▲ Artikollisto

Plutono: la plej ekstera planedo

Patrick Moore

T. L. C. Bluett (tradukinto)

fonto: Scienca Revuo, 1964 n-ro 53-54,
artikolo 1412 (PDF); redaktita teksto

laŭ permeso: CC BY-ND 4.0

(El la “Listener” de la 29-a de marto 1962, kun permeso de la verkinto kaj de la redaktoro, tradukita de T. L. C. Bluett.)
orbitoj de Plutono, Neptuno, Urano

Plutono, la naŭa planedo, kaj la, plej malproksima membro de la suna sistemo, ne estas videbla per senteleskopa okulo, aŭ eĉ per malgranda teleskopo; ĝi estas treege malhela, kaj eĉ kiam oni ĝin observas per la plej grandaj reflektaj teleskopoj en la mondo, ĝi ne ŝajnas io pli grava ol malhela, flaveta stelo. Tamen, kvankam ĝi estas ne facile rimarkebla, Plutono ricevis de astronomoj multe da atento. Konstante ek de la tempo, kiam oni ĝin eltrovis en la en la jaro 1930, ĝi prezentis enigmon post enigmo, kaj eĉ nuntempe ĝia efektiva naturo restas treege necerta.

Kvin planedoj (Merkuro, Venuso, Marso, Jupitero kaj Saturno) estas konataj, kaj ĉiuj estas brilaj astroj facile videblaj per senteleskopa okulo. Ĉi tiuj planedoj, kune kun la Suno kaj la Luno konsistigas tutaĵon de sep astroj de la Suna Sistemo; kaj ĉar sep estis la magia nombro de la antikvuloj, oni konsideris la sistemon kompleta. Do oni miris, kiam en la jaro 1781 la tiam nekonata Hanovera amatora astronomo loĝanta en Anglujo William Herschell, eltrovis novan planedon, kiun oni nuntempe konas per la nomo Urano. Kvankam Urano estas giganto, kun diametro de ĉirkaŭ 30 000 mejloj (48 000 km), ĝi estas nur apenaŭ videbla per senteleskopa okulo.

Post ne longe evidentiĝis, ke Urano moviĝas en neatendita maniero. Ŝajnas kvazaŭ ia nekonata forto tiras ĝin el la antaŭdirita pozicio kaj iu pastro T. J. Hussey sugestis, ke la kaŭzo eble estas alia planedo, vojaĝanta ĉirkaŭ la Suno je distanco eĉ pli granda. Studento en Cambridge J. C. Adams kaj Franca astronomo U. J. J. Le Verrier sendepende entreprenis sin okupi pri la afero. La rezultoj de iliaj esploroj estis preskaŭ identaj; bazintaj iliajn kalkulojn sur la devojiĝoj de Urano, ili eltrovis kie la nova planedo devus troviĝi. En la jaro 1846 Galle kaj d’Arett en Berlino entreprenis serĉi en la parto de la ĉielo, kiun indikis Le Verrier, kaj preskaŭ tuj la planedo eletroviĝis. Neptuno, kiel oni ĝin nomis, estas, kiel oni eltrovis, giganto de la sama speco kiel Urano.

Oni tuj rekalkulis la orbiton de Urano, kaj la diferencoj inter la teorio kaj la observoj malaperis. Tamen post multe da jaroj evidentiĝis ke ankoraŭ restas kelkaj etaj neregulaĵoj, kaj oni sugestis, ke la kaŭzo eble estas la ekzisto de naŭa planedo. P. Lowell kaj W. H. Pickering, kiuj ambaŭ loĝis en Usono, provis trovi la pozicion de tiu astro en la sama maniero, kiel jam faris Adams kaj Le Verrier je Neptuno.

Lowell estas plej ofte memorata pro siaj observoj pri la “kanaloj” sur Marso; li konvinkiĝis ke Marso estas loĝata de progresintaj vivuloj kaj ke la “kanaloj” estas artefaritaj. Ĉar tiuj teorioj estas ĝenerale malkredataj, oni ofte forgesas ke Lowell estis ankaŭ matematikisto unuaranga, kiu plenumis tre gravan laboron. Li havis ankaŭ sufiĉe da energio por starigi observatorion ĉe Flagstaff en Arizono, kaj por ĝin ekipi per bonegaj teleskopoj. Tuj kiam li jam finis siajn esplorojn pri la pozicio de la “Planedo X”, kiel li ĝin nomis, li komencis la serĉadon.

Oni eble supozus ke la “Planedo X” influus la moviĝon de Urano kiel ankaŭ de Neptuno, sed la kalkuloj de Lowell estis bazataj sur la moviĝoj de Urano — kiu estis eltrovita en la jaro 1781, pli ol cent jarojn antaŭe — kaj Neptuno ankoraŭ ne finis eĉ duonon de sia vojaĝo ĉirkaŭ la Sunon, de post kiam oni eltrovis ĝian pozicion sur la ĉielo en la jaro 1846. Unuflanke la tasko de Lowell estis pli malfacila ol la tasko de Galle, ĉar oni kredeble supozus ke la “Planedo X” estus pli malhela ol Neptuno. Aliflanke Lowell povis uzi almenaŭ la fotografion, kaj Galle devis fidi nur je la okula observado, kio necesigis kontroladon de ĉiu nebrila stelo en konsiderinda parto de la ĉielo.

Lowell ne sukcesis en la serĉado. La “Planedo X” rifuzis sin montri, kaj ĝi estis ankoraŭ ne trovita en la tempo, kiam Lowell subite kaj neatendite mortis en la jaro 1916. Provizore oni ĉesigas la serĉadon en Flagstaff. Dume Pickering jam bazinte siajn kalkulojn sur la moviĝojn de Neptuno, konkludis simile, kaj jam efektivigis la kalkuladon de la supozataj pozicioj de pluraj eblaj trans-Neptunaj planedoj. En la jaro 1919 Milton Humason en la observatorio sur la monto Wilson efektivigis serĉadon, sed kiam tiu ankaŭ estis senrezulta, oni lasis dormi la tutan aferon.

En la jaro 1928 la astronomoj en la observatorio ĉe Flagstaff decidis daŭrigi la laboron, kaj komencis konstrui novan fotografan teleskopon kun objektiva lenso 13 colojn (32,5 cm) larĝa — speciale por ĉi tiu tasko. Oni konfidis la taskon al juna astronomo, kiu nomiĝis Clyde Tombaugh, kaj antaŭ la jaro 1929 ĉio estis preta, Tombaugh estis tre entuziasma; li ne preterlasis la okazon, kiam ajn la ĉielo estis sennuba dumnokte, kaj ŝajnis kvazaŭ, se la planedo x efektive ekzistus ĝi apenaŭ ne povus ne kaptiĝi per la fotografa reto.

La fotografado mem estis laborplena, sed tio estis nur parto de la laboro. La steloj estas tiel malproksimaj, ke por la plejmulto da praktikaj celoj oni povas malatenti iliajn individuajn aŭ proprajn moviĝojn; la stelaroj videblaj de ni estas nur malmulte malsamaj ol tiuj, kiujn vidis la reĝo Kanuto, Julio Cezaro aŭ eĉ Homero. El tio rezultas, ke se oni fotografas la saman areon de ĉielo post intertempo de pluraj tagoj, semajnoj aŭ eĉ jaroj, la bildoj estas identaj; se oni metas la fotografion unu sur alian, la bildoj de ĉiu stelo troviĝas ĉe la precize sama loko. Tamen planedo percepteble moviĝas en tre mallonga tempo, kaj tiel evidentigas sian efektivan naturon.

Uzante genian elpensaĵon, kiu nomiĝas “palpebruma mikroskopo”, Tombaugh povis ekzameni du platojn pri la sama stelplena parto de la ĉielo unu tuj post la alia, tre rapide movante sian rigardon de unu al la alia. Se li trovus stel-similan punkton, kiu jam moviĝas, ĝi ŝajnus “salti”. Tio, kion li devis fari estis trovi astron, kiu “saltis” precize je la ĝusta kvanto. Estis teda afero: oni devis malatenti agace erarigajn asteroidojn, kaj la afero estis des pli malfacila ĉar la pozicio, kiun indikis Lowell, troviĝis en la konstelacio Gemini, kie malforte brilaj steloj ja ja estas tre multnombraj.

En februaro 1930 Tombaugh ekzamenis plakojn pri la areo apud la stelo Delta Geminorum, kiam li subite eltrovis astron, kiu ŝajnis tre promesplena. Ĝi “saltis” je la ĝusta kvanto; la distanco, tra kiu la astro ŝajne moviĝis inter la du eksponoj estis precize tiu, tra kiu ŝajne moviĝus planedo, se ĝi estus je 1000 000 000 mejloj (1800 000 000 km) pli malproksime ol Neptuno. Kiam li kontrolis tiun observon, uzante aliajn plakojn kaj trovis bildojn de la sama astro, li certigis, ke la longa serĉado jam finiĝis. Oni daŭrigis la observadon de la planedo dum pluraj semajnoj, kaj tiam en marto 1930, oni anoncis la eltrovon. La preter — Neptuno planedo ja ekzistas, kaj oni nomis la planedon X de Lowell, per la nomo Plutono.

La Suna Sistemo ŝajne estis denove kompleta. La kredo de Lowell plene praviĝis, kiel ankaŭ de Pickering. Kiam oni denove ekzamenis la plakojn faritajn de Humason ĉe la observatorio sur la monto Wilson en la jaro 1919, oni eltrovis ke Plutono estis dufoje registrita. En la unua okazo la bildo de Plutono troviĝis tiel proksime al la bildo de stelo, ke oni ne povis distingi ilin; en la alia okazo la stel-simila punkto troviĝis ĉe makuleto sur la plako. La malsukceso de Humason estis kaŭzita de la plej eble neevitebla malbonŝanco.

Bedaŭrinde kelkaj strangaj faktoj baldaŭ evidentiĝis. Precipe la fakto, ke Plutono estas multe pli malgranda kaj malpli brila, ol atendis Lowell. Ĝi tute ne egalas Uranon aŭ Neptunon, kaj laŭ unuaj taksoj la diametro estas malpli ol 10 000 mejloj (16 000 km), dio oni devas konsideri Plutonon ter-simila kaj ne giganta planedo. Poste en la jaro 1950 G. P. Kuiper, uzante la reflektan teleskopon sur la monto Palomar, mezuris la grandecon pli precize, kaj trovis, ke Plutono estas eĉ pli malgranda, ol oni supozis: Kuiper taksis la diametron je nur 3700 mejloj, (5920 km) — malpli ol la diametro de Marso. Oni faris diversajn aliajn taksojn, sed ĉiuj taksoj estas preskaŭ samaj.

El tio rezultas stranga aferstato. Se oni supozus, ke ĝi havas nur norman mandensecon, astro pli malgranda ol Marso ne povus influi aŭ Uranon aŭ Neptunon, — tamen per tiaj devojigoj oni eltrovis Plutonon. Ĉu estas eble, ke nur per hazardo okazis, ke la kalkuloj estis ĝustaj? Estas malfacile tion kredi ĉar Pickering, esplorante sendepende, konkludis simile pri la pozicio. Alternative estas eble, ke la mezuroj de la diametro estas malĝustaj; Plutono estas tiel malproksima, ke nur la reflekta teleskopo sur la monto Palomar povas montri percepteblan diskon. Oni proponis plurajn solvojn de tiu problemo:

  1. ke Plutono tute ne estas la “Planedo X” de Lowell, kaj ke la efektiva X ankoraŭ restas eltrovota. Tio implicus plurajn strangajn koincidojn, sed ĝi ne estas malebla, Efektive K. Schütte kaj liaj kolegoj jam komencis serĉi planedon trans Plutono.

  2. Ke Plutono estas nur la plej brila en ringo de malproksimaj asteroidoj. Tio eble estas vera; sed ĝi ne estas verŝajna, kaj en ĉiu okazo, ĝi ne solvus la enigmon.

  3. ke Plutono efektive estas multe pli granda, ol tio, kion indikas la mezuroj faritaj de Kuiper, kaj ke la malgranda mezuro de la diametro konstatita per la observoj en Palomar estas kaŭzita de spegula reflekto.

Estas vere, ke Plutono ŝajnas en multaj rilatoj malsimila al normala planedo. Ĝi havas strangan orbiton relative tre ?eksentrian? kaj kun inklino de deksep gradoj. Kiam ĝi estas en la perihelia parto de sia orbito, ĝia distanco for de la Suno estas nur 2 766 000 000 mejloj (4 425 600 000 km); je tiu distanco ĝi estas pli proksima de la suno ol Neptuno iam estas. Ĝi estos plej proksima en la jaro 1989; poste ĝi denove formoviĝos, ĝis ĝi atingos afelion, kiam la distanco estas 4 566 000 000 mejloj (8 219 000 000 km.)

Tamen ĉar la orbito de Plutono tiel multe inklinas al la orbito de Neptuno, rezultas, ke ne ekzistas ia danĝero, ke ĝi koliziu kun Neptuno. Kuiper eĉ sugestis, ke Plutono estas nur antaŭa satelito de Neptuno, kiu liberigis sin kaj formoviĝis laŭ sendependa vojo; kaj estas signifoplena, ke la grandeco de Plutono ŝajne egalas la grandecon de Tritono, kiu estas la plej granda el la du restantaj satelitoj de Neptuno.

Tamen se ni akceptus la takson de Kuiper pri la diametro, kaj supozus, ke la maso de Plutono estas sufiĉe granda por klarigi la devojiĝojn de Urano kaj Neptuno, ni devus akcepti takson, pri la denseco, kiu estas nekredeble granda. Ĝi estus almenaŭ sesdekfoje pli granda ol la denseco de akvo. Se tio estus vera, Plutono ja estus rimarkinda, ĉar la gravita forto ĉe ĝia supraĵo estus grandega; sed tio ŝajnas ege ne-verŝajna.

Do se ni akceptus la supozon, ke la devojiĝoj estas efekive kaŭzataj de Plutono, ni devus malakcepti la takson de Kuiper pri la diametro, kaj tio allogas nin al la ideo pri spegula reflekto, kiun unue proponis A. C. D. Crommelin. Li sugestis, ke Plutono eble havas glatan brilan supraĵon, en tiu okazo ĝi montrus brilan makulon apud la centro de sia disko kaŭzata de la reflekto de la Suno, — tial eble Kuiper mezuris nur tiun areon, kaj ne la plenan diametron de la planedo.

La malforta flanko de tiu teorio estas, ke Plutono havas nur malfortan albedon (aŭ reflektan potencon), kaj estas malfacile kompreni kiel la supraĵo povus esti brila; ekzemple ĝi ne povus ne esti kolektinta grandan kvanton da aerolita polvo. Ni devas konfesi, ke ĝis nun la problemo restas nesolvita, kaj ni ne povos ĝin solvi, ĝis ni ricevos pli fidindan mezuron aŭ de la maso aŭ de la diametro.

Plutono estas nuntempe percepteble pli brila, ol ĝi estis kiam Tombaugh trovis ĝian pozicion en la jaro 1930. Laŭ la plejmulto de la lernolibroj ĝia “bril-mezuro” (magnitudo) estas 15; sed laŭ miaj propraj observoj i estas nur 12,9. En ĉiu okazo la planedo estas nuntempe facile videbla per modere larĝa teleskopo.

Oni apenaŭ bezonas diri, ke neniu povas esperi vidi iajn detalojn sur ĝia supraĵo, kaj eĉ kiam ĝi estas rigardata per gigantoj teleskopoj, Plutono simple aspektas kiel malforte brila flaveta stelo. Antaŭ la jaro 2113 ĝi estos atinginta sian afelion, kaj dum duono de jarcento antaŭ kaj post tiu dato ĝi estos treege nebrila. Pasante mi menciu, ke ĝi troviĝas en parto de la ĉielo, kiu ne estas videbla en Britujo, sed nur en pli sudaj regionoj ĝi aperos super la horizonto. Tamen nuntempe ĝi ankoraŭ troviĝas en la konstelacio de Leono, kaj ĝia ŝajna moviĝo estas nur unu grado kaj duono ĉiujare.

Oni ne povis trovi ian atmosferon, kaj la temperaturo de la supraĵo estas tiel malalta, (proksimume minus 400 gradoj F., t. e. -240° C.), ke nenia atmosfero simila al la atmosfero de la Tero povus ekzisti tie en gasa stato. Ni ne bezonas malŝpari tempon diskutante pri la ebleco, ke la vivo povus ekzisti tie, kaj eĉ la plej optimisma spac-vojaĝanto ne emus fari detalajn planojn por sendi al ĝi rakedon.

Tamen unu problemon oni entreprenis solvi — kun kuraĝiga sukceso. Observinte regulajn variaĵetojn ĉe la brileco de Plutono, M. P. Walker kaj R. Hardie en Flagstaff kalkulis, ke la rotacia periodo estas ses tagoj kaj naŭ horoj. Ĉe tiu kalkulo oni supozis, ke unu parto de la supraĵo reflektas lumon pli bone ol alia. Ni ne povas pruvi ke la rezulto de la kalkulo estas ĝusta, sed ĝi ŝajnas reala, kaj ja estas vere, ke ni povas pli firme fidi pri la rotacia periodo de Plutono, ol pri la rotacia periodo de la kompare pli proksima planedo Venuso.

Plutono ne povas ne esti malgajega mondo. Se ĝi havas marojn, ili estas maroj de metano aŭ de ia simila substanco, — certe ne akvo. La suno aspektus kiel eta lumpunkto, kvankam ĝi tamen aspektus multe pli brila, ol por nie aspektas la plena luno. El la planedoj nur Neptuno estus iom elstara ĉe la Plutona ĉielo; Urano estus videbla en favoraj okazoj, sed la Teron kaj ĝiajn najbarojn oni povus neniam vidi. Mapoj pri la suna sistemo ofte donas erarigan impreson, pro kio estas notinda ke la orbito de Urano estas proksimume duonovoje inter la Tero kaj Plutono.

Kiam Lowell unue komencis serĉi tion, kion li nomis “Planedo X”, li kredeble apenaŭ povus kompreni, kiom multe da diskutoj li per tio kaŭzos. Kvankam Plutono estas tiel malhela kaj malproksima, ĝi estas interesega; kaj ĝis nun ni ne povas pretendi, ke ni solvis iujn el la ĉefaj misteroj, kiuj akompanas ĉi tiun solecan mondeton ĉe la ekstrema limo de la regno de la Suno.