▲ Artikollisto

La bazaj teksaj plektoj

Marie Bartovská

1974-12-20

fonto: Scienca Revuo, 1974 n-ro 110,
artikolo 1338 (PDF); redaktita teksto

laŭ permeso: CC BY-ND 4.0

Se oni rigardas teksaĵon, oni vidas, ke ĝi konsistas el fadenoj ortangule metitaj kaj diversmaniere interplektitaj. La laŭlongaj fadenoj estas varpo (B1a), la laŭlarĝaj estas vefto (B1b). La maniero, laŭ kiu estas la fadenoj interplektitaj, estas la plekto.

La plekto konsistas el plekto-punktoj. Kie vanpero (varpa fadeno) transiras vefteron (veftan fadenon), tie estas varpa plekto-punkto (B2a); se veftero estas supre kaj varpero sube, tiam temas pri plekto-punkto vefta (B2b).

varpo, vefto kaj plektopunktoj

La varpo kaj la vefto kunteniĝas verdire nur tie, kie varpero tre pasas inter du vefteroj, aŭ kie veftero trapasas inter du varperoj. Tie estas la veraj ligpunktoj (B2c). Liga plektopunkto estas tiu, kie unu varpero transiras unu vefteron kaj tuj denove malaperas sub la najbaran vefteron; tio estas liga plektopunkto varpa (B1c). Vefta liga plektopunkto (B1d) estas tie, kie unu veftero transiras unu varperon kaj tuj malaperas sub la najbaran varperon.

Ĉiun plekton oni povas pentri sur retpapero, kie la interspacoj inter la vertikalaj linioj prezentas la unuopajn varperojn (B3a); la interspacoj inter la horizontalaj linioj prezentas vefterojn (B3b). La plekton oni desegnas tiel, ke sur loko de varpa plektopunkto oni plenigas nigre la koncernan kvadrateton; la kvadratetoj de la veftaj plektopunktoj restas blankaj. La varperojn oni kalkulas de maldekstre dekstren: maldekstre estas la unua varpero, dekstre la lasta. La vefterojn oni kalkulas de malsupre supren, simile al tio, kiel dum la teksado aldoniĝas la vefteroj: malsupre estas la unua veftero, supre la lasta (B4).

retpapero

Ekzistas amaso da diversaj plektoj, sed ili ĉiuj estas nur derivaĵoj de tri plektoj bazaj: tolo, kepro kaj sateno.

  1. Tolo estas la plej simpla el ĉiuj plektoj. En ĝi alternas po unu plektopunktoj varpaj kaj veftaj same laŭlonge, kiel laŭlarĝe. Ĝi do konsistas nur el plektopunktoj ligaj kaj el ligpunktoj (B1). Tio donas al la tola plekto la avantaĝon, ke tia teksaĵo tre rezistas frotadon kaj ne ŝiriĝas tiel facile, kiel teksaĵoj kun plektoj pli komplikaj. Bedaŭrinde ĝi rezistas ankaŭ lavadon, precipe se ĝi estas densa. Se al tio aldoniĝas malfacila lavebleco de materialo (ekz. kotono), tiam ĝi prezentas katastrofeton por mastrino.

  2. Kepro estas karakterizata per oblikvaj linioj, ascendantaj dekstren aŭ maldekstren. En la baza kepro ĉiu (ekz.) varpero unu vefteron transiras kaj minimume du pluajn subiras; Plua varpero sammaniere transiras duan vefteron, tria la trian ktp., kiel ĝin montras B2. Ekestas do el la vico da varpaj ligaj plektopunktoj - oblikva linio. Apud ĝi ekestas duvica linio el veftaj plekto-punktoj. Ĉar la linioj ascendas dekstren, temas pri kepro dekstra, ĉar sur la supro oni vidas pli multajn vefterojn, temas pri kepro vefta. Sur la suba flanko de la sama teksaĵo oni vidas, kiel aspektas maldekstra varpa kepro.

  3. Sateno diferencas de la baza kepro per tio ke ĝiaj ligaj plektopunktoj ne tuŝas sin reciproke (B4). En preta teksaĵo ilin kaŝas la liberaj fadenoj kaj la teksaĵo briletas, precipe se ĝi estas teksita el filamentoj (silko, rajono k.s.). Ekzistas sateno vefta (B4), kie oni vidas nur liberajn vefterojn, kaj sateno varpa – kie oni vidas nur liberajn varperojn (B5).

Desegninte sufiĉe grandan pecon de iu plekto, oni rimarkas, ke post certa nombro da fadenoj (varperoj kaj vefteroj) ripetiĝas la samaj plektopunktoj. En la bazaj plektoj ekestas per tio kvadratoj, kiuj ripetiĝas kvazaŭ transportitaj sur pluan lokon. La kvadratoj estas riportoj (B6, B7, B8, B9, B10).

riportoj

Por krei riporton de la tola plekto, sufiĉas du varperoj kaj du vefteroj; tolo estas plekto dufadena (B6).

Por krei riporton de kepra plekto, necesas minimume tri varperoj kaj tri vefteroj; tiel ekestas kepro trifadena. B7 estas trifadena vefta kepro maldekstra. B2 prezentas trifadenan veftan kepron dekstran. B9 montras sepfadenan veftan kepron dekstran. Teorie povas la nombro da fadenoj en unu riporto de kepro kreski senlime, praktike ĝin limigas la fakto, ke ekestus tro longaj fadenoj liberaj kaj la teksaĵo estus malfirma.

Por krei riporton satenan oni devas havi almenaŭ kvin varperojn kaj kvin vefterojn. Ankaŭ en la satena plekto estas la nombro da fadenoj teorie senlima, sed praktike limigita pro la samaj kaŭzoj kiel kepro. B4 prezentas kvinfadenan veftan satenon, B5 sepfadenan varpan satenon, B10 okfadenan veftan satenon.