fonto: Scienca Revuo, 2001 n-ro 184,
artikolo 1629 (PDF); redaktita teksto
laŭ permeso: CC BY-ND 4.0
Pri propraj nomoj en Esperanto ekzistas abunda literaturo. La koncernaj aŭtoroj sintenas al la problemaro tre diversmaniere. Ekstremaj starpunktoj estas unuaflanke: lasi la nomojn en Esperanto-tekstoj originalformaj, duaflanke: asimili ĉiujn proprajn nomojn konforme al la lingva strukturo de Esperanto, t.e. respekti la regulojn de ĝia fleksio.
La unue menciita ekstremo estas neakceptebla jenakiale:
La nelatinskribaj nomoj ne povas resti originalformaj, dum ties transskribo renkontiĝas kun apenaŭ venkeblaj problemoj.
La sciencaj terminologioj kaj nomenklaturoj nepre postulas formojn fleksiajn.
La dua ekstremo ofte vekas mokadon, kvankam ĝi estas bonintenca kaj plene akordiĝas kun la zamenhofa lingvo. Ĉi-konekse, oni devas aprezi la iniciaton de Rikardo Ŝulco, kiu en pluraj libroj prezentis sian solvon (i.a. 1985). Ne ĉiam eblas konsenti kun li: evidente li trotaksis la prononcismon, kiu eble konvenas en beletro, sed ne en lingvo scienca. Mi provu demonstri tion per abundaj ekzemploj el ĥemio, mineralogio, petrologio, stratigrafio, paleontologio, botaniko, zoologio kaj geografio. Kun la fama d-ro Pumpr, la eksterordinare talenta lingvisto, mi laboris super “Poŝatlaso de la Mondo” (1971). La principojn de asimilado de geografiaj nomoj tieaj ni eksplikis en Scienca Revuo (1972). En la sama revuo mi okupis min pri esperantigado de la loknomoj ĉeĥoslovakaj (1978). Pri onomastikaĵoj sciencaj mi skribis en 1981. Tiam mi atentigis, ke la mineralojn oni estis nominta plejparte (56%) laŭ personoj aŭ trovlokoj. Simila situacio estas en botaniko kaj zoologio, paleobotaniko kaj paleozoologio. Inter la nomoj de la ĥemi-elementoj, 41% estas laŭ personoj aŭ lokoj. Evidente, en la ĵus nomitaj kaj aliaj sciencoj ne eblas evitadi asimiladon de propraj nomoj.
La problemaron ligitan kun asimilado de germanaj nomoj mi pritraktu laŭ la vicordo de la germana alfabeto, tamen aparte por la konsonantoj, aparte por la vokaloj. La motivo al la aparta traktado montriĝos pli poste
Mi komencu per la velara fonemo Ĥ, kiu en la germana ortografio aperas digrame: CH. Ekzistas pli ol 50 Ĥ-mineraloj nomitaj laŭ personoj aŭ trovlokoj (Kavka, 1997). Jen almenaŭ kelkaj: abiĥito laŭ la geologo G. Abich, aŭerbaĥito laŭ la mineralogo I. B. Auerbach, blumenbaĥito laŭ la kuracisto J. F. Blumenbach, buĥolcito laŭ la ĥemiisto J. Bucholz, buĥvaldito laŭ la metalurgo V. Buchwald, fiĥtelito laŭ la bavaria montaro Fichtelgebirge, koĥenito laŭ la trovloko Kochental en Aŭstrio, lengenbaĥito laŭ la svisa urbo Lengenbach, puĥerito laŭ la saksia minejo Pucher, ŝapbaĥito laŭ la ŝvarcvalda trovloko Schapbachtal. Ankaŭ rokaĵoj estas nomitaj, sed pli ofte laŭ trovlokoj ol personoj: alsbaĥito laŭ la trovloko en Odenwald, buĥonito laŭ tiu ĉe Fulda, durbaĥito laŭ tiu en Schwarzwald, Achtaler Grünsandstein estas aĥtala verd-sabloŝtono k.t.p.
Sennombraj fosili-specioj portas nomon de persono aŭ trovloko: Acidaspis buchi, Goniatites kaj Anarcestes, ambaŭ wenkenbachi. Chemnitzia escheri estas ekzemplo por genra nomo laŭ la trovloko, specia epiteto laŭ la persono. Fine mi tuŝu almenaŭ du plantnomojn kun CH: koĥio laŭ la botanikisto Koch, fuksio laŭ la botanikisto Fuchs. La lasta ekzemplo demonstras, ke CH laŭprononce ne estas la velaro Ĥ, sed la plozivo K. En PIV estas trovebla ne sole fuksio, sed ankaŭ fuksino, la ruĝaĵo anilina. Simile, la grupo CHS redoniĝas per KS en la nomo Saksio, sed tio estas okazoj esceptaj. Mankus motivo apliki la misfaman K-modon en la ol azoj pli supraj. Apenaŭ mi komprenas, kial München estas en PIV prezentita kiel Munkeno, kvankam Zamenhof lanĉis Munĥenon, pli fidelan al la germanaj prononco kaj skribformo.
Evidente senproblema estas la germana konsonant-duopo CK prononcata kiel K. Tial do la cefalopodo-fosilio Ammonites beckeri fariĝas en Esperanto: amonito bekera. La planto nomita laŭ la grafo Bismarck estas bismarkio, Rostock estas Rostoko, Frederick estas Frederiko (laŭ Zamenhof), Mecklenburg donis nomon al Meklenburga golfeto, la kvaternaran interglacialon oni nomis: meklenburgio. Ĉi-okaze mi menciu la latinan botanikan epiteton megalopolitanus, kiu esperantiĝas simple: meklenburga.
Generiĝas problemo kun DT. Ĉar laŭ la fama natursciencisto Alexander Freiherr von Humboldt estas nomitaj fosilioj, ekz. Ammonites, Clymenia kaj Gymnites humboldti, aŭ la pingveno (mi preferus: pingvino, kp. Kavka, 1996), oni povas heziti, ĉu lasi DT, ĉu elimi D, ĉu T? Por la lasta solvo pledus Esperanta Bildvortaro (1988) de Eichholz, la kanada germano: Humbolda fluo. Analoge, laŭ la ĥemiisto Brandt nomita mineralo havus la nomon: brandito. Da germanaj nomoj kun DT ekzistas ja pli. Jen ankoraŭ ne pli ol unu, por ne trovastigi nian traktaĵon: Grünewaldt.
Do, la trilobito Elipsocephalus hoffi estas en Esperanto: elipsocefalo hofa, Chelone hoffmanni, ĥelono hofmana. La mineralo gersdorfito havas sian nomon laŭ la iama posedanto de la aŭstria erckuŝejo Gersdorff.
troviĝas ekz. en la botanika genronomo hakeo, nomita laŭ la plantamiko Hake. Aliflanke, en la virinnomo Hertha, la komenca H estas prononcata, sed ne tiu post T. La genronomo velthejmio, nomita laŭ la botanikisto grafo Veltheim, tamen havas prononcatan H, kvankam post T. Ja temas pri kunmetita vorto Velt-Heim. Aliflanke svarmas nomoj kun la muta H: Luther = Lutero, Berthold = Bertoldo k.t.p. Jen kvin fosiliaj cefalopodoj: Ammonites kaj Aspidoceras uhlandi, Ammonites uhligi, Gastrioceras kaj Gontatites kahrsi = goniatito karsa. Fine unu ekzemplo el la klaso eĥiderma, nome la krinoido Encrinus brahli = enkrino brala.
senprobleme fariĝas simplaj: Burchellia, Gillenia, halensis (unusola L jam en la latina adjektivo, kvankam ĝi devenas el Halle), vallesiacus (jen restis LL laŭ la svisa kantono Wallis - en Esperanto, la epiteto devus esti; valisa). Cidaris forchhammeri, Harpides grimmi, Pommern = Pomerio, sekve ankaŭ Pomera golfeto; la mineralo ramelsbergito estas nomita laŭ la germana mineralogo K. F. Rammelsberg, anabergito laŭ la saksia trovloko Annaberg. Ardennen estas Ardenoj; la planto noneo ricevis la nomon laŭ d-ro. Nonne el Erfurto, la mineralo johanito laŭ la aŭstria mineralogo Johann, la fosilio Kepplerites laŭ la fama astronomo, zipeito laŭ la aŭstria mineralogo Zippe, kiu naskiĝis en la nordbohemia — Dolní Falknov, distrikto Decín. Ankaŭ Rikardo Ŝulco, la fama pledanto por asimili proprajn nomojn, nepre kontraŭstaris duobligon de konsonantoj. En sia romantraduko li esperantigis Hochkeppelstrasse per Hoĥkepelstrato.
La mineralo stefanito havas nomon laŭ Stephan, la aŭstria ercgeologo. Ĉi-loke menciindas, ke la nova germana ortografio allasas skribi F anstataŭ PH, ekz. Grafit anstataŭ la malnova Graphit (Barrandovská-Frank, 1997).
Quedlinburger Mergel = kvedlinburga marno.
Ostrea knorri = osu(e)o knora, Knorria imbricata = knorio enbrikata. Laŭ la germana paleontologo Goldfuss estis nomitaj pluraj fosilioj, ekz. la koralo Favosites, la triasaj moluskoj Gervillea kaj Nucula, la pliocenaj praelefantoj Aceratherium, Chelicotherium k.t p. Do, la latina epiteto goldfussi estas esperantlingve: goldfusa.
Aliflanke, la germana litero S kaŭzas malfacilaĵojn en Esperanto. Mi prenu kiel ekzemplon la nomon Sandberger. Germane oni prononcas Z, sed internacie restas S, precipe, se temas pri okazo komencvorta. Arca, Goniatites kaj Nerita, ĉiuj tri kun la specia epiteto sandbergeri, apenaŭ povas esperantiĝi alimaniere ol: sandbergera.
Cetere, mi referencu al la pli supre menciita Saksio, zamenhofe Saksujo, kvankam ĉe Rikardo Ŝulco troviĝas la familia nomo Sachs en la Esperanto-formo: Zakso. Ĉu la ĵus nomita aŭtoro voĉdonus por “zaksofono”? Pri la dubinda prononcismo estas skribite jam antaŭe.
Problemecaj estas la konsontan-duopoj LS, MS, NS. La plantspecia epiteto alsaticus, germane elsässisch povus apogi sin sur PIV, tamen iom enigme: Mi trovas tie Elzaco = Alzaco, sed ne la lastan formon sub A; tamen, PIV-Suplemento (1987) difinas Alzacon kiel “regionon en Francio, kun plejparte germana dialekto”. Konsekvence, la latina adjektivo sonus en Esperanto: alzaca, t.e. kun la voĉa Z.
La konsonant-duopo LS = LZ povus fariĝi precedento por pli da onomastikaĵoj, ekz. por la plantnomo brunfelzio, nomita laŭ la botanikisto Brunfels. Analoge, en petrologio ekzistas felzito, felzofira k.a. La mineralo bunsenito (laŭ Høeg, 1988) portas sian nomon laŭ la ĥemiisto Bunsen. Do, kiel trakti tiun NS? Ĉu alimaniere ol LS?
Kaj kiel trakti Ammonites kaj Halorites ramsaueri? Ĉu ramsaŭeraj, ĉu ramzaŭeraj? Se S en germana originalo troviĝas intervokale, ekz. en la nomo de la fama petrologo Rosenbusch, tiam la Esperantomineralnomo povus soni: rozenbuŝito.
Samtempe, la lasta ekzemplo servas por SCH = Ŝ:
Ammonites emscheri estas suprakretacea cefalopodo (emŝerio estas la koncerna stratigrafia termino), Gryphaea kaj Melanatria escheri, Ammonites fischeri, la mineralo hibŝito (laŭ la petrologo J. E. Hibsch mapinta Bohemian mezmontaron), la karbonia filiko Neuropteris schlehani, la suprakretacea fosilio Acanthohoplites schmidti.
Eĉ ekzistas planto eŝŝolcio (kun duoblaĵo SCHSCH), nomita laŭ la kuracisto-vojaĝisto J. Eschscholtz. Similan nomon havas alia planto, nomita laŭ la kuracisto-botanikisto L. Elsholtz, sed ĉi-okaze neniel temas pri la digramo SH. La nomon oni devas interpreti kiel kunmetaĵon Els-holtz, do la plantnomo en Esperanto estu elsholcio. Ĉe Laĥa lago troviĝas rokaĵo ŝorenbergito, nomita laŭ la trovloko Schorenberg.
Mi finu SCH per jenaj du fosilioj: Alaria schweinfurthi kaj Halitherium schinzi. Ma oj aperas pri SP kaj ST. La germanoj foje prononcas Ŝ, foje S. La Esperanto-formoj devus konservi S precipe, se temas pri la vortkomenco: la mineralo spesartino kaj la magmo-rokaĵo spesartito estas nomitaj laŭ la bavaria Spessart, la mineralo sternbergito kaj la planto sternbergio ricevis siajn nomojn laŭ la grafo Kaspar Moritz Sternberg, la belflora strelicio laŭ la meklenburga princino von Strelitz.
Menciindas ankaŭ la mineralo stasfurtito kaj la fosilioj Cyclolobus stachei, Neohibolites strombecki kaj aliaj.
Ammonites metternichi = amonito meterniĥa. (Parenteze mi menciu, ke la latina plantnomo Knautia estas erare prononcata kun C, kvankam ĝi havas nomon laŭ la botanikisto Ch. Knaut. La eraron motivas la fonetiko latina: TI plus vokalo.
Laŭ la vojaĝisto J. Bartsch estas nomita la planto barĉio (Bartschia); laŭ la direktoro de la berlina botanika ĝardeno G. Gleditsch ricevis sian nomon la grimp-arbedo glediĉio (PIV).
Jen kvar fosiliaj moluskoj: Ammonites fritschi, Cardita, Murex kaj Oncophora partschi. La mineralo ĉermakito portas la nomon laŭ la aŭstria ĉeĥdevena mineralogo Tschermak.
Memkompreneble, ne ĉiu TSCH prononciĝas Ĉ: ekz. Cepaca gottschicki = cepeo gotŝika, Medlicottia trautscholdi = medlikotio traŭtŝolda.
La rokaĵo kacenbukelito baptiĝis laŭ sia trovloko Katzenbuckel, la planto kaj la samnoma fosilio Mentzelio laŭ la brandenburga kuracisto-botanikisto Mentzel. La devonia trilobito Bronteus dormitzeri = bronteo dormicera.
Kvankam V estas prononcata F, apenaŭ estus pravigebla tiom drasta interveno en la Esperanto-skribformon.
Ne mirinde do, ke Ŝulco & Bermano (1989) esperantigis familian nomon Voigt per Vokto (oni preterlasu la strangaĵojn OI = O, G = K).
La mineraloj ŝvacito kaj vitiĥenito nomiĝas laŭ la tirola Schwaz kaj laŭ la germana urbo Wittichen, la planto vulfenio kaj la mineralo vulfenito laŭ la profesoro F. Wulfen el Klagenfurt.
La terciara praelefanto Chalicotherium wetzleri = ĥalikoterio veclera, la cefalopodo Ammonittes wenzeli = amonito vencela.
La palmo Maximiliana = maksimiliano estas nomita laŭ Maximilian Josef la reĝo de Bavario. La familia nomo Markso (Marx) estas registrita en PIV kaj dokumentita en multaj esperantaĵoj.
Tio troviĝas en multaj okazoj, ekz. Salzburger Becken de la supra kretaceo estas Salcburga baseno. En botaniko oni renkontas du latinajn adjektivojn: salinus kaj salisburgensis, t.e. salcburga. La saman signifon havas la latina genitivo plurala: noricum, laŭvorte esperantigenda: “de la salcburganoj”. Laŭ Koblenz, stratigrafoj nomis koblencio - etaĝon de la malsupra devonio. Harcburgito estas rokaĵo, Conocoryphe sulzeri trilobito, Goniatites holzapfeli kaj Ammonites rebholzi cefalopodoj. La plantspecio tabernaemontanus signifas germane: “aus Bergzabern in Rheinpfalz”, do esperante: bergcaberna.
Tamen, iuokaze oni hezitas: ekz. la mineralo nomita laŭ la vojaĝisto Joseph Alexis Stolz el Bohemio estas stolzito ĉe Høeg (1988), dum mi inklinus pli eble al stolcito aŭ eĉ ŝtolcito. Plej diskutinda. estas Z komencvorta: Zinnia, laŭ la profesoro el Göttingen estas registrita en PIV kiel zinio. Analoge, Halobia zitteli estus halobio zitela. Pli supre mi menciis zipeiton, kiam temis pri la germana PP. Plej bedaŭrinda estas la urbo Leipzig: mi renkontis Lajpcigon, Lejpcigon (tiu plaĉas al mi), eĉ la latindevenan formon Lepsiko (PIV), onidire zamenhofan…
Mi venas al la vokaloj, kiuj estas sendube pli problemriĉaj ol la konsonantoj.
Aĥeno, la iama kortegurbo de Karolo la Granda, estas trovebla en PIV: Aachener Sattel = aĥena “montoselo”, t.e. intermonto estas geologia termino koncernanta triason, la mezozoikan periodon, dum alenio (laŭ Aalen) koncernas ĵurason, nome dogerion. Laŭ la palcontologo Fraas estas nomitaj nemalmultaj fosilioj, ekz. la triasa Triglyphus, la terciara Palopterium kaj la kvaternara poplo Populus fraasi. Simile, Waagen aperas en fosiliaj epitetoj waageni = vagena. Saarbecken estas traias Sarbaseno.
Jen problemo pri la t.n. “umlaŭto” aŭ alic dirite “ŝanĝvokalo”. Kiel precedento povus servi Karintio (Kärnten) trovebla en PIV. La germanan adjektivon kärntnerisch latinigis la botanikistoj malsame: carinthiacus, carnicus, carniolicus, tamen ĉie konservinte A.
Do, kion juĝi pri tio, ke Ŝulco esperantigis la komponiston Händel per Hendelo, sed la virinnomon Käthe per Kajtino? Al la konservo de A kontribuus ankaŭ la fakto, ke la umlaŭto aperas kiel signo de pluralo, do ke la normala germana radiko, t.e. la singulara, havas A. Cetere estas konate, ke Ä devenas de AE, kie la frakturan \(\mathfrak{n}\) (e) oni skribis unue post A, pli malfrue super A. El tio fine restis aŭ du komoj, aŭ du punktoj.
Konsekvence, la fosilioj nomitaj laŭ Jaekel: jaekeli = jakela, laŭ Jaeger: jaegeri = jagera havus sian originan A, same kiel kampferio el zingiberacoj, nomita laŭ la germana kuracisto-vojaĝisto Engelbert Kaempfer, nagelio laŭ la munĥena botanikisto Naegeli. La triasa etaĝo rhätische Stufe estu ratio. Tamen, PIV nomas la romian provincon, respondan al la orienta Svislando kaj Tirolo: Retio. Ĉio ĉi dokumentas, kiom distance Esperanto troviĝas. al stabiliĝo de la asimil-meĥanismoj.
Bonŝance, ankaŭ senproblemaj punktoj renkontiĝas: Frankfurto ĉe Majno, la mineralo hajdingerito laŭ la mineralogo Wilhelm Karl von Haidinger (el Aŭstrio), same la moluskoj Mytilus haidingeri, Nucula mayeri. Laŭ la paleontologo Kayser estas nomitaj Congeria, Decheella, Enteles kaj aliaj (kayseri).
La latina speci-epiteto augustanus signifas, ke la planto devenas el la ĉirkaŭaĵo aŭgsburga, dum hagenaviensis indikas Hagenaŭon sudoriente de Homburgo. Plaŭenito estas plutona rokaĵo, speco de sienito, nomita laŭ la saksia Plauen.
Gaŭsbergito estas erupcia rokaĵo el la antarktia vulkano de Vilhelmlando, dum maŭĥerito estas mineralo ricevinta sian nomon laŭ la min-inĝeniero W. Maucher el Munĥeno, kaj baŭmhaŭerito laŭ la ĥemiisto kaj mineralogo H. A. Baumhauer (Frejburga Universitato). Aargauer Insektenmergel troviĝas en la svisa liasio, te. malsupra ĵuraso, do: argaŭa insektomarno.
Mi nomu ankoraŭ trion da ekzemploj ĉi-koncernaj: Antilope haupti, Odontochile hausmanni, Nilssonia schaumburgensis. Tamen ekzistas esceptoj: la latina lusaticus, t.e. von der Lausitz estas luzacia kaj Braunschweig fariĝis la zamenhofa Brunsviko. Sed laŭ Herzog von Braunschweig ricevis sian nomon Brunsvigia, do restas diskrepanco inter la zamenhofa. K kaj la botanika G.
Pri ÄU: La fosilia filiko Sphenopteris bäumleri estus stenopterido baŭmlera, spite al la ŝulca Ŝtrojbledo (Sträubleder).
Kial? Ĉar E, en la germana prononco ofte ellasata, tamen restas en Esperanto: Jam supre mi menciis la urbon Aĥeno. Same, Regensburg fariĝas ne Regnsburgo, sed Regensburgo; dum la mezozoika ĵuraso ekzistis Regensburga golfo.
Eble interesos vin, ke la latinaj adjektivoj en botaniko estas: ratisbonensis kaj ratisbona = regensburga. La mondfama litografia kalkoŝtono, en kiu la paleontologoj trovis la prabirdon arĥeopterigon, estas la solenhofena, kvankam apud la formo Solenhofen ekzistas ankaŭ la formo Solnhofen. La konsonanta grupo -LNH- estus iom malfacila por esperantistoj. Goniatites enkelbergense = goniatito enkelberga.
Leersia = lersio. Tiun ĉi planton oni nomis laŭ la apotekisto Leers el Herborn, sudokcidente de Marburg. Laŭ Beerbach (Odenwald, Harz) oni nomis etgrajnan gabron: berbaĥito.
Por tio troviĝas en Esperanto bonaj precedentoj: gnejso, Rejno (sed la latina adjektivo estas: rhenanus). Do, la stratigrafoj povas paroli pri la otvejlera etaĝo de la supra karbonio en la sar-rejna regiono. Analoge Lejpcigo (vd. pli supre, sub Z). La latinaj adjektivoj estas: lipsicus, lipsiens, lipsiensis. Ĉi-loke mi menciu ankaŭ, ke la latina adjektivo friburgensis, t.e. frejburga, koncernas la urbon Freiburg im Breisgau.
Laŭ la harca Weisselberg estas nomita la vulkanaĵo andeziteca: vejselbergito. Multaj fosilioj ricevis sian nomon laŭ la fama paleontologo Geinitz: Geinitzia cretacea, Ancella, Eucalyptus, Holcoscaphites kaj Scaphites geinitzi. La braĥiopodo Rhynchonella geinitziana = rinonelo gejnica.
Jen tri mineraloj: ejĥbergito (laŭ la aŭstria urbo), frejbergito (laŭ la mondfama minurbo en Saksio), frejeslebenito (laŭ la germana, ree saksa, mineja komisaro Johann Karl Freiesleben). La planto ejĥhornio ricevis sian nomon laŭ la prusia lernejministro J. S. F. Eichhorn. La latina isenacensis = ejzenaĥa (laŭ la urbo Eisenach en Turingio), vochinensis = voĥejna (laŭ Vocheiner Alpen). Eblus elnombri centojn eĉ milojn da natursciencaj onomastikaĵoj kun la germana EI, sed mi finu per unusola ekzemplo el ĥemio: La elemento n-ro 99 estas ejnŝtejnio kun eĉ du EI. Neniu ĥemiisto-esperantisto ĝis hodiaŭ aŭdacis lanĉi “ajnŝtajnio”, kiu ja pli bone redonus la germanan prononcon, sed neallaseble difektus la internacie konatan. skribformon.
Jen kial mi ne povas konsenti kun mia karmemora amiko Ŝulco, kiu esperantigis EI per AJ: Einbeck = Ajnbeko, Eichendorff = Ajĥendorfo, Steiner = Ŝtajnero k.t.p. Tamen, ne ĉiam EI estu EJ: Holstein = Holstinio (zamenhofa), Steiermark = Stirio (la latina botanika adjektivo estas: stiriacus). Fine pri EY = EJ: Laŭ la paleontologo Beyrich nomiĝa multaj fosilioj: Actaeonella, Arethusina, Cepaea, Comus, Cypraea, Macrodon, Nucula, ĉiuj kaj aliaj: beyrichi. Goniatites beyrichianus, Homoceras beyrichianum. Ankaŭ ekzistas genronomo Beyrichia = bejriĥio. Aliaj fosilioj havas la speci-epiteton keyserlingi, meyni, speyeri k.t.p. Laŭ la germanaj ĥemiistoj nomiĝas la mineralo Meyerhofferit kaj Stromeyerit. W. Meyerhoffer famiĝis pro sia sintezado de mineraloj; F. Stromeyer el Göttingen faris la unuan ĥemian analizon de mineralo.
spite al la ŝulca OJ, kiu redonas la germanan prononcon. La germana skribformo ja tre internaciiĝis, do ne mirinde, ke en PIV troviĝas la virmomo Eŭgeno kaj la familia nomo de la genia kuracisto, la malkovrinto de la subkonscio: Freŭdo. En Bohemio famiĝis la germana geologo Reuss, do la fosilio Hereroceras reussi = heterocero reŭsa.
Per la romano de Karel Ĉapek famiĝis la salamandro Andrias scheuchzeri. Ĝi estas nomita, same kiel la planto Scheuchzeria laŭ la renoma svisa natursciencisto Johann Jakob Scheuchzer. La planto leŭĥtenbergio havas nomon laŭ Maximilian, Prinz von Leuchtenberg. La fosilian cefalopodon, amoniton Pachydiscus neubergicus oni trovis en la alpaj kretaceaj sedimentoj ĉe la stiria urbo Neuberg. Ankaŭ ekzistas la botanika adjektivo neubergensis = neŭberga. G.A. Zeuner estis la inspektoro de Minista Lernejo en Freiberg: en la vortaro de Høeg (1988) estas zeŭnerito, la mineralo nomita laŭ tiu saksia eminentulo.
Jen aparte diskutinda afero. La zamenhofa Vieno servas kiel modelo, sed germanprononce restas la sola I. Ja estus kurioze nomi tiun ĉi aŭstrian metropolon “Vino”, kvankam la fama valso de Johann Strauss estas: Wein, Weib und Gesang. Aliflanke, en PIV troviĝas dizelo, la motoro nomita laŭ Diesel. Jen ni staras antaŭ grava dilemo, ĉu preferi la internacian skribformon, ĉu la germanan prononcon. Ŝulco memkomprene voĉdonis por la prononco, do ekz. Sigfrido. La tradukintoj de “Poŝatlaso de la Mondo” t.e. d-ro Pumpr kaj mi elektis la duan vojon, ekz. Kiela golfo, analoge al la zamenhofa Vieno. Konsekvence, la mineralo nomita laŭ vojaĝisto E. Riebeck estus riebekito. Tiun ĉi formon akceptis ankaŭ Høeg en sian vortaron. La botanika adjektivo gissensis (laŭ Giessen) esperantiĝus kiel giesena.
Jen tri plantnomoj: Diefenbachia (laŭ la geologo E. Dieffenbach, ankaŭ el Gieseno), Nierembergia (laŭ la profesoro el la 17a jarcento) kaj Swietienia (laŭ la fondinto de la viena botanika ĝardeno Schönbrunn, G. van Swieten. Laŭ la odenvalda trovlo Schriesheim portas sian nomon la ultrabaza magmorokaĵo ŝrieshejmito. Mi menciu ankoraŭ Hyalonema sieboldi (manspongo), Terebratula zieteni (braĥiopodo) kaj Altliebichauer Kalkgraben. Escepta okazo estas Treviro, la germana urbo rejnlanda, originale Trier, kies latinaj adjektivoj estas: trevericus kaj trevirieus.
Se mi preterlasos la maloftan OO = O, mi venas al alia tre diskutinda afero. Nome, ekzistas ankaŭ precedentoj por OE, Ö = O, ekz. la zamenhofa Kolonjo ĉe Rejno, originale Köln am Rhein. Aliflanke, laŭ la granda fizikisto W. C. Röntgen havas nomon la internacia unuo de radiado: rentgeno. Eĉ tria alispeca precedento troviĝas en PIV: Goeto, la plej fama germana poeto, romanisto kaj dramisto. Laŭ li ests nomita la mineralo goetito (en la vortaro de Høeg), aliforme getito (en la vortaro de Kavka, 1981). La formo kun E estas apogita de ĉiuj slavaj lingvoj. Por pliigi la ĥaoson, mi referencu al Ŝulco: Johano Volfgango Degojto. Tamen Böll estas ĉe li: Henriko Boelo, dum Römer estas Romjero. Jen tri diversaj solvoj fare de unusola esperantisto.
Laŭ la ĥemiisto, geologo kaj paleontologo J. Böhm estas nomita la mineralo bemito, sed bemerio estas planto nomita laŭ la vitenbero: botanikisto G. R. Boehmer. Revenante al “Rojmero” (Roemer), la paleontologo, mi povas mencii la speci-epiteton roemeri ĉe la graptolito Monograptus, ĉe la lamenbraĥuloj Acanthoscaphites kaj Ostrea, ĉe la cefalopodo Crioceras. Laŭ la trovloko Dörnten norde de Goslar estas nomita la ĵurasa dernten-ardezo, en kiu troviĝas abundaj amonitoj Harpoceras doerntense kaj schroederi. Junterciaraj estas JUglans göpperti = juglando geperta.
Ne eblas elnombri ĉi tie la multegajn onomastikaĵojn kun OE. Mi restu ĉe kelkaj plantoj: Koeleria, Koelreuteria (tiu ĉi laŭ la botanikisto el Karlsruhe), Moehringia, Moenchia. Jen almenaŭ tri mineraloj: Löllingit (laŭ la karintia urbo), Schönit (laŭ la germana oficisto Schöne) kaj Wöhlerit laŭ la fama ĥemiisto F. Wöhler. Laŭ Gröba en Saksio havas nomon la plutona rokaĵo.
Ne ĉiam oni estas certa, ĉu Ö = E, ekz. la mineralo Rhonit povus havi tri formojn, el kiuj renito malprave indikus la ĥemian elementon “renion”. Fakte ĝi rilatas al la mezmontaro inter Werra kaj Fulda. La formo roenito ne estus tre konforma al la fonetiko de Esperanto. Resta la formo ronito, kiu malprave indikus la francan riveron Rhone, esperantlingve Rodano. Nu, esperantigo de propraj nomoj foje alportas problemon apenaŭ sisteme solveblan, ne ĉiam difineblan helpe de striktaj reguloj. Ateston pri tio liveras ankaŭ Österreich = Aŭstrio, do Ö = AŬ.
Bonŝance, ĉi-okaze ne prezentiĝas problemoj. La ŝulca formo por Gemmelsbroich estas Gemelsbrojĥo. Do, lia OJ servas ne sole por OI, sed ankaŭ por ÄU, EU, OE (Degojto). La mineralo zoisito estas nomita laŭ la aŭstria Siegmund Zois, Baron von Edelstein, kiu financis ekspedicion por kolekti mineralojn.
Dum paleozoiko, la supra karbonio, deponiĝis sedimentoj de la sarbrukena etaĝo, germanlingve Saarbrückener Stufe. La zamenhofa formo por Nürnberg estas Nurenbergo: la prononca protezo E estas motivita etimologie, ĉar en la 11-a jarcento la nomo estis Nuorenberg. La mezasupragermana nuor = roko kaj la burgo estis konstruita sur roka monto. Luneburgito estas rara mineralo aperanta en la marnoj de Lüneburg (laŭ Ŝulco & Bermano (1989) “Lujneburgo”). Tamen ekzistas ŝulcaĵoj neniel misformitaj: Durero, Lubeko.
Aliflanke malbonŝanca estas Zürich, ĉar en Esperanto vivas multaj nomformoj: Ciriĥo, Curiĥo, Curiko, Cujrigo, Zuriĥo, Zujriĥo, Zuriko (PIV). La nomo estas keltdevena (dur akvo, do urbo ĉe akvo), romie Turicum. La nomo embarasas ankaŭ geologojn-esperantistojn: Kiel traduki “Züricher Randmoränen der letzten Vereisung”. Fine, la latina adjektivo botanika: tigurus = Züricher. La mineralo Hübnerit nomita laŭ la metalurgo kaj mineja inĝeniero A. Hŭbner, Thuringit laŭ Thüringen, Thuja thuringiaca = tujo turingia. Turingio estas la zamenhofa nomo por la regiono en la centro de Germanio, kun densa arbarego. Pluraj fosilioj estas nomitaj laŭ lokoj tieaj: Gümpel, Gürich kaj Münster.
Plurloke mi montris, ke Zamenhof asimilante germanajn nomojn, apogis sin sur la formoj latinaj: Holstinio, Lepsiko, Stirio, Vieno k.a. Aliflanke ne eblas akcepti la praktikon okaze de multaj botanikaj adjektivoj: berolinensis = aus Berlin, bipontinus = nach Zweibrücken östlich von Saarbrücken, bollwilleranus = von Bollweiler, Dorf und Gärtnerei im Elsass, hammoniensis = aus Hamburg, oenipons = von Innsbruck, soloniensis, solonicus = von Solona in Kärnten, tabernaemontanus = von Bergzabern, viadrinus = aus dem Odergebiet (kp. ankaŭ Kavka, 1983).
La pacienca legantaro meritas scii, kial mi tedis ĝin per tiom abundaj ekzemploj. Jen miaj du motivoj: unue mi celis - laŭ mia modesta forto - helpi al sciencistoj (ne sole germanaj), kiuj bezonas esperantigi onomastikaĵojn de sia fako. Due mi sentis devon, profunde riverenci antaŭ la kontribuego de la germanaj esploristoj al la naturhistorio. Ilia merito restos eternigita en la nomoj de ĥemiaj elementoj, mineraloj, rokaĵoj, fosilioj kaj nuntempaj organismoj.
Barandovská-Frank, V.K. (1997); Novinky v nemeckém pravopisu. 124 pp KAVA-PECH, Dobrichovice.
Eicholz, R. (1988): Esperanta Bildvortaro. 880 p. - Esperanto-Press, Bailieboro.
Høeg, T. A. (1988) Minerlanavn (norsk, esperanto), 264 p. - Universitet i Oslo. Skritter: 15.
Kavka, J. (1978): Esperantigo de la ĉeĥoslovakaj nomoj. Sci. Rev. 29 (1978) 119-128. Ĉapeko
Kavka, J. (1980): La fonemo Ĥ kaj ties transformoj en la internacia scienca leksikologio. - Kolekto de la seminariaj referaĵoj AEST, 93-100. Ústí n. L.
Kavka, J. (1981): Onomastiko en fakterminoj konsidere ilian esperantigon. - Kolekto de la referaĵoj de konferenco AEST, 1, 6-14. Žilina.
Kavka, J.(1981): Laŭsistema vortaro de la rokaĵomineraloj (Eo, Cs, De, Fr), - Sci. Rev., 32 (1981) 59-92, Pizo.
Kavka, J. (1983): Lingua latina versus Esperanto. - Starto, 1, 7-8. Praha.
KAvka, J. (1993) Asimilado de propraj nomoj - natura proceso en Esperanto. - Starto, 13-15. Brno.
Kavka, J. (1996): Kontribue al PIV. Homonimoj en Esperanto, konsiderataj nomenklaturo. 32 p. - KAVA-PECH, Dobřichovice (Praha).
Kavka, J.(1997): Ĥ en mineralnomoj. - Sci. Rev., 48, 44-51. Eschwege.
Kavka, J. & Pumpr, T. (1972): Poŝatlaso de la mondo. Kontribue al geografia nomenklaturo en Esperanto. - Sci. Rev. 23 (1972) 3-27, Beograd
Poŝatlaso de la mondo en Esperanto (1971). Kartografie, n.p., Praha.
Ŝulco, R. (1985): Provizora regularo por esperantigo de germanaj onomastikaĵoj. - Sci. Rev. 36 (1985) 5-12, Pizo.
Ŝulco, R. &. Bermano, H. (1989): Leksara kolekto de ofte uzataj propraj nomoj. Esperanto-Centro Paderborno.
Waringhien, G. (1970): Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. S.A.T., Paris.
Tiu ĉi teksto estas nur iomete modifita prelego “Asimilado de germanaj nomoj en Esperanton”. La prelego okazis enkadre de la 43-a Kultura si majnfino en Homburgo (29-a de aprilo ĝis 1-a de majo 1994), kiun organizis Sarlanda Esperanto-Ligo.
Geologo kaj naturhistoriisto, interesata de nomenklaturoj, ties etimologio kaj semantiko.