fonto: Scienca Revuo, 2013 n-ro 230,
artikolo 17 (PDF); redaktita teksto
laŭ permeso: CC BY-ND 4.0
Post prezento de la diversaj nomenklaturoj por nomi la grasajn acidojn, la kutimuzaj nomoj de la ĉefaj grasaj acidoj plej bone troveblaj estas diskutitaj. Fakte, la kutimuzaj nomoj ofte mankas en Esperantujo aŭ ofte la ekzistantaj nomoj ŝajnas ne taŭgi pro nesistemeco kaj malkohereco. La celo ne estas iluzie altrudi vortarojn, sed veki la viglecon de la biologiistoj por ke ili zorgu pri la problemoj.
La grasaj acidoj estas karboksilaj acidoj konsistantaj el karboksila funkcio kaj hidrofobia alifata ĉeno saturita aŭ nesaturita. La longeco de la ĉeno ebligas ordigon de la grasaj acidoj en kvar grupojn. La vaporiĝemaj grasaj acidoj konsistas el 2, 3 aŭ 4 karbonatomoj. La mallongaj grasaj acidoj konsistas el 6 ĝis 10 karbonatomoj. La mezlongaj grasaj acidoj konsistas el 12 ĝis 14 karbonatomoj kaj la longaj grasaj acidoj el pli ol 16 karbonatomoj. Fakte, ekzistas almenaŭ tri sistemoj por nomi grasajn acidojn. Kompreneble, la unua estas la sistema ĥemia nomenklaturo tre bone priskribita de Pluhař, Z. en sia sistema ĥemia nomenklaturo en Esperanto, 3-a versio 2011 [8]. La dua sistemo nomata omegao-sistemo estas pli specifa de la biologia scienco. Dum la unua sistemo numeras la karbonatomojn de la karboksila funkcio ĝis la plej malproksima karbono de la ĉeno, la dua numeras la karbonojn de la plej malproksima karbonatomo de la karboksila funkcio (ω − 1) ĝis la karbonatomoj de la karboksila funkcio mem (ω − n) (bildo 1) [7]. La tria sistemo, fakte ne estas sistemo, sed la biologiistoj ofte preferas nomi ĉiun grasan acidon, kiu havas biologiajn efikojn per specifa nomo sen iu ajn akordo kun ekzistantaj sistemaj nomenklaturoj. Ĉi tiu artikolo celas prezenti la duan sistemon kaj diskuti pri la tria maniero kadre de la Esperanta lingvo.
Kutime oni enklasigas la grasajn acidojn laŭ ilia nombro da nesaturitaj ligoj. Se la acido ne havas nesaturitan ligon, ĝi apartenas al la grupo de la saturitaj grasaj acidoj kies ĥemiaj strukturoj sekvas la ĝeneralan formulon \(\ce{ CH_3-(CH_2)_n-COOH }\) (tabelo 1).
La grasaj acidoj enhavantaj unu duoblan ligon apartenas al la grupo de la mononesaturitaj acidoj. Ilia ĝenerala formulo estas \(\ce{ CH_3-(CH_2)_x-CH=CH-(CH_2)_y-COOH }\) (tabelo 2).
Tabelo 1: Ĉefaj grasaj acidoj saturitaj nature trovitaj. Ili estas prezentataj laŭ la sistema ĥemia nomenklaturo.
| Simbolo laŭ normiga nomenklaturo | Simbolo laŭ omegao-nomenklaturo | Ĥemia strukturo | Sistema nomo |
|---|---|---|---|
| C1:0 | C1:0 | \(\ce{CHOOH}\) | Metanoika |
| C2:0 | C2:0 | \(\ce{CH_3COOH}\) | Etanoika |
| C3:0 | C3:0 | \(\ce{CH_3CH_2COOH}\) | Propanoika |
| C4:0 | C4:0 | \(\ce{CH_3(CH_2)_2COOH}\) | Butanoika |
| C5:0 | C5:0 | \(\ce{CH_3(CH_2)_3COOH}\) | Pentanoika |
| C5:0 izo | C5:0 izo | \(\ce{CH_3CHCHCH_2COOH}\) | Metil-3-butanoika |
| C6:0 | C6:0 | \(\ce{CH_3(CH_2)_4COOH}\) | Heksanoika |
| C7:0 | C7:0 | \(\ce{CH_3(CH_2)_5COOH}\) | Heptanoika |
| C8:0 | C8:0 | \(\ce{CH_3(CH_2)_6COOH}\) | Oktanoika |
| C9:0 | C9:0 | \(\ce{CH_3(CH_2)_7COOH}\) | Nonanoika |
| C10:0 | C10:0 | \(\ce{CH_3(CH_2)_8COOH}\) | Dekanoika |
| C12:0 | C12:0 | \(\ce{CH_3(CH_2)_{10}COOH}\) | Dodekanoika |
| C14:0 | C14:0 | \(\ce{CH_3(CH_2)_{12}COOH}\) | Tetradekanoika |
| C16:0 | C16:0 | \(\ce{CH_3(CH_2)_{14}COOH}\) | Heksadekanoika |
| C18:0 | C18:0 | \(\ce{CH_3(CH_2)_{16}COOH}\) | Oktadekanoika |
| C20:0 | C20:0 | \(\ce{CH_3(CH_2)_{18}COOH}\) | Ikozanoika |
| C22:0 | C22:0 | \(\ce{CH_3(CH_2)_{20}COOH}\) | Dokozanoika |
| C24:0 | C24:0 | \(\ce{CH_3(CH_2)_{22}COOH}\) | Tetrakozanoika |
| C26:0 | C26:0 | \(\ce{CH_3(CH_2)_{24}COOH}\) | Heksakozanoika |
| C28:0 | C28:0 | \(\ce{CH_3(CH_2)_{26}COOH}\) | Oktakozanoika |
| C30:0 | C30:0 | \(\ce{CH_3(CH_2)_{28}COOH}\) | Trikontanoika |
Tabelo 2: Ĉefaj grasaj acidoj mononesaturitaj nature
trovitaj.
Ili estas prezentataj laŭ la sistema ĥemia nomenklaturo.
| Simbolo laŭ nor- miga nomenklaturo |
Simbolo laŭ ome- gao-nomenklaturo |
Ĥemia strukturo | Sistema nomo de la acido |
|---|---|---|---|
| C12:1(9) | C12:1 ω − 3 | \(\ce{CH_3CH_2CH = CH(CH_2)_7COOH}\) | cis-9-dodekenoika |
| C14:1(9) | C14:1 ω − 5 | \(\ce{CH_3(CH_2)_3CH = (CH_2)_7COOH}\) | cis-9-tetradekenoika |
| C16:1(9) | C16:1 ω − 7 | \(\ce{CH_3(CH_2)_5CH = CH(CH_2)_7COOH}\) | cis-9-heksadekanoika |
| C18:1(trans6) | C18:1 ω − 12 | \(\ce{CH_3(CH_2)_{10}CH = CH(CH_2)_4COOH}\) | trans-9-oktadekenoika |
| C18:1(9) | C18:1 ω − 9 | \(\ce{CH_3(CH_2)_7CH = CH(CH_2)_7COOH}\) | cis-9-oktadekenoika |
| C18:1(trans9) | C18:1 ω − 9 | \(\ce{CH_3(CH_2)_7CH = CH(CH_2)_7COOH}\) | trans-9-oktadekenoika |
| C18:1(11) | C18:1 ω − 7 | \(\ce{CH_3(CH_2)_5CH = CH(CH_2)_9COOH}\) | cis-11-oktadekenoika |
| C18:1(trans11) | C18:1 ω − 7 | \(\ce{CH_3(CH_2)_5CH = CH(CH_2)_9COOH}\) | trans-11-oktadekenoika |
| C20:1(9) | C20:1 ω − 11 | \(\ce{CH_3(CH_2)_9CH = CH(CH_2)_7COOH}\) | cis-9-ikozenoika |
| C22:(11) | C22:1 ω − 11 | \(\ce{CH_3(CH_2)_9CH = CH(CH_2)_9COOH}\) | cis-11-dokozenoika |
| C22:1(13) | C22:1 ω − 9 | \(\ce{CH_3(CH_2)_7CH = CH(CH_2)_{11}COOH}\) | cis-13-dokozenoika |
| C24:1(15) | C24:1 ω − 9 | \(\ce{CH_3(CH_2)CH = CH(CH_2)_{13}COOH}\) | cis-15-tetrakozenoika |
La tria grupo arigas la grasajn acidojn polinesaturitajn. Ne ekzistas ĝenerala formulo por ili (tabelo 3). Dum la simpla ligo ebligas liberan rotacion de la du karbonatomoj ĉirkaŭ sia akso, la duobla ligo fiksas la relativan pozicion inter la du karbonatomoj. Konsekvence aperas du agordoj ĉirkaŭ la duobla ligo. Oni parolas pri la cis-agordo kaj la trans-agordo (bildo 2). Kutime, en la naturo, ĉefe ekzistas la cis-izomeroj kaj ofte la trans-izomeroj havas negativajn efikojn al la vivaj estaĵoj. Ekzistas alia izomertipo, ĉe kiu la karbonatomoj havas nelinian agordon. Tiukaze, oni almetas la prefikson “izo” al la kutimuza nomo de la grasa acido. Tiumaniere, la valeriana acido havas unu izomeron, la izovaleriana acido (tabelo 2). La nombro da karbonatomoj estas la sama sed ne ties agordo [7].
La sistema ĥemia nomenklaturo difinas afiksojn por ĉiu ĥemia funkcio. Tiamaniere koncerne la saturitajn grasajn acidojn la ĝenerala formulo estas X+Y+oika. La afikso X esprimas la nombron da karbonatomoj en la ĉeno laŭ la sistema ĥemia nomenklaturo, la afikso Y difinas la saturitan aŭ nesaturitan karakteron de la karbonĉenoj (t.e. karbonatomo estas saturita kiam ĝi estas ligita kun la plej granda nombro da hidrogen-atomoj kiun ĝi povas akcepti). Ĉu Y estas “an” tiu, kiu signifas ke la grasa acido estas saturita ĉu Y estas “en” tiam la grasa acido estas nesaturita. La afikso “-oika” karakterizas la funkcion karboksilan (COOH). Tiumaniere oni disigas la nomon “etanoika acido” tiel “et”+“an”+“oika” acido. “Et” estas la afikso por du karbonatomoj, “an” kaj “oika” respektas la regulon ĉi-supre (tabelo 2). Samregule, dodekenoika acido estas disigita en dodek+en+oika (tabelo 1). Finfine oni disigas la nomon “oktadekadienoikan” acidon en “oktadeka”+“di”+“en”+„oika”. Tiam aperas la nova afikso “di” kiu indikas la nombron da duoblaj ligoj en la ĉeno (tabelo 3).
Bildo
1: trans-9-heksadekenoika acido (palmolea acido, C16:1(9) aŭ C16:1 (ω −
7). Sinteza skemo reprezentanta la sisteman ĥemia nomenklaturo de la
grasaj acidoj kaj la omega-nomenklaturo.
Tabelo 3: Ĉefaj grasaj acidoj polinesaturitaj nature
trovitaj.
Ili estas prezentataj laŭ la sistema ĥemia nomenklaturo.
| Normiga | Omegaa | Ĥemia strukturo | Sistema nomo |
|---|---|---|---|
| C18:2(9, 12) | C18:2 ω−6 | \(\ce{CH_3(CH_2)_4CH = CHCH_2CH = CH(CH_2)_7COOH}\) | cis,cis-9,12-oktadekadienoika |
| C18:2(9, trans11) | C18:2 ω−7 | \(\ce{CH_3(CH_2)_5CH = CHCH = CH(CH_2)_7COOH}\) | cis,trans-9,11-oktadekadienoika |
| C18:2(trans10, 12) | C18:2 ω−6 | \(\ce{CH_3(CH_2)_4CH = CHCH = CH(CH_2)_8COOH}\) | trans,cis-10,12-oktadekadienoika |
| C18:3(6, 9, 12) | C18:3 ω−6 | \(\ce{CH_3(CH_2)_3(CH_2CH=CH)_3(CH_2)_4COOH}\) | cis,cis,cis-6,9,12-oktadekatrienoika |
| C18:3(9, 12, 15) | C18:3 ω−3 | \(\ce{CH_3(CH_2CH=CH)_3(CH_2)_7COOH}\) | cis,trans,trans-9,12,15-okadekatrienoika |
| C18:3(9, trans11, trans13) | C18:3 ω−5 | \(\ce{CH_3(CH_2)_3(CH=CH)_3(CH_2)_7COOH}\) | cis,trans,trans-9,11,13-oktadekatrienoika |
| C20:4(5, 8, 11, 14) | C20:4 ω−6 | \(\ce{CH_3(CH_2)_4(CH=CHCH_2)_3CH = CH(CH_2)_3COOH}\) | cis,cis,cis,cis-5,8,11,14-ikozatetraenoika |
| C20:5(5, 8, 11, 14, 17) | C20:5 ω−3 | \(\ce{CH_3CH_2(CH=CHCH_2)_4CH = CH = CH(CH_2)_3COOH}\) | cis,cis,cis,cis,cis-4,8,12,15,19-ikozapentaenoika |
| C22:5(4, 8, 12, 15, 19) | C22:5 ω−3 | \(\ce{CH_3CH_2CH = CH(CH_2)_2CH = CHCH_2(CH=CH(CH_2)_2)_3COOH}\) | cis,cis,cis,cis,cis-4,8,12,15,19-dokozapentaenoika |
| C22:6(4, 7, 10, 13, 16, 19) | C22:6 ω−6 | \(\ce{CH_3CH_2(CH=CHCH_2)_5CH = CH(CH_2)_2COOH}\) | cis,cis,cis,cis,cis,cis-4,7,10,13,16,19-dokozaheksaenoika |
La formulo Ca:b sinteze karakterizas la grasajn acidojn. La Ca difinas la nombron da karbonatomoj en la ĉeno (ekzemple por etanoika acido: C2) kaj b por la nombro da duoblaj ligoj en la ĉeno (tabelo 1). Kaze de nesaturitaj grasaj acidoj, la numeroj de la unua karbonatomo de ĉiu duobla ligo estas parenteze almetitaj kaj disigitaj per komoj (tabeloj 2 kaj 3).
Bildo
2: Skemo de la cis kaj trans agordo. R kaj R’ estas karbonaj ĉenoj.
La omega-sistemo estas ĉefe uzata de nutradsciencistoj. Ĝi estas malpli preciza ol la sistema ĥemia nomenklaturo sed ebligas la organizadon de la grasaj acidoj laŭ omegaaj familioj (ω − 3, ω − 6, ktp.) kiuj havas biologian sencon kaj biologie specifajn ecojn.
La avantaĝoj de la sistema ĥemia nomenklaturo estas ĝia sistemeco kaj precizeco, sed la gravaj malavantaĝoj estas la trolongeco kaj malfacileco de la nomoj kreitaj per la sistemo. Fine la uzado de tiuj nomoj en konversacioj estas nefarebla, ĉar la mensa gimnastiko estas tro malfacila. Tial ekzistas kutimuzaj nomoj pli facile lerneblaj ĉar ofte pli bildaj ol la nomenklaturaj nomoj. Fakte la nomo estas ofte donita de la malkovrantoj laŭ la cirkonstancoj de la malkovro kaj longtempe antaŭ ol bone koni la precizan strukturon de la molekulo. Mirinde oni facile konstatas spikumante kutimuzajn nomojn de grasaj acidoj, ke Esperantaj nomoj estas heterogenaj kaj nesistemaj. Tiel la grasa acido malkovrita en la vinagro estis nomita de la esploristo anglalingve “acetic acid” kaj franclingve “acide acétique”. Tiu nomo ne estas elektita hazarde sed ĝi venas de la latina vorto “acetum”, kiu Esperante signifas “aceto” aŭ “vinagro”. Respektante la fundamentan 15-an regulon la nomo “acetic acid” estis kompreneble paŭse alprenita al Esperanto kiel “aceta acido” [10]. Ankoraŭ respektante la saman regulon Esperantisto paŭsis “palmitic acid” kiel “palmita acido” [11]. Ĉu tiu elekto estas logika? Ĝi malrespektas la -an regulon kaj se oni trarigardas la tabelojn 4 kaj 5, oni konstatas, ke la rezulto estas tre heterogena kaj sensistema. Mankas kohereco. Se la kreintoj de tiu nomo kalkulis ties signifon, t.e grasa acido eltirita el palmo, eble ili simple nomis ĝin palma acido. Tiam la 15-a regulo de la Fundamento estus bone respektita [14]. Ankoraŭ pli evidenta ekzemplo estas la “valerata” acido [15]. Tiu acido estis eltirita el la vegetaĵo nomita “Valeriano”. Eĉ se oni imagus ke “ata” estas sufikso, ĝi ne povus modifi la radikon “Valerian-” kaj respektante bonan Esperanton oni skribu valerianata acido. Sed eble pro facileco oni tro facile misaplikis la 15-an regulon kaj oni tro ofte rekte transprenas al Esperanto fremdajn vortojn. Ĉu valeriana acido ne kompreneblas?
Nun mi petas al la legantoj, ke ili senkulpigu min pro la sekvo, kiu ŝajnas kvazaŭ katalogo. Fakte en tabelo 5 estas arigitaj la nomoj de la diversaj ĉefaj grasaj acidoj troveblaj rete kaj ĉefe en Vikipedio [13] kaj en la najbara kolumno estas proponoj por koherigo de la nomoj de la grasaj acidoj. La sekvo mallonge prezentas la nomojn unu post la alian kaj atentigas pri kio eble ŝajnas malafabla.
En la unua grupo estas arigitaj la saturitaj grasaj acidoj (tabelo 4).
Tabelo 4: Komparo inter la nomoj en la angla kaj Esperanto kaj sugesto por koherigi kaj kompletigi la liston. Grasaj acidoj saturitaj.
| Sistema nomo de la acido | uzata nomo anglalingve trovebla | uzata nomo esperantalingve trovebla | Sugesto de novaj nomoj |
|---|---|---|---|
| Metanoika | Formic | Formika | Formika |
| Etanoika | Acetic | Aceta | Aceta |
| Propanoika | Propionic | propiona | |
| Butanoika | Butyric | butera | |
| Pentanoika | Valeric | Valerata | valeriana |
| Metil-3-butanoika | Isovaleric | IzoValerata | IzoValeriana |
| Heksanoika | Caproic | ||
| Heptanoika | Enanthic | Vinoaroma | |
| Oktanoika | Caprylic | ||
| Nonanoika | pelargonic | Pelargonia | |
| Dekanoika | Capric | ||
| Dodekanoika | Laŭric | Laŭra | Laŭra |
| Tetradekanoika | Myristic | Miristika | |
| Heksadekanoika | Palmitic | Palmita | Palma |
| Oktadekanoika | Stearic | Steara | Seba |
| Ikozanoika | Archidic | Arakida | |
| Dokozanoika | Behenic | ||
| Tetrakozanoika | Lignoceritic | Lignocerina | |
| Heksakozanoika | Cerotic | Cerina | |
| Oktakozanoika | Montanic | ||
| Trikontanoika | Melissic | Melisa |
Aparta problemo estas la grasaj acidoj eltirataj el kaprovira graso. Ili estas tri. Anglalingve, “caproic acid” (C6), “caprylic acid” (C8) kaj “capric acid” (C10). Por simpleco, la unua povus esti la “kapra acido”. Sed por la sekvaj ne ekzistas metodo pli kohera ol aliaj. Ĉu uzante la 15-an regulon, la dua kaj la tria estus “kaprila acido” kaj “kaprika acido” ĉu imagante esperantalingvan solvon ili ekzemple estus la “elkrapra” acido kaj la “virkapra acido”. Tiun lastan solvon oni elektas por tiu ĉi artikolo.
Komence, la pionieroj difinis la grasajn korpojn jene:
Substancoj kiuj brulas kun grandega flamo kaj deponantaj fumnigraĵon, kiuj solveblas alkohole kaj nesolveblas aŭ tre malmulte solveblas akve”. La unuaj malsimiloj inter grasaj acidoj ĉefe baziĝas sur iliaj diversaj fluidigaj temperaturoj. Oni nomas “oleoj” la grasajn acidojn kiu fluidiĝas sub 15 gradoj celsiaj, buteroj tiujn kiu moliĝas je 18 gradoj celsiaj kaj fluidiĝas je kelkaj gradoj supre. La grasoj ĝenerale estas malpli fluidigeblaj ol la buteroj. La seboj estas tiuj, kiuj fluidiĝas supere de 40 gradoj celsiaj kaj finfine la cerinoj fandiĝas inter 44 kaj 64 gradoj celsiaj [2]. [Traduko de la aŭtoro]
Escepte buteran, kapran kaj elkapran acidojn, ĉiuj saturitaj acidoj menciitaj solidiĝas je 20 celsiaj gradoj. Inverse ĉiuj ne saturitaj acidoj menciitaj likviĝas je tiu temperaturo. Do ne mirigas, ke la pioniroj almetis la vorton “olea” al multaj ne saturitaj acidoj. Por tio estas laŭrolea acido (C12:1), miristikokea acido (C14:1), palmolea acido (iuj eble nomas ĝin palmitoleata) (C16:1) kaj tiel plu…
Ĉi sube estas diskutataj nur la nomoj de grasaj acidoj, kies radikoj ankoraŭ ne estis menciitaj (tabelo 5).
Konstateblas, ke, kiam la grasaj acidoj enhavas pli ol unu nesaturitan ligon, tiam aperas la kvazaŭa sufikso “onic” tiel, kiel arachidonic acid aŭ culpanodonic acid (tabelo 6).
Tabelo 5: Komparo inter la nomoj en la angla kaj Esperanto kaj sugesto por koherigi kaj kompletigi la liston. Grasaj acidoj mononesaturitaj.
| Sistema nomo de la acido | uzata nomo anglalingve trovebla | uzata nomo esperantalingve trovebla | Sugesto de novaj nomoj |
|---|---|---|---|
| cis-9-dodekenoika | Laŭroleic | Laŭrolea | |
| cis-9-tetradekenoika | Myristoleic | Miristikolea | |
| cis-9-heksadekanoika | Palmitoleic | Palmolea | |
| trans-6-oktadekenoika | Petroselaidic | ||
| cis-9-oktadekenoika | Oleic | Olea | |
| trans-9-oktadekenoika | Elaidic | ||
| cis-11-oktadekenoika | Vaccenic | Vakcenolea | |
| trans-11-oktadekenoika | trans vaccenic | trans Vakcenolea | |
| cis-9-ikozenoika | gadoleic | Gadolea | |
| cis-11-dokozenoika | cetoleic | Cetacolea | |
| cis-13-dokozenoika | erucic | Erukolea | |
| cis-15-tetrakozenoika | selacholeic | Ŝarkolea |
Tabelo 6: Komparo inter la nomoj en la angla kaj Esperanto kaj sugesto por koherigi kaj kompletigi la liston. Grasaj acidoj polinesaturitaj.
| Sistema nomo de la acido | uzata nomo anglalingve trovebla | uzata nomo esperantalingve trovebla | Sugesto de novaj nomoj |
|---|---|---|---|
| cis,cis-9,12-oktadekadienoika | Linoleic | Linolena | |
| cis,trans-9,11oktadekadienoika | Rumenic | Rumenolena | |
| trans,cis-10,12-oktadekadienoika | |||
| cis,cis,cis-6,9,12-oktadekatrienoika | γ-linolenic | γ-Linolena | |
| cis,trans,trans-9,12,15-okadekatrienoika | α-linolenic | α-Linolena | |
| cis,trans,trans-9,11,13-oktadekatrienoika | eleostearic | Elesebolena | |
| cis,cis,cis,cis-5,8,11,14-ikozatetraenoika | arachidonic | Arakidolena | |
| cis,cis,cis,cis,cis-5,8,11,14,17-ikozapentaenoika | timnodonic | Tinusolena | |
| cis,cis,cis,cis,cis-4,8,12,15,19-dokozapentaenoika | cuplanodonique | ||
| cis,cis,cis,cis,cis,cis-4,7,10,13,16,19-dokozaheksaenoika | cervonic | Cerbolena |
Sed fakte ne ekzistas oficiala regulo pri la kutimuzaj nomoj. Tio estas la natura historio de lingvoj kaj do ekzistas multaj esceptoj je la kvazaŭa regulo ekzemple rumenic acid aŭ eleostearic acid. La internacia lingvo kontraŭe al la naciaj lingvoj estas kreita relative regula. Tiu estas la volboŝlosilo kiu faciligas la lernadon. Tial oni provas identigi kvazaŭan regulon en la naciaj lingvoj kaj transformi ĝin al senescepta regulo en Esperanto. Kompreneble estus sensencaĵo, ke rezulto tro malsimilus naciajn lingvon ekzemple Volapuko, do oni proponas konservi la radikojn sed ĝeneraligi la uzadon de la vortoj olea kaj olenia por specife paroli pri la mononesaturitaj kaj la polinesaturitaj grasaj acidoj. Tiel la grasaj acidoj C16:0 estus palma acido, C16:1 estus palmolea acido kaj la aliaj C16:X (kun X > 24) estus palmoleniaj acidoj.
Finfine sciencaj verkoj abundas pri ikozapentaenoika kaj la dokozaheksaenoika acidoj. Ilia trovebla kutimuza nomo estas “timnodonic” [4] kaj “cervonic acid” [9] esprimeblaj en Esperanto kiel tinusolenia kaj cerbonia acidoj laŭ la ĉi-supra regulo. Sed fakte en la scienca literaturo, tiuj grasaj acidoj estas menciitaj kiel EPA kaj DHA.
Konklude, la celo de tiu artikolo ne estas solvi ĉiujn problemojn pri kutimuzaj nomoj de la grasaj acidoj sed klare prezenti la problemon. Tial ne estas proponoj por la “pretroselaidic acid”, aŭ la “elaidic acid”. Restas ankoraŭ ĉiuj grasaj acidoj entenantaj neparan nombron da karbonatomoj kiel la “triglic acid” [2-metilbut-2-enoika acido (C5:1(2))] eltirata el la “croton tiglium”. Kotona acido ŝajnas esti la pli taŭga nomo, ĉar ĝi signifas ion por la plimulto. La regulo proponite en tiu artikolo helpus koherigi kaj homogenigi la kutimajn nomojn de la grasaj acidoj kaj preventus disiĝadon. Esperante ke ekde nun la Esperantista biologiistaro prizorgos la aferon.
X. Bao, M. Pollard kaj J. Ohlrogge. “The biosynthesis of erucic acid in developing embryos of brassica rapa”. En: Plant Physiol. 118.1 (1998), p. 183-190. ISSN: 1532-2548. DOI: 10.1104/pp.118.1.183.
M.E. Chevreul. Recherches chimiques sur les corps gras d’origine animale. F. G. Levrault, 1823. URL: http://books.google.de/books?id=94_H7hfQfS0C.
M.H. Cooper, S.J. Iverson kaj K. Rouvinen-Watt. “Metabolism of dietary cetoleic acid (22:1n-11) in mink (Mustela vison) and gray seals (Halichoerus grypus) studied using radiolabeled fatty acids”. En: Physiol. Biochem. Zool. 79.4 (2006), p. 820-9. ISSN: 1522-2152. DOI: 10.1086/505513.
J. Dyerberg, H. O. Bang kaj N. Hjorne. “Fatty acid composition of the plasma lipids in Greenland Eskimos”. En: Am. J. Clin. Nutr. 28.9 (1975), p. 958-66. ISSN: 0002-9165. URL: http://ajcn.nutrition.org/content/28/9/958.long.
W.B. Johnson. History of the process and present state of animal chemistry. History of the Process and Present State of Animal Chemistry. Johnson, 1803. URL: http://books.google.de/books?id=eAOIqOm0GScC.
Wray John. “Extract of a Letter, Written by Mr. John Wray to the Publisher January 13. 1670. Concerning Some Un-Common Observations and Experiments Made with an Acid Juyce to be Found in Ants”. En: Phil. Trans. 5 (1670), p. 2063. DOI: 10.1098/rstl.1670.0052.
Les Lipides. URL: http://sites.univ-provence.fr/wabim/d_agora/d_biochimie/lipides.pdf.
Zdeněk Pluhař. “Sistema ĥemia nomeklaturo en Esperanto”. En: (2011). URL: http://www.eventoj.hu/steb/kemio/kemia-nomenklaturo-versio-2011-2.pdf.
N. Sarda k.a. “Docosahexaenoic acid (cervonic acid) incorporation into different brain regions in the awake rat”. En: Neurosci. Lett. 123.1 (1991), p. 57-60. ISSN: 0304-3940. DOI: 10.1016/0304-3940(91)90157-O.
Vikipedio, eld. Aceta acido. URL: http://eo.wikipedia.org/wiki/Aceta_acido.
Vikipedio, eld. Palmita acido. URL: http://eo.wikipedia.org/wiki/Palmita_acido.
Vikipedio, eld. Valerata acido. URL: http://eo.wikipedia.org/wiki/Valerata_acido.
Vikipedio – la libera enceklopedio. URL: http://eo.wikipedia.org.
L.L. Zamenhof. Fundamento de Esperanto: gramatiko, ekzercaro, universala vortaro. Hachette, 1905. URL: http://www.akademio-de-esperanto.org/fundamento/.