<< X Vaclav Sieroŝevski: La fundo de l' mizero

XI

Alflugis la ventoj de l' okcidento, renkontis la ventojn de l' oriento, nuboj saltis sur nubojn, en la ĉielo ekbolis, kiel en poto, kaj kiam la norda vento blovis ĉien sian malvarman spiron, densa, seninterrompa, senfina pluvo komenciĝis. Pro ĝia siblanta bruo, pro ĝia sopira plaŭdo, miksita kun la plorego de l' ondiĝintaj lagoj, la malkovrita, plata kaj malseka tero ŝajnis ankoraŭ pli malgaja. Sub la pluva vualo la ĉirkaŭaĵo fariĝis griza, malpura makulo. La malalte flugantaj nuboj malklarigis ĝiajn konturojn, estingis la brilon kaj la kolorojn, la ventoj skuis ĝin, kiel forĵetitan ĉifonon, la pluvo faris en la tero abomenajn, malpurajn fendojn.

― Feliĉe estas, ke ni ĝustatempe kolektis la fojnon!... ― diris Gregorio.

― Bedaŭrinde vi ne ŝutis teron sur la tegmenton. Vere, mi ne scias, kien ni nin kaŝos! ― riproĉis lin Anka.

― Kien ni nin kaŝos? Sub la benkoj, ĉe la tablo ne gutas ankoraŭ...

― Atendu iom, ĉie gutos! Mi timas, ke la pluvo penetros en la provizejon, al la fumaĵitaj fiŝoj!

La «atendado» ne estis longa, ne ekzistis plu seka loko en la jurta. La malvarma akvo ne faras la homojn afablaj. Tamen ili ne malpacis. Anka gardis la ĝeneralan pacon per sia bonkora gajeco. Iafoje Gregorio, kies ostoj ree komencis dolori dum la pluva vetero, ekriproĉis ŝin:

― La virinoj ĉiam, ĉiam...

― Ho jes, malsaĝaj estas la virinoj! ― konsentis Anka ― ili amas vin, laboras por vi, vartas viajn infanojn; pli bone estus, se ĉiuj similus Mergenj'on.

― Kial Mergenj'on?! ― murmuris la konfuzita viro.

Se la riproĉoj kaj la kolero ne ĉesis, Anka prenis lian manon kaj kondukis lin al la fajro:

― Silentu karulo! Konfesu, ke viaj ostoj kaj membroj ree doloras kaj turmentas vin... Sidiĝu tie-ĉi ĉe la fajrujo kaj varmigu vin!...

― Ĉie gutas.

― Ĝi gutu! Ni ja ne dronos. Bona Dio sendos al ni sekajn tagojn, tiam ni ŝutos teron sur la tegmenton.

Ĉiufoje, kiam la pluvo ĉesis por momento aŭ la vento malfortiĝis, Anka malbone vestita, en disŝiritaj ŝuoj tuj kuris sur la herbejon por fojno, al la baro, al la lago por ŝanĝi la retojn. Ŝi ne permesis preni la provizojn, kolektitajn por la vintro, ŝi eĉ pligrandigis ilin.

― Benita estu la mano, kiu sendis ŝin por malgrandigi niajn dolorojn! ― laŭte preĝis Kutujaĥsit, senĉese tremanta de la malvarmo.

Sed tio-ĉi daŭris ne longe. Foje vespere la pordo subite malfermiĝis kaj Fluo kovrita de koto aperis en la jurta. Post li eniris Mergenj, malgrasiĝinta, kun okuloj, brilantaj kiel du torĉoj.

― La pluvo detruis, tute detruis la tegmenton de nia tendo. Ne eble estas resti tie... Same kiel sub libera ĉielo!... Brrr! Kia malvarmo. Ĉe vi estas varme, seke...

― Mi ĉiam diras, ke plej bone estas loĝi kune! ― certigis Fluo, demetante la vestojn antaŭ la fajro. Mergenj iris en la angulon kaj ĵetis la ligaĵon kun sia havo sur la antaŭan lokon. Ili akceptis ŝin; ĉu eble estis rifuzi? Ili tute ne intencis venĝi al ŝi ŝiajn atakojn. La domo apartenas al tiuj, kiuj bezonas varmon kaj rifuĝejon. Cetere ili ne povus kontraŭstari. Mergenj ekscitita, helpata de Fluo kuraĝus ĉion fari.

Sed kune kun ŝi malĝojo eniris en la jurta'n. Ŝi nenion faris; kiel ordinare, ŝi parolis malmulte ; la tutan tagon ŝi sidis ĉe la fajrujo kaj malŝpare bruligis vergaĵon, kiun Biterĥaj portis sur siaj malgrasaj ŝultroj. La altkreska figuro de Mergenj, la severaj trajtoj de ŝia vizaĝo, la akraj brilaj okuloj silentigis ĉiun paroladon ; ili parolis libere nur post la pordo; kiam Mergenj ĉeestis, Fluo ne ŝercis; Anka tremis ĉiam, kiam la rigardo de l' krimulino trafis ŝian vizaĝon aŭ fingrojn. La dolĉa bonkoreco, kiu antaŭ nelonge beligis la vizaĝon de l' feliĉa mastrino, velkis kaj malaperis; ĝi ne konsolis plu la malfeliĉulojn dum la plej doloraj momentoj. Ŝiaj antaŭzorgaj intencoj renkontis ĉiam diversajn neforigeblajn malhelpojn. Kutujaĥsit ofte ne havis akvon por siaj vundoj, ĉar Mergenj bezonis la vazon ; la vestoj ne estis ĝustatempe rebonigitaj, ĉar Anka povis kudri nur ĉe la fajro, ŝi do devis atendi, ĝis Mergenj foriros de l' kameno. Ĉiu pli laŭta parolado, vekinta Mergenj'on, kaŭzis riveron da malbenoj kaj insultoj. Biterĥaj ne sciis, kiam ŝi devis balai la ĉambron, ĉar Mergenj ekstreme koleris pro la polvo. Insultita, batita kaj timigita, la knabineto ne kuraĝis iafoje iri al sia kuŝejo. Malgraŭ la malpermeso de Anka, ŝi tiam ekdormis, apogante la vizaĝeton al la dorso de Bovĉjo.

Dume Mergenj, en la varma jurta kaj ĉirkaŭita de oportunaĵoj rapide resaniĝis. Post unu semajno ŝi ordonis, ke oni montru al ŝi ŝiajn riĉaĵojn, kiujn Fluo dum du tagoj transportis de l' insulo. Ŝi havis grandajn provizojn da fiŝa oleo kaj da sekigitaj fiŝoj, fine vestojn, vazojn, armilojn, ― ĉion tion-ĉi ŝi ŝtelis en la loĝejoj de fiŝkaptistoj, kiuj forlasis la hejmon dum la kaptado. Ŝi rigardis ĉion fiere, kiel batalisto.

― Kial vi malligis sen mia permeso la sekigitajn fiŝojn? ― demandis ŝi severe.

― Ili jam komencis putri... Oni devis manĝi ilin! ― rapide respondis Anka.

― Ili putru, ili ne estas viaj! Estu kontentaj, ke mi redonis al vi la retojn...

― La retoj estis niaj! ― balbutis Gregorio.

― Viaj?... Ĉu vi havus ilin, se mi ne volus? venis preni ilin, Gregorio, ĉu vi memoras?

― Diablino! ― murmuris Gregorio. ― Kiam mi sidas ĉe ŝi, mia korpo tuj komencas tremi... La vundoj pli doloras min de l' tempo, kiam ŝi venis...

― Pardonu ŝin! Ŝi jam komencis resaniĝi, kiam oni trapikis ŝian hepaton per fero... Atendu, la somero venos, ni foriros! ― petis Fluo.

― Ĝis la somero! ― diris Anka ĝemante.

Ankaŭ Fluo ĝemis, balancis la kapon, ridetis plende kaj konfesante sian kulpon anstataŭis Gregorion, kie estis eble kaj laboris laŭ siaj fortoj.

Iom post iom Mergenj plene ekestris en la jurta.

― Hodiaŭ vi devas fliki ĉiujn retojn kaj morgaŭ vi transportos ilin en la alian lagon. Tie estas pli multe da fiŝoj! ― ordonis ŝi.

Eĉ la kolektadon de fojno ŝi administris kaj ne permesis starigi amasegon.

― Ĝi putros... ĝi estas malseka! Anka ploris la tutan vesperon, malpacis kun Gregorio, sed la fojno restis sur la herbejo.

Dume venis la bela, flavruĝe-ora aŭtuno. La arbetoj de la sovaĝaj rozoj, framboj kaj nigraj riboj fariĝis en la nokta malvarmo ruĝaj, kiel fajro; la delikataj oraj betuletoj tremis de plej facila venteto kaj deĵetis siajn travideblajn foliojn; la ĉielo fariĝis arĝentkolora; la malvarmiĝantaj lagoj paliĝis. La malpure-verdaj muskoj kovris la flaviĝintajn herbojn kaj kolorigis la senfoliajn arbetaĵojn kaj arbarojn. La noktoj pligrandiĝis kaj plilongiĝis la vesperoj.

Se oni ne parolis pri mastrumaj aferoj, profunda silento regis vespere en la jurta. Anka kudris malgrandajn ĉemizetojn kaj vindaĵojn. Mergenj sidis kurbiĝinta antaŭ la fajrujo kaj varmigis jen la dorson, jen la genuojn.

― Kial ili silentas? Kial ili eĉ ne rigardas min? ― demandis ŝi foje Fluon.

― Karulino mia! Tie ĉi eĉ mi ne povas paroli kun vi, kiel antaŭe sur la insulo... ĉirkaŭe aŭskultas homoj... La koro ne amas orelojn!...

― Ili ne amas min. Tute prave, mi ankaŭ ne povas ilin ami... Ili estas indiferentaj por mi. Pli malgaje estas tie-ĉi, ol en la dezerto.

― Kompatu ilin... Dum unu momento kompatu ilin, aŭ aliajn, kaj tuj la koro trankviliĝos.

― Mi ne povas! ― diris ŝi kaj deturnis la sekajn, bruligantajn okulojn. ― Se vi ne havus homojn, Fluo, vi amus trabon... Por kio vi taŭgas?! ― aldonis ŝi post momento.

― Somere ni ree transveturos sur la insulon! ― murmuretis la Jakuto.

― Somere! Kiu scias, kio okazos ĝis tiu-ĉi tempo! Eble viaj piedoj defalos...

La aŭtuno forkuris per grandaj paŝoj. La migrantaj birdoj jam transflugis; la malgrandaj kotujoj, kaŝitaj en la herboj, glaciiĝinte dum la nokto, ne degelis plu tage. Sed tagmeze la suno ankoraŭ varmigis kiel fajro kaj ĝia nekomparebla brilo forpelis la noktajn nebulojn kaj oris la lagojn.

Ĉiutage dum kelke da horoj ili antaŭzorge rebonigis la jurta'n, la solan rifuĝejon dum la vintraj frostoj. La sterko, kiun liveris la bovino, tre bone taŭgis, kiel ekstera stukaĵo de l' domo. Sed Mergenj komencis kaprici.

― Ĝi estas superflua. La sterko sekiĝos kaj somere la suno ekbruligos ĝin. Vi ŝtopu la fendojn per musko kaj metu dikan tavolon da argilo, ― jen ĉio, kion oni bezonas. La bovinon mi tute forpelus el la jurta; ĝi havas nek defluejon, nek truojn por elĵetado de l' sterko... Ĉiama malsekeco kaj malbonodoro!... Ili konstruu apartan stalon! Ĉu la homoj devas sufokiĝi pro la bruto?

Anka, aŭdinte tiujn-ĉi herezojn, tre indignis, sed post pripenso ŝi konsentis.

― Ĉion ŝi atakas!... Bone, ni konstruos stalon.

Fluo, kiu timis, ke la virinoj batos unu la alian, miris pro la trankvilo de Anka.

― Ni konstruos! kompreneble, ni konstruos... Tuj morgaŭ mi komencos kun Gregorio haki stangojn kaj trabojn...

Gregorio, al kiu Anka komunikis siajn intencojn, flame eklaboris. Dum kelke da tagoj ili starigis la stangojn kaj metis la tabulojn. Anka kaj Biterĥaj ŝmiris la murojn per argilo kaj surĵetis teron ĝis la tegmento.

La eta jurta havis kamenon, du fenestretojn, plankon parte kovritan per tabuloj, parte per argilo. Ĝi estis tiel malgranda, ke la bovino preskaŭ tute ĝin plenigis. Nur inter la kameno kaj trogo estis malgranda spaco, kie oni povis starigi kuŝejon por du homoj. Mergenj ĉion rimarkis, sed ŝi silentis. Ankaŭ ŝi havis planojn por la tempo, kiam Anka kuŝos graveda en la stalo. Sur la tegmenton de l' jurta kaj sur la nordan muron ili ĵetis fojnon, provizon da kiu ili bezonis por la brutoj. Baldaŭ ili solene enkondukis Bovĉjon kaj lian patrinon en la novan loĝejon, kaj en la sekvinta tago Gregorio kaj Anka transportis en la stalon siajn litaĵojn.

En la komenco ili pasigis tie nur la noktojn; poste ili pli kaj pli frue kuris en sian dometon; pli kaj pli longe brulis en ĝia kameno gaja fajreto. Biterĥaj sidis tie senĉese; ŝi eĉ dormus tie, se ne mankus libera loko. Sed la jurta intence pro la varmo: estis konstruita tiel malgranda, ke restis nur mallarĝa, malalta trairo inter la muro kaj la flanko de l' bruto. Sed tio-ĉi detenis nek Biterĥaj'on, nek Fluon, kiu vizitis la najbarojn «de tempo al tempo». Por regali la gastojn la geedzoj kuiris teon el arbaraj herboj. Mergenj tutajn longajn vesperojn pasigis sola en la jurta kaj nur la ĝemoj de Kutujaĥsit rompis la tomban silenton de la forlasita domo.

Sed de ekstere ridoj kaj gaja babilado flugis. Tiam Mergenj komencis longan, malĝojan kaj sovaĝan kanton, per kiu ŝi kvazaŭ volus silentigi la najbarojn; pli ofte ŝi iris eksteren, aŭskultis avide la paroladojn, fine vokis Biterĥaj'on kaj Fluon, pretekstante, ke estas jam malfrue, ke jam venis tempo dormi.

― Morgaŭ vi ree leviĝos por la laboro tagmeze. Sufiĉe jam vi babilis!

― Ho, ŝi bone scias voki aliajn al la laboro! ― murmuretis Anka, premiĝante al Gregorio.

― Ŝi faru, kion, ŝi volas! Bone estas, ke ni loĝiĝis ĉi-tie, la ostoj tuj ĉesis dolori min.

― Tie mi ne povis trankvile dormi. Ĉiufoje, kiam la inferanino moviĝis, mi tuj vekiĝis, ŝajnis al mi, ke ŝi venas kun tranĉilo.

― Dormu! Tien-ĉi ŝi ne venos.

― Sed kio okazos poste?

― Poste?... Oni mortigos ŝin, ĉar ŝi ne ĉesos ŝteli, kaj ni restos kun ŝiaj riĉaĵoj.

Mergenj ekstreme ekscitita pli kaj pli ofte riproĉis Fluon.

― Vi forlasas min!... Vi ne zorgas pri mi!... Eble vi amindumas ŝin, ĉi-tiun timigilon?

― Kion vi diras? Sed vi ne estas parolema Mergenj... Ĉu eble estas forgesi tiel bonegan virinon, kiel vi?

Ŝi aŭskultis liajn laŭdojn, sed ŝi ne allasis lin al si. Li fariĝis por ŝi abomena. De la malvarmo kaj laboro liaj vundoj grandiĝis kaj malbonodoris.

― Jen kia vi estas Mergenj: nek por vi mem, nek por la homoj!

Sed ŝi konis iun, por kiu ŝi estus bona kaj cedema.

― Silentu kaj iru for!

Ĉiuj tagoj similis unuj la aliajn: la sama izoleco, krakado de l' fajro en la kameno, ĝemoj de Kutujaĥsit, kaj ekstere bruado de voĉoj. Iu rakontas fabelojn kaj kantas, lerte imitante voĉojn de homoj, herooj, mirindaj ĉevaloj, potencaj malamikoj kaj... dioj.

Ŝajnis al ŝi, ke ŝi rekonas la voĉon de Gregorio. Li malofte rakontis fabelojn. Ŝi tre volonte aŭskultis lin. Ŝi eliris antaŭ la sojlon. Nebulo rampis sur la tero, kaj alte sur la ĉielo aroj da steloj briletis. Jes, efektive li ŝanĝis la voĉon kaj komencis novan rakontan... Ne, ĝi ne estis rakonto, ĝi estis ama kanto!

«Ho koro! kial vi devigas mian moviĝeman buŝon paroli? Kial vi aŭskultas tiel avide?

«Se miaj vortoj povus penetri tra la aero kaj resti en via memoro, ho, mi kantus, mi kantus senĉese, seninterrompe...

«Kial mia koro malfortiĝis? Kial miaj akraj okuloj ne vidas plu? Kial malklariĝis miaj pensoj?!

«Ho, jahaj! For la malĝojo... Ni gaje ridos, ni ĝojos, dum ni vivos... la vivo forkuras tiel rapide!...

«Ho, sonu mia kupra gorĝo, laŭte kantu... Ni amu, ĝis la maljuneco kaj malsano venkos nin, ĝis ni fariĝos plenmano da cindro.

«Ho, se la forto de mia kanto povus deteni la ventetojn, dispeli la nubojn, aŭ malvarmigi la sunon, ho! mi blovus, mi ĉiam blovus sur vin!...»

Tion-ĉi li ofte kantis al ŝi.

Mergenj vivege malfermis la pordon. Lumigitaj de la fajro ili sidis avide aŭskultante. Fluo kaj Biterĥaj apogis la vizaĝojn sur la manplatoj. Anka ne deturnis de l' edzo la okulojn. Neniu rimarkis, ke iu rigardas en la jurtan. Nur la bovino turnis la kornojn al Mergenj kaj ŝiaj okuloj ekbrilis.

― Fluo, tuj venu! ― subite eksonis raŭka voĉo kaj tremigis la korojn de l' ĉeestantoj.

― Kion vi volas?

― Venu! Sufiĉe!...

― Iru, iru ― puŝis lin Anka.

― Kio okazis? ― demandis Fluo, gratante la kapon, kiam li venis en la jurta'n kaj rigardis en la fajrajn okulojn de l' virino.

― Dum la tuta tago mi ne aŭdas homan voĉon... Mi ne vidas homan vizaĝon... Ĉiam la krioj kaj ĝemoj de mortiĝanta Kutujaĥsit!... Kaj vi tie festenas!... Sufiĉe!... Mi ne permesos!... Vi dufoje trinkas teon... al la aliaj lakto kaj butero mankas... Sufiĉe! kiam vi ne havos plu manĝaĵon, mi devos nutri vin per miaj provizoj... Ĉu vi ne uzas nun miajn retojn, ŝipeton, vazojn? Ĉu vi ne helpis al ili kolekti la fojnon, konstrui la stalon... Kaj ĉu vi ne estas mia? diru!

― Via, kompreneble via!... ― li delikate ŝin certigis

― Mi do estas prava. La bovino eble estas ilia, sed se ili ankaŭ aparte trinkas lakton, ili trompas nin. Ili pereigas nian vivon por konservi la sian... Kiam venos la malsato, antaŭ aliaj mortos tiuj, kiuj tro laboris kaj malmulte manĝis. Vi mortos, kaj mi ne volas, ke vi mortu. Mi preferas, ke ili mortu. Diru al ili, ke mi volas, ordonas, ke ili ree loĝu kun ni, ke alie mi elpelos la bovinon kaj bruligos la stalon... Ili nepre revenu!

― Ne, tion-ĉi mi ne povas diri al ili. Ili ne obeos... Ili estas liberaj homoj!...

― Bone! Ne diru, mi tuj bruligos ilin!...

Ŝi kaptis brulaĵon.

― Mi diros, diros!... Ho, virino! Mi morgaŭ diros, trankviliĝu!... Sed Anka ne konsentos. La bovino estas ŝia propraĵo... Antaŭe vi volis preni ŝian edzon, nun la bovinon... Mi pensis, ke vi jam fariĝis pli bona...

Ŝi ekridis kaj forpuŝis lin. En la jurtan time eniris Biterĥaj.

― Vi estas malsaĝa. Ni vidos, kion diros morgaŭ via bela pupo.

Ŝi iris en la angulon kaj deĵetis la vestojn. Fluo senvestigis sin kaj meditis.

― Kion ŝi celas? Ne eble estas kompreni la virinon... Ili estas tute malsaĝaj. Morgaŭ sendube ili elŝiros harojn unu al la alia... Mi devas antaŭsciigi Gregorion. Jen mia konsilo: en la stalo dormu Anka kun Biterĥaj, kaj Gregorio ĉi tie... tiam Anka kvazaŭ forestus... aŭ Mergenj dormu tie, ĝi estos plej bona...

La plano trankviligis lin. Laca de la laboro, li tuj profunde ekdormis.

Sed Mergenj ne povis dormi. Ĉiuj esperoj kaj ĝojoj, vekitaj per la kanto, ekstaris antaŭ ŝi... Ĉio pereis post la apero de ĉi-tiu virino kun pala vizaĝo!... Aro da malfeliĉoj sekvis ŝin... Se ŝi ne alveturus, eble la manĝaĵo sufiĉus por la aliaj kaj tiu terura nokto ne venus... Nun ŝi, Mergenj, ne estus sola... Gregorio ne forlasus ŝin... ĉiuj ne malamus ŝin, kiel sovaĝan beston. Ŝia severa koro jam komencis moliĝi kaj ŝi pensis, ke revenos la tagoj, en kiuj ŝi ridetis kaj deziris feliĉon al la homoj... Nun ree nokto, malvarmo, malĝojo! kaj ĝi ne povas aliiĝi... Ŝi rememoriĝis la vizaĝon de Gregorio: estis tiam varmega, purpura nokto, la steloj hele brilis super la rivereto, sed li forpuŝis, forpuŝis ŝin... Ŝi ektremis.

... Kaj nun... ili tie dormas, ĉirkaŭprenante la kolon unu al la alia... La brutoj varmigas iliajn korpojn per sia spirado... Iliaj koroj batas trankvile... Kaj ie malproksime same trankvile en varma riĉa jurta dormas ĉe la flanko de alia virino la homo, kiu estis ŝia unua amato kaj kiu ĵetis ŝin tien-ĉi...

Malvarma tremo kuris sur ŝia dorso.

Ŝi elrampis el la lito kaj komencis blovi sur la fajron, Ekbruletis unu brulaĵo, la sola kiu restis en la kameno, Ŝi eliris por ligno, sed ŝi ne revenis. En la griza brilo de l' tagiĝo la eta stalo aperis antaŭ ŝiaj okuloj, kvazaŭ fantomo... Delikata fuma strio supreniris el la kamentubo.

Sovaĝa ĝojo ekbrilis en ŝiaj okuloj kaj ŝi revenis en la jurta'n. Ŝi atente aŭskultis kaj konvinkiĝinte, ke Fluo dormas, ke Kutujaĥsit ĝemas ne pli laŭte, ol ordinare, ŝi kaptis la brulaĵon, elkuris kaj enŝovis ĝin en la fojnon, kiu kovris la nordan muron de l' stalo. Poste ŝi rapide revenis, sed ne povis resti en la jurta. Si ree elkuris ekscitita kaj forgesis fermi la pordon. La sangaj langoj de l' fajro jam lekis la murojn kaj la tegmenton de la stalo. La matena venteto disblovis la flamojn. Mergenj rapide alrulis trabon kaj baris la pordon. Preskaŭ en la sama momento la brutoj ekblekis, pala vizaĝo kaj manoj aperis en la fenestreto, eksonis fortega frapado al la pordo kaj terura laŭta krio:

― Savu!... Brulas!... Malfermu!... ;

Fluo, Biterĥaj, eĉ Kutujaĥsit elkuris el la jurta. ― Kie brulas? Kio brulas? ― ripetis ili sensence, kvankam tute proksime de ili staris la flama amaso. En ĝia interno bruis akraj voĉoj de doloro kaj malespero, plendaj blekoj de la brutoj kaj la terura batalo pro la vivo. Fine Fluo rimarkis la baritan pordon, saltis al ĝi. Kvankam la flamoj, kvazaŭ serpentoj, volvis sin ĉirkaŭ liaj nudaj brakoj, li forpuŝis la trabon kaj malfermis la pordon. En la sama momento la granda kapo de l' bovino aperis, sed la bruto ne povis jam eliri, falis kaj ĝia korpo ŝtopis la pordon. Fluo penis ŝin eltiri; li batis, ŝiris ŝin, sed la malfeliĉa besto ne povis leviĝi, ĝi nur tremis kaj blekis. Subite, kvazaŭ puŝita eksteren, la bovino ĵetis sin antaŭen kaj ŝia brusto ekbatis la kadron de l' pordo. La duone forbrulinta muro ŝanceliĝis kaj ĝiaj traboj falis sur Fluon kaj la bovinon. Amaso da brulaĵoj kovris ilin. Nur la piedoj de l' malfeliĉulo, liaj vunditaj piedoj restis liberaj. Li penis leviĝi kaj liberiĝi el la terura kaptilo. Mergenj rapidis al li kaj, forgesinte pri la danĝero, komencis disĵeti la brulantan lignon.

Subite la vento ekblovis pli forte, el la interno de l' domo elflugis nuboj de nigra fumo kaj sangaj flamoj, kiel multpikila lango de grandega drako, ĉirkaŭis Mergenj'on; samtempe la tuta konstruaĵo, jam kliniĝinta al ŝi, ŝanceliĝis kaj disfalis. La ĉefa trabo de tegmento trafis ŝian bruston, renversis ŝin kaj premegis al la tero. Furioze ĝemegante ŝi tordiĝis en la brulanta lignaro. Fine ŝi silentiĝis.

La leviĝanta suno oris la grizajn fumojn de l' brulo kaj la ŝtoniĝintajn de teruro figurojn de Biterĥaj kaj Kutujaĥsit.