fonto: Scienca Revuo, 1949 n-ro 4,
artikolo 1512 (PDF); redaktita teksto
laŭ permeso: CC BY-ND 4.0
(El la Listener de la 15-a de Septembro, 1949, p, 435. Tradukis T.L.C.B., kun permeso de la B.B.C.)
Nova drogo, kiu nomiĝas kortisono aŭ Kombinaĵo E 1, estas nuntempe uzata ĉe la kuracado de reŭmatismaj malsanoj. Bedaŭrinde la provizo ĝis nun estas tiel malabunda, ke kostas ĉirkaŭ £ 50 por fari kvanton sufiĉan por eĉ unu injekto. Tamen esploristoj lastatempe eltrovis, ke ili povas fabriki tiun saman drogon el planto, kiu kreskas abunde en Afriko.
D-ro George Taylor en disradiigita parolado diris jene: „Mi trovis ĉi tiun kreskaĵon (Strophanthus Sarmentosus) en la densaj verdaj arbaregoj de la protektorato Ugando, kie ĝi festone ornamas la altajn arbojn, kaj grimpas kelkfoje eĉ ĝis 70 aŭ 80 futoj 2 super la tero, Ĝi iom similas al vinberujo; ĝia trunketo estas dika je 2 aŭ 4 coloj 3 kaj la supraj branĉoj portas malgrandajn verdajn foliojn kaj amasojn da belaj floroj. La petaloj havas longajn, maldikajn torditajn „vostojn”, kies longeco estas ĉirkaŭ tri coloj kaj pro tio la kreskaĵo nomiĝas Strophanthus — kio signifas, laŭvorte, „torditan floron”, Du spindel-formaj semujoj, ĉirkaŭ unu futon longaj kaj unu colon dikaj, pendas de ĉiu floro. Ĉi tiuj semujoj enhavas semojn, el kiuj ni estontece ricevos la drogon „kombinaĵo E”. La semujoj enhavas multnombrajn semojn, kaj ĉiu semo havas longan, maldikan bekon, sur kiu troviĝas tufo da silkaj haroj tre simila al la paraŝut-simila tufo ĉe la semoj de la leontodo kaj multaj aliaj kompozitoj.
Ja ekzistas multaj specioj de Strophanthus. El unu el ili devenas drogo, kiun oni uzas ĉe la kuracado de kormalsano. Sed la kreskaĵo, el kiu ni eltiros la „kombinaĵon E” estas la sama kreskaĵo, el kiu oni povas eltiri mortigan venenon, kiun la Afrikanoj uzas por ŝmiri la pintojn de siaj mansagoj. La Afrikanoj metas ĉirkaŭ kvaronon de funto 4 da semoj, maldelikate muelitaj, en feran poton kun ĉirkaŭ du pajntoj (unu litro) da akvo, kaj kiam ili jam varmigis ĝin sufiĉe por ĝin boligi, ili aldonas malgrandan kvanton de pulvoro farita el la ŝelo kaj radikoj de kelkaj aliaj kreskaĵoj. Ili boligas ĉi tiun miksaĵon, kaj poste ĝin filtras.
La rezulto estas likvaĵo, kiu similas al piza supo, kaj kiam ĝi estas kribrita, ĝi estas denove boligata, ĝis ĝi fariĝos maldensa siropo. Tiam, por fina plibonigeto, la fabrikisto de la mansagaj venenoj eble aldonas la muelitan kapon de venena serpento kaj plurajn gutojn da sango de koko. Tio ja estas mortiga veneno ĉar ĝi okazigas paralizon de la koro. Efektive ĝi kapablas mortigi eĉ elefanton, kaj ĝi estas uzata de la Afrikanoj ĉe la ĉasado de elefantoj.
Oni jam konis ĉi tiun kreskaĵon dum ĉirkaŭ 150 jaroj. Efektive la esploristo Mungo Park kolektis specimenojn de ĝi en Nigerio jam en la jaro 1795. Poste, en 1824, oni alportis kelkajn semojn al Londono el Sierra Leone, kaj plantis ilin en varmejoj taŭgaj por la tropikaj kreskaĵoj. Oni ankaŭ kulturis tiajn kreskaĵojn en Florido por ornamaj celoj. En la sovaĝa stato Strophanthus estas tre ofta kreskaĵo en okcidenta Afriko, kaj abundas de Senegalio kaj la Franca Sudano ĝis la arbaregoj de la malsupra Kongo kaj Angolo. Ŝajnas ke ne ekzistas la kaŭzo, kiu malhelpus ĝian grandskalan kulturadon en la pli tropikaj regionoj de Ameriko.