Kutujaĥsit tuj revenis en la jurta'n, kuŝiĝis kaj ne leviĝis plu. Ŝi mortis post kelke da tagoj. Biterĥaj restis sola, preskaŭ senkonscia de teruro. Ŝi havis nutraĵon en la provizejo, tre proksime, sed ŝi timis iri preter la mortintoj.
Ŝi nutris sin per muskoj, beroj de sovaĝa rozo, radikoj, kiujn ŝi povis kolekti proksime de la jurta. Ŝi malgrasiĝis, paliĝis, perdis la fortojn. La tempon liberan de la ĉasado kaj de la kolektado de l' beroj, ŝi pasigis en la jurta, kvankam la malbonodoro de la putranta korpo de Kutujaĥsit venenigis la aeron. Fine la sorto sendis al ŝi liberanton. Foje vespere ŝi rimarkis lin, kiam ŝi revenis kun sitelo da akvo. Ĝi estis besto nigra kaj granda, kiel la bovino. La knabineto ektremis de ĝojo. En la komenco ŝajnis al ŝi, ke ĝi efektive estas ilia bovino, ke nenio okazis, ke tuj Anka kaj Gregorio venos. Sed la gasto havis haroriĉan, triangulan buŝegon kaj grandajn ungegojn, posedis nek kornojn, nek voston. Rimarkinte ŝin, la besto haltis, sidiĝis kaj komencis grati sin per la posta piedo post la orelo. Biterĥaj tuj saltis en la jurta'n, rapide fermis la pordon kaj rigardis tra la fenestreto, kio okazos. La bruo timigis la beston, ĝi ekstaris sur la postaj piedoj kaj rigardis ĉirkaŭe. Estis mallaŭte, mallume, nur la lago, purpura de la vespera ĉielruĝo, bruis en la malproksimo, la gasto do trankviliĝis, aliris al la forbrulinta jurta, puŝis per la buŝego la nigriĝintan kapon de Mergenj kaj komencis disŝiri ŝian korpon. La tutan nokton ĝi bruis kaj rulis la trabojn.
Matene sur la loko, kie la mortintoj estis, kuŝis nur blankaj ostoj kaj sangaj restaĵoj, disĵetitaj inter la karboj. La urso dormis apude, enŝovinte la buŝegon inter la piedegojn. Du tagojn ĝi festenis antaŭ la pordo de l' jurta. En la lasta nokto oni ĝin malhelpis, sed ĝi ne foriris. Matene la knabineto ree ekvidis ĝin sur la sama loko. Ĝi dormis en la suno... Soifo kaj malsato ekstreme ŝin turmentis, sed ŝi ne kuraĝis eliri... Preskaŭ senviva ŝi sidiĝis en anguleto kaj sonĝis pri la verdaj arbaroj, pri la lando ĉe la grandega lago, kie feliĉaj homoj loĝas, kie libere kuras infanoj, kaj bovidoj... Murmuro en la fenestro vekis ŝin. Piedego armita per ungegoj kaj granda, haroriĉa buŝego preskaŭ samtempe enŝovis sin, sed la truo estis tro malgranda... La okuloj de l' urso kolere ekbrilis, ĝi eliĝis...
Sed ĝi ne cedis... Ĝi iris ĉirkaŭ la jurta kaj piedfrapis sur la herboj. Fine ĝi saltis mallerte sur la tegmenton, kiu ekkrakis sub ĝia pezo... Ĝi gratis, fosis la teron, dispuŝis la trabojn ; post momento ili disiĝis, falis internen, kaj en la hela truo aperis kapo kun sangaj okuloj.
La besto rigardis en la jurta'n kaj malleviĝis internen. Ĝi haltis sur la planko, skuis de si la polvon, etendis la nazon, ekflaris kaj iris rekte al la lito de Kutujaĥsit. Sed subite ĝia rigardo renkontis la okulojn de Biterĥaj, kiuj brilis, kiel du rubenoj...
Ĝi stariĝis sur la postaj piedoj, ekronkis kaj, stariginte la harojn, furioze spiregante, ĝi iris terura al la knabineto... Ŝi ne moviĝis, ne kriis, eĉ ne ekĝemis, kiam ĝia piedego ekpremegis ŝian malgrasan korpeton al la benko. . .
. . . . . . . . . . . . .
La neĝoj superŝutis la glaciiĝintajn lagojn, maldensajn arbarojn kaj mizeran teron. De la potenca frosto ĉio fariĝis malmola, kiel kristalo.
Kiam la komunumo eksciis de la ĉasistoj, ke fumo ne leviĝas plu el la jurta de la lepruloj, la princo sendis delegiton por konvinkiĝi, ĉu Dio efektive forprenis de la lando la «malbenon». La Jakuto longe vane kriis, fine li levis la pordon per sia ponardego... Li rimarkis la rompitan tegmenton kaj komprenis ĉion.
― Urso! ― murmuretis li.
Li revenis kaj raportis pri la terura okazo. La «kunveno» decidis sendi monon en la urbeton por funebra meso kaj bruligi la jurta'n.
Alia sendito, farinte pie la signon de l' kruco, metis brulantan vergaĵon sub la tegmenton de la malnova domo, saturita de la veneno... Li staris apude kaj atendis, ĝis la fumaj nuboj certigis lin, ke la fajro bone brulas. Tiam li revenis hejmen.
Sur la malbenita loko restis nur du amasoj da cindro kaj iom da ostoj. La tuta ĉirkaŭaĵo de l' jurta de la lepruloj longe ne estis vizitata de iu... Neniu kuraĝis tie kolekti berojn, kapti fiŝojn, persekuti forkurantan ĉasaĵon...
Sed la ŝimo de l' vivo ne estis elŝirita kun la radiko, ne estis detruita kune kun la malfeliĉuloj, ― ĝi ree ekkreskos ie sur homaj korpoj kaj ree pleniĝos kaj ekĝemos la malbenitaj dezertoj.