Fratoj Grimm: Elektitaj Fabeloj

La sep kapridoj

Estis iam maljuna kaprino, kiu havis sep idojn kaj amis ilin, kiel ĉiu patrino amas siajn infanojn. Iam ŝi volis iri en la arbaron por alporti nutraĵon. Ŝi alvokis ĉiujn sep kaj diris:

"Karaj infanoj, mi iras en la arbaron, gardu vin bone kontraŭ la lupo; ne enlasu ĝin, ĉar alie ĝi manĝos vin kun haŭto kaj haroj. La fripono ofte aliformigas sin, sed vi tuj rekonos ĝin per ĝiaj nigraj piedoj kaj ĝia raŭka voĉo."

La kapridoj diris:

"Kara patrinjo, vi povas trankvile foriri, ni estos singardaj."

La patrino ekblekis kaj foriris. Baldaŭ iu ekfrapis la pordon kaj ekkriis:

"Malfermu, karaj infanoj, via panjo alportis ion por ĉiu."

Sed la kapridoj rekonis la lupon per la raŭka voĉo:

"Ni ne malfermos," ili ekkriis, "vi ne estas nia patrino, ŝi havas delikatan voĉon, kaj la via estas raŭka, vi estas la lupo!"

La lupo iris en butikon kaj aĉetis grandan pecon da kreto. Ĝi manĝis ĝin kaj ĝia voĉo fariĝis delikata. Ĝi revenis, frapis la pordon kaj ekkriis:

"Malfermu karaj infanoj, via patrino alportis ion por ĉiu."

Sed ĉar la lupo metis sian nigran piedon en la fenestron, la infanoj rekonis ĝin kaj diris:

"Ni ne malfermos, nia patrino ne havas nigrajn piedojn, kiajn vi: vi estas la lupo."

La lupo kuris al bakisto kaj diris:

"Mi dolorigis mian piedon, ŝmiru ĝin per pasto."

Kiam la bakisto faris tion, la lupo kuris al la muelisto kaj diris:

"Ŝutu blankan farunon sur mian piedon."

La muelisto pensis:

"Ĝi volas iun trompi" kaj rifuzis, sed la lupo diris:

"Se vi ĝin ne faros, mi manĝos vin."

La muelisto ektimis kaj blankigis ĝian piedon. Tiaj estas la homoj!

La fripono iris trian fojon al la pordo, frapis ĝin kaj diris:

"Malfermu, infanoj, jen revenis via kara patrinjo kaj alportis al ĉiu ion el la arbaro."

La kapridoj ekkriis:

"Antaŭe montru vian piedon, ni volas vidi, ĉu vi estas nia kara panjo."

La lupo metis la piedon en la fenestron. Kiam la kapridoj vidis, ke ĝi estas blanka, ili kredis ĉion, kion la lupo diris, kaj malfermis la pordon. Sed tiu, kiu eniris, estis la lupo. Ili ektimis kaj volis sin kaŝi. Unu saltis sub la tablon, dua en la liton, tria en la fornon, kvara en la kuirejon, kvina en la ŝrankon, sesa sub la lavujon, sepa en la keston de la horloĝo. Sed la lupo trovis ĉiujn kaj sen longaj konsideroj englutis ĉiujn unu post la alia; li ne trovis nur la plej junan, kiu sin kaŝis en la keston de la horloĝo. La lupo satmanĝis, foriris, kuŝiĝis sur verda herbaĵo sub arbo kaj ekdormis.

Baldaŭ la kaprino revenis el la arbaro. Kion ŝi ekvidis! La pordo estis larĝe malfermita, la lavujo dispecigita, la kusenoj kaj la kovrilo estis eltiritaj el la lito. Ŝi serĉis la infanojn, sed nenie trovis ilin. Ŝi vokis ilin unu post la alia per la nomo, sed neniu respondis. Fine, kiam ŝi vokis la plej junan, eksonis delikata voĉo:

"Kara patrino, mi sidas en la horlogo."

Ŝi eltiris ĝin kaj ĝi rakontis, ke la lupo venis kaj manĝis ĉiujn aliajn. Oni povas imagi, kiel ŝi ploris siajn malfeliĉajn infanojn.

Fine ŝi eliris kun sia ĉagreno el la domo, kaj la plej juna kaprino sekvis ŝin. Kiam ŝi venis sur la herbejon, tie kuŝis la lupo sub arbo kaj ronkis tiel, ke la branĉoj tremis. Ŝi rigardis ĝin de ĉiuj flankoj kaj vidis, ke io moviĝas kaj tremas en ĝia ventro.

"Dio mia," ŝi pensis, "ĉu miaj infanoj, kiujn ĝi englutis por vespermanĝo, vivas ankoraŭ?"

La kaprideto devis kuri hejmen kaj alporti tondilon, kudrilon kaj fadenojn. Apenaŭ ŝi ektranĉis la ventregon de la monstro, unu kaprido jam etendis la kapon eksteren, kaj kiam ŝi daŭriĝis tranĉi, ĉiuj ses elsaltis unu post alia. Ĉiuj estis sendifektaj, ĉar la avida monstro englutis ilin vivantaj. Granda estis la ĝojo! Ili karesis la amatan patrinon kaj dancis, kiel la tajloro, kiu festas edziĝon. La kaprino diris:

"Iru serĉi ŝtonojn, ni plenigos per ili la ventron de la sendia besto, dum ĝi dormas."

La kapridoj rapide, rapide altrenis ŝtonojn kaj ŝovis ilin en la ventron de la lupo. La patrino senprokraste kunkudris ĝin; la lupo nenion sentis, eĉ ne moviĝis.

Kiam la fripono fine satdormis, ĝi leviĝis, kaj ĉar la ŝtonoj kaŭzis al ĝi grandan soifon, ĝi ekiris al la puto: la ŝtonoj ruliĝis kaj bruis en ĝia ventro. La lupo ekkriis:

"Oh, en ventro kia pezo,
Sentas ŝtonojn mi en mezo.
La kapridojn mi ja manĝis,
Kiu ilin tie ŝanĝis?"

Ĝi venis al la puto kaj kliniĝis al la akvo por trinki. La pezaj ŝtonoj entiris ĝin en la akvon kaj ĝi dronis. Kiam la sep kapridoj tion vidis, ili alkuris, kriante:

"La lupo mortis! la lupo mortis" kaj pro ĝojo dancis ĉirkau la puto.