<< § 30. FUNDAMENTO DE ESPERANTO EKZERCARO

§ 31.

Lia kolero longe daŭris. ― Li estas hodiaŭ en kolera humoro. ― Li koleras kaj insultas. ― Li fermis kolere la pordon. ― Lia filo mortis kaj estas nun malviva. ― La korpo estas morta, la animo estas senmorta. ― Li estas morte malsana, li ne vivos pli, ol unu tagon. ― Li parolas, kaj lia parolo fluas dolĉe kaj agrable. ― Ni faris la kontrakton ne skribe, sed parole. ― Li estas bona parolanto. ― Starante ekstere, li povis vidi nur la eksteran flankon de nia domo. ― Li loĝas ekster la urbo. ― La ekstero de tiu ĉi homo estas pli bona, ol lia interno. ― Li tuj faris, kion mi volis, kaj mi dankis lin por la tuja plenumo de mia deziro. ― Kia granda brulo! kio brulas? ― Ligno estas bona brula materialo. ― La fera bastono, kiu kuŝis en la forno, estas nun brule varmega. ― Ĉu li donis al vi jesan respondon aŭ nean? Li eliris el la dormoĉambro kaj eniris en la manĝoĉambron. ― La birdo ne forflugis: ĝi nur deflugis de la arbo, alflugis al la domo kaj surflugis sur la tegmenton. ― Por ĉiu aĉetita funto da teo tiu ĉi komercisto aldonas senpage funton da sukero. ― Lernolibron oni devas ne tralegi, sed tralerni. ― Li portas rozokoloran superveston kaj teleroforman ĉapelon. ― En mia skribotablo sin trovas kvar tirkestoj. ― Liaj lipharoj estas pli grizaj, ol liaj vangharoj.

humoro humeur | humor | Laune | расположеніе духа | humor.

fermi fermer | shut | schliessen, zumachen | запирать | zamykać.

korpo corps | body | Körper | тѣло | ciało.

animo âme | soul | Seele | душа | dusza.

kontrakti contracter | contract | einen Vertrag abschliessen | заключать договоръ | zawierać umowę.

um suffixe peu employé, et qui reçoit différents sens aisément suggérés par le contexte et la signification de la racine à laquelle il est joint | this syllable has no fixed meaning | Suffix von verschiedener Bedeutung | суффиксъ безъ постояннаго значенія | przyrostek nie mający stlałego znaczenia.

plenumi accomplir | fulfil, accomplish | erfüllen | исполнять | spełniać.

bruli brûler (être en feu) | burn (v. n.) | brennen (v. n.) | горѣть | palić się.

ligno bois | wood (the substance) | Holz | дерево, дрова | drzewo, drwa.

materialo matière | material | Stoff | матеріялъ | materjał.

bastono bâton | stick | Stock | палка | kij, laska.

tegmento toit | roof | Dach | крыша | dach.

funto livre | pound | Pfund | фунтъ | funt.

ist marque la profession; ex. boto botte ― botisto bottier; maro mer ― maristo marin | person occupied with; e. g. boto boot ― botisto boot-maker; maro sea ― maristo sailor | sich mit etwas beschäftigend; z. B. boto Stiefel ― botisto Schuster; maro Meer ― maristo Seeman | занимающійся; напр. boto сапогъ ― botisto сапожникъ; maro море ― maristo морякъ | zajmujący się; np. boto but ― botisto szewc; maro morze ― maristo marynarz.

koloro couleur | color | Farbe | краска, цвѣтъ | kolor.

supre en haut | above, upper | oben | вверху | na górze.

telero assiette | plate | Teller | тарелка | talerz.

tero terre | earth | Erde | земля | ziemia.

kesto caisse, coffre | chest, box | Kiste, Kasten, Lade | ящикъ | skrzynia.

lipo lèvre | lip | Lippe | губа | warga.

haro cheveu | hair | Haar | волосъ | włos.

griza gris | grey | grau | сѣрый, сѣдой | szary, siwy.

vango joue | check | Wange | щека | policzek.