<< Ĉapitro II Eliza Orzeszko: La Interromita Kanto

Ĉaptiro III

Klaro ekdormis tre malfrue kaj tre frue vekiĝis. Ordinare ŝi tuj saltis el la lito al la lavvazo kaj longe baraktis en la akvo, kvazaŭ birdo en la sablo. Hodiaŭ ŝi sidiĝis sur la lito kaj aŭskultis. Ŝia kapo, ŝia tuta estaĵo estis plena de melodiaj tonoj kaj de ritmaj vortoj, kiuj karesis ŝiajn orelojn kaj koron.

Vi estas kiel la flor'
Tiel bela kaj pura kaj ĉarma!...

La fortepiano kaj la violonĉelo daŭrigis:

Al ĉielo etendus mi for
Miajn manojn... petegus mi larma...

Ŝi venkis la revemon, saltis el la lito kaj post duonhoro ŝi jam estis vestita. Dum ŝi lavis sin, purigis la vestojn, la venko daŭris ankoraŭ, sed kiam butonumante la korsaĵon, ŝi ekstaris antaŭ la fenestro, ŝi ree aŭdis la kanton:

Ke Di' lasu vin por sia glor'
Tiel bela kaj pura kaj ĉarma!...

Dio, Dio! Kio okazis? Kiel feliĉa ŝi estas! Ŝia koro ensorbis dolĉan feliĉon, pri kiu ŝi eĉ ne imagis ĝis nun... „Mi ludos por vi kun mia amiko...“ Ili ludis ĝis malfrua vespero, ŝi aŭskultis. Kia nokto! Oni ludis por ŝi! Neniam ankoraŭ okazis io simila. Li ludis por ŝi... por ŝi!... Kiel bona li estas!

Ŝi forte kunpremis la manojn kaj diris decide:

― Sufiĉe!

Ŝi ĵetis sur siajn ŝultrojn manteleton, sur sian kapon lanan tukon, kaptis de la kuireja tablo korbon kun tenilo kaj kovrilo, pli grandan ol la korbo por la kudraĵo. Ŝi devis kuri bazaron por aĉeti kuirejan provizon. La patro kaj frato dormos ankoraŭ unu horon; Franjon ŝi vekos, por ke ŝi kuiru la lakton kaj gardu la fornon, sed antaŭe ŝi kuros en la ĝardenon kaj alportos la kruĉon, kiun ŝi forgese lasis ĉe la malgranda florbedo. Eble Franjo bezonos ĝin kaj ne povos ĝin trovi. Klaro kuris sur la balkonon kaj subite haltis. De kie ĝi venis? Korbo plena de belegaj fruktoj! Neniam ŝi vidis tiajn!

Sur la mallarĝa benko de la balkono staris korbo plena de freŝaj fruktoj, arte dismetitaj de lerta ĝardenista mano. En la mezo inter la folioj kronis la fruktan piramidon ananaso, tute ora sub la radioj de la leviĝanta suno; ĉirkaŭis ĝin rozaj persikoj, flavaj abrikotoj, verdaj renklodoj, sub kiuj ruĝaj pomoj kaj grandaj piroj sin apogis al melono, kovrita de delikataj vejnetoj.

La tuton pentrinde ornamis folioj, kovrantaj ankaŭ la korbon. Alloge odoris la ananaso kaj melono. Freŝa roso brilis sur la folioj.

Klaro staris kun mallevitaj kaj forte kunpremitaj manoj. En la unua momento de admiro ŝi demandis: „De kie?“ sed tuj ŝi respondis al si: „De li!“ Antaŭ ŝia vekiĝo iu venis, laŭ lia ordono, en la ĝardenon kaj metis la korbon. Li ja diris, ke la princo permesis al li disdonadi la fruktojn de sia ĝardeno al siaj konatoj.

Fajra ruĝo kovris ŝian vizaĝon.

― Li disdonu ilin... sed ne al ni! ne al mi ― ŝi ripetis, ― ho ne! Neniam! Donaco de tute nekonata homo, ― neniam!

Ŝi klare eksentis nun, ke li estas fremda por ŝi, kaj samtempe doloriga sago trapikis ŝian koron. Sed ĉu ĝi doloras ŝin aŭ ne, tamen li estas fremda por ŝi. Li ne konas eĉ ŝian patron! Kiel la patro povos akcepti la fruktojn, donacitajn de nekonata homo. Oni devas redoni ilin al li, sed kiamaniere? Kiu reportos? Eble Staĉjo? Oh ne, ne! Ŝi ektremis pensante, ke Franjo aŭ Staĉjo povas vekiĝi kaj veni sur la balkonon. Kion ŝi dirus al ili?

Poste ŝi decidos, kion fari; nun ŝi kaŝos plej rapide la korbon, por ke neniu vidu ĝin. Ŝi tuj kaŝis ĝin en la kuireja ŝranko, kiun ŝi zorge ŝlosis. Feliĉe ĉiuj dormis ankoraŭ. Nun ŝi vekos Franjon kaj kuros bazaron.

Dum la sekvintaj horoj ŝi sentis sin jen trankvila kaj indiferenta, jen tiel kortuŝita, ke ŝi apenaŭ povis deteni la larmojn. Ŝi decidis porti la korbon en la laŭbon kaj peti sinjoron Przyjemski, se li venos, repreni ĝin... Jen ŝi estis certa, ke li venos; jen ŝi dubis... Se li ne venos, ŝi metos la korbon trans la krado. Li aŭ iu alia baldaŭ rimarkos ĝin, kaj ĉio estos finita. Verŝajne sinjoro Przyjemski ofendiĝos kaj ne volos plu vidi ŝin; ĉio finiĝos por ĉiam... Estis momentoj, kiam ŝi pensis pri tio sen bedaŭro; se li opinias, ke ŝi deziras liajn donacojn, li ne venu plu. Ĉio estos, kia ĝi estis antaŭ tri tagoj, kiam ŝi ankoraŭ ne konis lin.

Por la patro, Franjo kaj Staĉjo tio ja estas indiferenta, kial do ĉagreniĝi?

Sed post duonhoro ŝian decidemon anstataŭis tia malĝojo, ke ŝi ne sciis plu, kion ŝi faras. Ŝi forlasis la laboron, apogis la kubutojn sur la malnova komodo kaj premis la palpebrojn per la manoj por ne plori.

Unu horon antaŭ la tagmanĝo ŝi sidiĝis en la siringa laŭbo kaj komencis kudri rapide, diligente, kun mallevita kapo. Apud ŝi staris sur la benko la fruktoplena korpo. Velkintaj folioj ekkrakis sub ies piedoj. Klaro klinis la kapon ankoraŭ pli malalte kaj komencis kudri ankoraŭ pli rapide. Brulis ŝia vizaĝo, ŝvelis la palpebroj, kaj ŝi tion sentis. Tra la densa nebulo, kiu kovris ŝiajn okulojn, ŝi ne vidis plu la kudraĵon. Bone konata voĉo diris malantaŭ la krado:

― Bonan tagon, fraŭlino!

Ŝi levis la kapon, sed ŝia rigardo ne renkontis la rigardon de Przyjemski, kiu estis fiksita sur la fruktoj, formantaj piramidon apud ŝia vesto kun rozaj kaj grizaj strioj. Tenante ankoraŭ la ĉapelon super la kapo, Przyjemski senmoviĝis. La sulko sur lia frunto pliprofundiĝis kaj la lipoj kolere kuntiriĝis. Sed ĉi tio daŭris nur kelke da sekundoj, post kiuj la bela vizaĝo ree fariĝis serena, eĉ ekradiis de plezuro. Klaro neniam vidis lin tia. Sur ŝia vizaĝo paleco forigis nun la purpuron. Ŝiaj fingroj, tenantaj fadenon, malseka de ŝiaj larmoj, iom tremis. Przyjemski etendis la manon super la krado kaj diris ridetante:

― Antaŭ ĉio, vian manon, mi, petas...

Ŝi etendis ĝin al li. Ŝia malgranda mano, malglata, iom ruĝa kaj iom tremanta, restis momenton en la blanka kaj mola mano, kiu premis ĝin.

― Nun klarigu al mi, kial la korbo venis ĉi tien?

Ŝi levis la kapon kaj kuraĝe rigardante lin, respondis:

― Mi alportis ĝin, esperante renkonti vin ĉi tie. Volu meti la korbon trans la krado kaj sendi iun, por ke li prenu ĝin.

Kaj ŝi pene etendis al li la pezan korbon.

Silente, kun perfekta malvarma sango, malrapide Przyjemski faris ĉion laŭ ŝia diro: li prenis la korbon, metis ĝin sur la herbon trans la krado kaj, rigardante ŝin per okuloj plenaj de stranga brilo, diris:

― Bone. Nun kiam la ekzekuto jam estas finita, mi dezirus ekkoni la motivojn de la dekreto.

Ŝi vidis, ke li ne sentas sin ofendita, ke kontraŭe, malgraŭ la ŝajna ŝercemo, lia voĉo sonis pli amika, ol ordinare. Ŝi do respondis sen embaraso.

― Vere, mi ne scias klarigi tion al vi... sed ne eble estas... ni neniam, nek mia patro nek mi... Oni povas ne esti riĉa, tamen...

― Sufiĉi al si, ― li finis.

Longe li staris meditante, sed sen kolero; kontraŭe, la sulko sur lia frunto estis multe malpli profunda, ol ordinare. Ĝi preskaŭ malaperis.

― Kial do vi akceptas diversajn aferojn de la sinjorino... de la vidvino de la bestkuracisto?

― Tio estas tute alia afero! ― diris vive Klaro. ― Sinjorino Dutkiewicz amas nin, kaj ni ŝin amas! De tiuj, kiuj nin amas kaj kiujn ni amas, oni povas akcepti ĉion...

Post sekunda konsidero ŝi aldonis kun serioza mieno:

― Oni eĉ devas, ĉar alie tio signifus, ke ni opinias ilin fremdaj...

Przyjemski rigardis ŝin admire, kiel ĉielarkon; poste li demandis:

― Kaj de la fremdaj oni akceptas nenion?

― Ne! ŝi respondis, sentime lin rigardante.

― Kaj mi estas fremda por vi, diru?

― Jes, ― ŝi flustris.

Momenton ankoraŭ li staris, apoginte sin al la krado, rigardante jam ne ŝin, sed ien malproksimen. Poste li rektiĝis, posteniĝis unu paŝon kaj levante la ĉapelon diris:

― Mi havos la honoron fari hodiaŭ vespere viziton al via patro!

Pasante malrapide en la ombra aleo, li pensis:

Voilà, où la fierté va se nicher! „De tiuj, kiujn ni amas kaj kiuj nin amas, oni devas ĉion akcepti, ĉar ne akceptante ni montrus, ke ni opinias ilin fremdaj...“ Tre delikata sento, tre delikata! Kaj kia sankta kredo al la amo! Ni amas, ili amas! Voilà, où la foi se niche! Foi de bûcheron! Sed kia feliĉo estas diri ne ridante: „Ni amas, ili amas...“ Se mi povus nur unu fojon ankoraŭ en mia vivo diri: „mi amas, ŝi amas min“ kaj ne ekridi, mi kisus, mia feino, viajn piedetojn... en truaj ŝuoj.

Tre bone estis, ke Klaro ankoraŭ en la ĉeesto de Przyjemski ne batis la manplatojn de ĝojo kaj ne eksaltis. Veninte en la domon, ŝi faris tion radianta, ruĝa, spireganta.

Li do ne ofendiĝis; kontraŭe, li promesis viziti ŝian patron hodiaŭ... hodiaŭ! Kiel bona li estas, kiel bona! Ŝi komprenis la motivon de lia neatendita promeso... Kiam li koniĝos kun ŝia familio kaj komencos viziti ilin, li ĉesos esti fremda por ŝi. Li fariĝos intima konato; eble amiko. Ŝia koro estis plena de dankemo. Ŝi rememoris ĉiun vorton, kiun li diris, ĉiun movon, kiun li faris. Ekstreme amuzis ŝin la silenta kaj serioza maniero, per kiu, plenumante ŝian deziron, li prenis la korbon el ŝiaj manoj kaj metis ĝin sur la herbon trans la krado.

Ĉi tio estis tre ridinda: liaj movoj kaj gestoj, kvazaŭ li estus farinta ion solenan, kaj samtempe preskaŭ nevidebla rideto, eraranta sur liaj maldikaj, iom ŝercemaj lipoj. Belega estas lia buŝo, la okuloj kaj la frunto... Vere, ŝi ne sciis, kio estis plej bela. Eble la delikata profilo kun malkavaj brovoj, apartigitaj de la sulko plena de melankolio kaj saĝo... Ne, nek la profilo, nek la buŝo, nek la okuloj! Lia animo, ĝi sendube estis lia plej granda belaĵo! Lia nobla, alta kaj tiel malĝoja animo... Ankaŭ lia koro, kiu ne ekkoleris, ke ŝi ne akceptis la donacon, kiu, kontraŭe, ekdeziris proksimiĝi pli multe al ŝi...

Pensante pri ĉi tio, ŝi alkudris al la rando de la korsaĵo kiel neĝo blankan punteton kaj prenis el la komodo ledan zonon kun ŝtala buko.

Oni estis finantaj la tagmanĝon en la malgranda salono, kiu estis samtempe manĝoĉambro.

La plej grandan parton de la ĉambro okupis kameno el verdaj kaheloj; kelkaj dikaj traboj subtenis malaltan plafonon; de la ruĝe kolorita planko en multaj lokoj malaperis la koloraĵo; blua papero ruĝe punktita tapetis la murojn.

Inter du fenestroj, rigardantaj la verdan fazeolan kurtenon, Teofilo Wygrycz sidis sur mallarĝa kanapo kun fraksenaj brakoj, ĉe tablo kovrita per vakstolo, anstataŭanta tukon. Kelkaj teleroj kun la restoj de la manĝaĵo, karafo da akvo, salujo, vitra krenujo okupis la tablon. Apud la kontraŭa muro, sur la malnova komodo, flanke de malgranda lampo staris granda rezeda tufo en glaso. La du infanoj sidis ĉe ambaŭ flankoj de la patro; Klaro alportis el la kuirejo kelke da piroj sur telero kaj starante komencis senŝeligi unu.

― Paĉjo, mi aĉetis por vi hodiaŭ bonegajn pirojn. Franjo kaj Staĉjo ankaŭ ricevos po unu.

― Ĉu ili estas karaj? ― demandis Wygrycz.

La vizaĝo de la maljuna oficisto estis longa kaj osta, ĝia koloro estis flava. La duone acida, duone apatia mieno montris homon ĥronike malsanan kaj plenumantan neamatan oficon. Nur la okuloj, same bierkoloraj kiel la okuloj de Klaro, kun longaj okulharoj, rigardis iafoje sub la sulkoplena frunto inteligente kaj malsevere.

La dekkvinjara knabineto, maldika, anemia blondulino, kies trajtoj similis la longan vizaĝon de la patro, ekkriis vive:

― Kial vi tiel elegante vestis vin, Klaro?

Klaro havis la ĉiutagan perkalan striitan veston; ŝi nur metis freŝan pinton ĉirkaŭ la kolo kaj la zonon kun ŝtala buko. Ŝi eĉ ne estis korekte kombita, ĉar ŝiaj malobeemaj haroj ne volis glate kuŝi kaj liberiĝis el la katenoj de la duoblaj pingloj. La nigraj bukloj flirtis senĝene sur la frunto kaj nuko. Roza levkojo ornamis la malobeulojn.

Aŭdinte la demandon de la fratino, Klaro kliniĝis por levi de la planko piran ŝelon, kaj rektiĝinte respondis trankvile:

― Elegante! Tute ne, mi nur metis freŝan pinton, ĉar la antaŭa estis jam malpura.

― Vi metis ankaŭ vian novan zonon! ― daŭrigis Franjo incitete.

Ne respondante al la malpacema fratino, Klaro metis antaŭ la patro la senŝeligitan piron kaj tranĉilon kun ligna tenilo.

― Ni hodiaŭ havos gaston, paĉjo, ― ŝi diris.

― Gaston? ― ekmiris la maljunulo, ― kiun? Eble sinjorino Dutkiewicz?... sed ŝi ne estas gasto.

Klaro, senŝeligante duan piron, daŭrigis kviete:

― Kelke da fojoj mi renkontis en la ĝardeno sinjoron Przyjemski, la sekretarion de princo Oskaro, kaj ni longe interparolis. Hodiaŭ li diris al mi, ke li vizitos vin.

Wygrycz faris grimacon.

― Tre bezonas mi la viziton! Li malhelpos min dormi post la tagmanĝo... mi estas laca, mi ne povas paroli...

Li parolis per malĝentila tono; efektive, li sentis sin ĉiam laca kaj malkutimis la fremdajn vizaĝojn.

Franjo, spirito atakema, ekparolis vive per akra voĉo:

― Vi do, Klaro, koniĝas en la ĝardeno kun junaj viroj? Kiamaniere?...

― Silentu kaj ne ĉikanu la fratinon! ― riproĉis Wygrycz Franjon, kiu tuj eksilentis.

Tiam la juna knabo en kiteleto kun leda zono komencis rapide babili.

― Mi, mi scias, kiu estas sinjoro Przyjemski. Mia kolego, la filo de la ĝardenisto de la princo, rakontis al mi, ke kun la princo venis lia sekretario, kiun li tre amas, kun kiu li ludas fortepianon kaj ian alian instrumenton... La nomo de la sekretario estas Przyjemski, li estas tre gaja, ĉiufoje kiam li estis en la ĝardeno, li ludis kun la infanoj.

― Silentu, Staĉjo! ― diris Franjo, ― la kavaliro de Klaro venas.

Oni aŭdis malrapidajn, egalajn paŝojn malantaŭ la fazeolo; baldaŭ malfermiĝis la vestibla pordo, tiel malalta, ke la venanto devis klini la kapon. Przyjemski aperis kaj per unu rigardo ĉirkaŭprenis ĉion: la malaltan plafonon, la verdan kamenon, la ruĝajn punktojn sur la blue tapetitaj muroj, la restaĵojn de kaĉo sur la teleroj, la kvar personojn ĉe la tablo, kovrita per vakstolo, la siringan tufon sur la komodo.

Klaro kun roza nebulo sur la vangoj diris sufiĉe malestime al la patro:

― Paĉjo, sinjoro Julio Przyjemski, mia konato.

Kaj al la gasto:

― Mia patro.

Wygrycz leviĝis kaj, etendante al la vizitanto sian longan, ostan manon, diris:

― Tio estas honoro por mi... Sidiĝu, mi tre petas vin...

La ruĝo jam forlasis la vizaĝon de Klaro. Trankvile, kun delikata rideto, ŝi deprenis la telerojn de la tablo kaj portante la piramidon en la kuirejon faris al la fratino signon per la rigardo, por ke ŝi forprenu la karafon kaj la vakstolon.

Kiam la vakstolo estis forigita, oni vidis fraksenan tablon, kovritan per kotona retotuko. Staĉjo metis sur ĝin la glason kun rezedo.

Post kelkaj minutoj Klaro revenis el la kuirejo. Ĝoje ŝi rimarkis, ke ŝia patro vive parolas kun la gasto. Li estas vera sorĉisto, se li sukcesis tiel rapide forigi de la vizaĝo de la laca maljunulo maldolĉon kaj apation!

Przyjemski demandis lin pri la urbo, kie la maljuna oficisto pasigis la tutan vivon, kaj tiamaniere tuj trovis aferon bone al li konatan kaj ne indiferentan. Wygrycz parolis detale pri la loĝantaro de la urbo, pri ĝiaj klasoj, pri la materiala stato de ĉiu el ili. En la komenco li parolis malrapide kaj malfacile, kiel homo kiu malkutimis interparoli, sed post kelkaj minutoj la vortoj ekfluis pli libere; en liaj malhelaj okuloj ekbrilis inteligenteco kaj la ostaj manoj akompanis la frazojn per energiaj gestoj. Klariginte al la gasto la interrilatojn de la loĝantoj, li diris:

― Malfeliĉo supre, malfeliĉo malsupre, malfeliĉo en la mezo. Multo mankas ĉie kaj al ĉiu. Sed vi pardonu min, se mi diras al vi, ke iom kulpaj pri ĉi tio estas la homoj riĉaj kaj kredeble inteligentaj, kiel princo Oskaro...

Li interrompis, ekŝanceliĝis.

― Pardonu, sinjoro, eble mi ne devus diri tion al la sekretario kaj amiko de la princo...

― Kontraŭe ― interrompis lin vive Przyjemski, ― kontraŭe! Mi estas amiko de la princo kaj tial tre interesas min la ĝenerala opinio pri li. Volu do klarigi al mi, pri kio li estas kulpa?

Wygrycz vive moviĝis sur la mallarĝa kanapo.

― Pri kio? ― li ekkriis. ― Sinjoro, tio estas klara kiel la tago! La plej granda parto de la posedaĵoj de la princo estas ĉi tie; en la urbo li havas palacon, konstruitan de lia avo aŭ praavo... Li estas tiel multepova, li havas tian nomon, ke se li vivus inter ni, se li konus nin, se li studus la ĉi tieajn aferojn kaj ― homojn, ĉiu lia vorto estus helpo, lumo, ĉiu faro estus beno... Mi petas vian pardonon, sinjoro, sed vi mem postulis, ke mi parolu... La princo senĉese vojaĝas...

Przyjemski mallaŭte kontraŭparolis:

― Nur de kvin jaroj li ne estis ĉi tie. Antaŭe li loĝis sufiĉe longe en la ĉi tieaj bienoj, en la palaco...

Wygrycz, disetendante la manojn, ekkriis...

― Kvazaŭ li tute ne estus... nenia diferenco!...

Liaj okuloj brilis, sur la mallarĝaj lipoj ironio anstataŭis la maldolĉan grimacon. En liaj vortoj estis sentebla ia protesto kontraŭ ĉio suferita, eble longe kaŝata malamo kontraŭ la aristokrataro, kiu fine eksplodis, ― malamo bazita sur seriozaj konsideroj.

Przyjemski sidis sur fraksena seĝo, la kapo iom klinita, la ĉapelo en la mallevita mano. Lia eleganta kaj gracia silueto, lia profilo kun delikataj brovoj kaj kun maldikaj lipoj ombritaj de ore blondaj lipharoj mirinde kontrastis la bluan ĉambron kun la verda kameno. Mallevinte la okulojn li komencis malrapide paroli:

― Permesu al mi, sinjoro, iom defendi la princon... nur iom, ĉar ankaŭ mi apartenas al tiuj, kiuj tute ne kredas la perfektecon de iu ajn homo... Mi nur volus diri, ke la princo ne estas escepto. Se li havas mankojn, se li ne plenumas iajn devojn, k. t. p. li ne estas escepto. Ĉiu homo estas kreaĵo malnobla, egoista, ŝanĝema, ― li flirtas sur diversaj specoj de malbono, kiel papilio sur la floroj.

Wygrycz malpacience moviĝis sur la kanapo

― Mi petas vian pardonon, ― eksplodis li fine, ― ne ĉiu! ne ĉiu! Ekzistas en la mondo honestaj homoj, kiuj ne flirtas sur la pekoj, kiel papilio sur la floroj. Ni ne bezonas, sinjoro, papiliojn! La tuta malbono sur la tero devenas de tiaj papilioj!... Multon oni postulas de personoj, kiuj ricevis multon! La princo multon ricevis de Dio, la homoj do kaj Dio havas rajton postuli multon de li... Pardonu, sinjoro, ke mi parolas tiamaniere pri via estro kaj amiko... Sed kiam homo longe silentis, li fine ne povas sin deteni kaj diras ĉion, kio amasiĝis en li. Mi ne volas kalumnii la princon... eble li estas la plej bona homo, sed mi demandas vin: kion li faras?

Li disetendis la ostajn, iom tremantajn manojn kaj kun brilantaj okuloj daŭrigis:

― Por kio la princo uzas sian riĉaĵon, saĝon, multepovon? Por kiu? Kiel? Kion li faras, kion?

Kaj li demande, insiste rigardis Przyjemski'n.

La lasta levis la okulojn kaj respondis malrapide:

― Nenion, tute nenion!

Aŭdinte la konfirmon de sia praveco, Wygrycz kvietiĝis. Li levis sian longan flavan fingron.

― Tamen la princo estas kristano, li naskiĝis en tiu ĉi lando kaj havas ĉi tie bienojn...

Klaro, kiu sidis ĉe la fenestro kaj ornamis blankan kufon per pinto, levis la kapon kaj duonvoĉe interrompis la patron:

― Kara patro, ŝajnas al mi, ke ni ne devas tiel severe juĝi homojn tiel diferencajn de ni, tute diferencajn...

― Diferencajn? Kial diferencajn? Ĉu vi perdis la saĝon? La sama Dio kreis ilin, la sama tero nin portas... ni ĉiuj pekas, suferas kaj mortas... Jen estas granda, plena egaleco...

― Vi estas prava, sinjoro... ― konsentis Przyjemski ― vi diris profundan veron... Erari, suferi kaj morti ĉiuj devas kaj ĉi tio estas granda egaleco... sed mi estus tre danka al fraŭlino Klaro, se ŝi daŭrigus la defendon de mia amiko.

Li rigardis ŝin per tiel radiantaj okuloj, ke ŝi ridetante, tute libere finis:

― Ŝajnas al mi, ke la personoj tiel riĉaj, tiel multepovaj, kiel la princo, vivantaj tute alie ol ni, havas aliajn opiniojn, bezonojn kaj kutimojn; tio, kion ni scias bone, estas ne konata de ili; tio, kio estas por ni devo, al ili ŝajnas superflua, aŭ tro malfacila. Eble la princo estas tre bona, sed ne scias vivi, kiel li devus laŭ nia opinio... Eble la homoj seniluziigis lin aŭ malbonigis, flatante kaj ŝajnigante diversajn aferojn pro profitemo...

La vizaĝo de Przyjemski fariĝis pli kaj pli ravoplena; li rigardis la knabinon, kiel ĉielarkon. Wygrycz, kontraŭe, aŭskultis la filinon malpacience. Kiam ŝi finis, li levis la ŝultrojn:

― Virina rezonado, sinjoro! La virinoj ĉion scias klarigi: „Ĉi tio kaj tio, tiel kaj alie!“ Kutiminte dozi la kaĉon, ili ĉie vidas kaĉerojn. Mi komprenas nur unu leĝon kaj juĝon: aŭ reĝo aŭ vagulo! Aŭ la homo obeas la dian leĝon, servas al sia proksimulo kaj al ĉiu bona afero, aŭ li ne faras tion. En la unua okazo, eĉ se li estas pekulo, li ion valoras; en la dua li ne valoras eĉ la ŝnuron por lin pendigi... Mi finis.

Przyjemski respondis post momento:

― Via juĝo estas severa kaj absoluta, sed fraŭlino Klaro stariĝis inter ni, kiel anĝelo dolĉa kaj paciga, ĉar ŝi estas anĝelo.

Kaj tuj, lasinte al neniu tempon por respondo, li demandis Wygrycz'on.

― Ĉu vi ĉiam plenumis la nunan oficon, aŭ eble, kiel ŝajnas al mi, vi havis alian okupon?

Wygrycz faris maldolĉan grimacon.

― Ĉiam, sinjoro, ĉiam, de mia dekoka jaro mi laboras en oficejoj. Mi estas filo de metiisto, mia patro posedis ĉi tie dometon, kie li laboris. Li edukis min en lernejo, mi finis kvinklasan kurson kaj fariĝis oficisto. Sed kial vi demandas min pri ĉi tio?

Przyjemski pripensis momenton kaj diris kun delikata saluto:

― Mi malkaŝe konfesos al vi, ke mi trovis pensojn kaj parolmanieron... pli altajn...

― Ol vi esperis! ― finis Wygrycz kun ironia rideto. ― Supozeble en la domo de via estro kaj amiko vi ne ofte renkontis malriĉajn homojn. La malriĉeco, sinjoro, ne ĉiam estas sinonimo de malsaĝeco... Ha, ha, ha!...

Wygrycz ŝajnigis sarkasman ridon, sed oni povis rimarki, ke la opinio de la gasto flatis kaj ĝojigis lin.

― Tamen, ― li daŭrigis, ― koncerne min, en mia vivo ekzistis favoraj cirkonstancoj. Mi edziĝis kun virino instruita kaj plej bona, plej bona! Ŝi estis instruistino, kiam ni ekamis unu la alian. Ŝi elektis min, kvankam ŝi povis edziniĝi kun pli riĉa homo. Sed ŝi ne bedaŭris tion. Ni estis feliĉaj. Ŝi estis pli instruita ol mi, sed mi estis sufiĉe prudenta por profiti ŝian spiritan superecon. Post la ofica laboro, dum la liberaj horoj ni legis kune, aŭ ŝi ludis por mi fortepianon, ĉar ŝi havis muzikan talenton... Mi posedas, sinjoro, bonajn, sanktajn rememoraĵojn de mia vivo, kaj en la alia mondo min atendas mia sanktulino, kun kiu mi dezirus ree esti kiel eble plej baldaŭ, se ŝi ne estus lasinta al mi la infanojn. Nur por ili mi vivas. Mi ŝuldas multon, sinjoro, al ĉi tiu virino, kun kiu mi vivis kune dudek tri jarojn kiel dudek tri tagojn... Ankaŭ ŝi, sur sia morta lito, tute konscia, dankis min, antaŭ ol ŝi spiris la lastan spiron... Ni disiĝis en paco kaj amo, same ni renkontos unu la alian antaŭ Dio...

Per la fino de sia osta fingro li viŝis la malsekajn palpebrojn kaj eksilentis.

Przyjemski ankaŭ silentis, mallevinte la kapon. Post momento li diris medite:

― Ekzistas do sur la tero tiaj poemoj ― tiaj unuiĝoj kaj rememoraĵoj...

Wygrycz kuntiris ironie la lipojn.

― Se vi ne scias tion de via propra sperto, se vi eĉ ne vidis tiajn poemojn, tiam... pardonu mian malkaŝemon: vi estas tre kompatinda...

Przyjemski levis la kapon per subita movo kaj ekrigardis la oficiston kun mirego, kiu tuj malaperis.

― Jes, jes... ― li diris, ― malriĉeco kaj riĉeco havas tute malsaman signifon... tute malsaman...

Li turnis sin al Klaro, kliniĝinta al la muslino kuŝanta sur ŝiaj genuoj.

― Mi ankoraŭ ne redonas al vi la libron, kiun vi pruntis al mi, mi eĉ petas alian de la sama speco, se vi posedas ian...

― Ĉu vi deziras poezion? ― ŝi demandis, levante la kapon.

― Jes, ĉar mi konas ĝin malmulte kaj supraĵe...

Wygrycz intermetis:

― Mia edzino lasis al la filinoj malgrandan bibliotekon, kiu enhavas ankaŭ verkojn de poezio.

Kaj li aldonis afable:

― Klaro, montru al la sinjoro nian bibliotekon, eble li elektos ion...

― Ĝi estas en mia ĉambro ― diris Klaro leviĝante.

Dio! ĉu eblas nomi ĉambro ĉi tiun kaĝeton? Ree verda kameno, unu fenestro, du dikaj traboj super la kapo, lito, tablo, du seĝoj kaj ruĝa ŝranko vitrita! Kia ĉambro, tia biblioteko. Kelke da bretoj, ducent volumoj en grizaj, malnovaj bindaĵoj. Przyjemski staris tuj malantaŭ Klaro, kiu tuŝante ĉiun libron per la fingro, diris la nomon de la aŭtoro kaj titolon de la verko.

― „En Svisujo.“ Ĉu vi deziras ĝin?

― Bone. Kiom da fojoj mi estis en tiu lando!... Mi konas la poemon; ŝajnas al mi, ke mi ĝin konas, sed eble ne...

Kiam ŝi etendis al li la libron en eluzita bindaĵo, kredeble legitan multe, multe da fojoj, li momenton tenis ŝian manon en sia kaj flustris:

― Dankon, ke vi defendis mian amikon... Dankon, ke vi ekzistas...

Ili revenis en la manĝoĉambron. Przyjemski ekstaris kun la ĉapelo en la mano antaŭ la oficisto. Ŝajnis, ke li volas diri ion, sed li ŝanceliĝas kaj pripensas.

― Mi dezirus ― li diris post momento, ― demandi kaj peti vin pri io kaj mi anticipe petas vian pardonon, se mi ― estas maldiskreta...

― Mi petas vin ― diris Wygrycz, ― parolu malkaŝe. Ni ja estas najbaroj, kaj se mi povas esti utila al vi...

― Kontraŭe ― interrompis Przyjemski, ― mi volis proponi al vi miajn servojn...

Li apogis pli forte la manon al la tablo kaj daŭrigis per pli mola, velura voĉo:

― Jena estas la afero: vi ne fartas bone, vi havas du junajn infanojn, kiuj bezonas ankoraŭ multon, multon, kaj viaj rimedoj por ekzistado estas iom... nesufiĉaj. Aliflanke mi havas influon, grandan influon al princo Oskaro, tre multepova, tre riĉa homo... Mi estas certa, ke kiam mi klarigos al li la aferon, la princo volonte, plezure faros por vi ĉion eblan... Li povos faciligi la edukadon de ĉi tiu juna knabo kaj zorgi pri lia estonteco... En siaj bienoj li facile trovos por vi oficon, malpli lacigan ol la via kaj pli profitan... Se vi permesus al mi paroli pri ĉi tio kun la princo...

Li klinis la kapon, li atendis. Wygrycz aŭskultis en la komenco scivole, poste li mallevis la kapon. Kiam Przyjemski ĉesis paroli, li levis la okulojn, ektusetis kaj respondis:

― Mi tre dankas vin por viaj bonaj intencoj, sed mi ne volas profiti la favoron de la princo... ne, mi ne volas...

― Kial? ― Przyjemski demandis.

― Ĉar oni devas kutimi akcepti favorojn de multepovuloj...

Mi ne kutimis. Ĉu mia ofico estis profita, ĉu ne profita, mi ĉiam estis mia servisto kaj mia estro.

Przyjemski levis la kapon. Kolera flamo ekbrilis en liaj bluaj okuloj. Li komencis paroli, pli forte ol ordinare skandante la vortojn:

― Vi vidas!... Vi mem vidas!... Vi riproĉas al la princo, ke li estas senutila por la aliaj, kaj kiam aperas okazo esti utila, oni ne akceptas liajn servojn...

― Certe, sinjoro, certe! ― respondis Wygrycz, kies okuloj ankaŭ brilis. ― Se mi scius, ke la princo helpas min kiel frato fraton, kiel homo pli favorata de Dio alian malpli favoratan sed egalan al li, mi akceptus, sendube mi akceptus kaj estus danka... Sed la princo ĵetus al mi sian bonfaron kiel oston al hundo kaj mi, kvankam ne riĉa, mi ne levas la ostojn de la tero...

Delikata ruĝo aperis sur la vangoj de Przyjemski.

― Tio estas antaŭjuĝo ― li diris, ― fanatismo... la princo ne estas tia, kia vi lin opinias...

Wygrycz ree disetendis la manojn.

― Mi ne scias, sinjoro, mi ne scias! Neniu ĉi tie povas tion scii, ĉar neniu konas la princon!

― Ĉi tio estas la kerno de nia disputo ― konkludis Przyjemski kaj etendis al la maljunulo sian blankan, longan manon.

― Mi petas vian permeson iam reveni...

― Mi petas, mi petas vin ― konsentis tre afable Wygrycz.

― Ĉu vi intencas longe resti ĉi tie kun la princo?

― Ne longe. Ni baldaŭ forveturos en la bienojn de la princo, sed ni eble revenos kaj pasigos ĉi tie la tutan vintron...

Dirante la lastajn vortojn, li rigardis Klaron; ŝiaj okuloj estis turnitaj ne al li, sed al la patro. Tuj kiam la pordo fermiĝis post la gasto, ŝi ĵetis sin al la kolo de la maljunulo.

― Paĉjo mia amata, mia kara, mia ora, kiel bone vi faris!

Ŝi kisis liajn manojn kaj vangojn. Wygrycz turnis for la kapon, grimacante.

― Sufiĉe... donu al mi la noktan surtuton kaj la pantoflojn. Mi kuŝiĝos... la vizito lacigis min...

Klaro kuris por la postulitaj aferoj kaj en la pordo ŝi aŭdis la akran voĉon de la fratino:

― Vi scias paĉjo, ke sinjoro Przyjemski enamiĝis? Ĉu vi rimarkis, kiamaniere li diris: „Ĉar fraŭlino Klaro estas anĝelo“ Kaj kiel li ŝin rigardis!

― En via aĝo oni ne konkludas pri tiaj aferoj... ― diris severe la patro...

― Mi ne estas plu infano ― respondis fiere Franjo, ― kaj se Klaro amindumas junajn virojn, mi povas almenaŭ scii, ke ŝi faras tion...

Klaro donis al la patro la surtuton per tremantaj manoj.

Wygrycz sin turnis al Franjo:

― Haltigu vian langon kaj ĉesu turmenti vian fratinon. Petu Dion, ke vi ŝin similu. Prava estis la sinjoro, kiam li nomis ŝin anĝelo.

Li eliris, frapante per la pantofloj.

Franjo metis tukon sur la kapon kaj kuris en la kudrejon. Klaro alvokis la fraton.

― Alportu la kajeron, ni ripetos vian aritmetikan lecionon.

La knabo, bela kaj rondvanga, kun vivplenaj okuloj, ĉirkaŭprenis ŝin kaj komencis kolerete:

― Malbona estas Franjo! Ŝi ĉiam incitetas kaj ĉikanas vin!

Klaro, karesante la frunton kaj la harojn de la knabo, respondis:

― Ne diru tion, ŝi havas bonan koron kaj amas nin ĉiujn; ŝi nur estas tro viva, ni devas pardoni tion al ŝi...

Premante ŝin en siaj brakoj, la knabo daŭrigis:

― Vi estas pli bona, pli bona... vi estas patrinjo de mi, de Franjo, de paĉjo, de ni ĉiuj!...

Klaro ekridetis kaj dufoje kisis la ruĝvangan knabon.