▲ Artikollisto

La maro en la internacia juro

Prelego en Internacia Somera Universitato, Kopenhago, 1956

Prof. D-ro I. Lapenna

fonto: Scienca Revuo, 1957 n-ro 33,
artikolo 1502 (PDF); redaktita teksto

laŭ permeso: CC BY-ND 4.0

Estis tempo, kiam la maroj kaj oceanoj — simile al larĝaj riveroj, profundaj praarbaroj, altegaj montoĉenoj, dezertaj teritorioj — disigadis la gentojn unujn de la aliaj. Kun la progresado de la tekniko kaj evoluado de la navigacio, la maraj kaj riveraj akvoj transformiĝis de faktoroj de disigo al tiaj de kunligo. La unuaj grandaj civilizoj vere ekestis en la valoj de grandaj riveroj, kiel Nilo, Eŭfrato kaj Tigriso, aŭ ĉe la bordoj de navigeblaj maroj, kiel ekzemple la Egea. Paralele kun la perfektiĝo de la navigacia tekniko, kiu ebligis atingi per mara vojo ĉiam pli malproksimajn lokojn, la centroj de civilizo kaj kulturo transportiĝadis al regionoj situantaj apud ĉiam pli larĝaj maroj. Tiele de la Egea maro la gravita centro transportiĝis en la Romia epoko al Mediteraneo, transpasis poste al Atlantiko kaj fine atingis Pacifikon.

Hodiaŭ la grandegaj marsurfacoj, kiuj kovras preskaŭ tri kvaronojn de la tuta terglobo, ne plu estas obstakloj al komunikado inter la popoloj, sed, male, prezentas la plej taŭgan, la plej malmultekostan kaj la plej larĝan vojon de reciproka rilatado. La maro ebligas ligojn inter ŝtatoj kaj kontinentoj. Krome, la loĝantaro de ĉemaraj landoj havas de la maro ankaŭ aliajn grandajn utilojn: havigo de marsalo, ekspluatado de la maraj faŭno kaj vegetaĵoj, kiel ankaŭ de la mara fundo kaj subfundo. Ne estas do surprize, ke la ŝtatoj ĉiam dediĉadis grandan atenton al la maro kaj klopodis realigi kiel eble plej multe da rajtoj sur ĝi.

Kvankam la maro prezentas fizike unu tuton, tamen el jura vidpunkto ĝi estas hodiaŭ dividita en pluraj partoj. Ĉiu el tiuj partoj havas specialan juran reĝimon.

1. Libera maro

En la malnova epoko ne ekzistis ia speciala koncepto pri la rajto al la maro. Pro la primitiveco de la navigaciaj rimedoj, la navigado estis limigita. Se iu ŝtato havis ian specialan intereson pri iu el la maroj, ĝi tute simple realigis tiun intereson per alproprigo de la koncerna maro kaj tenis ĝin kiel sian ĝis iu pli forta ŝtato forprenis de ĝi la regadon. La Fenicianoj kaj Kartagianoj tiamaniere monopoligis la navigacion sur la Mediteraneo ĝis ili venis en konflikton kun la Romianoj, kiuj konsideris tiun maron sia („Mare nostrum” - nia maro). Kiam tiaspecaj konfliktoj akriĝis kaj kiam la partioj, estante proksimume same fortaj, ne povis riski militon, okazadis ankaŭ kontrakta reguligo de la navigacio, kiel tion pruvas la kontrakto inter Romio kaj Kartagio de la jaro 348 antaŭ nia erao. Ankaŭ la grekaj civitoj-ŝtatoj alproprigadis al si diversajn rajtojn je la maro. Ekzemple, Ateno jam en la jaro 449 antaŭ nia erao malpermesadis al la persaj militaj ŝipoj la navigadon en Bosporo.

Tamen, jam en la Malnova Epoko komencis disvastiĝi la opinio, ke la maro ne povas aparteni al unu ŝtato. La grandaj juristoj de Romio, kiuj konstruis la fundamentojn de multaj juraj branĉoj, starigis ankaŭ la bazajn principojn pri la libereco de la maro. Ili konsideris la maron kiel „res communis”, nome kiel objekton komunan, kaj ne kiel „res nullius”, nome kiel nenies objekton, kiu povus esti, sekve, alproprigita de kiu ajn. La granda romia juristo Celsus skribis, ke „la maro estas en komuna uzo de ĉiuj homoj („maris communem usum omnibus hominibus”). La saman opinion esprimas Marcianus, Pomponius, Ulpianus kaj aliaj grandaj nomoj de la romia jura scienco. „La uzado de la maro estas libera por ĉiuj. La maro estas objekto komuna, kiel la aero aŭ la pluvakvo”. Tio fariĝis la gvidprincipo de la jura scienco kaj ĝi transiris ankaŭ en la praktikon. Romio, fakte, nuligis ĉiujn antaŭajn regulojn, per kiuj estis limigitaj la navigacio kaj la fiŝkaptado. La sama principo eniris poste ankaŭ en la „Institutiones” de Justinianus (527-565) kaj dum pli ol 4 jarcentoj, la libereco de la maro estis rekonita kiel principo.

En la mezepoko la cirkonstancoj konsiderinde ŝanĝiĝis. La pli fortaj maraj ŝtatoj alproprigadis al si ekskluzivan jurisdikcion aŭ eĉ proprietajn rajtojn sur pli aŭ malpli larĝaj zonoj de la alta maro. Jam en la X-a jarcento. dum la regado de la reĝo Edgardo (959-975), komenciĝas la anglaj pretendoj je partoj de la maro ĉirkaŭ la anglaj insuloj. En la sudo la araboj regis super granda parto de Mediteraneo, rabadis la ŝipojn kaj forkondukadis la maristojn kaj la pasaĝerojn en sklavecon. La pli fortaj ŝtatoj komencis donadi protekton al la komercaj ŝipoj, sed ili postulis kompense la rekonon de supereco rilate la marojn tuŝantajn iliajn bordojn. Krome ili postulis monpagojn de la ŝipoj, kiuj navigadis sur tiuj maroj. Venecio pretendis regadon super Adriatiko. La Respubliko de Ĝenovo starigis siajn rajtojn rilate la Liguran Maron, Portugalio rilate la Hindan Oceanon, Danlando kaj Svedlando, kune, rilate Baltikon, Hispanio rilate la Golfon de Meksikio, Britlando rilate la Manikon, la Nordan Maron kaj la maron inter ĝi kaj Irlando.

Kvankam Anglio ĉiam pretendis, en ĉiu okazo minimume dum la 16-a jarcento kaj de tiu tempo ĝis la 19-a, la suverenecon super iuj maroj, tamen en 1580 la reĝino Elizabeto, respondante al plendo de la hispana ambasadoro en Londono kontraŭ la vojaĝo de Drake en Pacifiko, deklaris, ke la utiligo de la maro kaj de la aero estas komuna por ĉiuj kaj ke neniu popolo kaj neniu persono povas havi iajn rajtojn sur la oceanon, ĉar ĝia naturo kaj la publika uzado malebligas kaj malpermesas ĝian posedon aŭ okupon. Laŭ la granda internaciisto Oppenheim, tiu ĉi starpunkto de Elizabeto fariĝis la ĝermo, el kiu poste elkreskis la moderna teorio pri la libereco de la maroj.

Post la malkovro de Ameriko, la Hispanoj kaj Portugaloj fondis multajn koloniojn kaj evoluigis grandan komercon. El la malkovritaj regionoj grandegaj riĉaĵoj fluis en la hispanajn kaj portugalajn havenojn. Ambaŭ ŝtatoj deziris monopoligi tiun treege riĉigan komercon kaj tial neadis la navigaciajn rajtojn ne nur de la triaj ŝtatoj, sed ankaŭ unu de la alia. En siaj reciprokaj konfliktoj ili turnis sin al diversaj papoj. Aleksandro la VI-a fine eldonis la buleon „Inter Caetera” de la 4-a de majo 1493, per kiu li arbitracie decidis, ke la linio inter la hispana kaj portugala sferoj troviĝos je 100 mejloj de la Azoraj Insuloj. Tiu arbitracio fariĝis poste bazo de la kontrakto de 1494, per kiu la du landoj dividis inter si la marojn kaj eksigis el tiuj maroj ĉiujn aliajn. Krome, la Hispanoj kaj Portugaloj ĵaluze kaŝadis la sekretojn de siaj marvojoj, malpermesadis la dungon de fremdaj maristoj sur siaj ŝipoj kaj eĉ mortigadis la ŝipanojn de fremdaj ŝipoj, kiujn ili renkontis sur „siaj” maroj.

Tiuj postuloj pri absoluta suvereneco sur la maroj ne povis ne elvoki reagojn. La anglaj kaj nederlandaj maristoj, kiuj navigadis sur malproksimaj maroj, malkovradis novajn landojn kaj komercadis kun ili, kompreneble malagnoskis la pretenditajn ekskluzivajn rajtojn je la maro de la Hispanoj kaj Portugaloj. Ekestis multaj konfliktoj, kiuj ĉiam pli kaj pli akriĝis kaj en tiaj kondiĉoj la reĝino Elizabeto faris sian faman, jam menciitan deklaron.

La konflikto atingis sian kulminon, kiam la Portugaloj malpermesis al Nederlandanoj la komercon kun la hindaj regionoj. Tiu konflikto igis la grandan nederlandan juriston kaj fondinton de la moderna scienco pri Internacia Juro, Hugo Grotius, verki sian „Mare liberum” (Libera Maro), publikigitan en marto de la jaro 1609. En tiu verko, kiu prave estas konsiderata kiel fundamenta por la nuntempa teorio pri la maro, la fama juristo prezentis klaran juran argumentadon pri la libereco de la maroj. Grotius distingas la apertan maron, unuflanke, de la golfoj, markoloj kaj teritoria maro, aliflanke. Li asertas, ke la akvoj de la lastaj povas esti en proprieto de la marborda ŝtato.

La verko de Grotius elvokis fortan kontraŭstaron de tiuj ŝtatoj, kiuj deziris alproprigi al si ekskluzivajn rajtojn sur kelkaj maroj. Unu post la alia aperis diversaj verkoj, kiuj defendis tiujn kvazaŭajn rajtojn. El ili la plej grava estas tiu de John Selden, kiu, laŭ la mendo de Jakobo la I-a, klopodis pruvi surbaze de malnovaj ĉartoj kaj leĝoj, la rajtojn de Anglio je la maroj, kiujn ĝi deziris havi por si. Lia verko „Mare clausum” (Fermita Maro), publikigita en 1635 laŭ la ordono de la reĝo Karlo la I-a, akiris konsiderindan respekton. La postulojn de Venecio je la Adriatiko defendis Fra Paulo Sarti. Tiujn de Hispanio sur la marojn, kiujn ĝi konsideris siaj, teorie pravigadis la fama juristo Gentilis.

La ideoj de Grotius, malgraŭ la kontraŭstaro, ĉiam pli kaj pli penetradis. Des pli facile, ke fakte neniu ŝtato estis kapabla per la potenco de sia ŝiparo efektive protekti kaj realigi siajn kvazaŭajn rajtojn. Iom post iom ĉesis la teoriaj diskutoj kaj la principo de la libereco de la maro fariĝis ĝenerale rekonita. Ĝi estas postulato por la tuta progreso de la homaro. La maro hodiaŭ kunligas eĉ la plej malproksimajn ŝtatojn kaj popolojn. La libera navigacio sur ĉiuj maroj estas antaŭkondiĉo por la interŝanĝo de varoj, kio, en la kondiĉoj de ĉiam pli granda interdependeco de ĉiuj mondopartoj, estas bazo de la ekzistado, progresado kaj bonstato de ĉiuj popoloj.

Kun la firmiĝo de la principo pri la libereco de la maro ekestis teoria demando pri la jura karaktero de tiu libereco. Unuj asertadis, ke la maro estas „res nullius”, kiu troviĝas sub nenies suvereneco. Aliaj opiniis, ke ĝi estas „res communis”, nome sub komuna suvereneco de la internacia komunaĵo. La itala verkisto Balladore-Pallieri prave atentigas, ke nek unu, nek la alia koncepto estas ĝusta. Se la maro estus „res nullius”, en la senco de la romia juro, ĝi povus esti okupita kiel tia de kiu ajn ŝtato. Kaj ĝuste tio estas hodiaŭ forte neata. La maro ankaŭ ne povas esti konsiderata — almenaŭ ne en la nuna momento, — kiel objekto de komuna suvereneco de la internacia komunaĵo, ĉar tiu internacia komunaĵo estas nur bilda esprimo kaj ne iu reala forto, kiu povus posedi suverenecon. Sekve, la maron oni povas konsideri kiel „res communis” nur, se sub tiu esprimo oni komprenas ne komunan objekton de suvereneco, sed objekton ne alproprigitan, nek alproprigeblan, same kiel estas la aero, la sunvarmo, ktp., kiujn ĉiu ajn povas libere utiligi sen malutilo por la aliaj.

2. Teritoria maro

Se de unu flanko, kiel ni vidis, oni fine devis rekoni la liberecon de la maro, aliflanke oni ne povis ne rimarki, ke la marbordaj ŝtatoj havas specialajn interesojn en tiuj partoj de la maro, kiuj tuŝas iliajn bordojn. Jam en la plej malnovaj tempoj diversaj ŝtatoj, krom siaj postuloj rilate kelkajn marojn ĝenerale, starigis specialajn postulojn koncerne tiujn marspacojn, kiuj etendiĝas laŭlonge de iliaj bordoj. Tiel ekzemple la bizanca imperiestro Leono (886-911) dekretis, ke la rajto fiŝkaptadi estas rezervita por la terposedantoj ĉe la bordo. Tamen nur poste evoluis juraj teorioj pri tiu zono de la maro, proksima al la tero. Juristoj de la 14-a jarcento esprimis la opinion, ke la maro apud la civito estas „districtus” de la koncerna ŝtateto kaj ke tie ĝi havas plenan jurisdikcion. Ne estis tamen klare kiom granda povas esti tiu distrikto, nome ĝis kiu distanco de la tero ĝi povas etendiĝi. La juristo Bartolus, kiu vivis en la komenco de la 14-a jarcento, asertadis ke jam laŭ la romia juro la insuloj, troviĝantaj en „modesta distanco” de iu provinco, troviĝis sub jurisdikcio de tiu provinco. Li opiniis ke kiel „modesta distanco” devas esti konsiderata la distanco de 100 italaj mejloj, nome ĉ. 150 kilometroj. Bartolus entute rekonadis al la marborda ŝtato la rajton de jurisdikcio je 100 mejloj de la bordo, kaj tiu lia opinio estis ĝenerale akceptita en la teorio kaj en la praktiko. Li estis apogata de italaj, francaj, hispanaj kaj aliaj verkistoj dum plenaj kvar jarcentoj.

En la nordo de Eŭropo la influo de la romia juro estis multe pli malforta ol en la regionoj de Mediteraneo. Tamen, ankaŭ tie la ekonomia vivo kaj la sociaj kondiĉoj produktis la saman koncepton. La loĝantaro de la Eŭropa nordo dependas grandparte de la fiŝkaptado kaj ĝenerale de la riĉaĵoj de la maro. Tiel ekestis pluraj reguloj, kiuj reguligis la rajtojn je fiŝkaptado, je la restaĵoj de la dronintaj ŝipoj, je la heredaĵoj de personoj mortintaj sur la maro. Laŭ la norvega, same kiel laŭ la angla mezepoka juro, oni konsideris ke la potenco de la ŝtatoj ĉe la maro etendiĝas ĝis la linio „de la mezo”, nome ĝis la linio, kiu troviĝas precize en la mezo inter du tiaj ŝtatoj. Tiu principo iom post iom forgesiĝis kaj ekregis alia regulo, precipe sur la bazo de skota juro, laŭ kiu la jurisdikcio de la ŝtato etendiĝas precize ĝis la linio, de kiu oni povas vidi la marbordon. La celo de tiu principo estis protekti la fiŝkaptadon en la marakvoj apud la bordo. La fremdaj fiŝkaptistoj povis tiamaniere sufiĉe certe scii ĉu ili troviĝas en la malpermesitaj akvoj: se ili vidis la marbordon, ili estis en malpermesita regiono. Laŭ la projektoj de kontrakto pri unio inter Skotlando kaj Anglio de la jaro 1604, evidentiĝas ke tiu „vidatingo” signifis distancon de 14 mejloj. Ŝajnas ke ĝenerale tiu „viddistanco” estis akceptita kiel kutima naviga mezuro. La „viddistanco” estis akceptita ankaŭ en la sicilia juro ĉ. la jaro 1400. Eĉ en la 19-a jc. troviĝis kelkaj, kiuj opiniis ĝin la plej justa.

La ideo, ke la teritoria maro apartenas al la ĉemara ŝtato esprimiĝis tre frue ankaŭ en diversaj internaciaj kontraktoj, ekzemple en tiu inter Ruslando kaj Norvegio de la j. 1326, en kiu oni parolas pri la tero kaj maro de la norvega reĝo, kiuj, kune, formas la norvegan teritorion.

Kvankam, do, firmiĝis la starpunkto, ke la marborda ŝtato havas iajn specialajn rajtojn je la marzono etendiĝanta laŭlonge de la bordo, tamen ne ekzistis unuanimeco — kaj eĉ hodiaŭ ĝi ne ekzistas — rilate la larĝecon de tiu zono, nek rilate la karakteron kaj amplekson de tiuj rajtoj. La plej grandaj diskutoj turniĝis ĉirkaŭ la demando pri la larĝeco de la teritoria maro. En la 16-a jc. ekestis alia teorio, laŭ kiu la militŝipoj ne havas rajton haltigi kaj traserĉi komercan ŝipon en la spaco ĝis 100 mejloj de la marbordo, se la komerca ŝipo posedas trairan permeson de la marborda ŝtato. Male, se ĝi tian permeson ne havas, la ŝiparoj de la militantaj partioj havas la rajton aresti la ŝipon laŭlonge de la tuta marbordo. Tiu teorio donis ideon al la angla reĝo Jakobo la I-a proklami siajn famajn „kings chambers” (reĝaj ĉambroj) en 1604. En la proklamo estas fiksitaj larĝaj maraj surfacoj per linioj, irantaj de unu ĉefa terpinto al la alia (headland). Tiamaniere ekestis la grava teorio de terpintoj (headland theory), kiu ankaŭ hodiaŭ ludas konsiderindan rolon, precipe ĉe la fiksado de la linio de la teritoria maro antaŭ la golfoj. La akvoj interne de tiel fiksitaj linioj troviĝis sub speciala protekto de la reĝo.

Plua teorio pri la larĝeco de la teritoria maro estis tiu de atingopovo de marborda kanono. Ĝi estas menciita la unuan fojon en la j. 1610 en la deklaracio de la nederlanda delegacio, kiu traktadis en Londono la rajtojn de fiŝkaptado laŭlonge de la angla marbordo. Ĝin mencias ankaŭ Grotius, sed ne estas klare, ĉu li prenis ĝin de la holanda delegacio aŭ sugestis ĝin al la delegacio. Tiu teorio estis praktikata dum tre longa tempo. En la fino de la 17-a jc. Francio emfazis ke la potenco de la ŝtato etendiĝas nur sur tiujn partojn de la apudaj maraj akvoj, kiujn efektive povas mastri la kanonaj baterioj sur la marbordo. En la 18-a jc. la atingopovo de kanono kiel mezuro por limigi la teritoriajn akvojn eniris ankaŭ en plurajn internaciajn kontraktojn (Britio-Alĝerio, 1762; Britio-Tunizio; ktp.).

Ĉar en tiu tempo la atingopovo de kanonoj estis proksimume la sama en ĉiuj partoj de la mondo, la fiksado de la limo sur tiu bazo estis relative simpla. Tamen, same kiel la vidatingo, ĝi ne estis preciza. Tial baldaŭ diversaj ŝtatoj komencis fiksi tiun linion per tute difinitaj mezuroj. La Dana-Norvega Reĝlando fiksis en 1745 la larĝecon de sia teritoria maro je 4 mejloj, Hispanio en 1760 je 6 mejloj. En la fino de la 18-a jc. la itala verkisto kaj diplomato Fernando Galiani (1728-1781) proponis en sia verko pri la neŭtraleco de la ŝtatoj la distancon de tri mejloj kaj pravigis sian starpunkton per tio, ke ĝi estas la plej granda distanco, kiun povas flugi kuglo, elĵetita per forto de pulvo. Tiu larĝeco de tri mejloj fariĝis poste preskaŭ ĝenerale akceptita. Ĝi, tamen, ne estas deviga regulo de Internacia Juro. Ĝi validas nur por tiuj ŝtatoj, kiuj ĝin akceptis. Kaj multaj ŝtatoj ne akceptis ĝin, sed prenis aliajn distancojn. Ekzemple, Svedlando kaj Norvegio havas la larĝecon de 4 mejloj (unu mejlo 1853 m proksimume), Italio kaj Jugoslavio de 6 mejloj, Sovetunio de 12 mejloj, Honduraso 12 mejloj, Meksikio 9, ktp.

La plej fidela adepto de la 3 mejloj estas Britio. Ĝi ĉiam protestis, kiam iu ŝtato larĝigis la limojn de siaj teritoriaj akvoj al pli ol 3 mejloj, sed tiuj protestoj ĝenerale restis sen praktikaj rezultoj. La starpunkto de Britio estas diktata de la deziro ebligi al siaj fiŝkaptistoj ekspluatadon de la maraj riĉaĵoj en kiel eble plej granda proksimeco de la bordoj de aliaj ŝtatoj. Kiam en 1866 la nederlanda ambasadoro rimarkigis, ke Britio, pro la longeco de siaj bordoj, havus intereson larĝigi siajn teritoriajn akvojn, Lordo Salisbury respondis: „Jes, sed en tiu okazo ni ne plu povus kapti la fiŝojn en la proksimeco de via bordo, ĉar kiel ajn longa estas nia bordo, la fiŝoj tamen troviĝas ĉe la via kaj ne ĉe la nia.”

Ŝajnas ke hodiaŭ estas nekontestebla la rajto de la borda ŝtato fiksi la eksterajn limojn de sia teritoria maro. Tiu rajto tamen ne povas transiri iujn limojn, kiujn oni devas esplori de kazo al kazo, ĉar la Internacia Juro principe rekonas la eblecon de diversaj larĝecoj de la teritoria maro. Ankaŭ la Internacia Kortumo en Hago, en sia verdikto pri la fiŝkaptado en la konflikto inter Britio kaj Norvegio (1951), eksplicite deklaris, ke la akto de limigo estas nepre unuflanka akto „ĉar nur la marborda ŝtato estas rajtigita ĝin fari, kvankam la valideco de la limigo rilate la triajn ŝtatojn estas juĝata laŭ la Internacia Juro”.

Ni vidis, ke hodiaŭ la teritoriaj maroj havas diversajn larĝecojn en diversaj ŝtatoj. Nun ekestas la demando de kiu linio sur la firma tero oni kalkulas tiun larĝecon kaj laŭ kiu metodo,

Tiurilate ekzistis pluraj teorioj. En la tempo, kiam la atingopovo de kanono estis decida, oni prave prenis kiel elirpunkton la plej altan tajdon, ĉar oni konsideris, ke kanono ne povas esti fiksita sur loko, kiun kovras la maro ĉe alta tajdo. Hodiaŭ ĝenerale estas rekonita kiel elirpunkto la linio de la plej malalta tajdo. La peco de tero inter la plej malalta kaj plej alta tajdoj estas konsiderata kiel tera teritorio de la ŝtato.

Alia demando estas kiamaniere mezuri la larĝecon de la teritoria maro ek de la tiel fiksita elira linio. Laŭ la metodo de la „paralela linio” la ekstera limo de la teritoria maro plene respondas al la geografia aspekto de la marbordo, ĉar tiu linio iras absolute paralele kun ĉiuj golfetoj kaj havenoj, enfluejoj de riveroj kaj duoninsuloj. Tiun metodon akceptis la plimulto de teoriistoj. La alia metodo estas tiu, kiun proponis en la Haga konferenco de 1930 la usona ekspertizisto Boggs. Tiu metodo estas nomata metodo de cirklaj arkoj, ĉar ĉirkaŭ ĉiuj punktoj laŭlonge de la tuta marbordo oni faras arkojn en la direkto de la alta maro. La duondiametro respondas al la preskribita larĝeco de la teritoria maro, nome tri, kvar, ses, dekdu, ktp. maraj mejloj. La linio kiu kunligas ĉiujn punktojn, kie la arkoj kruciĝas, formas la eksteran limon de la teritoria maro. Tio ebligas la evitadon de malgrandaj golfoj, enfluejoj de riveroj ktp. La tria metodo estas tiu de tiel nomataj „poligonaj linioj”. Laŭ tiu metodo oni tiras rektajn liniojn inter la elstaraj punktoj de la marbordo, inkluzivante ĉiujn In- sulojn kaj insuletojn, kio kreas multajn angulojn. Tial la metodo nomiĝas plurangula. La ŝtatoj aplikis multe ankaŭ tiun metodon kaj ĝi estis principe rekonita de la Internacia Kortumo en la konflikto de Britio kaj Norvegio pro la fiŝkaptado. La Kortumo deklaris, ke Norvegio korekte prenis kiel eliran linion tiun, kiu estis fiksita esence laŭ tiu ĉi metodo.

Restas ankoraŭ la demando de larĝaj golfoj. Se la enirejo en la golfon ne estas pli larĝa ol la duoblo de la larĝeco fiksita por la teritoriaj akvoj, neniu problemo stariĝas. En tiu okazo la interna linio de la teritoriaj akvoj estas fiksita per la linio kiu kunligas la du punktojn de la golfa enirejo. Male, se la enirejo estas pli larĝa, ekestas la demando kie vere troviĝas la interna linio de la teritoriaj akvoj. Kiel ĝenerala regulo estas akceptita la principo, ke, se la enirejo en la golfon estas 10 mejlojn aŭ malpli, kaj se ambaŭ bordoj de la golfo kaj de la enirejo apartenas al la sama ŝtato, tiu linio devas esti la rekta linio, kiu kunligas la du plej proksimajn punktojn de la golfa enirejo. Male, se la golfa enirejo estas pli larĝa, oni rekonas nur la teritoriajn akvojn en la enirejo kaj en la golfo mem. Escepton faras la t.n. historiaj golfoj, je kiuj la ŝtatoj havas longedaŭrajn historiajn rajtojn.

Pri la jura karaktero de la rajtoj de la marborda ŝtato sur la teritorian maron ekzistis kaj ekzistas multaj teorioj. Ŝajnas ke hodiaŭ, tamen, estas ĝenerale rekonite, ke la marborda ŝtato havas plenan suverenecon je la teritoria maro kaj je la spacoj sub ĝi kaj super ĝi. La sola limigo estas la rajto de t.n. sendanĝera paso por ĉiuj ŝipoj de ĉiuj nacioj kun la escepto de la militŝipoj, kiuj devas havigi al si antaŭan permeson. Estas tre malfacile diri en kelkaj vortoj kion vere signifas „sendanĝera paso”. La danĝeroj, kiujn prezentas la navigacio de fremdaj ŝipoj en la teritoriaj akvoj estas diversaj. Ili povas rilati al sekureco de la marborda ŝtato, aŭ al ĝiaj financaj interesoj (dogano), aŭ al ĝiaj pure materiaj interesoj. En ĉiu okazo la marborda ŝtato havas plenan rajton reguligi per siaj leĝoj la sekurecon de la navigacio, la protekton de la akvoj kontraŭ la malpurigoj, kiujn faras la ŝipoj, precipe la modernaj kun naftomotoroj. Plue, la marborda ŝtato rajtas plene protekti la riĉaĵojn de sia teritoria maro kaj havi ekskluzivan rajton je fiŝkaptado kaj aliaj formoj de ekspluatado de la teritoria maro. Tiuj rajtoj estas treege ampleksaj kaj ili estas esprimo de la suvereneco de la ŝtato je la teritoria maro. Krome, la marborda ŝtato havas principe kriminalan kaj civilan jurisdikcion, sed tiu jurisdikcio estas kaj devas esti tre atente aplikata, nur en la plej gravaj kazoj, por ne ĝeni la principon de libera sendanĝera paso de ĉiuj ŝipoj, kiu rajto, kiel dirite, estas sendube rekonita kiel unu el la fundamentoj de la Internacia Mara Juro.

3. Internaj maroj

Interna maro aŭ nacia maro estas nomata tiu parto de la maro, sur kiu la marborda ŝtato havas plenan kaj per nenio limigitan potencon, dum la aliaj ŝtatoj ne havas sur ĝi iun ajn rajton krom en kazo de speciala kontrakto. Kiel internaj maroj estas konsiderataj antaŭ ĉio tiuj, kiuj ne havas kontakton kun la aliaj maroj. Ekzemple, la Arala Maro en Sovet-Unio, kies bordoj apartenas nur al tiu ŝtato, estas tipa ekzemplo de tia maro. Se la bordoj apartenas al pluraj ŝtatoj, la plimulto de aŭtoroj opinias ke en tiu okazo la maro estas interna kaj apartenas al koncernaj ŝtatoj. Tiel la Kaspia Maro, kies bordoj apartenas al Sovet-Unio kaj Irano, estas konsiderata kiel interna maro de Sovet-Unio kaj de Irano surbaze de specialaj kontraktaj interkonsentoj inter tiuj du ŝtatoj.

Sed ekzistas ankaŭ maroj, kiuj per pli aŭ malpli larĝaj pasejoj estas ligitaj kun la oceanoj de la mondo. Ĉi tie oni kutime distingas ĉu la enirejo en tian maron apartenas al la sama ŝtato, same kiel la marbordoj, aŭ al pluraj ŝtatoj. La Maro de Azov, kiu de ĉiuj flankoj estas ĉirkaŭita de soveta teritorio, kaj kies enirejon plene mastras Sovet-Unio, estas tial konsiderata kiel interna maro de tiu ŝtato. Male, la Nigra Maro, kies bordoj apartenas al pluraj ŝtatoj, devas esti konsiderata kiel aperta, alta maro, kvankam la sovetaj teoriistoj klopodis pravigi la starpunkton, ke ĝi estas fermita, interna maro, apartenanta nur al la marbordaj ŝtatoj.

Kiel internaj maroj devas esti konsiderataj ankaŭ la akvoj de la golfoj, kies enirejo ne transpasas la larĝecon de 10 mejloj, se la bordoj apartenas al la sama ŝtato. Pluraj aŭtoroj konsideras interna maro ankaŭ la marajn spacojn inter la insuloj kaj la firma tero, sed sub la kondiĉo, ke la distancoj inter la insuloj kaj la tero ne estu pli grandaj ol la fiksita larĝeco por la teritoria maro, kiel ankaŭ sub la kondiĉo, ke tiuj spacoj ne prezentu marvojojn, kiuj ligas du apertajn marojn. La leĝoj de Svedio, Norvegio kaj Jugoslavio fiksis tiamaniere la internan limon de siaj teritoriaj maroj, respektive la eksteran limon de la internaj maroj.

Fine estas utile mencii ke la t.n. historiaj golfoj estas ankaŭ konsiderataj kiel internaj maroj. En Eŭropo, ekzemple, Francio konsideras la Golfon Cancale kiel sian internan maron, kvankam la enirejo estas larĝa 17 mejlojn. Nederlando sukcese sekigas la golfon Zuiderzee; Norvegio konsideras la fjordon Varanger-Fjord kiel sian internan maron, kvankam la enirejo estas larĝa 32 mejlojn. Sovet-Unio konsideras kiel sian internan maron la Blankan Maron kaj la Golfon de Riga. Usono, aliflanke, konsideras kiel siajn internajn marojn [Long Island Sound{.maldense} kaj la golfojn Monterey, Delaware kaj Chesapeake, kvankam la enirejoj de tiuj golfoj multe transpasas 10 mejlojn. Kanado postulas por si la Golfon de Hudson, kiu estas longa 900 mejlojn, dum la enirejo estas larĝa proksimume 100 mejlojn.

La internaj maroj estas en plena suvereneco de la marbordaj ŝtatoj kaj, diference de la teritoriaj maroj, la marborda ŝtato rajtas malpermesi kian ajn navigacion tie. Ili ĉiuj, senkonsidere al sia geografia karaktero, estas regataj de la sama jura reĝimo.

4. Apuda zono

En la praktiko montriĝis, ke la koncepto de teritoria maro, speciale en la kazoj, kiam ĝia larĝeco estas relative malgranda, ne sufiĉas por protekti ĉiujn rajtojn de la marbordaj ŝtatoj, precipe kiam temas pri kontrabandado. En Usono jam antaŭ la Unua Mondmilito la kompetenteco de la doganaj aŭtoritatoj etendiĝis ĝis la linio 12 mejlojn de la marbordo. Ankaŭ en la teorio aŭdiĝis ĉiam pli da voĉoj por larĝigo de la rajtoj de la marbordaj ŝtatoj al zono ekster la teritoria maro, kiun oni nomis apuda zono (zone contiguë). Plej grandajn meritojn por la teoria ekspliko de tiu zono havas la granda franca internaciisto kaj sendube unu el la plej grandaj aŭtoritatoj en la teorio de la mara juro Gilbert Gidel. Tiu zono ne troviĝas sub la suvereneco de la marborda ŝtato, sed ĝi apartenas al la libera maro. Gidel opinias, ke la marborda ŝtato havas certajn kontrolajn rajtojn en la apuda zono kun la celo malhelpi la malobeon al siaj doganaj aŭ sanecaj leĝoj, kiel ankaŭ por malebligi la endanĝerigon de la sekureco. Tiuj kontrolmezuroj povas aplikiĝi maksimume je la distanco de 12 mejloj de la marbordo, do inkluzive de la teritoriaj akvoj.

La Internacia Juro hodiaŭ principe rekonas tiujn rajtojn de la marbordaj ŝtatoj, sed la limo de 12 mejloj ne povas esti konsiderata kiel jure fiksita. Ĉio dependas de la cirkonstancoj, de la faktaj bezonoj de la ŝtato kaj ankaŭ de ĝia efektiva povo realigi tiujn rajtojn.

5. Kontinenta breto

En la plej lasta tempo ekestis nova grava koncepto en la Internacia Mara Juro. Temas pri la t.n. kontinenta breto (continental shelf, plateau continental).

Montriĝis, ke ĉ. la kontinentoj troviĝas sub la maro, en profundo de proksimume 200 metroj, speciala kontinenta zono, kiu poste subite perdiĝas en grandaj profundoj de la maro. Fakte, la demando kie precize troviĝas la limo de tiu kontinenta breto, estas ankoraŭ diskutata inter la geografoj. Unuj opinias, ke la limo de la kontinenta breto troviĝas sur la linio, kiu kunligas la profundojn de 200 metroj. Aliaj pruvas, ke la profundoj super la kontinenta breto estas diversaj kaj ke oni ne povas precize ilin fiksi je 200 metroj. Fine, oni klarigas, ke ĉe la ebenaj marbordoj la kontinenta breto etendiĝas tre larĝe, dum ĉe la deklivaj marbordoj kun altaj montoj ĝi estas tre mallarĝa kaj la kontinento tuj abrupte perdiĝas en la profundoj. En ĉiu okazo, la kontinenta breto ne havis ian ajn signifon el jura vidpunkto. Ĝi estis pure geografia nocio. Sed subite oni eltrovis, ke sub la marfundo troviĝas en diversaj partoj de la mondo grandegaj kvantoj da nafto. Kaj kompreneble tuj oni ekdeziris alproprigi al si la rajtojn ĉerpi la nafton. Tiel en 1942 Britio kaj Venezuelo per kontrakto dividis la Golfon Pario, kiu troviĝas inter Venezuelo kaj la insulo Trinidad. Per tiu kontrakto la du ŝtatoj dividis inter si la maran fundon, kiu troviĝas ekster la teritoriaj akvoj, kaj same tiel la spacojn sub la fundo, ĉio kun la celo ekspluati la subfundajn kuŝejojn de nafto. En septembro 1945 la prezidanto de Usono Truman proklamis, ke Usono efektivigos sian jurisdikcion kaj kontrolon rilate la naturajn riĉaĵojn, kiuj troviĝas sur la marfundo kaj sub la fundo de la maro en la t.n. kontinenta breto. En la klarigo estas dirite, ke la kontinenta breto devas esti konsiderata el jura vidpunkto kiel etendaĵo de la Usona teritorio. La kontinenta breto estas difinita kiel tero ĉe la kontinento, kovrita de maro en profundo de ne pli ol 152 metroj.

Post tiu proklamacio sekvis aliaj. La prezidanto de Meksikio faris similan en oktobro 1945 kaj difinis la kontinentan breton kiel spacon limigitan per linio, kiu kunligas la punktojn de sama profundo de 200 metroj. Argentino iris ankoraŭ pli malproksimen per sia deklaro de oktobro 1946. Dum Usono kaj Meksikio eksplicite deklaris, ke ili alproprigas al si nur la kontinentan breton, sed ke la maro super ĝi restas libera, la Argentina deklaracio asertas ke la kontinenta breto kaj la ĉirkaŭkontinenta maro, troviĝanta super la breto, estas subigitaj al suvereneco de Argentino. Multaj aliaj ŝtatoj sekvis la saman ekzemplon. Tamen la landoj, kiuj ne posedas larĝan kontinentan breton, kiel ekzemple Ĉilio kaj Peruo, aplikis alian metodon kaj tute simple proklamis sian suverenecon je distanco de 200 mejloj de la marbordo. En la deklaracioj estis akcentite, ke tio estas farita por kontrolo kaj protekto de la fiŝkaptado.

La situacio koncerne la kontinentan breton kaj la ĉirkaŭkontinentan maron ankoraŭ ne estas tute klara. Kelkaj ŝtatoj, ekzemple Sovet-Unio, energie neas ĉiujn ajn rajtojn je tiuj spacoj. La senduba fakto estas ke la libereco de navigacio estas en danĝero, kvankam la deklaracioj emfazas, ke tiu libereco restas. La danĝero venas precipe de tio, ke estas neimagebla la ekspluatado de la submaraj spacoj sen konstruado de diversaj specialaj instrumentoj en la maro aŭ sur la mara surfaco. Tio per si mem malhelpos la liberan navigacion. Sed oni devas preni ankaŭ en konsideron, ke tiaj surmaraj konstruaĵoj prezentos grandajn valorojn kaj ke la ekspluatantaj ŝtatoj evidente devos apliki specialajn rimedojn de kontrolo kaj protekto, kio siavice limigos la liberan navigacion.

6. Arkto kaj Antarkto

Oni ne povas ne tuŝi almenaŭ per kelkaj vortoj la situacion en Arkto. Per la dekreto de 1926 Sovet-Unio proklamis kiel sovetan teritorion ĉiujn insulojn kaj ĉiujn teritoriojn, kiuj troviĝas en la regiono de la Arkta Oceano. La soveta teorio unuanime asertas, ke ne nur la insuloj, sed ankaŭ la maro kaj la glacio en la triangulo, kies bazo estas la norda soveta bordo, kaj la du flankoj fiksitaj per la ekstremaj punktoj de la soveta teritorio kaj per la norda poluso, apartenas ekskluzive al Sovet-Unio kaj estas parto de la soveta teritorio. La solan escepton faras la Spicbergaj insuloj, kiuj situas inter la 32-a kaj 35-a gradoj de la orienta longitudo, kaj kiuj estas rekonitaj kiel norvega posedaĵo. Tiu soveta dekreto baziĝas sur la teorio de sektoroj.

Diference de Arkto, la reĝimo de Antarkto ankoraŭ ne estas reguligita. Tie la teorio de sektoroj ne estas aplikebla, ĉar fakte Antarkto estas ĉirkaŭita de oceanoj. Diversaj ŝtatoj deklaris siajn postulojn rilate Antarkton, precipe Usono, Britio, Francio, Norvegio, Aŭstralio, Argentino, Novzelando kaj Sovet-Unio.

Antarkto estas grava ne nur el strategia vidpunkto, sed ankaŭ el meteorologia kaj precipe ekonomia. 90% de la ĉasado al balenoj efektiviĝas en la akvoj de Antarkto. Tiurilate estas bone memorigi, ke en 1946 estis farita internacia konvencio pri la kaptado de balenoj kun la partopreno ankaŭ de Sovet-Unio.


Kiel ĉiuj branĉoj de la Internacia Juro, ankaŭ la Mara Juro troviĝas en stadio de fortega evoluo. Tiun evoluon kaŭzas la rapide ŝanĝiĝantaj kaj ĉiam pli grandaj ebloj de la tekniko. La maro, kiu ludis tiel gravan rolon en la tuta historio de la homaro kaj kiu tiel multe kontribuis al nia hodiaŭa civilizo, povas fariĝi aŭ objekto de novaj konfliktoj kaj streĉoj pro la utiloj kiujn ĝi prezentas, aŭ instrumento de unuecigo de la mondo. Tute laste, en kunligo kun la tendencoj plifirmigi la rilatojn inter la popoloj kaj krei pli potencajn supernaciajn instituciojn, aŭdiĝis fortaj voĉoj por subigo de la maro al Unuiĝintaj Nacioj, kiuj, kompreneble, devus esti unue reorganizitaj kaj havi pli da potenco. Ĉio ĉi estas ankoraŭ nur idealoj, por kiuj batalas elitaj spiritoj de la homaro. Eble tamen la efektiva limigo de la suvereneco, la kreado de supernacia federacio aŭ almenaŭ konfederacio, komenciĝos ĝuste per subigo de la maro al suvereneco de iu monda institucio. Tio ĉi estos la plej granda kontribuo, kiun la maro povos doni al la homaro.