<< § 37. FUNDAMENTO DE ESPERANTO EKZERCARO

§ 38.

Mi aĉetis por la infanoj tableton kaj kelke da seĝetoj. ― En nia lando sin ne trovas montoj, sed nur montetoj. ― Tuj post la hejto la forno estis varmega, post unu horo ĝi estis jam nur varma, post du horoj ĝi estis nur iom varmeta, kaj post tri horoj ĝi estis jam tute malvarma. ― En somero ni trovas malvarmeton en densaj arbaroj. ― Li sidas apud la tablo kaj dormetas. ― Mallarĝa vojeto kondukas tra tiu ĉi kampo al nia domo. ― Sur lia vizaĝo mi vidis ĝojan rideton. ― Kun bruo oni malfermis la pordegon, kaj la kaleŝo enveturis en la korton. Tio ĉi estis jam ne simpla pluvo, sed pluvego. ― Grandega hundo metis sur min sian antaŭan piedegon, kaj mi de teruro ne sciis, kion fari, ― Antaŭ nia militistaro staris granda serio da pafilegoj. ― Johanon, Nikolaon, Erneston, Vilhelmon, Marion, Klaron kaj Sofion iliaj gepatroj nomas Johanĉjo (aŭ Joĉjo), Nikolĉjo (aŭ Nikoĉjo aŭ Nikĉjo aŭ Niĉjo), Erneĉjo (aŭ Erĉjo), Vilhelĉjo (aŭ Vilheĉjo aŭ Vilĉjo aŭ Viĉjo), Manjo (aŭ Marinjo), Klanjo kaj Sonjo (aŭ Sofinjo).

densa épais, dense | dense | dicht | густой | gęsty.

brui faire du bruit | make a noise | lärmen, brausen | шумѣть | szumieć, hałasować.

kaleŝo carosse, calèche | carriage | Wagen | коляска | powóz.

pluvo pluie | rain | Regen | дождь | deszcz.

pafi tirer, faire feu | shoot | schiessen | стрѣлять | strzelać.

ĉj, nj après les 1-6 premières lettres d’un prénom masculin (nj ― féminin) lui donne un caractère diminutif et caressant | affectionate diminutive of masculine (nj ― feminine) names | den ersten 1-6 Buchstaben eines männlichen (nj ― weiblichen) Eigennamens beigefügt, verwandelt diesen in ein Kosewort | приставленное къ первымъ 1-6 буквамъ имени собственнаго мужескаго (nj ― женскаго) пола, превращаетъ его въ ласкательное | dodane do pierwszych 1-6 liter imienia własnego męskiego (nj ― żenńskiego) rodzaju zmienia je w pieszczotliwe.