<< La sep kapridoj Fratoj Grimm: Elektitaj Fabeloj

Reĝo rano aŭ fera Henriko

En tempo jam de longe pasinta, kiam efikis ankoraŭ sorĉado, vivis reĝo. Ĉiuj liaj filinoj estis belaj, sed la plej juna estis tiel bela, ke eĉ la suno, kiu ja vidis multon, miris, kiam ĝi rigardis ŝian vizaĝon. Proksime de la kastelo de la reĝo staris granda, malluma arbaro, kaj en la arbaro sub maljuna tilio estis puto. Se la tago estis tre varma, la princino iris en la arbaron kaj sidiĝis sur la rando de la malvarma puto, kaj se ŝi enuis, ŝi prenis oran globon, ĵetis supren kaj kaptis; tio estis ŝia plej amata ludo.

Foje la ora globo falis ne en la etenditan manon de la reĝa filino, sed teren kaj ruliĝis rekte en la akvon. La knabino sekvis ĝin per la okuloj, sed la globo malaperis, kaj la puto estis tiel profunda, ke oni ne povis vidi la fundon. Ekploris la princino, ploris pli kaj pli laŭte, sed ne povis konsoliĝi. Kiam ŝi tiel ĉagreniĝis, iu diris al ŝi:

"Kio estas al vi, reĝa filino? Vi tiel krias, ke ŝtono ekkompatus vin."

La princino ĉirkaŭrigardis, de kie venas la voĉo, fine ŝi ekvidis ranon, kies malbela kapo elstaris el la akvo.

"Ah, estas vi, maljuna kotulo," ŝi diris, "mi ploras mian oran globon, kiu falis en la akvon."

"Trankviliĝu kaj ne ploru," respondis la rano, "mi ĝin trovos, sed kion mi ricevos, se mi redonos al vi la ludilon?"

"Ĉion, kion vi deziros, kara rano," ŝi diris, "miajn vestojn, perlojn kaj multekostajn ŝtonojn, eĉ la oran kronon, kiun mi portas."

La rano respondis:

"Mi ne deziras viajn vestojn, perlojn, ŝtonojn multekostajn, nek vian oran kronon; sed se vi ekamos min kaj mi fariĝos via amiko kaj ludkunulo, se vi konsentos, ke mi sidu apud vi ĉe la tablo, manĝu el via ora telereto, trinku el via pokaleto kaj dormu en via lito: se vi tion promesos al mi, mi malleviĝos ĝis la fundo kaj alportos la globon."

"Jes, jes," ŝi diris, "mi promesas al vi ĉion, kion vi volas, se vi nur reportos al mi la globon."

Sed ŝi pensis:

"Kion babilas la malsaĝa rano! Ĝi ja sidas en la akvo kun siaj egaluloj kaj kvakas, sed ĝi ne povas esti kunulo de la homo."

La rano, ricevinte la promeson, subakviĝis kaj post momento elnaĝis kun la globo en la buŝo kaj ĵetis la ludilon sur la herbon. La princino, ekvidinte la globon, ekĝojis, levis ĝin kaj forkuris.

"Atendu, atendu," kriis la rano, "kunprenu min, mi ne povas kuri, kiel vi."

Kion helpis al ĝi, ke ĝi kriis sian kvak kvak tiel laŭte, kiel ĝi povis! La princino tute ne atentis, rapidis hejmen kaj baldaŭ forgesis la mizeran ranon, kiu devis reveni en sian puton.

En la sekvinta tago, kiam la reĝa filino sidis kun ĉiuj korteganoj ĉe la tablo kaj manĝis el sia ora telereto, iu surrampis klak klak la marmoran ŝtuparon, kaj atinginte la supron, frapis la pordon kaj ekkriis:

"Princino plej juna, malfermu al mi!"

Ŝi ekkuris por vidi, kiu estas ekstere; ŝi malfermis: jen sidas la rano.

Ŝi rapide brufermis la pordon kaj time residiĝis ĉe la tablo. La reĝo bone vidis, ke ŝia koro forte batas, kaj diris:

"Infano mia, kion vi timas, ĉu post la pordo giganto staras kaj volas forkapti vin?"

"Ne, ne," respondis ŝi, "ne giganto, sed abomeninda rano."

"Kion ĝi volas de vi?"

"Ah, kara patro, kiam mi hieraŭ sidis en la arbaro ĉe la puto kaj ludis, mia ora globo falis en la akvon, kaj ĉar mi ploris kaj larmis, la rano alportis ĝin al mi. Mi promesis, ke ĝi estos mia kunulo, ĉar ĝi nepre postulis tion. Mi tute ne pensis, ke ĝi povas veni el sia akvo. Nun ĝi estas malantaŭ la pordo kaj volas eniri al mi."

Dume oni ree ekfrapis kaj vokis:

"Princino juna,
Malfermu al mi!
Ĉu vi jam forgesis,
Kion hieraŭ, ĉe la malvarma puto
Diris vi al mi?
Princino juna
Malfermu al mi!"

La reĝo diris:

"Vi devas plenumi la promeson; iru, malfermu al ĝi."

Ŝi iris kaj malfermis la pordon; la rano ensaltis kaj sekvis ŝiajn paŝojn ĝis ŝia seĝo. Tie ĝi haltis kaj diris:

"Levu min sur vian seĝon."

La knabino ŝanĉeliĝis, ĝis fine la patro ordonis tion fari.

Kiam la rano estis sur la seĝo, ĝi volis leviĝi sur la tablon, kaj kiam ĝi jam estis tie, ĝi diris:

"Nun alŝovu al mi vian oran telereton, ni kune manĝos."

Ŝi faris tion, sed ĉiu povis vidi, ke nevolonte. La rano manĝis kun apetito, al ŝi preskaŭ ĉiu peco haltis en la gorĝo. Fine ĝi diris:

"Mi satmanĝis kaj estas laca, nun portu min en vian ĉambreton, preparu vian silkan liteton, ni kuŝiĝos por dormi."

La princino ekploris; ŝi timis la malvarman ranon, kiun ŝi ne kuraĝis eĉ ektuŝi kaj kiu nun volis dormi en ŝia bela, pura lito. Sed la reĝo ekkoleris kaj diris:

"Vi ne devas malestimi tiun, kiu helpis vin en malfeliĉo."

La princino prenis la ranon per du fingroj, portis ĝin supren kaj metis en angulon. Sed kiam ŝi kuŝis en la lito, la rano alrampis kaj diris:

"Mi estas laca, mi volas dormi kiel vi. Levu min, alie mi diros tion al via patro."

La reĝa filino ekkoleris, ŝi kaptis la ranon kaj ĵetis ĝin per ĉiuj fortoj al la muro:

"Nun vi ĝuos ripozon, abomeninda rano."

Sed kiam ĝi falis teren, ĝi ne estis plu rano, sed princo kun belaj, gajaj okuloj.

Laŭ la volo de ŝia patro li fariĝis ŝia kunulo kaj edzo. Li rakontis al ŝi, ke malbona sorĉistino faris lin rano, ke ŝi sola povis savi lin kaj ke morgaŭ ili kune veturos en lian regnon. Poste ili ekdormis kaj en la sekvinta mateno la suno vekis ilin. Antaŭ la pordo jam staris kaleŝo, al kiu estis jungitaj ok blankaj ĉevaloj kun strutaj plumoj sur la kapo kaj en oraj katenoj. Malantaŭe staris la servisto de la juna reĝo ― la fidela Henriko.

La fidela Henriko tiel ĉagreniĝis, kiam lian sinjoron oni sorĉis rano, ke li ĉirkaŭis sian koron per tri feraj ringegoj, por ke ĝi ne krevu pro doloro kaj malĝojo.

Henriko helpis la paron sidiĝi en la kaleŝon; li mem stariĝis malantaŭe kaj ĝoje rigardis la savitan sinjoron. Post iom da tempo la reĝo ekaŭdis post si krakon, kvazaŭ io rompiĝis. Li rigardis posten:

"Veturilo nia krevas!"

"Trankviligi vin mi devas;
Falis ring' de mia koro,
Kiun premis la doloro,
Kiam vi en puto restis
Kaj vi tie rano estis."

Ankoraŭ duan kaj trian fojon io ekkrakis dum la vojaĝo, kaj la reĝa filo pensis, ke la kaleŝo rompiĝis, sed tio estis la ringegoj, kiuj defalis de la koro de fidela Henriko, ĉar lia sinjoro estis savita kaj feliĉa.