<< § 38. FUNDAMENTO DE ESPERANTO EKZERCARO

§ 39.

En la kota vetero mia vesto forte malpuriĝis; tial mi prenis broson kaj purigis la veston. ― Li paliĝis de timo kaj poste li ruĝiĝis de honto. ― Li fianĉiĝis kun fraŭlino Berto; post tri monatoj estos la edziĝo; la edziĝa soleno estos en la nova preĝejo, kaj la edziĝa festo estos en la domo de liaj estontaj bogepatroj. ― Tiu ĉi maljunulo tute malsaĝiĝis kaj infaniĝis. ― Post infekta malsano oni ofte bruligas la vestojn de la malsanulo. ― Forigu vian fraton, ĉar li malhelpas al ni. ― Ŝi edziniĝis kun sia kuzo, kvankam ŝiaj gepatroj volis ŝin edzinigi kun alia persono. ― En la printempo la glacio kaj la neĝo fluidiĝas. ― Venigu la kuraciston, ĉar mi estas malsana. ― Li venigis al si el Berlino multajn librojn. ― Mia onklo ne mortis per natura morto, sed li tamen ne mortigis sin mem kaj ankaŭ estis mortigita de neniu; unu tagon, promenante apud la reloj de fervojo, li falis sub la radojn de veturanta vagonaro kaj mortiĝis. ― Mi ne pendigis mian ĉapon sur tiu ĉi arbeto; sed la vento forblovis de mia kapo la ĉapon, kaj ĝi, flugante, pendiĝis sur la branĉoj de la arbeto. ― Sidigu vin (aŭ sidiĝu), sinjoro! ― La junulo aliĝis al nia militistaro kaj kuraĝe batalis kune kun ni kontraŭ niaj malamikoj.

koto boue | dirt | Koth, Schmutz | грязь | błoto.

broso brosse | brush | Bürste | щетка | szczotka.

ruĝa rouge | red | roth | красный | czerwony.

honti avoir honte | be ashamed | sich schämen | стыдиться | wstydzić się.

solena solennel | solemn | feierlich | торжественный | uroczysty.

infekti infecter | infect | anstecken | заражать | zarażać.

printempo printemps | spring time | Frühling | весна | wiosna.

relo rail | rail | Schiene | рельса | szyna.

rado roue | wheel | Rad | колесо | koło (od woza i t. p.).

pendi pendre, être suspendu | hang | hängen (v. n.) | висѣть | wisieć.

ĉapo bonnet | bonnet | Mütze | шапка | czapka.

vento vent | wind | Wind | вѣтеръ | wiatr.

blovi souffler | blow | blasen, wehen | дуть | dąć, dmuchać.

kapo tête | head | Kopf | голова | głowa.

branĉo branche | branch | Zweig | вѣтвь | gałaź.