

Kaj tio venis en la gazeton kaj oni ĝin presis, kaj estas tute certe: el malgranda plumo povas fariĝi kvin kokinoj.