Pri ĉiuj vortoj, kiuj ne estas troveblaj en la verko „Fundamento de Esperanto“ devas decidi la Esperantistoj mem (kiom eble kun helpo de la „Lingva Komitato“, elektita en la Bulonja kongreso) Sed se oni deziras scii, kian tradukon mi persone rekomendus por tiu aŭ alia vorto, kaj la ekzistantaj vortaroj en aliaj lingvoj ne donas klarigon pri tio ĉi, aŭ se ekzistas ia reciproka malkonsento inter la traduko de la sama vorto en diversaj vortaroj kaj oni deziras scii, kiun formon mi persone rekomendas elekti, — mi konsilas (ĝis la „Lingva komitato“ donos alian decidon) serĉi en la vortaroj esperanta-germana kaj germana-esperanta eldonitaj de la firmo Esperanto Verlag Möller & Borel, ĉar tiuj ĉi vortaroj estas redaktataj de mi mem.
L. L. Zamenhof.