▲ Artikollisto

“Kassandra” de Christa Wolf Mito kaj Realo

Pri la problemo de tradicio

Tamara Said-Battalova

fonto: Scienca Revuo, 1999 n-ro 177,
artikolo 1047 (PDF); redaktita teksto

laŭ permeso: CC BY-ND 4.0

Oni multe skribis kaj diskutis pri la novelo de germana verkistino Christa Wolf [Krista Volf] “Kassandra” [Kasandra] (1983). Plejparto da germanaj literaturkritikistoj unuanime taksas ĝin kiel sukceso, substrekas ĝian artan kaj estetikan valoron. Estas ankaŭ kritikistoj, kiuj riproĉas al la verkistino “troan kategoriecon, edifecon” kaj “nekritikan rilaton al la feminismaj postuloj”.1 Iuj eĉ riproĉas al ŝi la banalecon kaj mankon de gusto.2 Neperfekteco de la formo en klasika kompreno de tiu vorto respegulas la staton de serĉoj kaj laboro de la aŭtorino pri si mem. “Kasandra” estas ŝia programa verko, ĝi tuŝas gravajn problemojn de nia epoko.

Christa Wolf delonge interesiĝis pri Trojo kaj pri ĝia profetino, kio respeguliĝas en ŝiaj artikoloj. Animproksimeco, malfacila sorto, inklino al sinofero kaj profetkapablo - ĉio tio kune instigis la verkistinon krei sian version de la historio.

Grandan rolon ludis same la vojaĝo de Wolf en Grekujon en 1980. Ŝi kunprenis la libron de Aisĥilos “Orestio”. Tiamaniere la hazardo helpis ŝin realigi sian ideon. En siaj “Frankfurtaj prelegoj” ŝi detale priskribas la estontan libron: “… montri, ke la historia Kassandra (…) dependas de sia medio, de ĝiaj ritoj, kulto, kredo kaj mitoj, kaj samtempe la tuta historio restas por ni nur mito”3 La verkistino demandas sin, “al kiu popolo apartenis Kasandra, kiun lingvon ŝi parolis, kio ŝi estis antaŭ ol oni komencis skribi pri ŝi”.

Kaj eĉ Trojo por Christa Wolf estas nur modelo de utopio. La utopio estas por ŝi “projekto de la universo, en kiu ni devas vivi, aŭ strebi al ĝi”4. De alia flanko utopio estas sinonimo de nenie. Tiamaniere la heroino de ŝia verko respegulas la formulon de tragika senelireco, komuna por multaj heroinoj de Wolf: “Ne estas loko. Nenie”5.

”Frankfurtaj prelegoj”, kiuj antaŭas la novelon, estas firme ligitaj kun ĝi. Kaj la kritikistoj kaj la aŭtorino mem tion substrekis. En la prelegoj la verkistino priskribas siajn grekajn impresojn kaj faras estetiko-filozofian analizon de la materialo.

Nekutima estas la rakontmaniero de tiu verko: distancigita “ŝi” subite transformiĝas en “mi”: “Tio okazis ĉi tie. Ŝi staris tie. La ŝtonaj leonoj, nun senkapaj, rigardis ŝin … Kun tiu rakonto mi eniras en la morton.”6 Tiu transformiĝo similas je enkarniĝo: la verkistino kvazaŭ surmetas la tragedian maskon kaj komencas paroli pri la pasinto per la buŝo de sia heroino. La funkcio de la verkisto ĉi tie proksimiĝas al la funkcio de la protagonisto.

Tiu rakontmaniero kreiĝis ne nur dank’al la tradicio de antikva greka teatro, sed same sub influo de germana verkisto-romantikisto Georg Büchner. En “La lecionoj de lego kaj skribo” Christa Wolf substrekas jenan originalecon de Büchner: “… ne estas hazardo, ke”li” en unu frazo, li povas skribi “mi” en la sekva frazo, - la metodo, kiu mirigas nin ĝis nun”.7

Christa Wolf ekinteresiĝis pri la germana romantika literaturo dank’al Anna Seghers, kiu en sia parolado “Por defendi la kulturon” (1935) menciis inter aliaj la nomojn de Büchner, Kleist kaj Günderrode. Christa Wolf kaj Anna Seghers havas multajn komunajn trajtojn. Antaŭ ĉio - la katarsia koncepto pri arto, kredo je “surtera vivo”, je “la forto de malfortuloj”, (laŭ la esprimo de Christa Wolf, tio estas “la pozicio de venkito”, je kies nomo ŝi ofte parolas). Ambaŭ kredas je la povo de parolo. Christa Wolf diras parafrazante la parolon de Anna Seghers: “Tio, kio devas esti superita, devas esti rakontata.”8

Certe, sub influo de Anna Seghers ŝi elektas la fabelan formon kun ĝia neevitebla logiko: “de la malbono al la bono kaj al la mito”, same kiel la kadran strukturon de rakonto. Sed malgraŭ multaj komunaj temoj kaj trajtoj, estas ankaŭ malsimileco. Anna Seghers estas distancigita de sia rakonto. Germana literaturkritikisto I. Pischel eĉ nomis ŝian verkmanieron “vira maniero”. Christa Wolf, laŭ lia opinio, havas pli “virinan manieron”, dank’al ŝia kunsento, spirita partopreno en la rakontataj eventoj.”9 Christa Wolf opinias, ke literatura verkado estas virina afero: “Elpensi ion nerealan - tio estas pure virina maniero”!10. En la romantikaj verkoj Christa Wolf alte taksas ĝuste ilian “virinan manieron”, proksiman je la amo kaj religio.

La ĉefa temo de “Kasandra” estas kulpo kaj respondeco. Same kiel Anna Seghers, ŝi strebas trovi en siaj herooj “la kernon”, ion konstantan, ilian esencon. Por tio ŝi strebas plilarĝigi la tempan kadron, en kiu troviĝas la persono, ĉar “… ni konservas la rememorojn pri antaŭhistoriaj tempoj, ili estas nia memoro pri estonto”.11 Por ŝi same kiel por ŝiaj heroinoj “la pasinto ne forpasis, ĝi estas viva”. Tiu kunsento parencigas ŝin al la germanaj romantikistoj, kun iliaj frenezaj heroinoj. Tiamaniere la sento de sia kulpo iĝas ege larĝa, universa. Tio helpas kompreni, kial multaj heroinoj de Christa Wolf havas profetan talenton (ne nur Kassandra!), havas talenton vivi ĉiujn turmentojn de sia epoko.

Pri la ĝenro de “Kasandra”. La kritikistoj ofte vidas en ĝi miton-parabolon. Same ĉi tie Krista Volf uzas la sperton de siaj antaŭuloj, antaŭ ĉio de Thomas Mann. Sub la influo de lia tetralogio pri Jozefo ŝi komencas psikologigi la miton. Tio permesas al ŝi plilarĝigi ĝin en la tempa spaco kaj krei iluzion de la nuntempeco de pasintaj eventoj. Sed kontraŭe al Thomas Mann, ŝi ne havas ironian distancon rilate al ŝia heroino kaj se ne plene, do, almenaŭ parte identiĝas al Kasandra.

En “Kasandra” Christa Wolf atentigas siajn samtempulojn pri la malnoviĝintaj tradicioj kaj kredoj, kiuj bremsas la progreson de eŭropa socio; ŝi opinias, ke tio estas:

  1. domino de viroj en eŭropa civilizacio;

  2. forigo de virinoj, kiuj transformiĝas el “subjeko” en “objekton”;

  3. “nekrofilio” kiel grava trajto de eŭropa pensmaniero kun ĝia kulto de mortintoj;

  4. kulto de forto, soifo pri perforto. “La ĉefaj trajtoj de la nuntempa industria socio - gigantismo, troa komplikeco, rapida kresko de kapitalo kaj perforto”;

  5. lige kun tio aperas la problemo de faŝismo kiel apoteozo de perforto kaj detruo. Christa Wolf pentras la grekan heroon Aĥilon kvazaŭ faŝiston: liaj “meritoj” estas ege multaj: de pedofilio ĝis nekrofilio. “Aĥilo persekutas ĉiujn: junulojn, kiujn li deziras, kaj junulinojn, - por montri, ke li estas la sama kiel ĉiuj. Li estas monstre kruela en batalo - por montri, ke li ne estas malkuraĝulo.”12

  6. kulto de heroeco. Por Christa Wolf ĝi estas plej grava malbono; ŝia heroino malbenas la epokon, kiu “bezonas heroojn”;

  7. malproksimiĝo de la naturo kaj de la homa naturo. Fakte, la tuta eŭropa civilizacio estas la vojo foren de la naturo, al ĝia perforto;

  8. “fremdigo” de homo en la nuntempa socio kaj - kiel rezulto - nek kapablo, nek deziro ami, troa egoismo, kiu kontraŭstaras la kreon;

  9. nerezistebla kontrasto inter la vivo kontempleca kaj la vivo aktiva. La unua estas ekskluzive virina sorto, la dua estas vira privilegio;

  10. perdo de idealoj kaj de moralaj, estetikaj valoraĵoj. Ĉi tie Wolf estas solidara kun Max Frisch, kredante, ke “la nuntempa homaro ne kredas je la alia mondo”, - pro tio la junularo ne spertas konfliktojn de Hamleto, ĝin ridigas kaj la kolero de Aĥilo, kaj la serĉoj de Faŭsto”13;

  11. eŭropa civilizacio estas la rezulto de vira pensmaniero kun neeviteblaj militoj kaj ekologiaj katastrofoj; ĝi estas programita por sindetruo.

Parolante pri tio, Christa Wolf - Kasandra de la XXa jarcento - strebas antaŭsciigi kaj preventi siajn samtempulojn, protekti ilin kontraŭ novaj frenezaj agoj.

Rimarkoj de la redaktanto pri la lingvo kiel rolo

“‘Tio, kio devas esti superita, devas esti rakontata’ estas metodo ne nur de la psikologio, sed ĝenerale analiza metodo; kaj rakonti ĉefe funkcias per lingvo.

Kassandra batalas kontraŭ la pereon antaŭvideblan, armita per nenio alia ol per lingvo. Estas batalo el la scio pri la sensukceso, ligita pasie kun la deziro al ŝanĝiĝo kaj bazante sin sur la fido al la batforto de la lingvo. Tiu fido eblas nur sub la kondiĉo de maksimumo je skeptikeco. Pro tio la eseistino Christa Wolf neniam disigis sian socikritikon de la lingvokritiko; ŝi montris kontraŭe, ke necesas ataki la konfliktojn ĉe la kerno de la malbono, nome ĉe la lingvo.”

Tiuj vortoj estas komento al la 70a naskiĝtago de Ch. W. kaj al “Kassandra” aŭ “Pripensado pri Christa T.”, diritaj de Zoë Jenny, naskita 1974 en Basileo, mem verkistino, aŭtorino de la romano “Das Blütenstaubzimmer” (1997) (La Florpolvo[poleno]ĉambro).

Peter Handke, unu el la plej gravaj lingvoartistoj de la germana, laboras per la lingvo alimaniere ol Ch. W.

En lia teatraĵo “Der Ritt über den Bodensee” (‘La rajdo trans (super) la lago de Konstanco”) - laŭ la balado de Gustav Schwab (“Der Reiter und der Bodensee”) - la rajdisto senkonscie transrajdas la glaciiĝintan lagon kaj sukcese atingas la alian bordon; tie la enloĝantoj eksplikas al li la superigitan vivriskon; tiu lingva rivelado mortigas korfrapante la malsciintan venkiston: la lingvo senmaskigas (malkovras) la nekonsciitan ludan rolon. Tiu ’lingvo-teatro’ estas por Handke ekzemplo de ‘utopia komedio’ kaj ‘ne tragedio de la senelireco’, estas ŝarado. Senelireco estas en tiu kunteksto la ekzistado en la obsedo-sistemo de la lingvo, laŭ certaj ‘naturleĝoj’ de la komunikado. La lingvo akumulas laŭ tio ĉiujn determinojn, kiuj konsistigas nin kaj kiuj efikas per ni. Sed laŭ Handke ekzistas por ni, transe de la dependeco, ankaŭ ebleco-komponanto - nome la ludo. La ludo konas regulojn, sed neniujn leĝojn, kaj ankaŭ la fiksado de reguloj estas ludo - la ludo vetriski (de la vetrisko). La fino de la ludo estas plu-ludi kun la invito: ludu la ludon.

La ludantoj de Handke estas suverenaj subjektoj, kiuj priludiĝas pri la perceptado de la mondo aŭ kiuj ektimiĝas pri la mondo de la perceptaĵoj: interrilato inter signifikanto kaj signifikato.

Temo de Handke estas lingvo kiel ludo, lingvo kiel armilo kaj lingvo kiel embusko - pri la minca grundo de la ĉiutageca vivado.

Se ni kritike pridemandas la maldikan glacitavolon de la lingvo, riveliĝas la fragileco de la etburĝaj konvenciecoj. Ĉe Handke tiaj konvencioj estas, kiel vestaĵoj, prove surmetitaj kaj ŝanĝitaj. Personoj, kiuj lingve elfalas el la piedpaŝo, perdas la memfidon.

Kelkfoje, liberigita de la semantikaj devigoj de la sociolingvistika salono ekestiĝas feliĉaj momentoj, sed reveninte en la stalon de la burĝaj kutimoj la fieraj rajdistoj estas kvazaŭ mortaj.

Tio, kio estis - je la komenco - klara aŭ minimume prezentiĝas klara estiĝas, dum la sinsekvo de la lingvoludo, kun ĉiu frazo kaj gesto pli malklara: tion elmontri estas la intenco de tiu teatro.

La homa rolo estiĝas lingvoludo, sed la ludoj per la lingvo ne estas celliberaj, ili establiĝas laŭ socia funkcio; parolante ekestas regado- kaj servutorilatoj. Kiu vivas parolas; sed ne ekzistas la komunikado libera de potenco; kiu parolas ludas; kaj kiu ludas - gajnas aŭ malgajnas, eĉ malvenkas. Ne temas nur pri la potenco de la lingvo, sed ankaŭ pri lingvo de la potenco. Lingvo servas ne nur al la deĉifrado de supozita prateksto de la ekzistado, sed ankaŭ al la senmaskigo de la potencrilatoj.

Se la teatraj maskoj estas demetitaj, ankaŭ la aktoroj ne plu estas signifaj, ili eĉ ne plu estas parolantoj de vortoj; tio, kio restas estas pura teksto (komento al la plej nova Handke-teatraĵo “Die Fahrt im Einbaum oder Das Stück zum Film vom Krieg” - ’La veturo en la pirogo aŭ La teatraĵo de la filmo pri la milito”).

(rh)