fonto: Scienca Revuo, 1949 n-ro 4,
artikolo 1513 (PDF); redaktita teksto
laŭ permeso: CC BY-ND 4.0
La suno estas grandioza forno, kies energidisradiadon ni apenaŭ povas imagi. Ni tial volas serĉi komparon kun la al ni kutime konataj fornoj por demonstri la sunan energidisradiadon, En la fiziko oni uzas kiel energiunuon la ergon ĉefe en la mekaniko kaj la kalorion ĉefe en la termo logio. Al ni konata en la kutima vivo estas la kilovathoro. Ĝin reprezentas la energio, kiu estas elradiata de malgranda elektra forno dum unu horo. Ĉi tiu energio respondas al 3,6 × 10¹³ = 36 000 000 000 000 = 36 bilionoj da ergoj aŭ preskaŭ 1 miliono da kalorioj kaj povas varmigi, 8,6 litrojn da akvo de 0° al 100°, La elradiado de energio estas des pli granda, ju pli la forno funkcias. Tial ne la energio estas karakteriza por la potenca1 kapablo (laborpovo) de la forno, sed la varmoelradiado po tempunuo, kiun mi proponas nomi potencio2 kaj kiun oni mezuras per kilovatoj. Nia malgranda elektra forno posedas potencion de proks. 1, la suno de 3,78 × 10²³ kilovatoj (kw) = 5,14 × 10²³ ĉevalpovoj (ĉp). De tiaj dudekkvarciferaj nombroj ni ne povas havi imagon. Pro tio ni ne demandu pri la tuta potencio de la suno, sed pli modeste pri la potencio de la radiado, kiu eliĝas el unu kvadrata centimetro de la suna supraĵo. La suna diametro estas ĉirkaŭ 100-oble tiom granda kiom la tera diametro; la suna surfaco estas tial 10 000-oble pli granda ol la tera. Pli ekzakte esprimite: la radiuso3 de la suno estas 69,5 × 10⁹ cm kaj la suna surfaco 6,1 × 10²² cm². La energiflukso po kvadrata centimetro havas valoron de 6 kilovatoj aŭ 8 ĉevalpovoj. Ankoraŭ pli malgranda estas la potencio po gramo de la suna maso. Ni jam devas apliki ergon, por ricevi klarajn nombrojn. La suno elradias po sekundo 3,78 × 10³³ ergojn kaj havas mason de 1,98 × 10³³ g. Ĉiu gramo de la suna materio liveras meze po sekundo 1,88 ergojn, do tre modestan energion! La grandegeco de la energia elradiado de la suno ne estas kaŭzata de alta specifa potencio, sed de la giganta maso de la suno.
Ni imagu, ke la energio de la suno estas kaŭzata de brulado de karbono. Unu gramo da karbono liveras proks. 8000 kaloriojn, kaj se la tuta suno konsistus el karbono, ĝi reprezentus energiprovizon de 67 × 10⁴³ ergoj, kiu povus garantii la sunan elradiadon nur por 5650 jaroj, do proks. ni diru 6000 jaroj. 6000 jaroj estas longa tempo por la homa gento, sed por kosma evoluo tre mallonga. La plej maljunaj tavoloj de la tera krusto estas 1-2 miliardjaraj, tiel ke la aĝoj de la tero kaj de la suno estas kalkulataj je minimume 2 × 10⁹ jaroj. Verŝajne la suno estas 10¹⁰-jara. El ĉi tio sekvas, ke la plej ekzotermaj (varmo-liveraj) kemiaj reagoj ne kapablas klarigi la sunan radiadon. Ni devas serĉi aliajn energifontojn, kiuj estas milionoble pli grandaj ol la kemiaj. Tiaj gigantaj energireagoj nur okazas ĉe atoma transformado, do ĉe reagoj inter la atomaj kernoj. Ekzemple unu gramo da uranio liveras po sekundo proksimume 1 ergon, do duone tiom, kiom liveras unu gramo da sunmaterio po sekundo. Tamen uranio ne povas esti la sola liveranto de la sunenergio, ĉar la radioaktivaj elementoj troviĝas nur en etaj kvantoj en la suno.
La principoj de la konservado de la maso kaj energio estis la fizikaj fundamentoj de la 19a jarcento, Estas kutima fakto, ke ĉe ĉia kemia reago la maso de la finproduktaĵoj estas la sama kiel la maso de la komencmaterialo. Same kutime estas, ke energio ne povas esti kreata el nenio.
Tiom pli mirige estas, ke ĉe la formado de la atomkernoj el protonoj kaj neŭtronoj maso perdiĝas. Ĉe heliumo He⁴ la masa defekto4 estas 0,03028 atompezunuoj, tio signifas, ke ĉe la formado de heliumo el 1 gramo da protono kaj neŭtrono 0,00757 gramoj perdiĝas, do ¾ %. Tio estas konsiderinda kvanto. Kie restas ĉi tiu maso?
Estas la merito de Albert Einstein, ke li kiel unua eldiris ion pri la ekvivalentoj de maso kaj energio (1905), Laŭ Einstein la konceptoj pri maso kaj energio perdas sian memstaran signifon, tial ĉar maso nur estas aparta formo de la energio kaj energio nur aparta fenomeno de la maso.
Maso kaj energio estas reciproke transformeblaj; pro tio la leĝo pri ilia konserviĝo (konserva leĝo) ne povas validi aparte por maso kaj aparte por energio. Sed tre grave estas, ke la transformado de la energio en mason kaj reciproke okazas laŭ ekzakta leĝo. 1 gramo ekvivalentas c² ergojn (c estas la lumrapido 3 × 10¹⁰ cm/sek). 1 gramo reprezentas la gigantan energion de 9 × 10²⁰ ergoj. Maso tial estas tre koncentrita formo de energio kaj energio tre diluita formo de maso.
Se oni sukcesus transformi mason en puran energion, do ĉiu gramo liverus 2,5 × 10⁷ kilovathorojn, t.e. la taga energiproduktado de la svislandaj elektroproduktejoj. En la transformado de maso en energion ni trovis fonton, kiu superas ĉiujn ĝis nun konatajn. La produktataj energioj estas tiom grandaj, ke ni povas agnoski tian transformiĝon kiel ĉefkaŭzon de la suna radiado. La suno produktas po sekundo 3,78 × 10³³ ergojn, kaj ĉiu gramo reprezentas 9 × 10²⁰ ergojn. La sunomaso perdiĝas en la universon po sekundo je 4,1 × 10¹² gramoj = 4,1 milionoj da tunoj! Tio sendube estas ega masa perdo, sed la suna maso estas tiel granda, ke, eĉ se ĝi jam radiadis dum 10 miliardoj da jaroj kun konstanta intenso, ĝi perdis nur 1500-onon, t.e. pli malmulte ol unu pomilon de sia maso. Tial la suno ne multe perdis dum sia vivo.
Laŭ la leĝo de ekvivalento de maso kaj energio difinita kvanto da materio devas esti pli peza ĉe altaj temperaturoj ol ĉe malaltaj, — kaj ĉe ekzotermaj kemiaj reagoj (reagoj ĉe kiuj energio liberiĝas), la maso de la finproduktaĵo devas esti malpli ol la maso de la komencmaterialo. Tio teorie estas ĝusta, sed la energio pezas tiom malmulte, ke ĉi tiuj efikoj ne estas observeblaj. Kiam 12 gramoj da karbono forbrulas kun 32 gramoj da oksigeno al 44 gramoj da karbondioksido, tiam rezultas el tio 95 000 kalorioj. Ĉi tiu energio nur pezas 4,4 × 10⁻⁹ gramojn, tiom malmulte, ke ĝi ne estas pesebla.
Laŭ PV radiuso jam havas signifon: la pli mallonga osto de la antaŭbrako, kiu respondas al la dika fingro. Sed tiu signifo el la medicina fako ne povas kaŭzi eraron kun la matematika fako. En la matematiko oni ne povas toleri homonimojn, — radio — en du sencoj 1) aparta rektlinia elsendaĵo el fonto de lumo, varmo, elektro ktp. 2) radiuso. Se oni ne normigus ĉi tiun terminon kio signifus ekz. — radia vektoro —? Ĉu radia vektoro en la unua senco aŭ en la dua (radiusa vektoro), Do oni nepre uzu la vorton „radiuso”, se temas pri duondiametro.